SSブログ

Pri libro [letero de samideano]

LA FORTO DE LA PENSO NE ĈIAM EKZISTAS

Somerfine 2005 mi ordigis miajn lastajn ricevitajn esperantajn revuojn kaj foliumis ilin por vidi, ĉu estas iuj artikoloj, kiuj povus ankoraŭ interesi min. Mi trovis en la revuo Esperanto (julio-aŭgusto 2005, n-ro 1183, p. 160), sub la subskribo de Jozefo E. Nagy, altnivelan recenzon pri la libro "Sensorteco" de Imre Kertész, tradukita en Esperanton el la hungara de Istvan Ertl.

Mi konas Jozefo E. Nagy, ĉar li kore akceptis min dum mia vojaĝo en Rumanio en 2003. Do evidente mi legis lian recenzon kaj tuj retskribis al li : …Vi skribis : "....kaj finfine mi eklegis la romanon. Kaj mi legis ĝin senhalte, seninterrompe, preskaŭ senspire, ĉar ĝi estas granda romano, unu el la plej grandaj, kiujn mi iam legis." Post tiuj vortoj oni povas ĉesi legi la recenzon kaj tuj kuri por aĉeti la libron kaj senprokraste legi ĝin. Sed en Esperantio oni tre malofte havas librovendejon proksime de sia domo, dimanĉe malfermita kaj enhavanta grandan sekcion da esperantaj libroj. Do mi mendos ĝin al libroservo. Pri la temo de la libro evidente oni povas diri/pensi ankoraŭ Auschwitz, denove pri la nazia fina solvo de la juda demando, ankoraŭ pri sufero de la homoj sub perforto de aliaj homoj. … Korajn salutojn. …

Mi aĉetis la libron kaj legis ĝin dum lasta januaro. Mi jam legis multajn artikolojn pri Holokaŭsto, vidis filmojn, ktp. Mi estas (mi konfesas) lacigita pri tiu afero, sed mi legis ankoraŭ tiun libron ankaŭ por memora devo. En la recenzo mi legis : "kial denove disŝiri la vundojn, kial rerakonti la malnovan historion ? Ja ĉiuj konas ĝin : Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis [...] Nu, kion plu diri?".

La legado ne estis tre facila por mi, tamen la stilo de la aŭtoro ŝajnas al mi interesega kaj eleganta. Mi konsentas kun la recenzo de Nagy :"..Imre Kertész ne volas eligi larmojn. Li cizelis por si glatan, egalan, senpasian stilon, kiun oni povas senhezite akcepti kiel tiun de dekkvinjara knabo, sensperta, kelkfoje eĉ naiva, kiun oni fortrenis de liaj gepatroj rekte en la koncentrejon. La knabo rakontas siajn travivaĵojn, eĉ la plej terurajn - terurajn por ni, ĉar plejparte li eĉ ne perceptas ilin tiaj - preskaŭ sen komentoj, tute neŭtrale, senemocie, eble, kelkfoje, iom mirigite."

Post legado, kion diri ? Eble tie ankaŭ nur la silento taŭgas. Kion skribi ? Mi vere ne scias. Restas malagrablaj sentoj. Kion la homoj estos ankoraŭ kapablaj fari al aliaj homoj ? Kiam ĉesos la malamo, la perforto, la milito, la hororo ?

Ŝajnas al mi, ke tiu libro similas al nenio, kion mi jam legis. Mi ne trovas vortojn, mi nur scias, ke skribi pri tiu libro estas por mi malfacila afero sen scii la kialon. Mi flanken lasis multajn aferojn, ĉar mi promesis al mi skribi pri tiu libro. Kion diri, kiu povus esti interesa aŭ utila ? Kial denove knedi la naŭzon pri la kruelaĵoj de homoj kontraŭ aliaj homoj ? Kruelaĵoj, sed tiam mi miras pri la preskaŭa indiferenteco (tiel ŝajnas al mi) de la knabo de la libro dum lia terura aventuro. Eble tio estas la sekreto de lia supervivo. Mi certe ne kapablus transvivi saman aflikton. Ĉu la homoj iun tagon komprenos, ke la vivo estas pli bona por ĉiuj homoj, kiam la plejmulto de la homoj nur akceptas agi por la amo, la kompato kaj la paco ?

En ĉiu situacio estas relativeco, laŭ la senco, ke neniam la aĵoj aŭ la eventoj en si mem povas esti konataj de la homo, sed nur la rilatoj inter aĵoj aŭ eventoj. Kio estas la realeco ? Kiel reagi
antaŭ sentoj de aliuloj pri eventoj de la vivo ? Mi rememoras, kion mi lernis : la sentoj estas nek bonaj, nek malbonaj. Tiel eble oni povas akcepti la vortojn je la fino de la libro : « Ĉar eĉ tie apud la fumtuboj, en la intervaloj de sufero, ekzistis io kio similis al la feliĉo. Ĉiuj demandas min nur pri la elprovoj, la « hororaĵoj » - kvankam plej memorinda por mi restas tiu travivaĵo. Jes, pri tio mi devus, pri la feliĉo de la koncentrejoj mi devus paroli al ili sekvan fojon, se ili demandos. »

Laŭ mia ideo, unue estas la penso. Kiel mi pensas mian konscion, kiel mi uzas mian penskapablon dum mia vivo, tiel mi vivas. La penso estas mia forto, mia sola vera riĉeco. Ĉio, kio alvenas al mi dum mi penskapablecas, povas esti, laŭ mia volo aŭ elekto, positiva aŭ ne, travivebla aŭ ne, sentomastrebla aŭ ne. Malgraŭ tiu ideo mi konfesas, ke mi malvolontulas por testi mian propran penskablecon trans malfacilega situacio.

Mi pensis esti finredaktinta tiun tekston, kiam mi trovis, foliumante je la lasta fojo Sensorteco-n, sur tiun paragrafon de la antaŭparolo de Humphrey Tonkin : « Ni, kiel homoj ĉiam celas kovri niajn travivaĵojn per metafisikaj eksplikoj, ilin loki en iun pli grandan intelektan strukturon, por ke ni povu harmoniigi kun vivospertoj kaj paciĝi kun ili. Sed tiun lukson Kertész ne permesas. La libro klare diras, ke tiu, kiu travivas tiujn spertojn, vidas ne metafizikon sed nur la neceson resti viva, nur la kompromisojn, nur la horon de la supo, nur la pajlon sur kiu dormi. La esenca hororo estas, ke ne ekzistas por la transvivanto tiuj pli grandaj eksplikoj, tiuj psikaj elirejoj ; ne ekzistas tiu plej glora karakterizo de la homa menso, ke ĝi kapablas krei pli grandajn strukturojn, eĉ konkeri la mondon per sia intelekto. Ĉi tie, en tiu ĉi rakonto, temas nur pri la grandeco de la pan-peco, la povo trinki. »

Do mia ideo pri la penso estas eble erara aŭ ne estas vera en ĉiu situacio. Haïm Vidal Sephiha, deportita en 1943 al Auschwitz-Birkenau, universitata profesoro de Sorbonne, diris : « En koncentrejoj ni devis vivi pominute kaj ni devis pensi tiel malpli kiel eble, ĉar pensi estas elĉerpiĝi. » Sed nun ni, kaj vi kara leganto, havas la penskapablecon, do ni ne forgesu pensi/pripensi, kaj ni atentu, ke la homoj ĉesigos la abomenaĵojn kaj, inter si , siajn neadismojn. Pensi estas vera lukso ne ĉiam akirebla. Do geamiko pensu kaj estu feliĉa pensi tiel longe kiam vi povas. Eble morgaŭ tro malfruas.

Bernard Behra


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Pri japana kulturoPoemo -Serena Ino- ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。