SSブログ

Familio de komencantoj en A.K [raporto]

Eble estis post inaŭguro, mi rimarkis familion, kiu aspektas ankoraŭ nektimiĝi en atmosuferon de Esperantio. Ili estis kvar, paro kaj iliaj gefiloj. Mi ne trovis ŝancon alparoli al ili. Sekvantan tagon mi demandis al la knabo, ĉu vi volas gustumi japanan bombonon ? La patrino respondis “ jes”. Mi diris al la knabo, “ almenaŭ vi devas diri, dankon”. Mi altrudis diri tion al li.
En la tepaŭzo de la skvanta tago mi renkontis kun ili, kaj la patrino diris al mi, “ via kuko estis tre bona”. Kaj ni kune sidis kaj babilis. Dum nia babilado iu nepalo intervenis kaj helpis ŝian diraĵon.
Ŝi estis ververa komencanto. Antaŭ 4 tagoj ŝi komencis la lernon en interreto kaj partoprenis kun sia familio en la kongreso. Ŝi tenis en la mano blankajn paperojn. Sur kelkaj ŝi skribis vortojn kiujn ŝi nove aŭdis. Kaj ŝi poste esploros ilin en vortaro kaj komfirmos en si. La metodo surprizis min. Sed mi ankaŭ havis esperon al nia lingvo. Interreto donas al ni grandan ŝancon por vastigi ĝin. Demando estas kiel ni sciigos ekziston de nia lingvo. Diversaj internaciaj kunvenoj utilus por tio. La kviana Azia Kongreso montris al ni, ke en multaj landoj de Azio estas E-istoj, kvankam ili estas malmultaj. Pere de ili ni povos montri nian ligvon al multaj.

Sube estas laŭlandaj statistikoj de aliĝintoj. Kelkaj el ili ne povis partopreni pro iuj problemoj.
Aŭstralio: 3
Bangladeŝo: 1
Belgio: 1
Barato: 35
Brazilo: 1
Britio: 4
Ĉinio: 16
Francio: 2
Germanio: 4
Hispanio: 1
Irano: 8
Israelo: 1
Jspsnio: 86
Koreio: 10
Latovio: 2
Luksenburgio: 2
Mongolio: 1
Nederlando: 1
Nepalo: 28
Pakistano: 10
Pollando: 2
Sriranko: 7
Svedujo: 1
Svislando: 1
Taĝikio: 3
Taivano: 1
Usono: 4
Vejtnamio: 1

Venonta kongreso okazos en Mongolio. Kaj taziko diris, ke ilia probremo estas, ke neniu E-sto vizitas en Taĝikion. Ĝi estas montara lando. Ĝia 90% okupas montojn kaj nur 10% estas valoj, kie oni vivas. Ne estas turisma loko. Kiam ekslandaj E-istoj vizitos en la landon, ni havos ŝancon sciigi nian lingvon al nia popolo. Li ankaŭ diris ke estas bonaj E-istoj en Uzbekio. Li volas okazigi azian kongreson kun uzbekoj. Reveninte heimen, li havos kontakton kun uzbekoj.
Mi esperas ke homoj en multaj lokoj sciiu Esperanton kaj lernu ĝin pere de interreto. Kaj laŭ mia sperto, scii alian mondon ŝanĝigas homajn mensojn kaj kutimojn. Mi esperas, ke multaj navaj familioj aŭ generacioj aperu en nia mondo.

nice!(0)  コメント(1)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 1

Janmeege

Achat Ciprofloxacin En Ligne Belgique <a href=http://apcialisle.com/#>п»їcialis</a> Cialis 5mg Online Without Prescriptions <a href=http://apcialisle.com/#>Cialis</a> Levitra Giovani
by Janmeege (2020-03-13 05:31) 

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Al kongresejo( ’08-2..Sensaco al temperatu.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。