SSブログ

lLetero de amiko kaj tradukilo [letero de samideano]

Mi ricevis leteron de franca amiko. Ĝi estis tre longa kaj plie filozofiema. Mi jam longe ne emas pensi flozofie. Li skribis sian legantan libron pri Hannah Arendt kaj Martin Heidegger.
Ŝajnas ke ankaŭ en japanio lastatempe oni atentas pri Heidegger. Ĉar mi fofoje aŭdis la nomon, sed tio ne allogis min. Nuna mia intereso estas kiom da tempo restos al mi, kaj kion mi povos fari en la disponebla tempo.
Mia amiko eble scius mian inklinon. Por klarigi la verkon li sendis al mi hejmpaĝon skribita pri verko kun japane tradkita versio, kiun faris tradkmasino! Mi rimarkis ke ĝi estas skribita per japanaj literoj sed la frazo estas tute ne komprenebla. Eĉ kelkaj ideogramoj fantomiĝis kiel sensignifaj signoj. Se estus tradkilo al Esperanto, mi povus iom kompreni. Mi vidis vukipedion pri Hannah Arendt kaj Martin Heidegger, kaj iom komprenis ilian rilaton!
Mia amikino post forfaso de sia filo inklinas al Budhismo. Vi havus intereson pri lia letero. Pro tio mi aperigas ĝin ĉi tie.


Kara I.
Mi ĝoje ricevis viajn novaĵojn. Mi kaj mia familio bone fartas. Ĉe ni neĝas ekde unu semajno.
Mi sendas al vi miajn lastajn pripensadojn :

Sabata matena (4 dec. 2010) meditado :

Necesas vivi ĝis la morto.
Tio signifas vivi en plena konscienco
de la realeco de neevitebla morto,
sed vivi ĝis sia lasta blovo
sen iĝi ia vivanta mortulo,
kiu somnambule trairas l'ekzistadon.
Kion oni gajnas mortigi la tempon
atendante venontajn semajnfinon aŭ feriojn
tiel pasante tute apude
de la miraklo de la nuna momento ?
...
Lernu morti kaj vi vivos,
ĉar neniu lernis vere vivi,
kiu ne lernis morti.

Trad. el la franca : Eveillez le Bouddha kiu estas en vi (Veku la Budhaon, kiu estas en vi), Lama Surya Das, pĝ. 142.

Legado finita sab. la 4 dec. 2010 :

Mi finis legi la libron, kiun mi aĉetis dum la lastan dimanĉon en la Salono de la libro en Colmar : Hannah Arendt et Martin Heidegger de Elzbieta Ettinger.

Jen pri tiu libro, artikolon trovita ĉe Interreto :
http://www.revue-lebanquet.com/reposoir/docs/c_0000106.html
Ĉi-kune la sama artikolo sed kun traduko en japana.

Tiu libro estis interesa. Sed tamen mi estas mirigita pri la sinteno de tiuj du grandaj filozofoj. Filozofoj jes, grandaj jes, sed tamen nur homoj : orgojlo, pretendemo kaj politika malklareco eĉ malklereco unuflanke, kaj ia malforteco, ne komprenebla amo kaj fideleco (kelfoje tro da amo blindigas) aliaflanke.
Homoj kun grandaj ideoj povas esti malbonaj aŭ sente malfortaj homoj en la ĉiutaga vivo kaj en iliaj homaj rilatoj. Ĉu en tiu kazo tio malvalorigas iliajn ideojn kaj filolozofion ?
Fakte, iamaniere laŭ mi jes : ĉar oni (eble ? aŭ certe ?) devas juĝi la ideojn laŭ la agojn kaj la vivon por havi ĝustan opinion ? Sed mi konsentas tio estas (eble) tro simpla vidpunkto. La rilatoj inter tiuj du filozofoj estas filozofian pridemandon kaj pripensadon, ... eble al la lumo de ilia verko, se oni trovas la tempon studi ĝin. Evidente mi certe ne trovos tempon por la verko de Heidegger. Sed mi pensis esperi trovi tempon por la verko de Hannah Arendt, kiu interesas min. Fakte mi interesiĝas ne speciale pri la verko de Arendt, sed pri la samaj temoj de ŝia verko.
http://fr.wikipedia.org/wiki/Hannah_Arendt
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hannah_Arendt
En Francio oni ne ŝatas Heidegger, ĉar oni pensas kaj asertas ke lia sinteno pri la naziistoj kaj la naziaj ideoj estis ne nur "momenta eraro".
Tamen post surfado/retumado tra interrataj paĝoj, mi venas al la konkludo falnke lasi (provizore) tiun aferon. Heidegger ne nur eraris sed aliĝis al io, kiu nuligas - certe putras/malpurigas sian verkon. Arendt estis ludilo de Heidegger. Virina, juda kaj aŭtenta/serioza filozofo ne povis resti amikino ĝis la fino de sia vivo. Ĉu tio ankaŭ nuligas/putrigas la verkon de Hannah ? Mi suferas pensi tiamaniere, certe mi tiel ankaŭ eraras. Sed oni ne rajtas trakti virinon, kiel Martin traktis Hannah-on. Oni ne povas defendi homon kiel Martin, kiam oni estas virino aŭ filozofo aŭ judo... eĉ se - mi ne forgesas, ke mi estas advokato - mi konsentas ke ĉiu homo rajtas esti defendita dum sia juĝado. Sed Hannah ne nur defendis Martin-on, ŝi amis lin ! Sed evidente oni devas ami ĉiujn homojn, sed la amo de Hannah estis tute aparta amo, do ne "komuna" amo, sed kia amo do ? Tiu afero mi devas nun lasi flanke, ĉar estas tiom aliajn aferojn por pripensi. Sed certe mi revenos al Martin kaj Hannah, kaj estas tro da demandoj en mia kapo. Fakte mi simpatias por Hannah, kaj ne komprenas ŝin, sed volas respekti ŝin. Ĉu mi ne estas iamaniere - alie sed tamen - aĉulo kiel Martin. Kiu ne faris pli malpli misajn kompromisojn en sia vivo ?
Do mi por la momento ne bezonas (sed !!!) aĉeti la lastan libron pri Arendt-Heidegger :
http://www.bibliosurf.com/Hannah-Arendt-et-Martin-Heidegger

Pentraĵoj

Por iom ripozi la pensojn jen belaj pentraĵoj :
http://www.bertin.biz/index.php?titre=Monet_Claude.htm

Ĝis.
B

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Konkursoj por Zamenh..Ĉu ni eblas vastigi .. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。