SSブログ

Blanka fiŝideto [mia vivo]

Hieraŭ trairis malalta aerpremo super japana insularo. Eĉ veterprogonozo alarmis nin atokon de kirlovento. Forte pluvis kaj intertempe kelkfoje la suno radias arde. Kvankam tio posttagmeze mi iris suburbon por aĉetado. Ĉar elektalampo de iu ĉambro ne funkciis kaj mi devis ŝanĝi ĝin. En fiŝvendejo mi vidis skomblojn, trakuruson (trakurus japonikus),kaj sairo(Clolabis saira: samma). La vendisto tranĉadis salmon el Norvegio. Mi ankaŭ trovis boilitan blankan fiŝidetaron, sed mi senhalte preterpasis oblikve vidante ilin.

En legomovendejo mi trovis junan rafanon kun tre freŝa folioj. Mi aĉetis kelke da legomoj kun ĝi. Kuiraĵo de la folioj kaj fiŝidetoj certe estos bongusta. Mi denove iris al fiŝvendejo kaj aĉetis unu teleron da fiŝidetoj.

Dum la aĉetado griza nubo kovris aeron tamen ne pluvis.
Por vespermanĝo mi tranĉis foliaron maldike, fritis kun la fiŝidetoj kun iom da salo, kaj antaŭ estingi fajron mi aligis kelke da sojsaŭcaj gutoj. La fritaĵo estis tre bongusta!

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Monologo en noktomez..Satoimo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。