SSブログ

Feliĉan novjaron en 2013 [letero de samideano]

  En 2012 mi skribis ne multe. Kaj mi tre bedaŭas tion.

 Ĉe la komenco de novjaro mi ricevis longan leteron de mia franca amiko, kaj volis prezenti ĝin al filozofiemuloj.

Kara xxx ,

La jaro finiĝas. Mi konsideras ĝin kiel bona kaj deziras nur rememori al mi la bonajn memoraĵojn. Mi daŭrigis miajn malkovrojn en la mondo de la filozofioj. Mi progresis en la regado de Esperanto. Mi ferme paŝas sur la vojo de la feliĉo. Mi legis biografion de Nietzsche, kaj tio instigis min malkovri la tutan verkon de tiu filozofo.Do estas intelektaj okupoj por kelkaj monatoj. Nun komencas la reston de mia vivo, kiel fakte ĉiutage. Mi esperas daŭrigi la sperton de la ekzistado. Eble tro da "mi", sed tio ne tro gravas, ĉar fakte mi estas mia plej bona amiko. Tio ne malebligas min esti atenta pri la aliaj aŭ aŭskulti ilin, eble verŝajne pli bone ol se mi ne estus en bona rilato kun mi mem.

Jen kelkaj citaĵoj de miaj noktaj kaj matenaj legadoj :
El la libro Petite introduction à la philosophie (Eta enkonduko al filozofio), de Françoise Raffin, Armand Colin.
La amasigado de libraj sciadoj ne anstataŭas la praktikon de la racio : ĝi malhelpas ĝin. Granda erudicio povas esti signo de granda scivolemo, sed neniam la studo de la historiaj fontoj liveros la principojn de racia penso. (p. 31)
Tiu kiu faras de aŭtenta filozofo principon de aŭtoritato, ne nur formetas sian propran racion, sed kripligas la filozofion fariĝante el ĝi brevieron. La vera filozofia legado de filozofiaj verkoj esta tiuj, kiu fariĝas la leganto al si mem donante al si okazon ekcerci sian propran racion. (p. 33)

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi legis kaj primeditis du tekstojn de Nietzsche el la libro Also sprach Zarathustra Tiele parolis Zaratuŝtra : Auf den glückseligen Inseln Sur la insuloj Feliĉegaj (p. 94 en la esperanta PDF-o) kaj Von den Mitleidigen Pri la kompatemuloj (p. 96 en la esperanta PDF-o).

Jen la ligoj por la teksto en Esperanto, germana kaj franca :

http://nudaesperantisto.blogspot.fr/2012/12/tiele-parolis-zaratustra-elsutebla-libro.html
http://www.gutenberg.org/cache/epub/7205/pg7205.html
http://www.gutenberg.org/ebooks/7205
http://fr.wikisource.org/wiki/Ainsi_parlait_Zarathoustra/Deuxi%C3%A8me_partie/Sur_les_%C3%AEles_bienheureuses
http://fr.wikisource.org/wiki/Ainsi_parlait_Zarathoustra/Deuxi%C3%A8me_partie/Des_mis%C3%A9ricordieux
Evidente, povus esti malfacila eniri en verkon kiel en tian. Mi mem devis batali kontraŭ mia pigreco, sed nun mi trovas plezuron kaj kelkfoje emociojn legante tiun verkon, kiu nun "parolas al mi", instruas min kaj klarigas por mi miajn pensojn kaj proprajn sintenojn. Fakte mi ŝancis ricevi bonan kaj severan edukon pri religio kaj legado de la Biblio kiam mi estis juna. Poste mi daŭrigis studi mem la Biblion, sekvante kelkfoje kursojn de la Teologia Universitato aŭ de kompetentuloj el katolika kaj diversaj protestantaj eklezioj.
Studoj post studoj mi nun pensas ke Dio ne ekzistas, ĉar se li ekzistus li estas tro granda por esti enfermita en tiom limigita homa vido kiel la ekzisto. Mi ne dirus ke mi nun estas ateisto, sed tamen oni povus diri. Mi ankoraŭ dirus ke mi certe ne volas prediki pri ateismo aŭ evidente tute ne batali aŭ propagandi pri tio. Laŭ mi ĉiu devas fari sian propran opinion en tiaj aferoj. Kredo aŭ ne kredo estas privataj aferoj. Oni devas trudi nenion al la aliaj pri tiu temo. Ekde la aferoj de dio kaj kredo ne plu estas problemo por mi kaj mi estas pli serena.
Tamen mi tute ne bedaŭras la tempon, kiun mi pasis studinte la Biblion kaj estinte kredanto kaj praktikanto de la kristana religio. Mi multe lernis, kaj por nun mi pensas al ia praktiko de la hermeneŭtiko (PIV-o http://vortaro.net/#hermene%C5%ADtiko 1 Scienco pri interpretado de la tekstoj k simboloj (religiaj k filozofiaj) k, pli ĝenerale, de la fenomenoj, konsiderataj kiel signoj. 2 Teorio pri interpretado kiel konsidero de kondiĉoj k normoj de kompreno k ĝia lingva esprimado.) Do mi amatore (kaj certe pretendeme) uzas hermeneŭtikon por filozofiaj tekstoj kaj en mia profesio por juraj tekstoj. Do ia preskaŭ nekonscia praktiko de hermeneŭtiko certe helpas min legi libron kiel Tiele parolis Zaratuŝtra. Fakte la libro ŝajnas esti skribita kiel biblia teksto. Mi tamen pensas, ke oni povas eniri tiun legadon sen esti amatora hermeneŭtikisto. Iom da intereso kaj bonvolo sufiĉas por en ĝi trovi kelkfoje ion, kio estas utila por si mem aŭ por sia pripensado.
Do Bonan Finon de la Jaro.
B.


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Satoimo…serĉis novjaron 201.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。