SSブログ
前の30件 | -

Ekskurso [mia vivo]

En la 9a de decembro ni ekskursis al Hakone. Antaŭ la tago filia familio jam estis en ĝi kaj ĝuis varmafonton.
Ni supereniris monton per dentrelvojon kaj poste malsupreniris per funikularo al lago Aŝinoko. Kiam okazis U.K. en Jokohamo estis eksurso al Hakone. Ĝi estas fama trismejo.
Esits bela tago. Monto Fuĵi klare elsataris kaj ni vidis de la pinto ĝis la piedo. Ni verutis la lagon per turisma ŝipo, kiun oni nomas piratoŝipo.
Antaŭ 3000jaroj monto vaporeksplodis kaj okazis granda kavo, tie fontis akvon kaj fariĝis lago. Pro tio la lago estas sen glacia.

Nepo H estis tre intersa knabo. Kiam ni volis trinki ion, lia patrino volis sidi terson. Kail? Kvankam ŝia klopodo ne estas loko sur terso kaj ni sidis en iu trinkejo. Poste mi rimarkis, ke H tuj sinkas sian penson kaj laŭ sia supozo ekludis. Eĉ instaritaj aĵoj en la trinkejo transformis sin en lia penso. Kaj li ludadis ilin forgesante kie kaj kun kiuj li estis.
hakone1.jpg
Monto Fuĵi
hakone2.jpg
Piratoŝipo
hakone.jpg
Ĝis revido

Promeno kaj bambuopiedoj [mia vivo]

Proksime de mia domo estas muzeeto de malnova loĝejo. Ĝi estis domo de vilaĝestro konstruita en Edo-epoko kaj lastatempe portita kaj rekonstruita ĉe nuna loko. Oni povas rigardi kaj imagi tiaman vivmanieron. Kaj tuj naibare estas bambuaro.

La korto estas iom vasata. Por infanoj oni faras bambuopiedojn. Japane ĝi estas nomata bambuoĉevalo. Iam ĝi estis unu el ĉefaj ludiloj de knaboj, sed lastatempe elmodiĝis.

Miaj genepoj promenis tien kaj ludis per ili, sed ankoraŭ ne povis paŝi per ili.
sampo1.jpg

sampo2.jpg

Miaj genepoj. E estas7-jara. H ĵus fariĝis 4-jara. M novembre estos 2-jara. Ili amike ludis, sed poste pro troo da zorgo de gekuzoj M ekfuĝis de ili.

Ĉu mia nepino E ŝatas fiŝon aŭ ne? [mia vivo]

La familio de mia filo restadis en malnova domo proksime al maro, kie loĝis mia alia filo. Ili ĉiutage promenis marbordon kaj prenis konkojn grandajn kaj malgrandaj, kaj ankaŭ ŝtonetojn. Mi aŭdis de najbarino, ke E metis ilin sur betonoblokaj bariloj de nabaraj domoj kun saluto kaj konatiĝis kun najbaroj.

Kiam ili alvenis en la domon, mi donis al ili kokaĵon. Ĉar mi vidis ĉe restado en la familio ke ĝi ŝatas viandojn. E diris al mi ke ŝi ne ŝatas viandon, sed fiŝojn.
Sekvantan tagon ili venis al mi kaj mi surtabligis suŝiojn. Ĉiuj ĝeje manĝis krom konkaĵo kaj sepio kaj kontenta.

Apud strato al marbordo estas fiŝvendejo. Survoje en promeno mi haltis tie kaj montris diversajn fiŝojn al ŝi. Ŝi miris, ĉar ŝi unuafoje vidis naturan formon de diversaj fiŝoj. “ Oh!, Oh!” ŝi diris nur tion.

Poste najbarino dimandis al ŝi, ĉu ŝi ŝatas fiŝon? Kaj ŝi respondis ke ne!

maro3.jpg
Marbordo de la urbo Ĉigasaki

maro2.jpg
Kie estas io bona?

maro1.jpg
Mi trovis konkon!

Mia familio [mia vivo]

En marto mia filo venis de Laoso kun siaj edzino kaj filo. La edzino preskaŭ ne povas paroli japane. Ŝi volis lerni la japanan kaj ofte vzitis nin. La familio ofte noktis ĉe ni kaj mi estis tre tre okupita.
Ĉi-monate alia filo en Berlino venis kun sia familio kaj restis por 9 tagoj kaj reiris antaŭtago de Japana-Kongreso. Tial dum la kongreso mi ripozis en Esperantujo.
Kiam du familioj renkontis, konversacio estis komplika. En la japana senorde flugis la germana kaj la laosa.
Plej aĝa el infanoj estas germana nepino kaj la plej juna estas laosa. Kiam li naskiĝis, la nepino volis renkonti kun sia kuzo. Pro tio ŝi tre ĝojis renkonte kun li. Sed ĉu ŝi pensus, ŝi traktas lin kvazaŭ vivantan pupon. Finfine li rifuzis la kuzino svingante manojn. Kvankam en tia situacio, mi vidis, ke ili estas kontentaj.
img001.jpg

 Estas miaj genepoj sur kajo de marbuso.

Finiĝis japana Esperanto-Kongreso 100-a [mia vivo]

Ĝi okazis en Tokio. La partoprenantoj estis 712. La LKK invitis kelkajn aziajn gejunulojn. Mirinde estis ke preskaŭ ĉiuj senhezite frue parolis sian opnion. Ne nur mi sed multaj ĝojis pro krekanta E-movadoj en Azio.
Incitite de tio mi revenis en mian blogon!

Apud bushaltejo [sinekzercado por versi]

Estis malvarme
Super heĝo kamelio mantras ruĝajn florojn.
Ĉu ili havas mielon?
Birdeto elflugis ene de la floro.

Noktomeze [mia vivo]

Vekiĝinte noktomeze kion mi faru?
Vespere oni prognozis neĝon.
Nun sen neĝo sen vento!
Nur kvieto regas.
Mi senfara hante sidas.

Aermalpurigo [raporto]

Nun malpura aero venas en nian landon de Ĉinio.
Estas montoĉeno Zaoŭ en norda parto de Japanio. Ĝi estas fama por glacio sur blanĉoj en vintro. Multe da skiistoj amas kaj skias tie. Sciencistoj trovis malpurajn ingrediencojn en tiea glacio, kiu kovris branĉon, Li diris ke ili flugis de Ĉinio. Damaĝo de suda parto (insulo Kjuŝyu kaj region Tyuŭgoku) estas pli granda ol norda regiono. Specialisto diras, ke ĝi ne tuj efikus al ĉiuj, sed malsanuloj je spirorganoj devas sufiĉe gardi sin.

Kelke da televidaj elsendejo elsendas filmojn pri ĉiniaj situacioj. En nigra nebulo oni veturas aŭ biciklas kun masko sur la vizaĝo. Aŭ oni aĉetas ladskatolon, en kiu estas pura aero, kaj suĉas ĝin, sed ĝia prezo estas ne malalta. Kiom da homoj kaj kiomfoje aĉeteblas tion!

Kaŭzo de la mulpura aero estas karbo uzata en fabrikoj kaj nerafanita aŭtogaso. La registaro hieraŭ ordonis ĉesi produkton al cent fabrikoj inkluzive de la japanaj. Sed oni diras ke en Ĉinio estas subaĉetado kaj ne povus scii, kiom da fabrikoj vere ĉesis sian laboron!

La plej suferantoj estas ĉinaj infanoj kaj malfortuloj. Kiujn opiniojn havas ĉinaj civitanoj pri la afero?

En buse [eseo de Iriza]

Mi veturis per buso al centro de mia urbo. Lastatempe plej multaj veturantoj estas maljunaj. Certe mi estas unu el ili.
En iu haltejo geviroj enbusiĝis. Ambaŭ ili apogas sin per bastono. Enirinte en buson virino laŭte murmuris: “La loko estas nur unu, vi!, paĉjo ne povas sidi!”
Verŝajne ili estas geedzoj. Virino sidanta sur apuda seĝo de la vaka staris kaj donis sian seĝon al ili. Ne dirinte dankon al ŝi edzino diris al sia edzo: “ Estas seĝo ĉi tie, paĉjo, sidu!”
Ĉiuj veturantoj silentis. La silento ne efikis al ŝi. La buso denove ekveturis. Ŝia babilo daŭris. Kaj ŝi abrupte laŭtigis la voĉon: “Mi ankoraŭ ne manĝis lunĉon! Estas malsata.”
La edzo diris: “Ni jam manĝis lunĉon.”
“Ne, ne, ni ankoraŭ ne manĝas. Se ni jam manĝis, mi nepre ne volas manĝi, sed mi ankorŭ malsata.” Ŝi insiste diradis kaj la edzo silentadis ĝis celita haltejo.

Mia koro frostis. Ĉu mi vidus estonton mian? Post ilia forveturo iom da tempo ankoraŭ regis silento en la buso.

Tro ridinda eraro [raporto]

Antaŭ kelkaj tagoj mi volis sciigi la kanton Rekviemo al E-istoj.
Tial mi skribis la pemon ĉi tien. Mi estas persono tro hasutema. Kiam mi tajpis ĝin, mi dubis min ke mi verŝajne mistajpus, kaj petis al mia fratino legi kaj ekzamani ĝin. Ŝi trovis kelkajn lokojn mistajpitaj kaj sciigis tion al mi.

Mi konsterniĝis kaj poste nepre devis ridi pri mi mem. Mi faris grandan eraron.
Verso de montri preĝon al viktimoj estis : la manojn kunpremi ni, sed mi tajpis tion tiel ĉi: la monojn kunpremi ni. Legintoj de tiu verso certe estis konsternitaj.

Oh! Mi devas pardonpeti al ili!

Kanto Rekviemo [raporto]

Vi jam konas kanton Rekviemo deciĉita al viktimoj de la Granda Tertremo en Orienta Japanio. Por alvoki al forpasintoj kaj preĝi por ili la konto estis verkita kaj komponita. Baldaŭ estos la datreveno. En Japanio oni komencis movadon por kanti la kanton Rekviemo ĉirkaŭ la okazintaj tagoj. La Movadon iuj vastigas tra la mondo. Oni jam decidis la kantokunvenon en Danlanodo (5400 Bogense Bogense Folkehoiskole Denmark TEL:+45 6481 3280)en la 11a de marto.
Mi volas montri al vi la versojn.

Rkviemo al la viktimoj de Granda Tertremo en la Orienta Japanio Poez:TIBA Takao. Muz: OOTASIRO Masao. Trad.: KONISI Gaku. Aldonaranĝo: MAKINO Micuo.


1.
Ho nun skuiĝas montoj kaj jen bruegas maro.
Ho, parencar’ ho infanar’ kaj kara amikar’.
Aburpte sen salut’ foriris vi jam nu disde ni.
Obsedas nin la memor’ kaj eltrempas nin mal ĝoj’
La manojn kunpremu ni kun kviet’ en la kor’
por ke restadu en trankvil’ la animoj en Paradiz’.

2.
Ho nun ŝvebadas nuboj en blu’ de la ĉielo.
Ho, parencar’ ho infanar’ kaj kara amikar’.
Jen Ksitigarbo gracakun ridet’ al vi benas nun.
Defie intencas ni rekonstruon de la hejmlok’
Do budhoj subtenu nin por ke bela florar’
por ĉiam daŭre garnu ĝin por ornam’ kaj firma pro tekt’

3.
Ek nun al la projekto por ni tre grandioza!
Ho, parencar’ ho infanar’ kaj kara amikar’.
Per via propera viv’ instigis vi: ek al nia cel’
La dekunuan de mart’ nin atakis tertremeg’.
Ĝin plu transrakontos ni, ĵuras ni en la kor’.
Do vi animoj en trakvil’ restu pace en Paradoz’.
Restu pace en Pradiz’

Mi petas al vi, ke kiam vi ne povos kanti la kanton, almenaŭ vi aŭskultu ĝin!

Ksitigarbo: unu el budhoj


https://www.youtube.com/watch?v=07MY6_22nww

ludo per okarino
http://www.youtube.com/watch?v=_HpD_xHfmeA


Saluto de franca amiko [letero de samideano]

Mi ricevis karton kun belaj bildoj kaj volis montri tion al vi. Ĉar la bildoj estas nostargiaj por plenkreskuloj kaj invitas junajn homojn en mirlandon.

arbaro1.jpg

Mi eniras la aŭtunon de mia vivo.
Bela sezono ĉu ne ?
Restas tempo por belaj sunoj
kaj la espero de belaj someroj.
Ami la tempon kiu pasas.
Ne timi vidi ĝin halti.
Posedi la forton daŭre rideti kaj vidi
la bonan flankon de la homoj kaj de la aĵoj.
La aŭtuno estas la tempo de la rikoltoj,
sed ankaŭ de preparado al la vintro.
Mi volus ankoraŭ gustumi, lerni,
malkovri la mondon kaj miri.
Ne forgesi travivi la nunon,
Forlasi la estintecon, ne timi la morgaŭon.
La sezonoj similas al la vivo,
ili pasas kaj revenas.
Estas nun tempo ŝanĝi la vivo-ritmon,
transdoni la taskojn, por ke la jam
konstruitaj aferoj daŭre plene utilu al vi.
Mi iros ankoraŭ labori por aliaj feliĉoj.
B kun O
deziras al vi Bonan Jaron 2013.
arbaro2.jpg



La unua neĝo ĉi-vintre [mia vivo]

Neĝas kaj neĝas kaj neĝas.
De la ĉielo tra aero falas neĝo dancante.
Kvazaŭ infano, mi sentas ĝojon supren vidante.
infanaĝe mi nenion pensus pri mia estonteco.

Nun mi jam ne pensas pri mia estonto.
Ĝi certe mallongiĝas pli kaj pli.
La fino proksimiĝus.
Tamen mi ankoraŭ povas ĝui diversajn naturojn.

Mia aŭto [mia vivo]

Mi aĉetis novan aŭton en lasta decembro. Nun aĉeta imposto por ekologi-sistema aŭto estas nuligata ĝis la fino de marto. Se oni volas aĉeti aŭton, nepre devus aĉeti nun. Multe da personoj pensas tiel kaj mi ankaŭ. Sed aŭto estas multe kosta eĉ se malgranda. Ĉe ni oni dividas aŭtojn en kelkajn specojn laŭ motoroforteco. Eĉ en generalaj aŭtoj estas diferencoj. Ekzample granda, malgranda, malpeza.
Onidire malpeza aŭto estas ne forta laŭ la strukturo kaj la repideco iom mankas.Sed jara imposto al ĝi estas malalta pli ol ĝenerala aŭto. Lastatempe la aŭto furoras pro la malmulte kosta elspezo. Precipe nejunaj homoj kaj junaj patrinoj uzas tian tipon.
Ankaŭ mi aĉetis malpezan ekosisteman aŭton. Ĝi povas veturi 28km-n per unu litro da benziono. Kaj kiam oni bremsas, la motolo tuj haltas, kaj ne nur uzas benzinon, sed en tiu momento ĝi produtas elektron. Kaj kiam oni haltigas ĝin kaj malŝaltis motoron, momente aperas numenro, kiu mantras kiom oni ekolgie veturas. Nun mi amuze kaj sincere veturigas ĝin, kvazaŭ ludas ludilon.

…serĉis novjaron 2013 [mia vivo]

Aero estis malvarma, sed serena. La suno brilas hele. Mi iris serĉi novjaron 2013. Mi trovis belan bildon el koloraj tukoj ĉe iu pordo. En ĝi estis serpento, kiu estas simbolo de ĉi jaro.
絵.jpg


Mi ankaŭ trovis dion Dosoŝin. Ĝian ĉirkaŭon iu purigis kaj dediĉis florojn. Ĝi estas rande de malnova ŝoseo, kiu kondukas al sankta monto Oojama. Oni kredis ke tie loĝas dio, kiu regas pluvon. Antikve kamparanoj piedeiris al la monto por peti pluvon. Dosoŝin gardadas loĝantojn kaj pasantojn tiajn. La vizaĝo estis longe forlavitaj per ventoj kaj pluvoj. Nun oni ne povus legi ĝian penson, sed okaze de novjaro oni ornamas ĝin per floroj.
神.jpg


Feliĉan novjaron en 2013 [letero de samideano]

  En 2012 mi skribis ne multe. Kaj mi tre bedaŭas tion.

 Ĉe la komenco de novjaro mi ricevis longan leteron de mia franca amiko, kaj volis prezenti ĝin al filozofiemuloj.

Kara xxx ,

La jaro finiĝas. Mi konsideras ĝin kiel bona kaj deziras nur rememori al mi la bonajn memoraĵojn. Mi daŭrigis miajn malkovrojn en la mondo de la filozofioj. Mi progresis en la regado de Esperanto. Mi ferme paŝas sur la vojo de la feliĉo. Mi legis biografion de Nietzsche, kaj tio instigis min malkovri la tutan verkon de tiu filozofo.Do estas intelektaj okupoj por kelkaj monatoj. Nun komencas la reston de mia vivo, kiel fakte ĉiutage. Mi esperas daŭrigi la sperton de la ekzistado. Eble tro da "mi", sed tio ne tro gravas, ĉar fakte mi estas mia plej bona amiko. Tio ne malebligas min esti atenta pri la aliaj aŭ aŭskulti ilin, eble verŝajne pli bone ol se mi ne estus en bona rilato kun mi mem.

Jen kelkaj citaĵoj de miaj noktaj kaj matenaj legadoj :
El la libro Petite introduction à la philosophie (Eta enkonduko al filozofio), de Françoise Raffin, Armand Colin.
La amasigado de libraj sciadoj ne anstataŭas la praktikon de la racio : ĝi malhelpas ĝin. Granda erudicio povas esti signo de granda scivolemo, sed neniam la studo de la historiaj fontoj liveros la principojn de racia penso. (p. 31)
Tiu kiu faras de aŭtenta filozofo principon de aŭtoritato, ne nur formetas sian propran racion, sed kripligas la filozofion fariĝante el ĝi brevieron. La vera filozofia legado de filozofiaj verkoj esta tiuj, kiu fariĝas la leganto al si mem donante al si okazon ekcerci sian propran racion. (p. 33)

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi legis kaj primeditis du tekstojn de Nietzsche el la libro Also sprach Zarathustra Tiele parolis Zaratuŝtra : Auf den glückseligen Inseln Sur la insuloj Feliĉegaj (p. 94 en la esperanta PDF-o) kaj Von den Mitleidigen Pri la kompatemuloj (p. 96 en la esperanta PDF-o).

Jen la ligoj por la teksto en Esperanto, germana kaj franca :

http://nudaesperantisto.blogspot.fr/2012/12/tiele-parolis-zaratustra-elsutebla-libro.html
http://www.gutenberg.org/cache/epub/7205/pg7205.html
http://www.gutenberg.org/ebooks/7205
http://fr.wikisource.org/wiki/Ainsi_parlait_Zarathoustra/Deuxi%C3%A8me_partie/Sur_les_%C3%AEles_bienheureuses
http://fr.wikisource.org/wiki/Ainsi_parlait_Zarathoustra/Deuxi%C3%A8me_partie/Des_mis%C3%A9ricordieux
Evidente, povus esti malfacila eniri en verkon kiel en tian. Mi mem devis batali kontraŭ mia pigreco, sed nun mi trovas plezuron kaj kelkfoje emociojn legante tiun verkon, kiu nun "parolas al mi", instruas min kaj klarigas por mi miajn pensojn kaj proprajn sintenojn. Fakte mi ŝancis ricevi bonan kaj severan edukon pri religio kaj legado de la Biblio kiam mi estis juna. Poste mi daŭrigis studi mem la Biblion, sekvante kelkfoje kursojn de la Teologia Universitato aŭ de kompetentuloj el katolika kaj diversaj protestantaj eklezioj.
Studoj post studoj mi nun pensas ke Dio ne ekzistas, ĉar se li ekzistus li estas tro granda por esti enfermita en tiom limigita homa vido kiel la ekzisto. Mi ne dirus ke mi nun estas ateisto, sed tamen oni povus diri. Mi ankoraŭ dirus ke mi certe ne volas prediki pri ateismo aŭ evidente tute ne batali aŭ propagandi pri tio. Laŭ mi ĉiu devas fari sian propran opinion en tiaj aferoj. Kredo aŭ ne kredo estas privataj aferoj. Oni devas trudi nenion al la aliaj pri tiu temo. Ekde la aferoj de dio kaj kredo ne plu estas problemo por mi kaj mi estas pli serena.
Tamen mi tute ne bedaŭras la tempon, kiun mi pasis studinte la Biblion kaj estinte kredanto kaj praktikanto de la kristana religio. Mi multe lernis, kaj por nun mi pensas al ia praktiko de la hermeneŭtiko (PIV-o http://vortaro.net/#hermene%C5%ADtiko 1 Scienco pri interpretado de la tekstoj k simboloj (religiaj k filozofiaj) k, pli ĝenerale, de la fenomenoj, konsiderataj kiel signoj. 2 Teorio pri interpretado kiel konsidero de kondiĉoj k normoj de kompreno k ĝia lingva esprimado.) Do mi amatore (kaj certe pretendeme) uzas hermeneŭtikon por filozofiaj tekstoj kaj en mia profesio por juraj tekstoj. Do ia preskaŭ nekonscia praktiko de hermeneŭtiko certe helpas min legi libron kiel Tiele parolis Zaratuŝtra. Fakte la libro ŝajnas esti skribita kiel biblia teksto. Mi tamen pensas, ke oni povas eniri tiun legadon sen esti amatora hermeneŭtikisto. Iom da intereso kaj bonvolo sufiĉas por en ĝi trovi kelkfoje ion, kio estas utila por si mem aŭ por sia pripensado.
Do Bonan Finon de la Jaro.
B.


Satoimo [mia vivo]

芋.jpg


Mi ricevis pakaĵon de mia fratino 84 jara. En ĝi estis belaj satoimoj. Ŝia hobio estas kulturi legomojn en sia korto .Ĉiam ŝi bone kreskigi ilin, sed ŝi vivas sola kaj sendas ilin al sia filo, amikinoj kaj ankaŭ mi. La satoimoj estas tre freŝaj kaj estos crte bongustaj.

Pri satoimo antaŭe mi skribis!

http://iriza.blog.so-net.ne.jp/2007-05-22

Blanka fiŝideto [mia vivo]

Hieraŭ trairis malalta aerpremo super japana insularo. Eĉ veterprogonozo alarmis nin atokon de kirlovento. Forte pluvis kaj intertempe kelkfoje la suno radias arde. Kvankam tio posttagmeze mi iris suburbon por aĉetado. Ĉar elektalampo de iu ĉambro ne funkciis kaj mi devis ŝanĝi ĝin. En fiŝvendejo mi vidis skomblojn, trakuruson (trakurus japonikus),kaj sairo(Clolabis saira: samma). La vendisto tranĉadis salmon el Norvegio. Mi ankaŭ trovis boilitan blankan fiŝidetaron, sed mi senhalte preterpasis oblikve vidante ilin.

En legomovendejo mi trovis junan rafanon kun tre freŝa folioj. Mi aĉetis kelke da legomoj kun ĝi. Kuiraĵo de la folioj kaj fiŝidetoj certe estos bongusta. Mi denove iris al fiŝvendejo kaj aĉetis unu teleron da fiŝidetoj.

Dum la aĉetado griza nubo kovris aeron tamen ne pluvis.
Por vespermanĝo mi tranĉis foliaron maldike, fritis kun la fiŝidetoj kun iom da salo, kaj antaŭ estingi fajron mi aligis kelke da sojsaŭcaj gutoj. La fritaĵo estis tre bongusta!

Monologo en noktomezo [mia vivo]

Kial?
Mi vekiĝis noktomeze.
Aŭdiĝas de tempo al tempo ĉipado de griloj.
Sed ĝi malfortiĝas.
Nur murhorloĝo tiktakas konstante.
Fore zumis motoro de aŭto.

Antaŭ enlito mi skajpe parolis kun miaj nepino kaj filo.
Ŝi estas elementa lernejano de ĉi tiu somero.
Ŝi estas ne infaneca, sed tute knabineca.
Ŝi ludis pianon por mi.
Kvankam la ludo estis ne lerta, mi aplaŭdis ŝin.
Kaj ŝi estis kontenta.

Kion mi faros de nun?
Ĉu mi legu libron, aŭ denove ekdormu?
Tiktakas horloĝo kaj jam ĉio dormas.
Mi sola aŭdadas ĝin.
Mi devus peni denove endormiĝi.

Skajpo [mia penso]

Ĉu oni povas diri skajpon kiel Esperantan voton? Mi ne scias!

Antaŭ du tagoj vespere mi unuafoje parolis kun bulgara E-isto. Antaŭ tio mi prenis mapon kaj sciis ke li loĝas en urbo apud nigra maro. Parolante mi sciis ke li estas blinda. Kaj mi pensis ke ni havus saman konaton.

Estis malfacile unuafoje paroli kun nekonato. Tamen la metodo estas tre utila por homoj, kiuj bezanas ĉiutagan helpon de aliaj.

Baloto pri nuklea centralo en Litovio

Hiaraŭ vepere mi aŭdis novaĵon de popola boloto pri nuklea centralo en Litovio. Pli ol 60 porcentoj de la popolo neis nuklean centralo, kiun la registaro jam kontraktis kun japana kompanio. Oni diris ke la rezulto ne havas forton ĉesigi planon de la registaro. Sed mi ĝojas, ĉar Litovio estas unu el ŝatataj landoj en la mondo por mi!

En la 2005 okazis UK en vilno. Kaj mi partoprenis en antaŭ-kongreso. Ĉiĉerono diris ke loĝantoj de la lando ne nur homoj sed ankaŭ arbo-nacio. Mi sentis la landon fabela. Ĉar tie kaj alie mi imagis,ĉu povus vivi feoj, kobordoj, sorĉistoj kaj elfoj. Tiel ĝi estis bela lando. Ne taŭgas nuklea centralo al tia lando. Oni diras japana tekniko estas tre bona kaj altnivela, sed nenie ekzistas absoluta sekureco.

Provo [sinekzercado por versi]

Mi longe ne skribis kaj volis skribi denove, sed ne havis bonan ideon. Sur breto mi trovis libreton de mia filo. La titolo estis ‘ Kiel verki hajkon en Esperanto’, kies aŭtoro estas HIROTAKA Masaki. Ĉu mi povus ankaŭ versi hajkon? Mi iom legis ĝin kaj rimarkis, ke versi mallonge estas pli malfaĉile ol skribi proze. Tamen mi provis.

brila aŭtuno―
digne restas ruĝetaj
kelke da hibiskoj

jam krepuskiĝas―
klare soras salutoj
de geknaboj

Mi ricevis kataraktan operacion [mia vivo]

En januaro kiam mi ŝoforis aŭton, koloro jde semaforo adrupte malaperis. Mi estis terurigita. Ankaŭ mia filo, kiu sidas apud mi, konsterniĝis kaj li prenis la strilon de mi.
Mi pensis ke miaj lensoj de okulvitro ne tŭgas, sed ne estis tiel, kaj mi sciis ke miaj okuloj estas malsanaj.

Post la operacio mi rericevadas vidpovon laŭ resaniĝo, sed mi forgesus Esperanton! Por ekzerci min esperante mi tempon al tempo sukribu mian blogon.

Letero de Mirejo en Afriko kaj mia penso [mia vivo]

  Mi ricevis leteron de Mirejo. En ĝi ŝi petas al ni subtenon de sia agado. Por Esperanta movado en Afriko kaj Azio ŝi bezonas nian financan helpon . Mi pensas, ke se ofermono de persono estus malgranda, sed multaj estus oferi, la tuto fariĝos granda. Kaj mi povos kontribui iom.

Dume mi pensas landojn, en kiuj oni vivas averaĝe malalte en la mondo aŭ subpremate. En febraro mi estis en Laoso. Oni diras ke la lando estas ridetema. Certe ĝi aspektas tiel.
Karaktero de popolo estas milda kaj hezitema, sed ili estas severe barita de eksterlandanoj. Nun la registaro instigas ricevi turistojn, sed ĝi ne permesas ilin tranokti en hejmo de laosano. Mia bofilino estas Loasano kaj la familio forte volis mian viziton pro naskita mia nepo, sed mi tranoktis en hotelo. Matene unu familiano venis al hotelo kaj kunportis min hejmen kaj vespere okazis inverse. Pro tio li devis ricevi ferion. Mi pensas ke mi povas veturi per taksio, sed ili silente ne obeis al mia opinio. Mi vidas ke la familio evitas konigi kontakuton kun alilandano. La fianĉa festo de mia filo estis grandioza. Pli ol 400 homoj partoprenis en ĝi. Ĉar mia filo estas eksterlandano, por eviti denuncon al registaro la familio devis inviti ĉiujn de la societo. Oficiala geedziĝo estis malfacila. Mia filo diris al mi ke lia edzino subaĉetis oficiston. Kiel kreskos mia nepo en tia socio! Se mi povos, mi volas subteni grupojn, kiuj labras por estonteco de la lando!

Sed mi estas E-isto. Kaj mi volas ankaŭ subtenis agadon de Mirejo. Mi pensas ke ŝi sendis la leteron multe da siaj samideanoj. Sed en miaj geamikoj estus nesciantoj pri la letero . Mi sciigas al vi ĝin kaj petas subtenon al ŝi.
Jen esatas letero de Mirejo

SCIO SEN BARILOJ (SSB)
Karaj geamikoj

Ofte mi aùdas de iuj el vi : « Mi sekvas viajn vojaghojn, mi legas viajn raportojn, mi admiras vian agadon, … » Tio estas granda kuraghigo por mi, tio nutras mian motivigon. Mi tre dankas pro tiuj pozitivaj vortoj.
Fakto estas, ke mi estas en tre vigla parto de mia vivo ; mi estas tre bonshanca. Mi estis instruisto kaj nun ricevas regulan renton. La hazardo de la vivo faris, ke mia edzo mortis kaj ke mi nun estas memstara. Miaj du filinoj vivas sendepende de mi. Mia sano ne estas bona (renaj problemoj) tamen mi vivas sen doloroj kaj kun granda energio. Mi estas bonshanca, char mi eltenas facile ekstremajn temperaturojn kiel minus 40 aù plus 40, same fortan humidecon someran. La hordiferenco post longa flugo ne ghenas min. Mi dormas mallonge sed tre profunde kaj vekighas je la kvara-kvina matene energioplena.
Chiam mi estis en kontakto kun homoj el la tuta mondo kaj nun ghuas nomadismon. Mi estis en diversaj aziaj landoj, en Kanado kaj Brazilo, en Burundo, Senegalio kaj Benino. Dum 2012 mi estos en Japanio ekde la unua de majo, poste en Kunming, Chinio por ILEI konferenco, poste en Hanojo, Vietnamio por UK, poste en Nepalo dum tuta aùgusto. En novembro mi estos denove en Benino kaj en decembro en Senegalio.
Bonvolu pripensi, ke UEA havas en Afriko 17 landajn asociojn el 70 en la tuta mondo. Nuntempe la dekoka estas naskighanta en Nigherlando.
Mi kutimas prelegi kaj instrui esperanton. Tion mi faras volontule, kiel chiuj en nia movado. Mi pagas miajn flugojn kaj restadkostojn, krom se iuj samideanoj akceptas min en sia hejmo. Nuntempe mi elspezas pli ol mi enspezas…. Miaj monrezervoj malkreskas kiel negho en printempo…
Miaj kursoj en Afriko kostas : ni devas pagi luprezon por la klasochambro, por la materialo (kretoj, kopioj). Ni devas pagi por la alveno de jhurnalistoj (En Afriko pro manko je varbado en la jhurnaloj la salajroj de la jhurnalistoj estas malaltaj kaj estas kutimo rekompensi jhurnalistojn per dankmono. Tio ne okazis dum ILEI konferenco en Portonovo, Benino, 2008, pro tio estis neniu ehho en la gazetoj kaj neniu efiko sur la benina movado. Male en 2011 : mi donis dek intervjuojn kaj venis cent homoj). En kelkaj lokoj oni devas bugheti la manghojn kaj alvenkostojn por la kursanoj. Nun mi preparas bugheton por kurso kaj ekzamensesio en Kotonuo en novembro 2012 kaj same por kurso kaj ekzamensesio en Senegalio. Mi jam nun povas antaûvidi, ke tiuj du eventoj atingos pli altan sumon ol la tuta bugheto de ILEI por Afriko. Plie povas esti, ke ILEI deziros subteni iun alian, ion alian. Mi ne rajtas chion formanghi.
Tamen estas nun favora momento, kiam mi povas flugi al Afriko kaj agadi tie. Pro tio mi esploras pri subteno. Jam estas mecenato en Benino. Jam estas mecenato en Svislando. Chu mi trovos pliajn tiajn helpemulojn ?
Kun la unua esperantisto en Benino Sinjoro Privas Tchikpe, kiu partoprenis la UKn en Varsovio en 1987, ni fondis asocion SCIO SEN BARILOJ por subteni nian agadon en Benino kaj aliloke en Afriko. Ni nun havas por ghi UEA konton assb-k.

Bonvolu pripensi kaj laù viaj ebloj subteni nian agadon en Afriko. Kun elkoraj antaùdankoj.

Mirejo
2012-03-14


Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88 domicile / hejma
+41 (0)79 69 709 66 cellulaire / portebla
http://mirejo3.blogspot.com

mia nepo kaj la kuzinoj
nepo.jpg

kzinoj.jpg




Peto de Junulara Esperantista Pakistano

Lastasemajne mi ricevis ienan peton kaj hodiaŭ mi sendis la mapon de Jokohamo, kiun eksterlandajn aliĝintoj ricevis okaze de U.K. en 2007, kaj kelkajn bildkartojn kaj poŝtmarkojn.

Ni (JEP-anoj) arangxos ekspozicion pri Esperanto.
Ni renkontis lokajn sportistojn, instruistojn kaj studantojn por nia agado, tio estas pri tio, ke ni arangxos informadan ekspozicion por cxiuj.
Antax la ekspozicio, ni havas planon arangxi bazan kurson en lernejoj, kolegioj kaj lokaj diversaj asocioj kaj individue ankau are ni donos informadon pri Esperanto, kulturo, historio, literaturo, filmoj antax la ekspozicio kaj en la ekspozicio..
Jen estas detaloj de nia programo je la 26-a februaro dimancxe kaj peto de bezonata materialo.

Okazaĵoj de 26-a Februaro, 2012 dimanĉe en sankta kaj fama urbo NANKANA SAHIB(O)

1) Ekspozicio pri Esperanto okazos en la sankta kaj fama urbo "Nankana Sahibo" dimancxe je la 26-a februaro, 2012 1-a-foje.
2) 1-a kunsido de PakEsA estos en la sama urbo kaj ankaux 1-a-foje ni klopodos datrevenon de memoro de patrono de Esperanto-Movado de Allama Muztar Abbasi en la sama urbo.
3) Kia materialo estas bezonota por ekspozicio.?Gxi estas menciita malsupre:
* afisxoj, glumarkoj, butonoj kaj kalendaroj, gazetaroj el UEA/TEJO kaj via lando.
*lernolibroj, historiaj libroj, literaturaj libroj, bildokartoj, ajxoj pri UEA/TEJO kaj via lando.
*mapoj, vortaroj, biografio de Zamenhof, kaj aliaj libroj.

Ni tutkore atendos kaj se vi sendus al ni multekostajn ajxojn, ni povas resendi vin je la via propono.
Sendu materialon, kiu estas menciita supre kaj ankaux kiu ne estas menciita supre.

Ni esperas ke vi helpos nin por nia grandega celo.
Atendas por via respondo kun esperegoj.

Amike,
Adeel Mahmood Butt
Landa Reprezentanto de Projekto 125
Fondinto kaj Prezidanto de JEP

Junularo Esperantista Pakistana
Ward No. 11, Near M.C. High School
39100, Nankana Sahib / PAKISTANO

Pri urbo Nankana Sahib

http://www.google.co.jp/search?q=nankana+sahib+pakistan&hl=en&client=safari&rls=en&prmd=imvns&tbm=isch&tbo=u&source=univ&sa=X&ei=dH8XT8TGDMT00gGK9830Ag&sqi=2&ved=0CCMQsAQ&biw=874&bih=413&redir_esc=&ei=-Z8YT-f0G-i0iQed4tjwCw

Saluto de Francio [letero de samideano]

Mi ricevis novjaran saluton de mia amiko. Liaj vortoj estas belaj kaj sinceraj. Metitaj bildoj estas ideliaj kaj mi tre ŝatas ilin. Kaj volas montri tion al vi ĉiuj.

1.jpg

2011 estis malfacila por multaj, sed post la vintro la printempo.
Por 2012 la esperiga programo venos de la koro kaj de la inteligento :
por si mem : kalkuli unue laŭ siaj propraj rimedoj kaj fari kiel eble plej bone,
por aliaj : konstrui pontojn plivole ol murojn.

2.jpg

Ke la nova jaro donu al ni la forton por :
kompreni realisme, pensi bonvoleme,
paroli utile, aŭtente kaj mildige, agi sen kaŭzi suferon,
vivi kaj labori sen noci, plenumi tion, kio estas justa kaj bona,
disvolvi la atenton en la ago, liberigi la menson por resti en la sereno,
kaj tiel ni estos la metiistoj de nia feliĉo.

B. B.



Funebra vespero [mia vivo]

En vintra krepusko
paseroj ĉirpis kaj cirpis en senluma arbusto.
Iu perdus sian neston.
Frosta vento frapas min.
Nia kamarado forpasis hieraŭ.
Perdinte sian neston
kien iros lia animo?

Mi estas egoisto [eseo de Iriza]

Tra fenestro varmaj sunradioj venas al mi. En ili mi vidas bluetan vintran ĉielon. Morgaŭ estos la fina tago de 2011.
De fore venas febla sireno de amblanco. Ĉu ie estas akcidento? Ĝi rememorigas al mi pasintan tagon, la 11a de marto. Sed ĉirkaŭ mi regas nur milda kvieto. Kvazaŭ nenia tragedio estis, mi komforte sidas en la sunradioj. Ĉijare multe neĝas en domaĝintaj regionoj. Ankoraŭ ekzistas multe da suferantoj. Kvankam tio, mi ĝuas la varmecon. Certe mi estas egoisto!

Feliĉa legomovendisto [eseo de Iriza]

Proksime de fervoja stacidomo estas supermerkato. Dorso franko de ĝi estas granda apartomentaro. En la korto estas speciale apartigita spaco por ne granda ŝarĝaŭto. De antaŭ longe demanĉe maljunulo aperis tien, vicigis legomojn sur ŝarĝaŭto kaj vedis ilin. Certe li kultivis ilin. Ĉar la legomoj estas ĉiam tre freŝaj, sed specoj estas nemultaj. La prezo estas preskaŭ duono de tiu en supermerkato. Li venis tagmeze kaj vendas ilin kvazaŭ distribui. Mi supozis, ke li estas posedanto de la apartomentaro kaj la tero. Stari iaman kampon, vendi siajn legomojn kaj interparoli kun aĉetantoj estus lia ĝojo.

Lastatempe dum pli ol du jaroj mi ne vidis lin. Jam li estas en okdek jaroj. Povus esti, li estas jam pli ol 90 jara kaj malsanas.
En lasta demanĉo mi trovis lin aperanta per ŝarĝaŭto, sed li estis ne sola. Lia familiano akompanais lin. Certe li estis malsana. Lia kokso orte kurbiĝis. Sed li ĝojeme ordigis siajn komercaĵojn. Mi sentas ke li estas respektata en la familio.

En atendejo de haŭta kliniko [eseo de Iriza]

Baldaŭ finos ĉi jaro. Kuracisto havos feriojn. Antaŭ tio oni volas konsulti per kuracisto. En atendejo de haŭta kliniko multaj atendas sian vicon de kuracista konsulto. Tie estas granda spegulo. Ĝi speglas patrino kaj bebo. Ili staras antaŭ ĝi kaj ludas en ĝi. La ptrino turnas sin dekstren kaj maldekstren. Las bebo serĉas sin malapreinta kun spegulo. Ĝi, ankaŭ turninte kaj denove trovinte sin en spegulo, plenplene ridetas. En enua etoso de atendejo ĝi estas kvazaŭ milda floro!

前の30件 | -

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。