SSブログ
eseo de Iriza ブログトップ
前の30件 | -

En buse [eseo de Iriza]

Mi veturis per buso al centro de mia urbo. Lastatempe plej multaj veturantoj estas maljunaj. Certe mi estas unu el ili.
En iu haltejo geviroj enbusiĝis. Ambaŭ ili apogas sin per bastono. Enirinte en buson virino laŭte murmuris: “La loko estas nur unu, vi!, paĉjo ne povas sidi!”
Verŝajne ili estas geedzoj. Virino sidanta sur apuda seĝo de la vaka staris kaj donis sian seĝon al ili. Ne dirinte dankon al ŝi edzino diris al sia edzo: “ Estas seĝo ĉi tie, paĉjo, sidu!”
Ĉiuj veturantoj silentis. La silento ne efikis al ŝi. La buso denove ekveturis. Ŝia babilo daŭris. Kaj ŝi abrupte laŭtigis la voĉon: “Mi ankoraŭ ne manĝis lunĉon! Estas malsata.”
La edzo diris: “Ni jam manĝis lunĉon.”
“Ne, ne, ni ankoraŭ ne manĝas. Se ni jam manĝis, mi nepre ne volas manĝi, sed mi ankorŭ malsata.” Ŝi insiste diradis kaj la edzo silentadis ĝis celita haltejo.

Mia koro frostis. Ĉu mi vidus estonton mian? Post ilia forveturo iom da tempo ankoraŭ regis silento en la buso.

Mi estas egoisto [eseo de Iriza]

Tra fenestro varmaj sunradioj venas al mi. En ili mi vidas bluetan vintran ĉielon. Morgaŭ estos la fina tago de 2011.
De fore venas febla sireno de amblanco. Ĉu ie estas akcidento? Ĝi rememorigas al mi pasintan tagon, la 11a de marto. Sed ĉirkaŭ mi regas nur milda kvieto. Kvazaŭ nenia tragedio estis, mi komforte sidas en la sunradioj. Ĉijare multe neĝas en domaĝintaj regionoj. Ankoraŭ ekzistas multe da suferantoj. Kvankam tio, mi ĝuas la varmecon. Certe mi estas egoisto!

Feliĉa legomovendisto [eseo de Iriza]

Proksime de fervoja stacidomo estas supermerkato. Dorso franko de ĝi estas granda apartomentaro. En la korto estas speciale apartigita spaco por ne granda ŝarĝaŭto. De antaŭ longe demanĉe maljunulo aperis tien, vicigis legomojn sur ŝarĝaŭto kaj vedis ilin. Certe li kultivis ilin. Ĉar la legomoj estas ĉiam tre freŝaj, sed specoj estas nemultaj. La prezo estas preskaŭ duono de tiu en supermerkato. Li venis tagmeze kaj vendas ilin kvazaŭ distribui. Mi supozis, ke li estas posedanto de la apartomentaro kaj la tero. Stari iaman kampon, vendi siajn legomojn kaj interparoli kun aĉetantoj estus lia ĝojo.

Lastatempe dum pli ol du jaroj mi ne vidis lin. Jam li estas en okdek jaroj. Povus esti, li estas jam pli ol 90 jara kaj malsanas.
En lasta demanĉo mi trovis lin aperanta per ŝarĝaŭto, sed li estis ne sola. Lia familiano akompanais lin. Certe li estis malsana. Lia kokso orte kurbiĝis. Sed li ĝojeme ordigis siajn komercaĵojn. Mi sentas ke li estas respektata en la familio.

En atendejo de haŭta kliniko [eseo de Iriza]

Baldaŭ finos ĉi jaro. Kuracisto havos feriojn. Antaŭ tio oni volas konsulti per kuracisto. En atendejo de haŭta kliniko multaj atendas sian vicon de kuracista konsulto. Tie estas granda spegulo. Ĝi speglas patrino kaj bebo. Ili staras antaŭ ĝi kaj ludas en ĝi. La ptrino turnas sin dekstren kaj maldekstren. Las bebo serĉas sin malapreinta kun spegulo. Ĝi, ankaŭ turninte kaj denove trovinte sin en spegulo, plenplene ridetas. En enua etoso de atendejo ĝi estas kvazaŭ milda floro!

Ĉu hibakuŝo estas ridindaĵo ? [eseo de Iriza]

En la 17a de decembro, 2010 angla televidelsendo BBC elsendis kviz-programon. En ĝi estis demando, kiu estas la plej malfortuna homo en la mondo. La respond estis : japano s-ro Jamagĉi Cutomo, kiu estis hibakuŝo. En 1945 li esitis en urbo Hiroŝimo kaj la6a de aŭgsto ĝi estis bombaita per atombobombo . Tiam li estis en la urbo. Kaj post dutagoj li apenaŭ revenis hejmlokon Nabasako. En la 9a de sama monato atombombo falis sur la urbo. Li denove bombardita. Mi ne povas diveni lin kiel suferi, koleregas. Ĉar japana terevido elsendis tiaman scenejon. En ĝi ĉiuj partoprenantoj ridegis kaj ridegis, kvazaŭ bombarbito estas moka ridindaĵo.

Ne nur mi sed preskaŭ ĉiuj japanoj deziras ke tuta mondo sciu, kia estas nukleo, kiel danĝera ĝi estas.

En 2010 japana Esperanto-Kongreso okazis en Nagasako kaj mi partoprenis en ĝi. Mi promenis en la urbo kaj vidis nigritajn sanktulojn. Ankaŭ vidis modelon de atombombo. Ĝi estas ne granda. Malranda bombo rabis amoson da vivoj kaj ankoraŭ suferigas idojn de hibakuŝoj.

Revolcio per pepilo(twitter) [eseo de Iriza]

En Tunizio popolo renverŝis la registaron kaj la diktatora prezidento forkuris alilanden.
Onidire kialo estis:
En la lando multaj junuloj ne trovas laboron eĉ post studo en unieversitato. Iu junulo finis universitaton, sed ne trovis laboron. Kaj li volis surstrate vendi legomojn por gaini vivmonon. Tion ne permesis polico. Li protestis al polico kaj por esprimi sian proteston fajromortigis sin. En la lando informoj inter popolo estis severe gardita per registaro, sed la informo tuj vastiĝis pere de pepilo kaj vizaĝolibro (facebook). Kaj senlabora indigno inter popolo eksplodis. Tiel registaro falis.
Estas multaj diktoremaj ĉefoj en arabaj landoj. Neniu scius , kien iros la afero,. Ĉefoj de najbaraj landoj timus sian popolon.
Mirinda estas forto de interreto.

Kato [eseo de Iriza]

Hieraŭ posttagmeze foriris tajhuo, kaj aperis la suno varma. Sidi en la varmo estis tre agrable. Kaj mi senhaste kudris jupon, kiun mi ankoraŭ ne bezonos. La tuko estas silka kaj tre bela el Raoso, kiun mia filo donis al mi kune kun ornama tuko. Mi pensas, ke kiam mi elfaros ĝin, iam mia nepino aŭ iu povos surmeti ĝin. Tiel mi ĝuis la taskon.
Mi sentis ke iu estas ekstre, ekrigardis tra fenseto kaj trovis blankan kateton, kiu sidas kaj dormetas agrable sur ligna planko de verando. ‘ Kia aroganta kato! Ĉi tie estas ne via hejmo!’ mi malfermis fenestron kaj frapis manplatojn, sed ĝi ne tre miras kaj nevolonte iom tiris sin apud plantoj. Kaj poste ĝi revenis iom hezitime kaj pli kaj pli trenis sin al oportuna loko.
La suno transiris iom okcidenten, sed la kato ne moviĝis.
Vesperiĝis. ‘ Jam ne estas la kato.’ ; mi tiel pensis, rigardis verandon kaj mi konstatis ke neniu estis.
Kialon mi ne scias, sed mi tre trankviliĝis. Verŝajne mi sentis kompatecon al ĝi. Ĉar ĝi estis mizere malpura kaj sen grasa. Eble senhajma kaj vagkato.
Kaj mi malfermis fenstron kaj sube trovis la kato. Ĝi supren rigardis min. Ĝi atendis mian permeson eniri en domo. Mi ne povis fari tion kaj rapide fermis ne nur fenestron sed ankaŭ ŝutron mallevis por montri mian volon ne akceptebla.

Mi ne ŝatas katon, ĉar ili estas aroganta kaj vidis min suben. Mi ofte rememoras iaman nian hejmkaton. Ĝi tre ŝatis noktan vagadon. Kiam mi estis 10 jara, vintre ĝi naskis kvin idojn. Noktomeze io moviĝis inter miaj blakoj kaj brustoj. Konsternite mi vekiĝis kaj eklumigis. En la lumo estis senharaj katidoj. La patrino portis siajn ĵus naskitajn idojn en mian futonon kaj malaperis eksteren. En malvarmaj noktoj ĝi alportis siajn idoj per buŝo en mian futonon kaj mi devis kune dormi kun ili kvazaŭ ilia vartisto.
La kato estis stranga. Mi kreskis kaj frekventis en altlernejo per vagono. Stacidomo estis 2 kilometrojn for de mia domo. Kiam mi revenas hejmen, survoje ofte ĝi aperis antaŭ mi kaj akompanis al mi ĝis nia domo kvazaŭ hundo.
Poste mi studis en Tokio kaj libertempe hejmeniris. Nokte la kato okupis mian futonon. Ne nur futono sed ĝi ankaŭ postulis al mi mian kapkusenon. Kaj ĝi komforte dormis etendite tutan korpon kaj vizaĝon direktante supren. Kiam mi postulis la lokon por kuŝi, ĝi minance pikis min per akraj ungoj. Vintre estis malagrabla por mi. Ĉar ĝi vagis en neĝo kaj revenis tra terplanko. La pedoj estis malpuraj kaj desegnis florojn sur kovriltukon per piedoj. Tiam ni ankoraŭ ne havis lavmaŝinon kaj mi devis lavi mane!

Mia memoro pri kato ne estas bona. Kato estas ĉaim aroganta kaj ŝajnas al mi ke ĝi vidas min servistino!.
001.JPG
Ĝi tute ne komprenas kial ĝi devas foriri!

003.JPG
Post reveno ĝi aspketis dormanta sed pli kaj pli trenis sin al oportuna loko.

La 15a de aŭgsto [eseo de Iriza]

La 15a de aŭgsto estas la memortago, en kiu nia ŝtato estis venkita en la dua mondmilito.
Nome por aliaj aziaj landoj estas memortago de la venko. Percipe por Koreio, kiu estis longe nia kolonio, estas ĝojplena tago. Televido elsendis filmon de la ceremonio.
Nia ĉefministro denove petis indulgon kaj ĵuris pacon.
Ĝojinde estis ke li promesis redoni korean kurtulaĵon al Koreio. Tio konsistas el kelkaj volumoj kaj estasdesegnĵoj de eventoj de iama korea dinastio.
Mi volos kredi lian ĵuron pri paco. Ni havas pacan konstitucion. Sed lastatempe multaj politikistoj volas forigi la artikolon 9. Ili diras ke la parto ne kongruas en nuna cirkonstanco de nia lando, situacio de la mondo ŝanĝiĝadas kaj sen armeo ni ne povas kontribui por la mondo. Certe armeon Japanio jam havas, sed la paca artikolo jungas la armeon deflankiĝi de paco.
Ni esperantistoj havas fundamenton de Esperanto. Same ni japanoj devas konservi pacan konstitucion kiel fundamenton de monda paco .

Multaj E-istoj ne scius kiu estas artikolo 9 en japana konstitucio. Mi volis montri tion al la legantoj, sed ne trovis ĝin interrete. En 1988 mi ricevis ĝin de Rondo Ken. Mi citas tiun parton!

Artikolo 9.
La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam forlasas militon kiel ekfunkcion de ŝtatapotenco kaj minacon por armforto aŭ ĝian uzon por solvi internacian komflikton.
Por realigi ĉi tiun celon ĝi ne tenas landan maran, aeran kaj aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas miltrajton de la regno.

Mi prezantas poemon de I.U.: Ĉifona silka peco [eseo de Iriza]

Lastatempe mi faris japanajn ludilojn el pecoj de ĉifona silko. Kudrante ilin mi sentis min forgesi ion.
Nokte pluvis. Post varmaj tagoj ĝi estis komforta. Kaj en la dormo mi ekmemoris malnetan poemon, kiun mi longe forgesis. Mi serĉis ĝin en poemaro de I.U. jen estas ĝi!

Ve, ĉifona silka peco,
Jam ne taǔgas por la vesto!
Estus kia ulileco
eĉ por uzo plej modesta?
Ci vin trovis ci ĝin prenas!
Kion ci provas ? kion ĉi penas?

La nomo de ludilo estas japane Otedama. Ĝi estas saketo el tuko kaj ni iam enmetis en ĝi fabojn aǔ herbajn semojn, sed nun prastikajn erojn. Kaj ni ĵonglas per ili.
Jen estas foto!
2824259

Forlasita homo : Sonĝo de floro [eseo de Iriza]

2583031

2583023

Lastatempe mi vidis dokumentan filmon. La protgagonisto estas virino, kiu iris en Manĉurion laǔ forta instigo de japana registaro. Ŝi ne sciis ke ŝi estis elektita por nova edzino de junulo en Manĉurio, sed devis edziniĝi. Baldaǔ la edzo estis rekrutita en armeon. Post malvenko de Japanio lasaitaj homoj, multaj estis virinoj kaj infanoj, devis fuĝi en nekonata lando. Ŝi estis graveda. Ŝin kaj naskitan filo savis malriĉa ĉino. Kun li ŝi vivis en malfaĉileco. Tiujn homojn japana registaro ne helpis. Eĉ reveninte hejmlandon ili ne trovis ŝtatan helpon kaj vivis malfacile.
Nun ŝi estas naǔdek du jara, loĝas en Tokio. La reĝisoro estas juna virino Azuma Ŝizu. Ŝi milde montris ŝian historion tro severan kun ŝiaj nuna ĉiutaga vivo, fotoj kaj kun politikaj historiaj novaĝfilmoj.
La milito okazais per japana invado, sed multaj popolanoj ne sciis pri tio. Eĉ nun etas homoj en japana Defendkorpuso, kiuj diradas ke la milito estis ne agreso!
Nun estas multaj bataloj en la mondo. Ni devas scii de nia historio kio estas paco. Mi rekomendas la filmon!

Mia vivo en la lasta semajno [eseo de Iriza]

Kial ? Mi ne scias! Abrupte mia komptilo ĉesis sian funkcion. Mi kuris al vendejon kun ĝi. La vendisto esploris ĝin kun helpo de iu en la kompanio per telefono. Li diris al mi, la masino ne perfekte difiktiĝas, sed miaj registraĵoj tute malaepros kaj por reinstaligi tion iu el vendejo devos viziti mian hejmon. Tial mi ne povis skribi mian blogon!
Plie mi perdis tutan interretan adresaron de miaj geamikoj. Mi petas al ili, kiuj legis ĉi tiun blogon, bonvolu sendi leteron!

En la 29a de novembro mi aǔskrtos prelegon pri la gento Aino, kiu estas minoritato en nia lando. Tial mi decidis legi la verkon ‘Ajnaj Jukaroj’ de ĈIRI Jukie. Ŝi naskiĝis en 1903-06-08 kaj forpasis 1922-09-18. Ŝia vivo estis mallonga nur 19 jarojn. La unua eldono de la verko estis preskaǔ antaǔ unu monato de ŝia forpaso.
Aino ne havis literojn. Pro tio ŝi skribis gentajn legendojn per la latia kaj tradukis japane.
Ĝi estas politeisma. Dioj ekzisatas en ĉiuj aĵoj kaj fenomenoj. Sed la sento ne donis neharmonian senton al mi!
Mi naskiĝis en nordorienta regiono de Japanio kaj krekiĝis tie. Oni diras ke la loko iam vivis Ainoj. Kaj tradicie oni instruis al siaj infanoj, ke ĉiu aĵo havas sian vivon. Ni vivas uzante ĝin. Pro tio ni foruzu la tuton, ne forĵetu ilin ne utiligate!

Japana Esperanto-Kongreso [eseo de Iriza]

En japana Esperanto-Kongreso (Wakayama / 2008-10-11,12,13) estis sesoj da tridek minuta prelego nur per Esperanto. Tio estis tre interesa. Ĉar sidante nur sama loko oni povis aŭskulti plurajn preregojn. La temoj estis tre diversaj. Daniel Salomon, kiu estas franco kaj nun loĝas en Japanio, temis pri sia spertoj. Kiel aktoro li konigis nian lingvon specialmaniere al Esperato-nesciantoj en kelkaj landoj. Marie France Conde Rey temis pri Civito. Ŝi diris ke la Civito ne celas vastigi esperanton, sed fondi veran Esperantokomunumon. La temo de Meireille Grosjean el Svislando estis malfacia edukado en la lando de diversaj lingvoj, nacioj kaj religioj, kaj krom unu. Kaj aliaj prelegantoj estis italino kaj ĉinino.

Ŝajnas al mi ke la prelego de Salomon indikas al ni diversajn eblecojn vastigi nian lingvon. Nun ni partoprenis en urbana ekspozicio kelkfoje en jaro. Sed ni ne certas ĉu vizitantoj en ĝi havas intereson al nia movado. Krom instrui Esperanton li demonstris per nia lingvo, kaj pensigas al vizitantoj , kio estas Esperanto, aŭ kiun lingvon li parolas.
Ekzample uzante fermita vendejo sur strato en Kopenhago li kaj lokaj amikoj vendis boilitajn ovojn kiel tujpretan manĝajon dum du monatoj. Ili ventante diskutis pri Esperanto kaj diversaj temoj kun vizitantoj. Multaj urbanoj venis pensante kio okazis.
En kemia universitato de Varsovio antaŭ geknaboj li montris kemiajn eksperomentojn per magnezio, oksigeno ,surfuro k.t.p. La klarigo estis per Esperanto kaj montris ke oni povas uzi Esperanton anstataŭ la anglan. Iu demandis ĉu li scias pri kemiojn. Lia respondo estis , ke li antauŭ tio ricevis lecionon de kemia muzeo en Francio.
Liaj agoj estis multaj. Li parolis pri teatro ankaŭ teamo de futbalo. En Tajlando li prelegis Esperante. Tio estis malfacile. Ĉar oni unue tradukis la anglan kaj poste de anglan al la tajlandan, sed ĵulnaro skribis pri Esperanto kaj la teatro.

Ĉiu senenue amuzis min!

Eta poemaro de K. Kalocsay [eseo de Iriza]

En la libroservo de U.K. mi trovis etan poemaron de Kalocsay. La grandeco estas kiel poŝtkarto. La titolo estas ‘Mondo kaj koro. En ĝi estas 24 poemoj. Mi legis ilin en homoplena trajno, tute forgesis kunestantojn kaj sinkis en la poemoj. Ili skuis mian koron. Mi sentis ke poemo devus esti tia!
Antaŭ longe mi volis studi poemojn kaj legis libron ‘ Lingvo Stilo Formo’ de K. Kalscay. Sed estis malfacile, precipe rimoj. Ĉar nia lingvo ne havas rimon kaj nombroj de literoj havigas tonon en versoj. Mi rezegnis studi tion.

Mi ne komprenas rimojn, sed mi ankoraŭ legados diversajn poemojn.


Kunveno por lunoadmiro [eseo de Iriza]

  Nokte en mezaj tagoj de septembro estis kunvenoj por lunoadmiro en la fama ĝardeno Sankeien. Mi partoprenis en ĝi en la 15a kun miaj gekamaradoj. Bedaŭrinde matene multe pluvis kaj la nokto estis nuboplena, tial ni ne povis rigardi la lunon, sed aŭskultis koreajn muzikojn.

La tradicia kutimo alvenis el Ĉinio pratempe, sed ĉe ni lando okazas dufojoj jare.
La unua okazas en la 15a nokto de aŭgusto de luna karendaro kaj la dua en la 13a nokto de septembro ankaŭ lunokarendare. Ili estas tre mildaj festoj.

Oni donacas bulojn el rizfaruno al la luno. Akcesore duone florantaj miskanto kaj kamparaj floroj metas apud la buloj. Aliaj akcesoraĵoj estas boilitaj batatoj, maizoj kaj duonmatritaj verdaj sojfaboj en la 15a nokto, kaj en la 13a nokto, krom floroj estas bolitaj kaŝtanoj, piroj, pomoj, vivenroj kaj similaj fruktoj. Nome oni prezantas al la luno freŝaj rikortaĵojn.

Ĉu vi scias, kiu estas en la luno ? Ni japanoj pensis ke leporo estas en ĝi kaj piŝtas moĉion( japana rizmanĝaĵo).
Kial leporo estas en la luno? La rakonto venis el Hindujo kun budhismo.
Iam kunvenis bestoj kun sia donaco antaŭ Budho. Sed leporo nenion havis donaco. Ĝi tre hontis sin kaj sinĵetis en fajron kiel oferaĵon. Vidinte tion Budho tre kompatis ĝin kaj sendis en la lunon. De tiam ĝi loĝas tie kaj en plenaluna nokto piŝtas moĉion!

Sed ankaŭ estas alia rakonto. En la luno luna reĝidino loĝas. Kaj ni infanoj kantis jenan kanton infanaĝe.

Kial langaj esta oreloj de leporo?
Kiam reĝidino en luna palaco
alvokis ĝin,
ili fariĝis longaj.

ahha ha, ahha ha, ahha, ahha, ahha ha!


Bileto al la domo de Anne Frank [eseo de Iriza]

 Mi jam havas bilenton por la domo de Anne Frank en Amsterdamo, kiun mia fratino aĉetis per interreto. Ŝi pagis por ĝi 8 eŭrojn po unu per sia kredito. Ni kune iros tien en merkrdo, la 23a de julio. En la tago la kongresejo estos fermata kaj okazos tuttagan ekskurson. Ni ne partoprenos ĝin kaj iros Amsterdamon.
Antaŭ 8 jaroj mi estis en la urbo kun miaj filoj. Mia filo en Berlino estis invitita somerdomon de sia amiko en Goda. Survoje ni estis en la urbo. Mi volis viziti tien , sed mia filo ne konsentis al mi, ĉar laŭ li antaŭ eniri oni devas atendi purlajn horojn kaj tempo mankas al ni. Bedaŭrinde mi nur vidis ĝin de sur ŝipo veturanta sur kanalo.

Cetere nuntempe oni povas facile aranĝi eksterlantajn siajn vojaĝojn , se tiu bone scias alilandajn lingvojn. Foje mi bedaŭras mian lingvokapablon, foje mi revas, ke Esperanto vastiĝiu tra la mondo kaj estu uzata oficiale. Se ne mia revo realiĝus, mi ĝojas ke mi estas Esperantisto.

Mia impreso pri la prelegoj en JEI [eseo de Iriza]

Hieraŭ mi estis en JEI( japana Esperanto-Instituto), kie okazis du prelegoj.
Ambaŭ estis interese. Sed Esperante esprimi tuton estas malfacile por mi. Mi raportos kelkajn, kiujn unu preleganto paloris en kroma tempo.
Li estas lingvisto TANAKA Kacuhiko kaj verkis la libron ‘ Esperanto hereza lingvo’.
Li nomas sin neesperantisto, sed nur la simpatianto.
jena rezurto estas ne de la preleganto, sed laŭ mia kompreno.
Li emfazis tion ,kiu karaktero de Esperanto estas supera ! Ĉar etlingva parolantoj, kiuj estas premataj per la lingvo de forta nacio, sciante Esperanton, povas liberigi sin per la lingvo. Ĉar kiam esperantoscianto volis kontakuti aliajn lingvopalorantojn, tiu povas rekte havi komtakuton pere de Esperanto.
Estas legendo ke Esperanto faciligas lernadon de alia lingvo. Li opinias tio estas vero.
Ĉar la lingvo havas sistemon kaj normon. Sistemo estas lingvoa mekanismo, sed la normo estas trudita per la socio. En Esperanto la sistemo kaj la normo unuiĝas. Pro tio oni povas lerni kio estas elemonto de lingva sistemo. Kompreninte ĝin oni povos pli facile kompreni aliajn lingvojn.
Li diris ke por helpi amikajn lingvistojn de minolitato, li sendis foj-foje vortaron Esperanto- la-minolitata- lingvo.

Estis multe da interesaj opinioj en la prelego kaj mi ĝuis la tempon!


Promeno en monteto [eseo de Iriza]

木々.jpg

Inter pluvaj tagoj hieraŭ estis bele. Matena veterprognozo anoncis nin, ke hodiaŭ estos bele, sed ankaŭ klimato altiĝos. De matene la suno brilis. La aero estis serena. Mi decidis promeni en monteto, kiu estas tuj prosime de mia hejmo.
Mi supren iris nekrutan deklivon inter domoj, kiu kondukas en parkomonteto.
Survoje iu birdo pepis piĉ-piĉ-piĉ. Ĝi estis malgranda paruo. Sur elektra kabro ĝi plengorĝe krietis!
En monteta arbareto ne estis homo, nur trilis kelkspecaj birdoj. Ĉe la braĉigitaj padoj mi elektis unu al bambuaro. Sur tero kovris lastjare falitan foliaron. Ĝi estis malseka kaj glitiga. Mi renversiĝus, kaj zorge malsuperen iris sur foliaro.
竹.jpg

La arbareto estis ne luma. Sub miaj piedoj mi trovis herbojn hotujnioj (Houttuynia cardata).
どくだみ.jpg

klarigo pri hotujnioj (Houttuynia cardata).
japanoj trinkas ĝian dekoktaĵon por popola terapio. Ĝi malbone odoras. Oni sekigis ĝin kaj konservas. Ĝi, post sekigo aŭ dekoktigo, perdis la malbonan odoron.
Ĝi havas elementojn por akceli elpurigon de organisman malutilaĵon kaj fortigi kapilaron!

Legante la artikolon en gazeto Komencanto. [eseo de Iriza]

Hieraŭ mi ricevis gazeton Komencanto.
Legante artikolon “… De tiam, mia opinio estas senapelacia: Esperanto? ― perfekta!
verkita de Johan’ – Luko Tortel”, mi multe pensis.

Unue por eŭropanoj Esperanto estas multoble facila kompare kun japanoj !
En la artikolo li skribis sian renkonton kun lingvoj.
Li naskiĝis en suda Francio inter du mondmilitoj. Ĉiutaga lingvo estis la okcitana kaj la oficiala estis la franca. En mezgrada lernejo li devis lerni la klasikajn grekan kaj latinan.
Poste la italan, la germanan kaj la usonan. Povas diri ke kiam li renkontis Espernton, li jam havis scion pri 7 lingvojn, kvankam ĝi estis ne perfekta.
Kia estis lia unua Esperanto? Kiel li perfektigis sian Esperanton? Pri tio oni povas legi en Komencanto, numero 70.

Mi unuafoje sciis lingvoproblemon de Francio en montpelia kongreso. En la kongresejo okucitana grupo kantante demonstraciis. La kontoj sonis forte en mi kaj eĉ mi pensis ke ĝi kantus Esperante. Tiel la vortoj estis ne samaj al la francaj.
Poste mi parolis tiun sperton al miaj amikoj kaj filo. Ĉiuj ne kredis ekziston de lingva peoblemo en Francio.

De kiam ni estis infano, oni kredigis nin, ke japanoj estas unulingvanoj. Ĉu tio estis vera? Estis multaj dealektoj. Dum longa edukado multaj el ili malaperis. Kiel tute alia lingvo estas aina lingvo. Ankaŭ koreoj vivas ( aŭ devas vivi) en nia lando. Kaj nun multiĝas brazianoj kaj aziaj landanoj. Ili rajtas respekti sian propran longvon!

Legante la artikolon mia penso vagas tien kaj reen. Sed estas certe, ke ni nun devas pripensi lingvan problemon en nia lando.


Katastrofoj en Ĉinio kaj Birmo [eseo de Iriza]

Preskaŭ ĉiu en la mondo scias grandan tertremon en Ĉinio.
Mi unue esprimas kondolencon al mortintoj kaj deziras ke oni rapide savu vivantojn en la tero aŭ sub detruitaj domoj k.t.p.
Onidire la tempo de vivantoj estas limigitaj. Ŝanco por savi estas nur dum 72 horoj. Kiam la horoj longiĝas, vunditoj rapide perdas sian forton.

Japana tertremospecialisto diris en televido, ke la tertremo estas tre granda. Iuj memoras pri japana tertremo, kiu okazis en Kansajo. La skuoforto en Ĉinio estas 300 oble forta ol la tiu de Kansajo. Ankaŭ fendego estas tre tre longa. Li montris al ni la longecon sur la mapo de nia lando.
La distaco estas: de norda ekstremo de granda insulo Honsju ĝis preskaŭ suda ekstremo de insulo Kjusju.

Japanoj havas spertojn pri tertremo kaj volis sendi volontulojn, sed ĉina registaro ne akceptas homojn. Kial? Ĝi ne havas akceptoaranĝon. Ĉu oni povas fari akceptaranĝon en katastlofo ?
Kaj volontuloj ne volas vivi lukse en suferantoj.
Birmo ankaŭ ne akceptis helpantojn.
Kion pensas la regantoj ?

Korvo, kiu salutas ‘ Halloo’n [eseo de Iriza]

Hieraŭ mi parolis al mia amikino pri korva kriaĉo. Ŝi demandis min, ĉu vi tiam ne audis Hallon. Kial? Kiu, al kiu salutas? Laŭ ŝi ofte aŭdas korvan krion, kiu ne grakas grak, grak, sed diras halloon. Ĝia teritorio eble estas vasta. Aliloke ŝi aŭdis saman voĉon!
Ŝi opinias : destanco inter mia domo kaj la ŝia estas pli-malpli unu kilometra, certe ĝi povas viziti min.
Ofte tage korvoj venis sur elektrakabro apud mia domo kaj grakas, tiam mi mimike grakas. Aŭdinte mian grakadon Ili eksiletis, etendis sian kolon kaj serĉas la voĉeliganton. Poste ili forflugas.
De nun mi serĉos halloan korvon. Kiam mi trovos ĝin, ankaŭ mi salutu same al ĝi. Ĉu ĝi akaŭ resalutos?

Pri MALSATA ŜTONO - verkita de Rabindranath TAGORE [eseo de Iriza]

 Verdire mi legis la libron ‘Malsata ŝtono’ ĉirkaŭ antaŭ 20 jaroj. Tiama mia impreso estis, ke ĝi similas al japana malnova rakontaro ‘ Ugecu monogatari’. ‘Ugetu’ signifas pluvan sezonon kaj ‘monogatari’ estas rakonto. Ĝi estis longe rakontata en nia lando. En ĝi aperas strange iluzia mondo. Mi legis ĝin junaĝe kaj precizan enhavon jam forgesis.

Kiam mi partoprenis en la postkongreso de Azia kongreso en Barato, ni tranoktis en insulo apud la rivero Karvar kaj vidis subirantan- kaj leviĝanatan la sunon. En la dua bulteno estis frazo < la belega ĉirkaŭaĵo inpresis la faman poeton,Tagore. >
Tagore estas fama en nia lando, ĉar li iutempe fuĝis en japanio. Kaj mi pensis ke nun, post vizito en Baraton, mi pli bone komprenus liajn rakontojn. Tial mi relegis ĝin!

La libro havas 7 rakontojn krom enkonduko kaj biografio de Tagore.

1. Malsata ŝtono
2. Reveno de Mhoka-babu
3. Malespero
4. Nubo kaj Suno
5. Kabuliwala
6. Skeleto
7. La Gasto

En ‘ Malsata ŝtono’, ‘ Malespero’ kaj ‘ Skeleto’ la protagonisto renkontis kun jam ne vivanta homo aŭ aŭdis rakonton de tia homo. Interese estis ke la homoj, kiuj venis de pasinteco, virinoj. En aliaj rakontoj ankaŭ estas kaprica knabino, kiu trumentas virojn kaj gepatrojn. Nome, ĉefaj roluloj en la rakontoj estas virinoj, precipe kiuj konscie aŭ nekonscie volis eliĝi el sia situacio. Tio ege interesis min sed la temo eble apartenus al barata ideo.

Aliaj rakontoj temis pri barata vivo en la tempo, en kiu Tagore vivas. Precipe en ‘Nubo kaj Suno’ mi sentis la sensojn kaj la vivon de subpremataj homoj.

Japanaj vortoj en usona lingvo [eseo de Iriza]


Nun okazas foiro de bildrakontoj kaj movbildoj en Japanio. En la novaĵo de televido mi sciis ke usonanoj nomas bildrakontojn kiel manga-ojn. Manga estas japana vorto. Kaj en la filmo mi trovis skribitan vorton ‘OTAKON’, kiu ŝajnas iu grupo. Anoncisto diris ke la vortojn, ne nur manga-o sed ankaŭ otaku-o, usonanoj bone komprenas kaj uzas. Ĉu vi scias kio estas otaku-o ?
Japane otaku signifas hejmon. Kaj ni nomas homojn resti hejme kaj okupiĝi pri siaj hobioj kiel otaku-on. Nome estas multe specaj otaku-oj. Ekzemple persona-komputila otaku, manga-otaku k.t.p.
Ĉu ĝis nun fenomeno de otaku-o ekzistis nur en japanio? Ĉu anakaŭ estis en aliaj landoj? Tiam kiel oni namas tion? Kiel ni devas nomi en Esperanto ?



Image026.jpg

Surveje al aĉetado mi fotis. Ĝi aspektas ne tiel bona, sed mi montris!


Almozpetantoj [eseo de Iriza]

Kiel oni pensas doni monon al almozpetantoj ?
Ĉe ni, en Japanio, almozo estas malmorala. Ĉar kiam oni ne havas enspezon, ili rajtas ricevi monon por vivi de municipo kaj registaro. La subvencio estas ne granda, sed preskaŭ sama kun pensio. Pro tio ni ne havas kutimon doni monon al nekonato. Ofte en eksterlandoj ni renkontis almozpetntojn. Tiam ni enbarasite ne sciis, kion ni faru. Ĉar ni estis instruitaj, ke almozo estas malbona kaj senmorala.
Mi vidis en Barato, kie oni donas moneron al almozuloj. Certe tie estas alia moralo ne kiel nia. Tamen mi ankaŭ ne povis doni monon al ili.

Sur ne granda strato venis virino kun siaj infanoj.
Ŝi etendis sian nepuran manon al mi.
Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis,
Estas aliaj virinoj kiuj ankaŭ celas min!
Kion fari ! timiga sento trakuras mian enon.
mi rapide transis la straton al alia direkto.

Knabino venis kun pleto.
Sur ĝi estas pentraĵo de sia diino.
Montrante ĝin ŝi verŝajne petas al mi monon.
Ĉu estas sola, aŭ alia plenkreskulo kaŝe estas ?
Ĉu mi devas oferi monon por nekredanta diino?
Mi embarasite skuis kapon nee.

Sensaco al temperaturo [eseo de Iriza]


Matene estis ne alta temperaturo sed ĝi pli kaj pli altiĝis. Ni, japanoj ofte volis scii , en kiu grado de temperaturo ni estas kaj demandis al baratanoj. Preskaŭ ĉiuj respondis, ‘ĉirkaŭ 25 gradoj”.
Unue mi pensis kial ili neglektas ĝin.
Ĉar kiam ni estas en nia lando, ni ĉiam zorgas pri klimato kaj temperaturo. Ni havas 4 sezonoj. Somero estas varmega kaj vintro estas malvarmega, foje puljnas, foje neĝas. Kaj japanoj iam apartenis al agrikltulaj gento. Por bona rizrikolto praanoj ĉiam atentis pri temperature. Ĉu ni heredis tian temperamenton ? Ĉiutage ni atentis la prognozon, sed Barato estas varma lando, la popolo ne bezonus atenti tion! Ni ofte diris, kiam ne renkontis nekompleblan aferon, ke ni estas en Barato, ni vivu baratmaniere.

Floro, kiu vokas printempon [eseo de Iriza]


La floroj de umeo ekfloras en plej malvarma tempo de nia lando. Kiam ili ekfloras, ni sentas ke jam venas printempo. La floro ne estas luksa, sed ĝi montras sin sencedema eĉ en malfrua neĝo. Japanoj sentas tion nobla kaj laŭdas. Ĝi pratempe devenis el Ĉinio.

Ni ne nur laŭdas la floron, sed ankaŭ utiligas la frukton kiel bonan medikamenton. Sed nematura frukto havas en si venenon. Kiam mi estis infano, tio signifas post la dua mondo milito, japanoj estis malsataj. Plenkreskuloj malpermesis manĝi verdan umeon, sed malsataj infanoj kaŝe manĝis ilin kaj mortis.
Nun nia lando aspektas pace, sed en la mondo estas multaj malsataj homoj. Kion ni faru?

Fotoj estas ruĝaj kaj blankaj umefloroj nun florantaj.


Pri SATOIMO [eseo de Iriza]

Satoimo estas kolokazio de japana speco. Antaŭ kelkaj semajnoj mia nevino ricevis satoimojn de sia patro kaj alportis min. Aŭtune mia frato konservis ilin en la tero por vintre manĝi kaj ankaŭ planti kiel semojn en printempo. Ili estis tre freŝa. Mi kuiris kaj manĝis ilin du aŭ trifoje sed ne tuton. Hieraŭ mi trovis kelke da forgesitaj satoimoj. Ili jam ĝermis kaj eĉ havis blankajn fadenosimilajn radikojn. Certe la radikoj kreskinte havos siajn idojn. Kion fari ? Mi pensis kaj plantis ilin en angulon de mia korto. Povos esti, ili donos al mi siajn idojn aŭtune!

Satoimo apartenas al speco de taro, kiun oni kultivas en tropikaj landoj. La koloroj de ŝeloj similas reciproke sed taro estas tre tre granda kaj satoimo ne granda. La grandeco estas sama por terpomo. Ĝi ankaŭ estas amelriĉa. Pro tio dum kuirado ĝi ne defiktiĝas kaj kuirinte estas mola sur lango. Tial unu el ŝatata manĝ-materialo en nia lando.

La folio estas granda kaj similas al la lotusa. Eble pro tio oni uzas ĝin por ujo, kiam oferas manĝaĵojn al Budho kaj mortintoj. La petiolo estas longa, Japanoj eĉ manĝis ĝin. Sed ĝi havas pike amaran guston. Pro tio oni manĝis ne tuj post rikolto. Unue oni boligis ilin kaj por sekigi ilin en natura vento, oni pendis tion sub aleron. Antaŭ la manĝado, oni akvumis sekigitajn petiolojn kaj poste kuiras. Dum akvumado la malbona gusto eliĝas.

Mi kreskiĝis en orientnorda regiono. Tutempe multe neĝis. Vintre freŝaj legomoj mankis. Sed la loĝantoj havis bonan manieron por konservi freŝan legomojn. Aŭtune ili faris grandajn truojn. La diametro kaj profundeco estis plimalpli unu metra Ili metis en la truojn legomojn kovritaj de rizpajlaĵoj kaj kovris tuton per tero. Post tio ili starigis stangon sur ĝi. Ĉar neĝo kovris tutan teron kaj povus esti ke ili perdis lokon de turo. Enmetitaj legomoj estis diversaj: batato, terpomo, satoimo, braŝiko, ĉina braŝiko,lapo, karoto, japana poreo k.t.p. Kaj dum vintro oni prenis legomojn de la truoj kiam ne brovas neĝo. Tiel loĝantoj en malvarma regiono provizis freŝan nutraĵon. Nuntempe temperaturo altiĝas kaj nur ne multaj uzas la manieron.

Ĉu en venonta aŭtuno miaj satoimoj havos idojn ?


Pri la temo ‘Eŭgeno Miĥalski en gazeto KOMENCANTO [eseo de Iriza]

Hieraŭ mi ricevis gazeton KOMENCANTO n-ro 1. En ĝi mi trovis biografian skizon de Eŭgeno Miĥalski kaj tre ĝojis. Ĉar mi havis interson pri li. Antaŭe familio de malnova E-isto petis likvidi E-librojn kaj mi trovis lian malgrandan poemaron eldonita en 1932 . La papero estas jam bruna kaj ĝi estas tre maldika. La paĝoj estas nur 40. Sed la titolo ‘Fajro kuracas‘ interesis min.

Iuj diris al mi, ke malnovaj verkoj ne interesas ilin, sed mi ŝatas. Ĉar estas en ili historio de nia movado kaj la esperoj, la suferoj, la penadoj, la ĝojoj de niaj antaŭuloj. Kaj foje mi havis kuraĝon aŭ imagon al estonteco impresite de ili.


Papaveto rememorigis al mi… [eseo de Iriza]

Mi havas malvastan korton. Ĝi estas ververe eta. Laŭ japana esprimo ĝi estas malvasta kvazaŭ kata frunto .
Lastjare mi transloĝiĝi ĉi tien. Tiam estis sarkite verkitaj papavetoj. Tiam kelke da ili jam disŝutus la semojn. En frua printempo multaj ĝermis. Antaŭe mi malofte vidis papaveton kaj lastatempe sciis nomon de la floro. De kie ili venis! Mi lasis ilin.
Vintre mi donis memfaritan srekon en la korteton. Certe papavetoj nutris sin per ĝi. Ili nun floradas unuj post aliaj. La floroj estas grandaj kaj impone okupas tutan korteton..
La floroj rememorigis al mi unu poemon, kiu estas sur la unua paĝo de la libro, titolita “ Mia verda pado” verkita de bulgara Esperantisto Ĥristo Gorov. . Verŝajne multaj E-istoj ŝatus la poemon!

La verda pado

Verda estas mia pado,
min kondukas tra la mond’,
ornamitas per papavoj
preter kampoj kaj sur mont’

De la aĝo adoleska
ĝis mi iĝis maljunul’
kantojn forĝis mi honestajn
por amikoj verdaj nur!

Kaj iu dirus moke:
– Ĉu ne perdis tempon vi ?
– Se naskiĝus mi denove
padon saman trafos mi!

Antaŭ pli ol 15 jaroj mi gastigis bulgaron. Sekvantan jaron li venis kiel ĉiĉerono kaj donis al mi kelke da libroj. Gi estas unu el ili. Mi jam ne memoras lian nomon, sed bone memoras lian sincerecon.


Eŭtanazio estas nuna problemo [eseo de Iriza]

Mi ricevis jenan komenton de mia amiko leginta la eseon “La sonĝo de Marko”

Tiu ĉi eseon mi legis kun plezuro. Interalie la komparo de du verkoj, “La
sonĝo de Marko” kaj “Takase barko”, estas tre interesa por mi.

Verdire mi ankoraŭ ne legis eĉ Takase-barkon hontide. Do mi foliumis ĝin
haste (kompreneble japane) kaj eksciis pri la rakonto de krimulo Kisuke. Se
Oogai vivus nuntempe, ĉu li forte aprobus eŭtanazion aŭ ne? Mi volas
aŭdi lian opinion kiel kuraciso pri eŭtanazio. Mi havas tian sonĝon.

Ankaŭ mi volas scii opinion de la kuracisto Oogai. Ĉar lastatempe tro da kuraco al maljunularo fariĝias problemo. Kiam iu farĝis ne maĝebla, oni rekte fluigas nutraĵon al stomoko per tubo traigita ĉe gorĝo. Kiu havas fortan koron, post perrdo de konscio, tiu vivadas. Li (ŝi) eĉ ne gustumas manĝaĵon kaj nur spiradas. Kiu rajtas ĉesigi la liveradon! Ĉu kracisto aŭ parencano ? Mi ne volas tiun vivon. Miaj familianoj sciu mian volon, mi deziras!


Pri rakonto ‘ La Sonĝo de Makaro’ - verkita de Vladimir KOROLENKO [eseo de Iriza]

Mi ree legis la rakonton ‘Sonĝo de Makaro’ . Mi ricevis ĝin de malnova E-isto, kiam mi helpis lin. Precizan aferon mi ne memoras sed restas slipo inter la libro, en kiu li skribis japene :… mi dankas vian helpon, sed mi estis malsana kaj ne povis tuj diri dankon…… La libro estas malnova, eldonita antaŭ la dua mondmilito. Sed la rakonto estas tre bela kaj traduko de s-ino S estas tre bona.

Mi iom volas mencii pri la enhavo. Ĉefpersono estas Makaro, kiu vivis en Jakutio. Lia vivo estis senespera kaj mizera. Por profiti kelke da mono li ofte faris ruzojn, sed pli multfoje li estis trompita kaj ekspluatita. Kiam li havis iom da mono, li drinkas malbonan brandon, kiu estis maldensigita kun akvo. Oni povas vidi lin ruza kaj mallaborema.
Kiam li mortis, li staris antaŭ Dio por ricevi Lian juĝon, ĉu lia ago en la mondo estis bona aŭ ne. Tie estis pesilo por pesi tion. Ĝi havas du telerojn unu por bono alia por malbono. Li eĉ provis trompi Dion, sed ekzistis lia libro registrita lian tutan faraĵon en la mondo. Oni dividis liajn faraĵoin por bona kaj malbona sur du teleroj. La telero por malbona estis tre peza. Kaj Dio verdiktis. Tiam filo de Dio donis al li ŝancon por ekskuzi li mem.
Li sincere parolis sian mizeran vivon en la mondo. Unue Dio korelis lian plendon sed pli kaj pli kompatadis lin. Kaj …

La rakonto estas amuza. Eĉ kiam la Makaro faris ruzon kaj provis trompi aliajn, la farado estas ne aboveninda, sed komika. Unue ĝi aspektis humoraĵon, sed ne estis tia. En la mondo vivas diversaj homoj kaj en ili estas multaj homoj kiuj ne havas ŝancon klerigi sin pro denaska malriĉeco.
Ankaŭ multaj makaranoj estis en japanio kaj ankoraŭ estas en nuna riĉaspeta nia lando. Leginte la rakonto mi sentis ke mi certe sciias Makaron. Kiam mi estis knabino, mi iris al kamparana domo kun mia patrino por aĉetis rizon. Tiam kampara virino mezuris rizon kaŝe enmetante dikan fingron en mezurilon. Mia patrino nenion diris pri tio. Mi pensis ke ŝi ne rimarkis tion, sed survoje al la hejmo ŝi diris al mi ke ni pretervidu tion, ĉar kiom da rizeroj ŝi plofitus!
Laŭ statistiko ekzistas sufiĉaj nutraĵoj por tuta homaro, sed ankoraŭ multaj homoj suferas pro malsatego. Ili vivus kvazaŭ Makaro. La temo aspektas malnova, sed ne. Ni devas sincere pensi kaj trakti ĝin.

Mi havis intereson pri la aŭtoro V. Korolenko (1853~ 1921). Tradukintino M. Ŝidloskaja skribis pri li jene en la libro :
- El la malmulto dirita oni povas vidi, ke lia vivo estis bela, pri la belaĵo de liaj verkoj parolu la verkoj mem. Ili estas multaj, pli ol 300, interalie multego da gazetaj artikoloj.
La rakonto estis tradukita en E-on, en 1926, sed la stilo estas ne arkaika!

Mi serĉis pli da informoj inter-rete. Li estis ekzilita en siberio (1881~85). Tiam li vidis mizeran vivon de tiutempaj jakutoj. Li certe akuzis maljustecon de la mondo per buŝo de Makaro. Kaj kelkaj el liaj verkoj estis tradukitaj en la japana. Unu el ili estis tradukita per fama japana verkisto Mori Oogai ( 1862~ 1922). Li estis kuracisto kaj ankaŭ temis pri krimo de mizerulo en sia verko Takase-barko. Li skribis pri sinmortigo kaj eŭtanazio, sed tiu kaŭzo estis malriĉeco.
Li studis medicion en Germanio ( 1881 ~ 85). Du grandaj verkistoj rusa kaj japana vivis en sama tempo kaj konscius samajn socialan problemon.

Temo tute ŝanĝiĝis, sed interesis min, ke mortinto ricevas verdikton antaŭ Dio. Ĉar ankaŭ mi estis instruita, ke post sia morto ĉiu estos juĝata antaŭ Granda Reĝo de infero. Kaj niaj faraĵoj estas tute registritaj. Kiam mi mensogis en la mondo, Li ordonis al sia subuloj eltiri mian langon por jam ne mensogi . Plie multaj suferejoj atendas malbonfarantojn.

‘ La Sonĝo de Makaro’ : Rudolf Mosse/ Berlin
RAKONTOJ de OOGAI : Japana Esperanto-Instituto


前の30件 | - eseo de Iriza ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。