SSブログ

Hodiaŭ [mia vivo]

Kelkaj frostaj tagoj daŭris..
Hodiaŭ estas bele
Senfoliaj ginkoj rekte etendas sin al la suno.
Kiel mi ili volus varmajn radiojn
por travivi en daŭronta vintro!

Nevidebla teruro [mia vivo]

Okaze de nuklea-centrala akcidento radioaktiveco estis ŝutita en nian teron. Sciencistoj diris al ni,kiuj vivas iom fere de akcidentejo, ke la kvanto estas ne grave malgranda, ne timu, kaj ĝi estas nur iomete multa ol nature ekzistanta radioaktiveco. Sed lastatempa novaĵo anoncis teruran aferon al anoj en grandaj urboj.

Nun vojoj de modernaj urboj estas pavimitaj per asfalto. Tien falis radioaktiveco. En la urboj estas kloaka sitemo. En kloako estas du specoj. Nome por uzita akvo kaj por pluvo. Oni purigas uzitan akvon kaj fluigas tion en riveron. Pluvo fluas rekte al rivero. En iu urbo pensis utiligi la pluvon. Ĝi faris parkon, faris lageton kaj kondukas pluvon tien. Asfalto ne povas enhavi akvon en sino. Kiam pluvis, pluvo lavas ĝin kaj forportis radioaktivecon ŝtita sur ĝin. Kaj ĝi enfluis lageton en la parko kaj akumliĝis. Akmulita radioaktiveco pli kaj pli densĝis kaj nun fariĝis danĝera denso. Tial oni malpermesis eniri en la parkon al urbanoj. Radioaktivecon oni ne povas vidi kaj ankoraŭ ne ekzistas neŭtrigilo kontraŭ ĝi. Ĉirkaŭ ni grandiĝusnevidebla teruro.

Nepino avancis en naĝrondo [mia vivo]

Hieraŭ vespere mi ricevis telefonon de mia nepino kvin jara, kiu estas en Berlino. Ŝi estis tre gaja kaj rapide parolis. Mi ne tute komprenas. Poste ŝia patro diris ke ili estas en naĝejo kaj ŝi sukcesis ekzamenon kaj avancis en la unuan klason. La nomo estas hipokampo. Nome ŝi estis ĵus bakita hipokmpano. Por avanci ŝi naĝis 25 metrojn. Mi kore gratulis tion al ŝi. Ŝi estas tre vigla knabino. Kiam staras negranda arbo antaŭ ŝi, ofte provas grimpi ĝin. Ŝi ankaŭ aprtenas al grupo de hokeo.
Ĉi-somere mi portis literan libron por ŝi. Hieraŭ ŝi ankaŭ diris ke ŝi jam povas legi ĝis Ra-linio.
Ĉu vi konas, ke japana alfabeto havas 11 liniojn? Ra-linio estas la 9a. Baldaŭ ŝi ekmemorus la tuton!

Nia Zamenhof-Festo [raporto]

Hieraŭ okazis nia zamenhofa festo. Kelkaj kamaradinoj raportis sian sperton kaj penson. Estis intere, sed bedaŭrinde ne estis viro en ili. Unu el ili parolis pri nuna nia situacio, precipe post tragediaj tertremo kaj akcidento de radioaktiva centralo. Ŝi sentadas sin trompita per raportoj, kiujn publikigis registaro aŭ brokratoj kaj respondecaj instancoj. Mi ankaŭ havis tute saman senton kaj konsentas kun ŝi

La partoprenantoj estis 51. Kaj la loko kaj la programo estis jene

La 41a Zamenhof-Festo en Kanagawa 2011

Dato la 10an de decembro, 2011 (sab.) 11:30 - 16:30
Loko Ĉigasaki-Kulturdomo por Urbanoj (Ĉigasaki-Ŝimin-Bunka-Kaikan)
8 minutojn piede de la norda elirejo de la staci JR-Ĉigasaki
En la 4a etaĝo (Tel. 0467-85-1123)
Kotizo 800 enoj (studentoj 200 enoj ) kun foto
Programo
10:00 Libertempo kun kukoj. Bv utiligi la tempon por preparado, ekzerco de koruso, aĉetado de libroj, tagmanĝo, ktp.
11:30 Malfermo
11:40 Prelegoj parto A
La komuna E-kongreso kaj la koruso (Kanacu Nobuko)
La komuna E-kongreso kaj mi (Kojanagi Ŝooko)
La malnova vilaĝo Hahuemaŭl (Sano Hisako)
Ni faru svertan korpon prenante gimĉion (kimĉion) (Oki Majumi)
Nur-Esperanta Kunvivado en Yacugatake (Iwaya Mizro)
Deklamado de la poemoj de Miyazawa Kenzi (Sibayama Jun'iti)
Esperanto—espero por vivi en la senespera mondo (Memoto Naomi)
Pri transigo al la nova jura persono de JEI, precipe pri asocia membro (Suzuki Keiitiro)
13:00 Libro-prezentado (Doi Ĉieko)
13:30 Komuna Fotado, Aĉetado de libroj, Paŭzo (ĝis14 :15)
14:20 Koruso (Hamaronda kantogrupo kun aliaj, direktata de Makino Micuo
14:40 Prelego parto B (japane) Hukuda Toŝihiro (s-ro F)
Parto unu Urbo Minami-Sooma, vilaĝo Iidate kaj Ukrainujo
Parto dua Afganujo kaj Sirio, kie ne troviĝis esperantistoj.
Parto tria Muziko kaj ĵonglado
16:10 Prezentado de lokaj grupoj Odawara, Kawasaki, Jokohamo)
16:20 Fermo, Transdono de la Standardo de Ligo de Esperanto-grupo en Kanagawa, de Ŝoonan al Odawara
Koran dankon! Ĝis revido!


Multaj japanaj fabrikoj estas en Tailando

Lastasemajne mi sendis donacetojn de mia familio al genepoj en Berlino. Ni serĉas oportunajn ludilojn por ili. En oktobro mi sendis infanajn gaszetojn al ili. Tial ĉifoje ni ne elktis librojn. En japanio ĉiam abundas multspecaj ludiloj. Mi ofte ĉagrenas kion el ili mi elektos. Sed mankis ludiloj sur bretoj. Mi demandis al vendisto kial ludiloj estas ne multaj. Li respondis, ke lasatatempe multe da ludilfabrikoj transiĝis en Tailandon. Pro la inundo fabrikoj paneis kaj povos fukcii en venonta jaro, sed ne ĉi-jare. Poste mi rimarkis pri novaĵo, kiu diris ke pli ol 400 japanaj fabrikoj nun estas en Tailando.

Suriprizenda novaĵo [raporto]

En la 17a de novembro mi suriprizita per ĉuna novaĵo. Ĝi estis pri akcidento de malgranda porinfana buso de infanĝardeno. Ĝi koliziis kontoraŭ sarĝaŭto kaj mortis ŝoforo, plenkreskulo kaj 18 infanoj. Kial tiel multe? En la buŝo estis 60 infanoj. Origine la buso estis por 9 personoj. Nome ĝi havis nur 9 seĝojn. Kiel oni povis enmeti tiel multe da infanoj. Ni povis vidi filmon pri akcidento en YouTube. Sed ĝi jam estis forigita en la skvanta tago.

En la sekvanta tago de la akcidento iu televidelsendejo menciis pri la novaĵo. Lastatempe oni uzas same reformitan buson precipe en regionaj grandaj urboj. Kaj filmo montris al ni kaptitan buson per polico. En ĝi estis dense enmetitaj infanoj. Post liberigo de la infanoj oni montris internon de la buso. La seĝoj estis tute forigita.
Anstataŭ ili estis 4 longaj benkoj. Inter benkoj kaj sur benkoj oni starigis 60 infanojn. Nome 62 homoj estis en la buso.

Kiel evoluos infana edkado en Ĉinio. Kiaj plenkreskuloj ili estos?

Pluvas [mia vivo]

Inter kurtenoj mi vidis grizan matenĉielon.
Ĉu pluvus ?

Trans vitro de fenestro mi vidis ke gardrelo de parapeto bliretas.
Pluvas !

Sube de verando malgrandaj figoj vicas sur branĉoj. Kaj ili ankoraŭ verdas.
Daŭris belaj tagoj longe. Pro tio ili miskreskus aŭtune.

Baludaŭ finos novembro kaj ili jam ne povos matriĝi.
Sed mia vintra foliolegomo verde vigliĝas..


Mi devus skribi ! [mia vivo]

Lastatempe mi ne skribis Esperanton! Mi deĉidis ke mi skribu plejeble ofte, se tio estus eĉ unu vorto.
Nun mi legas peomojn de Jun Dong-Ĝu(1917~1945), kiu estas koreo naskita en Manĉurio kaj forpasis en japana malliberejo.
Estis jenan poemon.

Ok feliĉaj (Mateo ĉapitro 5, 3-12)

Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj

Ni eterne estu la plorantaj

Ĝi forte tuŝis mian koron.Tial ankaŭ mi legis la parton en biblion!



Estis en Koreio [mia vivo]

Okazis komuna kongreso de Esperanto inter Japanio kaj Koreio en 7a-9a de oktobro en apud Seulo. Mi partoptenis ĝin. Antaŭ iri kongresejon mi promenis en la urbo Seulo kun mia filo. Ni vizitis kelkaj lokojn per metro. Ili estas kelkaj linioj kaj ofte ligitaj per subtera koridoro. Kun metro estas ne nur koridoro sed ankaŭ vastaj lokoj kvazaŭ placo kompleneble en subtero. Ili estis en prounda tero. Pro tio ni devis sufiĉe longe marŝi longan ŝutparon por envagoniĝi kaj por eliri surteron ankaŭ same grimpi. Iam mi aŭdis, ke kiam estos atako de norda koreio, la lokoj estos sirmejoj de urbanoj. Mi povas kredi la onidiro.

Koreoj estis tre afablaj, kaj helpis nin en la promenade.

Mi ankaŭ prtoprenis en postkongeso. Tiam ni vidis antenojn, kiuj estas por aŭdi elsendon de nordkoreio. Mi vidas ke koreanoj vivas ĝoje kaj vigle, sed ili ĉiam streĉiĝus.

Inter koreio kaj Japanio estas maro. Historie ni nomas ĝin Nihonnkai, sed korea ŝtato postulas ke la nomo ŝanĝu kiel Tokai. Ĉu nia ĉiĉerono kiel nomas ĝin? Tio interesis min. Li diris ĝin Nihonkai. Eble li ne volis kveleri japanaj gastoj. Ankaŭ ni estis samaj.

Mi pasigis agrablaj ses tagojn en Koreio.

Pluvas [sinekzercado por versi]

Pluvas nun pluvas forte
Kiom da tagoj estis sekaj?
Ni deziradis kaj atendadis vin.
Nun pluvas forte.
Ĉion vi malsekigos,
Ĉion en la mondo vi revivigos.
Vi frapas arbojn, foliojn, vojojn, tegmentojn, ĉion ajn.
Nun mi aŭskultas vian frapadon.
La sono, kvazaŭ muziko sonoras en aero.
Tondro transiras en la aero, kvazaŭ cimbalo.
Baldaŭ forpasos severa somero.
Ankaŭ ni estos for de nia pigra vivo
kaj certe revigliĝos

Avinjo estas hejme::la kvina tago (fino) [rakonto de Iriza]

Matene en lito mi aŭdis gepatrojn, kiuj diris, ke avinjo foiros hodiaŭ. Je la sepa mi kuris al mia ĉambro kaj urĝe demandis al avinjo:
‘ Ĉu vi foriros hodiaŭ? ‘
Ŝi respondis jese. Mi diris:
‘ Mi bedaŭas! Mi bedaŭras! Mi devos reveni en mian ĉambron de la gepatra ĉambro!’
Aŭdinte tion avinjo kaj patro ekredegis. Kial?

Post foriro de panjo ni prenis matenmanĵon kvarope kaj portis fraĉjon al lia infanĝardenon per nia vogono. Poste ni triope promenis laŭ mia volo. Mi trovis fravan kaj blankan florojn. Mi volis fari florringon por mia pojno, sed ne estis trifolioj. Mi penis kunligi ilin, sed ne sukcesis. Avijno helpis min kaj finfine mi povis ligi du floron kaj mi estis tre kontenta.
IMG_0003.jpg

IMG_0004.jpg


Kiam revenis hejmen, patĉjo diris, ke ankoraŭ estas tempo, kion ni faru?
Mi decidis desegni sur trotuaro per kretoj. Mi portis kretujon de stokejo apud ĝardeno. Mi desegnis la maron kaj fiŝojn. Paĉjo la sunon kaj ŝipon. Avinjo kantis kaj desegnis polpon. La kanto estis tiu:

‘Estas tri teleroj.
Pluvis, pluvis, forte pluvis.
Hajlas hajlas hajleroj.
Hajlas hajlas hajleroj.
Oho, estas polpego.’
IMG_0005.jpg


Poste ni trinkis verdan teon. Paĉjo tranĉis dolĉaĵon el ruĝa fazeolo, kiun avinjo portis el Japanio. Japana nomo estas Jokan. Avijno prenis donon da sia porcio kaj alian donis al mi. Mi volonte gustumis tion malrapide kontente. Paĉjo diris ke ni ekiru. Mi protestis, ĉar mi ankoraŭfoje volas ludi en ĝardeno. Sed li ne konsentis al mi. Laŭ li ni antaŭ iri al flughaveno iros al vendejo de ludilo. Ĉar la 4a de septembro estos naskiĝtago de mia fraĉjo. Li estos dujara. Sed mankas tempo al avinjo por sendi donacon. Pro tio ŝi diris al paĉjo ke ŝi nun ĉetos ĝin kaj li tenu ĝin ĝis la dato. Mi demandis ke ŝi ankaŭ aĉetos ion al mi. Li neis. ‘Sed ankaŭ mi volas’ mi insistis. Li diris al mi ke mi mem petu al avinjo. Mi pensis kaj pensis kkiel mi petos al ŝi. Dum mia pensado ili jam decidis, kion avinjo aĉetos. Mi diris al ŝi:
‘ Avinjo ankaŭ donu al mi ion memoraĵo. Avinjo foriros. Mi estas malĝoja. Kiam vi donos ion, mi metos ĝin sur mia breto, kaj ĝi remerigos vin al mi …’
Mi sukcesis persvadi ŝin kaj elektis ne grandan arĝentan unikornon.

En flughaveno avinjo deponis valizon por iri al Danlando, kie okazos esperanta kongreso, kaj ni iris al restracio. Ni sidis apud fenestro. Manĝante lunĉon mi iom eklarmis. Paĉjo atentigis al mi ekflugontajn aviadilojn. Ni trovis balkonon, sur kiu oni vidas ekflugitajn aviadilojn. Paĉjo diris ke ni adiaŭos al avinjo kaj ekiros sur la balkonon .

Avinjo trapasis kontlorejon, iom levis sian manon, kaj svingante ĝin ŝin alaperis malantaŭ vitran pordon.
IMG.jpg



Avinjo estas hejme :la kvara tago [rakonto de Iriza]

Hodiaŭ panjo havas laboron. Paĉjo estis tre okupita de mateno. Li funkciigis lavmaŝinon kaj poste pendis lavitajn vestojn ĉe sekigilo. Ankaŭ li kuiris tagmanĝon. Mi kaj fracjo ludis kun avinjo. Fraĉjo petis legi bildolibron al ŝi. La libro estas tre asmuza. Ĉar vortoj estas nur ‘ Ne estas, ne estas. Ba!’ Plie desegnitaj bestoj estas tre amindaj. Pro tio ĝi plaĉas al ankaŭ mi. Mi ankaŭ ludis pianoludilon, sed fraĉjo ofte ĝenis min!
Post tagdormo mi vestis bele por iri al infanĝardeno. Nia klaso havos specialan kunvenon kun la familioj. Septembre aĝaj klasanoj estos lernantoj de elementa lernejo kaj hodiaŭ ni havos ĝuan tampon.
Paĉjo veturigis aŭton. Avinjo sidis apud li. Mi kaj fraĉjo sidis propran seĝon. Kiam ni atingis infanĝardenon, panjo venis per biciklo. Ni eniris en domon. Tie multaj familioj jam estis. Ili jam manĝas kaj trinkas. Ĉiuj familioj portis unu manĝaĵon kaj ni libere povas preni ilin. Ankaŭ estas multspecaj trinkaĵoj.
Poste ni staris podio kaj kantis kantojn, kiujn ni lernis ĉi jare. Kaj estis filmo. Ĝi estis registritaj en eventoj de infanĝardeno. Pro tio ni ĉiuj aperis en ĝi kaj partoprenantoj en la kunveno ĝoje kaj ridante rigardis ĝin.
Fine ni ricevis donacon. Ĉiu aĝa el ni ricevis grandan pakaĵon kaj ĉiu una malgrandan. Nomo de nia klaso estis veperto. Tial ĉiu ricevis pupon de vesperto. Ankoraŭ ni restis tie kaj ludis kune. Sed fraĉjo jam estis enua. Li revenis hejmen kun patro kaj avinjo.
IMG_0001.jpg


IMG_0002.jpg

pupo de vesperto, kiu ege plaĉas al fraĉjo

Avinjo estas hejme : la tria tago [rakonto de Iriza]

Post matenmanĝo paĉjo malmuntis nian vagonon kaj enmetis en aŭton kun infanĉaro. Ni piknikos al granda paro Familia-Ĝardeno en regiono Brandenburgo. Panjo diris al mi, ke tie estas fea arbaro kaj vivas feoj. Ni veturis preskaŭ unu horon kaj atingis tie. Paĉjo unue muntis nian vafonon kaj ni eniris parokon. Ĝi estis granda. Unue ni vidis giganta kurioza ferkonstraĵo. Iam ĉi tie estis indsurtiaĵoj ĉirkaŭita de granda arbaro. Tion oni ŝanĝis en porkon. Mi trovis fontojn sed la temperaturo estas ankoraŭ malvarma. Tial ni unue eniris arbaron. En ĝi estas multaj domoj senpordaj. Estis granda araneaĵo el metala ĉeno. Kiam mi rampis sur ĝi, mi eĉ riskis fali surteren tra la truo. Paĉjo kuris malsupren al mi. kaj savis min
Mi eniris kelkajn domojn, kaj por atingi enirtruon mi devis grimpi grandan eskalon aŭ rampi metalan reton.
IMG_0002.jpg

IMG_0001.jpg


En la fea arbaro neniu estis. Ni trapasas longan pasejon. Abrupte unu arbo elfumis celante nin. Miaj kruroj tremis kaj piedoj estis fikusitaj lignan pasejon. Paĉjo savis min brakumante. Kio okazis? Avinjo diris, ke feo petolis nin. Mi volis vidi feojn sed ŝi diris, ke homoj ne povas vidi ilin.

Ni lunĉis apud kanalo, kiu fruas inter Pollando kaj Germanio. Venis du boatoj.Kluzopordoj antaŭa kaj malantaŭa de la ŝipoj estis fermitaj. Oni prenigis internan akvon. Akvo altiĝis peskaŭ ĝis bordoj, dum ŝipistoj tenadis ilin kontraŭ la bordo kaptinte ŝunuronj, kiu pendas de la bordo. Kiam ni finis lunĉon, la akvo fariĝis plena, laboristo malfermis unu pordon pli kaj pli, fine batoj ekveturis dilektante al Pollando.
012.JPG

014.JPG


Finfine ni revenis ĉe fontoj. Ne estis tiel varma, sed kelkaj geknaboj ludis kun akvo. Mi kaj fraĉjo demetis tutan vestaĵojn kaj kuris en la akvon. Ludi kun akvo estis tre amuza.
018.JPG


Dum hejmeniro ni dormis tutan tempon. Por longe dormigi nin paĉjo longigis nian vojon kaj ni longe dormis.
Hodiaŭ mi estas tre okpita. Ĉar hodiaŭ okazos pilkoluda matĉo de monda ĉampio. Por situmuligi japanan teamon mi rajtos sidi antaŭ talevido!
023.JPG





Avinjo estas hejme :la dua tago [rakonto de Iriza]

Jam estas la 7a. mi rajtas ellitiĝi. Mi demetis kadron de mia lito. Jam longe mi mem faras tion kaj ellitiĝas. Mi kuris mian ĉambron, kie avinjo certe dormis hieraŭ vespere. Sed povas esti, tio estas mia sonĝo. Mi ŝtele malfermis la pordon. Avinjo estas! Ŝi sidas sur la matraco kaj skribis ion. Ŝi salutis min; bonan matenon! Mi ankaŭ. Ĉu avinjo estas vere , mi ankouraŭ ne sciis. Sed unue mi devus demeti piĝamon.
Fraĉjo Henli ankaŭ vekiĝis kaj vidis avinjon tra la malfrmata pordo. Li unuafoje vidis avinjo. Sed li senhizite eniris mian ĉambron, kaj per ronde malfermitaj okuloj li fikse rigardis ŝin. Avinjo ankaŭ salutas lin; bonan matenon. Li tuj eniris en la ĉambron kaj jam sidis metante genuoj kaj gluteoj sur plankon. Kiel li estas aŭdaca!

Sur tablo en sidĉambo estas donacoj de avinjo. Mi forte volis havi orelringoj. Ĉar kelkaj kamaradinoj en infanĝardeno jam havis ilin, sed mia patro ne permesis al mi truigi miajn orelojn kaj petis al avinjo ke ŝi portu orelornamaĝojn de Japanio. Hieraŭ vespere mi jam ricevis tion. Ili, kiuj estas el ruĝaj vitreroj, estas tre malpezaj kaj malgrandaj kaj bele ekbliretis en lumo.. Tio ege plaĉas al mi. Nun Henli ricevis lokomotivon, kiu estas en sako. Ĝi formas leona vizaĝo. Kiam li movigis ĝin sur planko, sen baterio ĝi eklumigas sian lanternon. Mi kaj fraĉjo multe kuris sur la planko por lumigi ĝin. Estis tre amuze.

Antaŭ matenmanĝo ni iris al merkato. Patrino restis hejme kaj aranĝis matenmanĝon. Ni manĝis jaĥlton. Tiam fraĉjo transdonis la ujon al avinjo. En ĝi ankoraŭ restas jaĥlton ĉar li ne povas preni tuton. Avinjo kolektis restantajn per kurelo kaj redonis ĝin al li. Kia kompriment’! Patrino diris germane, sed ankaŭ avinjo komprenis la vortojn kaj ni ĉiuj ridis.

Antaŭtagmeze mia patro aranĝis infanvagonon. Kiam ni premenas, paĉjo kaj panjo ĉiam portas ĝin. Ofte mi estas kondukisto kaj ordonis lokomotivon, kiu estas panjo aŭ paĉjo, kaj montris direktn. Hodiaŭ ni promenis al malgranda infana ludejon inter grandaj apartmentoj. Tie neniu estis. Tie estas balanĉiloj kaj pendponto, kiu ligis altejo kaj konstruaĵo. Plej superan konstruaĵon oni povas ankaŭ per ŝutparo. Kaj oni povas malsupreniri per tobograno. Ni ludis multe. Ankaŭ avinjo transiris pendponton kaj glitis malsupren de konstraĵo.

Posttagmeze, post tagdormo, ni iris al alia parko. Tie estas ligna vagonaro kun lignalokomotivo. Fraĉjo tre ŝata ĝin. Li vetrigas ĝin kiel kondukisto. Mi trovis trifolioj kun blankaj floroj. Ili odoras bone. Mi plukis kelkajn el ili kaj donis al avinjo. Ŝi komencis pluki multe, plektis florringon kaj donis tion al mi. Ĝi ornamis mian pjon kaj mi estis kontenta.

Post vespermanĝo mi petis al avinjo legi japanajn rakontojn. Ŝi legis por ni nur tri librojn. Mi volis pli, sed ŝi ne konsentis. Paĉjo diris al mi ke ŝi jam estas laca!

IMG_0001.jpg
 Nia vogono:
Veturi per ĝi sur gruza aŭ ŝtona pavimo estas tre amuze. Ĝi svingas nin alten, dekstren kaj maldekstlen, kaj ni tenas nin plenforte

Avinjo estas hejme :La unua tago [rakonto de Iriza]

Mi estas kvinjara knabino Emelii-Midori en Berlino. Mia nomo estas tre longa. Mia patrino estas germano kaj patro japano. Kial ma nomo estas longa? Miaj gepatroj volis doni german kaj japanan nomojn al mi, sed tio estas ne ebla. Ili kunigas du nomojn por mi. sed ofte oni nomis min Emelii.
Midori estas japane verda. Kial mi estas Verda? Oni diras, ke mia avinjo estas esperantisto, simbolo de la lingvo estas verda stelo, ĉiuj esperantistoj tre ŝatas verdan koloron. Tial mia patro nomis min Midori por montri respekton al sia patrino, sed li neniam diris tion al mi.

Hodiaxu avinjo venos el Japanio. Ni ne havas ĉambron por ŝi. Mia patro petis min, ke mi prutu mian ĉambron al ŝi. Anstataŭ tio mi povos dormi en gepatra ĉambro. Mi volonte konsentis. Vespere ŝi venos. Posttagmeze mi estis tre okpita. Ĉar ni devis malmunti mian liton, portis en gepatran ĉambron kaj denove devis munti tion. Ankaŭ ni aranĝis matracon kiel liton por avinjo. Kaj mi metis mian amindan pupon sur ĝi. Ĉar ŝi certe volos kun dormanto.

Mi petis al ŝi dolĉan kukon el ruĝa fazeolo. Ĉxu ŝi portos ĝin por mi? Mia frato Henri-Cubasa 22 monata nenion komprenas, kion mi atendas, kaj post vespermanĝo jam enlitiĝis. Mi estis permesata iri al flughavenon kun mia patro. Baldaŭ estas tempo ekiri.

En flughaveno ni atendis kaj baldaŭ avinjo venis. De kiam mi estis en Japanio, jam pasis preskaŭ jaro. Mi iom hezitis saluti, sed ŝi brakumis min kaj diris ke mi bone kreskis. Mi pendis al ŝia kolo medalionon el papero kaj lanfadeno, kiun mi mem faris. Ŝi tre ĝojis.
005.JPG
bonvena ornamaĝo, kiun mi faris!

Pri ferioj [letero de samideano]

Kara ...,

Dankon. Bele. Mi eĉ dum momento vidis vin sur la filmeto. Ĉu ne ?
Mia familio bone fartas. La vetero estas pluva kaj malvarma ĉe ni, sed tio estas pli agrabla por labori en la oficejo. Ni (mi kaj mia edzino) pensis partopreni la Universalan Kongreson en Kopenhago, sed pro tro da laboro kaj iomete da malsano ni bedaŭrinde devis rezigni. Ni atendos la 6-an de aŭgusto por komenci ferii. Kiel kutime en julio malfacilas por ni ferii, ĉar kun junio temas pri laborplena periodo en mia fako. Ni projektis iri en Torinon por la itala kongreso, sed tion ni ankaŭ devas forlasi. Nia ideo por la ferioj estas ekde la 7-an de aŭgusto komenci per la vilaĝo de la libroj en Redu (Belgio), kaj poste ni vizitos Bruselon, Lille-on, kaj laŭiros Manikon ĝis Paimpol - Plouézec. Tie ni vizitos (ne partoprenos, nur vizitos) la famajn Internaciajn Renkontiĝojn (fakte ne nur sed ĉefe ĝian libroservon). Kaj fine ni respondos al la inviton de Franjo (la ĥorestrino de Kanto Ĝenerala) el Saint-Brieuc por festi ŝian x-an (por virino oni ne indikas la nombron de jaroj) naskiĝdatrevenon je la 20-a de aŭgusto.
Mi kore salutas vin.
B

Kariljon-koncerto [mia vivo]

En la 31a de julio mi revenis hejmen de Kopenhago.
Dum UK mi vizitis preĝejon Helligands, kie okazis kariljon-koncerto, kaj mia fratino tion registris. Vi povas aŭdi ‘ La Espero’ –n el la muzikojn ĉe

http://www.youtube.com/watch?v=MXTjllI6I6w&feature=email

Kopenhago estis tre malvarma sed ni ĝojis pro la ludo!

Mastro de noktejo en Koreio  [mia vivo]

Hieraŭ mi ricevis bultenon de Esperanto en Azio. En ĝi estas programeroj de komuna kongreso de Koreio kaj Japanio. Ankaŭ raportoj de landaj asodioj estis interesaj.

Lastasemajne mi mendis flugbileton por partopreni en ĝi. Mi unuafoje vizitos en Koreio, volis promeni en ĉefurbo Seulo antaŭ la kongreso kaj mendis noktejon interrete. Ricevinte la kontrakton mi konseterniĝis. Ĉar mi volis mendi por du personoj sed skribita en ĝi estas nur persono. Mi provis kelkfoje telefoni al la noktejo kaj finfine sukcesis. La mastro estas junulo kaj parolis perfekte la japanan. Li diris al mi ke kosto por du personoj aŭ unu estas sama, kaj ne bozonas ŝanĝi kontrakton. Mi trankviliĝis per la vortoj. Mi nun atendas la tempon kun prezuro.

Pri nuklea centralo kaj Danio [letero de samideano]

Kara I

Mi dankas por via respondo. Ni baldau renkontigxos, tamen mi volas respondi vian leteron antaue.

> Ingxenieroj en nuklea centralo ofte misis simplajn aferojn kaj trompis nin por kasxi misojn. Multaj el ni ne povas konfidi ilin.!

Tio estas bedaurinde. Mi timas, ke tiel estas en la tuta mondo. En tiu momento, kiam temas pri multe da mono, oni sxajne ne plu povas konfidi al politikistoj, teknikistoj, ingxenieroj, ktp.

Cxu vi scias, kiel la nuklea katastrofo en via lando influis Germanion ?
Jam delonge ekzistas grupoj cxe ni, kiuj daure protestis kontrau atomenergio / nukleaenergio pro la riskoj kaj dangxeroj.
Dank al ili oni fermis antau 2,3 jaroj iun nuklean centron proksime de mia hejmo (Koblenz, 45 km) kiu situas sur tereno apud la rivero Rhein, cxar tie ekzistas tertremetaj riskoj.
Ne tiom grandaj kaj teruraj tertremo-riskoj kiel en via lando, tamen suficxe riskaj, cxar la konstruajxo tie ne estis sekura kontrau tertremoj.

Nun, post la katastrofo en via lando, la grupoj insistis kontroli la sekurecon de aliaj nuklea-energiajn centrojn kaj finfine oni eltrovis ke aliaj ankau ne estas sekuraj.
Cxe ni oni ankau devas kalkuli kun teroristoj el la islamo, kiuj per aviadiloj eble povus atakti atomenergiajn centrojn. Ili jam ofte anoncis tiajn atakojn, sed gxis nun felicxe ne okazis.

Do, la 1 a de julio nia registaro, - sub la premo de la popolo- decidigxis forscalti cxiujn atomenergiajn centrojn. Ne plu ekzistas en nia lando.
Anstatau tio oni nun esploras sunenergion, ventenergion ktp. kaj konstruas domojn kiuj bone konservas varmecon kaj ne bezonas tiom da hejtilon ktp.

Sed kial oni ne esploris tion antau 10 jaroj, sed nur nun, kiam katastrofo jam okazis ?
Kial cxiam en la mondo unue devas okazi katastrofo antau la politikistoj pretas pensi pri dangxeroj kaj riskoj ?

Kaj ecx ne taugas se nur Germanio finas nuklean energion, sed gxi daure ppluekzistas en najbaraj landoj. Se okazas akcidento, la tutan mondon havas influojn, cxar la radioaktiveco iras kun la vento, kun la maro ktp. kiel vi jam skribis en via antaua letero.

Mi povas imagi ke la vivo cxe vi estas strecxoplena.
Vi devas vivi kun la maliluzio, ke vi ne povas konfidi al la teknikistoj kaj vi devas vivi kun la dangxero kaj krome via lando devas nove konstrui la tutan regionon pro la Tsunamo.
Krome la popolo devas funebri pri multaj mortintoj. Do, estas akra peno, kiun Japanio nun havas.

> Ankaux cxe mi familia vivo iom estas sxangxita. Plej juna filo iris en Birmaon maje. Tie li laboras por lokaj blinduloj, sed ecx unuvorton li ne skribis al mi.

Ho, la gefiloj. Tiel ili ofte estas. Irante al profesia estonteco ili forgesas la devenon kaj la gepatrojn.
Mi bedauras. Mi povas kompreni vian senton.

> Antaux Kopenhago mi iros en Berlinon. Mia filo volas ke mi portu japanajn ajxojn por liaj gefiloj. Mi estos kvazaux kolportisto!

Mi povas imagi ! Mi komprenas.

Jes, cxe ni tiu cxi somero gxis nun estis sxangxema, sed mi estas kontenta.
Frua, longa, varma printenpo. Poste la kamparanoj jam plendis pri manko de akvo sur la kampoj, cxar ne plu kreskis io. La pluvo venis, sed daure, plurajn semajnojn. Nu, la homoj denove plendis, sed mi gxojis pri la akvo por nia gxardeno.
Nun venis denove varmaj tagoj. Hierau mi banumis.

> Cxu vi partoprenos en bankedo en UK? Mi ne!

Mi ankau ne.

> Se vi ankaux ne partoprenos en gxi, ni povos havi nian bankedon samkiel en Bijaistoko!

Jes !!!! Bona ideo. Ni arangxu tion. Kaj poste al la balo :-)

Pri Danio: la dana registaro ek de cxi monato denove kontrolas cxe la landlimoj cxar oni timas kaj forte kontrauas enmigrantojn. La aliaj landoj de la europa konumunaro EU, jam kritikis Danion pro tiak kontroloj kiel ili ekzistis antau 20 jaroj.
Kelkaj aliaj ecx vokis bojkoton, ke turistoj ne plu vizitu Danion.
47 % de la danoj ne akceptas eksterlandanojn en ilia lando. La aliaj 53 % ignoras. Sed ne estas iu grupo kiu defendas ilin.
Mi nur esperas ke la atmosfero en Danio dum la UK tamen estas bonvena etoso por la vizitontoj eksterlandaj.

Cxu mi jam skribis al vi au ne, ke mia filino Eva-Marajke naskos bebon en la fino de augusto au komenco de septembro ? Sxi fartas bone.

Gxis la revido en Kopenhago.
Amike kaj elkore,
U.

Ltero de amikino kaj al la respondo [letero de samideano]

Kara I,
mi dankas por via lasta letero de aprilo, kun la foto (sakuro).
Jam tiom da tempo rapide kuras ek de aprilo.
Kiel vi fartas ?

Kiel estas la vivo nun en Japanio, en via urbo kaj por vi ?
Vi en la letero de aprilo bone priskribis la situacio tiam, la damagxojn, la situacion de viaj parencoj, la dangxerojn kaj la timojn.

Kion pri la UK ? Cxu vi preparis cxion por vojagxi al Danio ? Kaj ankau via fratino partoprenos ?

Post du monatoj mi estos avino...la kuracistino vidis sur foto ke mia filino naskos inon.
Mia filo finis studon kaj laboras nun. Mia pli juna filino komencos studi en oktobro. Sxi nun laboras cxe nia tagjxurnalo por gajni iom da mono kaj sperti iom laboradon, antau la studo komencos.
Ek de oktobro sxi logxos en sia studurbo, kie mia filo laboras. Tial sxi povas logxi en cxambro en la logexejo de mia filo. Tio estas bone. Tiel mi ne bezonas zorgi pri sxi kaj scias ke cxio iros bone.
Do, multaj sxangxoj en la familio.

Mi nun rikoltis multajn cxerizojn en mia gxardeno.
Mia edzo riparis kelkajn aferojn en la domo kaj gxardeno.

Mi esperas ke ni renkontigxos en Kopenhago.

Amikajn salutojn,
U.


Kara U,

Ingxenieroj en nuklea centralo ofte misis simplajn aferojn kaj trompis nin por kasxi misojn. Multaj el ni ne povas konfidi ilin.!

Tial nia vivo estas ankoraux strecxoprena.

Ankaux cxe mi familia vivo iom estas sxangxita. Plej juna filo iris en Birmaon maje. Tie li laboras por lokaj bilinduloj, sed ecx unuvorton li ne skribis al mi.

Antaux Kopenhago mi iros en Berlinon. Mia filo volas ke mi portu japanajn ajxojn por liaj gefiloj.
Mi estos kvazaux kolportisto!

Dauxras vermegaj tagoj en Japanio. Cxu ankaux en Germanio?

Cxu vi partoprenos en bankedo en UK? Mi ne! Se vi ankaux ne partoprenos en gxi, ni povos havi nian bankedon samkiel en Bijaistoko!

Gxis en Kopenhago,

I.



Vestoj [mia vivo]

Avino utiligis restintajn tukojn por fari vestojn de nepino!
Ili estas vere grandaj. Ankaŭ koloroj nebone harminias,sed la kanabino estas ĝoja!

5歳2.JPG




Knabineto Sakura [raporto]

Ĉu la rakonto estas nova legendo aŭ vera okazintaĵo, mi ne scias. En televido iu diris: Estas infano Sakura en iu rifuzejo granda cunamo en Japanio. Oni aŭdis alarmon kaj por fuĝi el la danĝenro kuris kaj kregis deklivon alten. Kaj riĝintoj sutaris altejon kaj retrorigardis, tiam ankoraŭ restis multaj homoj sur la deklivo. Ili rigardis la maron, tie estis nekredeble granda ondegoj. Ili glutis domojn, aŭtojn ŝipojn kaj homojn kaj transportis tuton alten kaj alten. Estis virino en forrabataj homoj, kiu tenis infano en siaj manoj. Kiam hazarde ŝi pasis ĉe staranta arbo, ŝi etendis unu manon, kaptis la branĉon kaj pendigis sian infanon por apuda branĉo. Poste ŝi malaperis en ŝilma fluon.
Poste oni povis savis la infano. Ĝi estas tre malgranda kaj eĉ ne povis diri sian nomon. Ĝi estas knabineto. Post la cunamo bele ekfloris floron sakuro. Kaj oni donis al ŝi nomon Sakura. Nun ŝi ankoraqŭ estas rifuzejo kaj donadas ridetojn al kunvivantoj.

Apud rivero [mia vivo]

道.JPG

あやめ.JPG

Hieraŭ forte pluvis. Kutime mi faras aĉetadon demanĉe, sed mi restis hejme tutan tagon. Mia filo diris ke pluvo falus multe da radioaktivecon ol kutimo. Sed kialo de restado ne nur radioaktiveco. Mi ŝatas aŭdi pluvsonon silente kaj legis zamenhofan poemon Pluvo.
Matene estas nuboplene. Sed mi promenis laŭ rivero. Mi nun pensas ke mi devus trejni miajn krurojn. Ĉar antaŭj tagoj de U.K. mi vizitos familion de mia filo en Belrino. Kutime ĝi multe promenas en ferioj, ofte dum kelkaj horoj.
Hidoiaŭ mi nur paŝas 40 minutojn. Mi renkontis kelkaj lernatoj, kiuj iras al lernejo. Iuj vigle salutis min, “ bonan matenon!”

Ankaŭ hodiaŭ [sinekzercado por versi]

Mateniĝas silente
Tik tak tik tak
Nur horloĝo mantras tempon
En pale blanka aero
ĉu ekflugis birdo?
Mi momente vidis nigran pukton.
Estu tranvile ankaŭ hodiaŭ.

Kvazaŭ esti en banalaj tagoj. [mia vivo]

Rozoj plenfloris
kaj balancis la kapojn en freŝa vento.
Antaŭ disfali la petalojn
mi tranĉis ilin kaj metis en vazon.

Ligna verando, kiu estas super aŭtejo,
jam estis defarbita.
Mi prenis farbon
kaj ŝilmis ĝin per broso.

Apud estas figarbo.
Ties folioj malfermas sin
kvazaŭ infanaj manoj
kaj svingas ilin en maja vento.

Inter la folioj
troviĝas verdaj fruktoj.
ĝuante sunradiojn
ili ludas en freŝa vento.

Ĉu ne estus eksteroridinaraj aferoj?
Mi momente forgesas realan vivon!

rozo.JPG


 Okaze de patrina tago [mia vivo]

hortensio.jpg


Okaze de patrina tago,
mia amikino donis al mi floron hortensian,
kiun ŝi faris el bela papero,
kaj mi metis ĝin en vitran vazon
Nun la floro fiere floras.
.

Feino estas sole ĉe mi,
kiu venis el Germanio.
Ŝi flugis sur la hortension. .
Ripozante sur la floro.
ŝi sonĝus pri mirlando..
<

Refunkcias ĉefa rapida fervojlinio Toŭhoku [mia vivo]

Hodiaŭ komenciĝas la ferioj, kiu nomiĝas ora semajno. Kaj ĉefa rapida fervojo de linio Toŭhoku estis denove funkciita. Pro tio oni jam povas veturi de Tokio ĝis gubernio Aomori. Ĝi trapasas domaĝitajn regionojn. Volontuloj kaj parencoj de domaĝitoj hodiaŭ veturis al sia celita loko. Estas ĝojnde.

Hieraŭ , ankaŭ hodiaŭ estas varme kvazaŭ somere. Ne grandaj tertremoj ankoraŭ okazadas ĉiutage. Iuj diras, okazus granda posttertremo. Povus esti. Mi ne ŝatas noktan skuon!

Akvoĉerko [mia vivo]

Por sepulti reaktora kernon oni decidis uzi akvoĉerkon. Nome oni verŝas akvon en reaktoron. Sed okazus eksplodo, se akvopremo grandiĝus kaj tro premus reaktoron. Oni komencis tion hieraŭ. Nun ne estas tro granda problemo, sed ni timas!

Rakonto pri siluroj (katfiŝoj) [mia vivo]

Malnova japanoj kredis ke giganta siluro vivas sub la tero. Kiam ĝi moviĝas, la tero sukiĝas kaj la skuo estas tertremo. Tio estas nur imago en japanoj. Povas esti, iam en nia lando estus grandan siluron. Kaj siluro en alilando interesis min.

Grandaj mekonga siluro, karpo kaj rajo vivas en granda rivero Mekongo, kiu trafruas en Azio. Oni planas konstrui akvacentralojn tie. Se tio okazos, centraloj baros la fruon. Kaj fiŝoj ne povos libere migri en la rivero. Precipe grandaj fiŝoj ekstrumus! Ĉar ili estis tre grandaj. Granda rajo pezas 600 kilogramojn. Kaj ne povos vivi en limigitaj lokoj. Nun ili jam estas en ekstrumkrizo. Se oni konstruos centralojn, certe rapidiĝos la ekstremo. Tiel medikonseva grupo aperacias.

Bedaŭrinde mi ne povos montri al vi apelacion Esperante.

Jen estas angla lingvo.
http://ipsnews.net/news.asp?idnews=52314

Monologo en la 18a, aprilo [mia vivo]

Direktoro de centralo Tokio deklaris planon por stabilgi reaktorojn. Sed laŭ la plano ni ankoraŭ ne eatas cerata, kiam ili fariĝos stabile. Ĉar en ĝi li diris ke la stabliga laboro bezonos tempon ses aŭ naŭ monataoj. Ni nur volas kaj esperas rapidan laboron.

Nun sur mia skribtablo estas unu malnova libro. La nomo de la verko estas < La lastaj infanoj de Oldrvalo> verkita de Gudrun Pausewang, tradukita de Jochm Giessner. Mi legis ĝin en 1988 kaj konservas kun poste perintan recenzon en Esperanto.
Kiam mi estis jnfano, atombombo falis sur japanio. Mi multe legis, vidis kaj aŭskultis pri la aferoj. Kiam mi legis la libron, mi pensis, ke okazus tia afero, se nuklea bombo eksplodus. Sed mi nun pentas, kial ni nemulte zorgis nuklean centralon.

Finis malvarma milito, sed estas multaj bataloj aŭ konfliktoj en la mondo. Plie sur la tero ekzistas ne nur nukleaj centraloj , sed ankaŭ nukleaj armiloj. Kion ni devos fari.

Mi volas rekomendi legi la libron < La lastaj infanoj de Oldrvalo> al aliaj kaj pensi kun kune!

Atombombita japano, denove atakis radioaktiveco! Ĉu tio estas nur hazarda, aŭ fatala por alarmi homojn arogantaj ?

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。