SSブログ

perlamoto (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

PERLAMOTO

En profunde vanta mar’
ĉe l’ angulo de l’ kviet ‘
fermite en la ŝela par’
pace dormas jen konket’

Tra mallumo alrigardi
sopirante al la lun’
ĝi iom lasis sin ne gardi
kaj malfermiis pordon nun .

Ondoj ja enĵetis foje
etan grajnon de dolor’
en la ŝelojn , ho malĝoje .
Kaj suferas konka kor’

Ho , elfluas larma flu’
ve senĉese el la kor’ ;
Kaj larmo trempas plu
la grajneton kovri for .

Tiel pasis jar’ post jar’
kaj korpiĝis el la larm ‘
Eta lun’ en bril’ kaj klar’ ,
la juvel’ de sorĉa ĉarm’ .

Ho ve , ankaŭ ĉi al miĵ
ĵeti grajnon de ĉagren’ ;
Kaj ploradas tiel ĉi ,
mi sen luno vane jen !
* * * * *

KANTO DE ELEFANTA INFANO

Jen infano elefanta
Iras nun promene ,
Ĝoja estas li marŝanta
Revon kaj plezuron plene .

Paŝon , paŝon li promenas ,
Trans fluetoj , tra marĉetoj ;
Akvo , koto lin ne ĝenas ,
Laŭdas plaŭdas ĉe I’piedoj .

Paŝon , paŝon li trapasas
La ĝangalon sen la vojo ;
Herbojn arbojn li frakasas
Por piedoj kun korĝojo .

Paŝon , paŝon li marŝanta
Jen sur ŝtonoj jen surroke ,
La infano elefanta
Ĉiam ĝojas ĉouloke .

Paŝon , paŝon li kantanta
Promenante tra ĝangalo
La infano elefanta
Trans la monton , tra la valo .

Marŝas marŝas Elefanto .
Marŝon saltas timaj ranoj .
Sed sen zorgo kun la kanto
Iras elefant-infano .

Post trapaso elefanta
Jen kunvenas ranoj multe ,
Kaj kvakadas kolerante
Kaj bruadas tre insulte .

En densaĵo la serpento
Jen rapide kuras tremas ,
La infano sen atento
Paŝas kaj piede premas .

Sur la branĉoj jen simioj
Saltas kuras tre rapide ;
Malproksimase sen fi-krioj
Moke gestas ĝi nazride .

La infano elefanta
Marŝas , marŝas tre kontente ,
Mem kantante mem ĝojante
Al aliaj senatente .

Nun infano elefanta
Ĉirukaŭ kaj returnen vidas ,
Trovas bestojn timkriantaj ;
Kaj li miras , kaj nun ridas :…

Kial ili tiel krias ?
Kial ili jen forkuras ?
Kial ? kial? Mi ne scias ,
Ĉar mi ilin ne teruras !

Longan nazon nun levante
Li al bestoj jen alvokas ,
La infano elefanta
Al la bestoj kiuj mokas :…

“Ho , vivantoj en arbaro ,
ne forkuru tiel time ,
ni ja estas fratoj karaj ,
kunpromenu ni intime !

Jen la suno brilas hele ,
Vi ne timu , ne forkuru !
bonodoras floroj bele ,
ni promenu , nin plezuru ! “


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Perlamoto (1) el Idi..Aprilo el Idilio ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。