SSブログ
poemoj de I.U 伊東三郎 ブログトップ

Mi dezirus superstiĉon [poemoj de I.U 伊東三郎]

Antaŭ tagiĝo mi vekiĝis. Freŝa vento envenis tra malfermita fenestro kaj mi jam ne povis endormi. Mi prenis malnovan libron multobligita, kies literoj iom perdis koloron kaj facile nelegbla. La libron redaktis mia amikino preskaŭ antaŭ tri dek jaroj. En ĝi estas kelkaj poemoj de poeto I.U.(ITO Saburo). Mi timas ke la poemoj perdiĝas. Mi tajpis kelkajn. Nun mi mantras unu el ili kune kun japana lingvo, kiun tradukis poeto mem. li montras sian veran koron en poemoj, ofte kun bonhumoro ,foje kun ironieco.

Mi dezirus superstiĉon

Mi dezirus superstiĉon,
Mi kliniĝus antaŭ Di’
Eĉ respektus fetiĉon
Nur promesu nun al mi
Ke portos certe ĝi feliĉon.

Tamen sobra senkonsola
Vane prendas ĝemas mi
Nun ne helpas fortvolo
Ne racio nek pasi’
Sen esper’ ĝemas sola

Sonas voĉo ĉe l’orelo
――― Helpas mi vin kontraŭ sort’,
――― Mi estas al vi plej fidela,
――― Kiu vi?
――― Mi estas Mort’! (1923)



わたしは迷信をねがうでしょう

  わたしは迷信をねがうでしょう
私は神の前にぬかづくでしょう
偶像さえもあがめるでしょう 
ただ現在それがきっと幸福をもたらすと
わたしに約束してくれるなら

けれどもさめきってなぐさめもなく
むなしくなげ(き)ためいきをつく
いまは意志の力も理性も情熱も役に立たない
希望なくひとりためいきをする

耳もとで声がする
――― わたしがあなたを助けてあげましょう
運命に抗して
――― わたしがあなたに一番忠実です
――― おまえはだれ?
――― わたしは死です!


La plej legitaj poemoj de I.U. [poemoj de I.U 伊東三郎]

Mi hodiaŭ ricevis sciigon pri mia blogo. Laŭ ĝi la plej legita artikolo estis poemojn de I.U.
Mi tre ĝojis, relegis kaj trovis miajn mistajpojn. Mi korektis ilin, sed ne kapablis ree meti en saman lokon. Pro tio mi denove metis ĉi tien liajn poemojn de PASIONO el Idilio.



LA FLUON NI TRANSIRIS

La fluon ni transiris ,
transpasis la riveron ,
kiu vivon spiris
kaj eklumis veron .

Ni alvenis landon , kiun ni sopiris ,
kaj sur la novan teron nun ni ekstaras ;
belaj floroj nin nun altiris !
odoron dorĉan ni flaras !

Post longaj erarvagoj ,
ŝancele kaj hezite,
jen haltoj kaj staradoj ,
ne firme en la agoj
ofte falinte kaj vundite…

Malĝojo kaj doloro
premis al l’animo
senforto kaj la timo
ĉagrenis en la koro .

Sed nun ni alvenis
la landon jen finfine ,
kiun la espero benis
ho , regno , al ni destina !

Ĉi tie ni kviete sidas ,
kaj pace laboras , liberas ,
ni nin amas , fidas ,
paŝtas , plugas , esperas.

Jen mielo lakto fluos ,
la vivo kreskos , pluos ,
tutan teron plenos ,
kaj ĉielon tenos !
* * * * *


TRANS LA RIVERO JORDANA

La eterna Di’
promesis ja al ni :
Jen estas grasa ter’
kie lakto kaj miel’
fluas en river’
Sub la belĉiel’.
Iru tien kun esper’
kaj kun fido kaj la am’ ,
tra dezerto , trans river’ ;
Tie vivu pace jam !

Ho , tiu regno estas kie ?
ĉu ci vere tion fidas ?
Jes , mi vidas jam ĉi tie ,
Ĉar ci milde kun mi ridas !
* * * * *


JUBILEA READMONO

Tra dezerto erarvagis ni
jam kvindek jarojn ,
Ni surpaŝis krutajn rokojn
kaj la sablajn marojn.

Nun ni staras sur la bordo
de la pac-rivero
Kaj momenton ni ripozas
post la longsufero .

Trans la ondoj antaŭ ni
jen sub lazurĉielo ,
Kuŝas kampo kie fluas
lakto kaj mielo .

Longan vojon rememoras
ni nun ho kun larmo :
Tutan tempon ni suferis
je malsat ‘ , malvarmo .

Jam batis nin ventegoj
sen rifuĝaj lokoj ,
Aŭ apenaŭ ni el morto
savis nin ĉe l’rokoj .

Sed el ĉiuj ĉi turmentoj
la plej akra bato…
Tio estis malkonfido
inter la gefratoj .

Sur standardo de l‘ Espero
kaj Pacienc’ obstina ,
Jen malgaja Majstr’ aldonis
“ la Konkordon “ fina.

Nun ne staras Li gvidanto
antaŭ ni armeo .
Sed Li vivas inter fratoj
des pli en realo .

Lin memoru, Lin plenumu ;
venis Jubelio !
Realigu readmononjn :
Frateco , Justeco , Egalo !
* * * * *


ĈI TIE NI KVIETE SIDAS

Ĉi tie ni kviete sidas ,
la tero , herboj bonodoras ;
Nun pace dolĉe ni ĝin vidas ,
tra la valo bele floras !
Ni esperas amas , fidas ,
paŝti , plugi , ni laboras .
Kaj mielo , lakto , fluos ;
idoj , anoj kreskos , pluos ;
Tutan teron ni plenplenos ,
kaj ĉielon ni alvenos !
* * * * *


PASIONO

Ĝis nun sciis mi nenion ;
nur nun ĵus mi sentas veron
fiksrigarde figfolion ,
ho , ĝemspire , korsufere …

Kion montrus tiu signo ,
kiel batus la doloro ,
jen najlite sur la lingo
trapikata en la koro !

Tiu tempo jen alvenus .
ĉu ci pretas , ĉu ci tremas
La momento cin ĉagrenus ?
Ho , mi koron al mi premas !
Ke aperu glora lumo
jen Pasiono de krucumo !
* * * * *


SUDA VENTO

Venas vent’ ,Suda vent’
trans ondoj , montoj tra l’aer’
kun freŝa sent’ , milda sent’
Ĝi portas pluvon sur la ter’

Kvieta pluv’ fekunda pluv’…
Nun arboj kampoj verdas pli
Jam vidu jen bela pluv’
ke la rikolton riĉan havas ni !

“ Al Vejtonama Amikeca Senditaro “


2005-12-11 10:26 nice!(0) コメント


La lasta parto de poemaro Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

Cigna Kanto

RAMPAS , LEKAS , MORDAS FLAM’

Rampas , lekas, mordas flam’ ,
sin trenas , trunas levas fum’ ;
brulas , flagras , ardas jam
mistere io en mallum’ .

Purpure , verde , flave , ruĝe
volve flamoj glutas ĉion ;
plore , ĝeme , hurle , muĝe ,
torde sin ellasas krion .

Baraktas , luktas jen furie
ho indignoj kaj malbenoj ,
fumoj , flamoj agonie ,
kaj afliktoj kaj ĉagrenoj .

Brulas , brulas ĉio brulas,
sen la savo kiel infer’ ;
nur dolĉe larmoj nun sin rulas
plensufera sur la ter’ .

Kaj sin levas al sublim’
kun ĝem’ kaj trem’ poema flam’
al nirvana ĉiel’ sen lim’
tra kaj trans malam’ kaj am’

* * * * *

POSTSKRIBO

Se oni ankoraŭ ne scius la grandan laboron de senformaĵo….

Esperanto malfermis antaŭ la homoj eliri al la vivon plene homan.

La lingvon farigi vere viva , estas nenio ol alia , nur kun koro uzi ĝin , pro sia grava neceso , ĝis la nepra plenumo .

Nun ties praktikanto je la konscio de nova homarano , paroli perfektan lingvon ĝue , tiam lia vivo mem jam estas bazita sur tute alia mondo .

Kaj la mondliteraturon konstrui per arte farita lingvo , estas unu el plej signifoplena kreado ĉe esperantistoj .

La estonto scias pri tio , ke la Poemo Originale Esperanta , estos la valor-simbolo en venonta socio _____ se ni homaro ne plu eraros…

Kie ja kusas de l’ vivo varola’ ?
ĉu sub la fatal’ ,
aŭ sur ideal’,
Ho , ne , neniel , sed en la dolor’ !
tra la sufer’
kaj trans malesper’!

(El la Verda Parnaso : 1921-27)

la Redaktantoj


En Ĝangalo el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

EN ĜANGALO

Ve ,moskitoj , kuloj ,
ne faru atakon svarman
al bebo senhelpulo ,
ne suĉu sangon varman.

Ho , malicaj vi moskitoj
kial tieo senkompataj
atakas al kreito
tiel mola delikata ?
* * * * *

ANKORAŬ MALSEKAJ

Ankoraŭ malsekaj de rosoj matenaj ,
briletas , turmentas ruĝaj flavaj floroj ,
de revoj , de timoj de ĝojoj plenplenaj ,
Nun spiras kaj ĝemas , batbatas la koroj.

Pasas la vento , jen karesa , jen skue ;
radiiĝas la suno pli varme kaj pli arde .
Jam ne eblas sidi nur kviete kaj ĝue ,
Necesas nun brave stariĝi sin garde .

Kontraŭ sekiĝo , kontraŭ formorto ,
Por ĉiam ne velkiĝu brilantaj koloroj ,
Por ĉiam ondadu en vejnoj vivforto.
Profunde en koroj vivu ĉi-memoro!
* * * * *

EN NOVA LOĜEJO

Kviete kaj trankvile
ĉe l’ fenestro mi nun sidas .
Kaj verdajn kaj verdetajn
kampojn , arbojn vidas .
Tra l’ nebulo nun sin montras
jen la suno brile ,
aŭdiĝas ja ; birdetoj kantas ĉirpe trile.

Tre longe mi vagadis
sen hejmo en ĉifona vesto ,
Kaj vane nur serĉadis por la paca nesto .
Ofte mi sen mono , manĝoo
nur kun zorgoj penis.
Kaj finfine post la laco mi ĉi tien venis .

Jam post tre longa tempo , nun
reprenas mi krajonon,
ĉar ial iel emas mi imiti birdajn tonojn.
* * * * *

ODOROJ

Strato estas plena
je odoro de fumo,
fumoj gasoplenaj
de aŭton svarme zumaj,
elspirooj abomenaj ,
ve, sufoke vivkonsumaj !
Jen, for for , subite ,
tiun realon spite ,
flugas la memor’
al alia odor’…
Ĝi ne estas tarfumo ,
nek estis aromo ,
tiu neniel ŝatata
malagrabla odoro ;
Tamen nun malŝata
kaj soifa la koro
pasie ĝin sopiras ,
avide ĝin deziras .
Volus forete mi ĝin flari ,
ho , brutoj stalaj en mallumo ,
fojno , streko kaj humo ,
kaj ŝvita odoro de l’ homo!


Aprilo el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

JEN PASAS , TRAPASAS

Jen pasas, trapasas
aprila pluvo delikate
kvazaŭ silka vualo de maten’…

Ĝi lasas , jen lasas
burĝonojn , florojn larmotrempate ,
aŭ juvelornamate ,
tra kampoj de kolzoj ,
en persika ĝarden …

Venas nun printempo
la tempo de l’revivo !
Ĝojon kaj malĝojon
eltrinku ni el efektivo .

Al ni ankaŭ venas
la tago de naskiĝo cia.
Sentas, pensas , kaj mi kore benas
profunde pri l’ signifo
de l’ plena vivo, _____ evangelia.
* * * * *

BLINDIGE SUNO LUMAS

Blindige suno lumas ,
kaj ĝermoj sin etendas ,
la tero vaporumas ,
Sorĉan spiron ĝi alsendas ,

Ial regas min malĝojo ,
ke disfaladas florfolioj .
Jen baldaŭ venos brila majo ,
revenu pacaj papilioj !
* * * * *

TRA ARBARO SEN FOLIO

Tra arbaro sen folio
milde venas dolĉodoro ,…
Jen floras etan magnolio ;
baldaŭ venos varma hor’.

Jen vidu florojn tiujn ĉi, ____
hodiaŭ ili vivas belaj pli ;
ĉar ame akvon donis mi !

Venis ja April’
monato de ekflor’
monato de ekbril’ ;
Reviviĝu cia kor’ ,
ekkantas birdoj jam kun tril’ !

Jam estas nun april’
monato certe cia ;
Rigardu al la suna bril’
kaj al floro magnolia !
* * * * *

MARTO

Ho, burĝono eta
iĝias ronda granda pli
kaj ekmalfermas sin !

Kia pov’ sekreta
tion flustras ja al ci
kaj gracie revas min?
* * * * *

HORTENSIO

Pluvadi, tre longe pluvadis,
kaj fine hodiaŭ , ja klaras mateno.
La pluvadon elporte
en angul’ de silenta ĝardeno ,
jen blue kaj ruĝe , aŭ blanke aŭ verde ,
mistere floradas hortensio ,
pacience , persiste ,esperon ne perde ,
ĝi ekbrilas nunla suno de Julio !
* * * * *

AǓTUNO

Aŭtono ; nun pluvetas ,
naturo kvietas .
Ripozas mi pace ,
korpto , menso jam lace .
Mi dolĉe glutas teon,
sed amare aŭdas veon :
Ĉi-jare oni diras ,
Ke rikolto abundas,
Sed plugistoj ĝemspiras,
ke sufero pli profundan !
* * * * *

VINTRAJ ARBOJ

Staras arbon nudaj ,
branĉoj , trunkoj krudaj ,
foliojn nek unu portas ;
ĉu dormas , ĉu jam mortas ?

Florojn iam ili havis ;
jen ni kore sentas varme.
Kaj verdaj , flavaj , ruĝaj ravis
folioj eĉ la lastaj ĉarme .

Nun froste kantetas ter-glacio ,
Ŝajnas ke pereus ĉio,
Sed profunde jen subtere
radikoj spiras emocie.


perlamoto (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

PERLAMOTO

En profunde vanta mar’
ĉe l’ angulo de l’ kviet ‘
fermite en la ŝela par’
pace dormas jen konket’

Tra mallumo alrigardi
sopirante al la lun’
ĝi iom lasis sin ne gardi
kaj malfermiis pordon nun .

Ondoj ja enĵetis foje
etan grajnon de dolor’
en la ŝelojn , ho malĝoje .
Kaj suferas konka kor’

Ho , elfluas larma flu’
ve senĉese el la kor’ ;
Kaj larmo trempas plu
la grajneton kovri for .

Tiel pasis jar’ post jar’
kaj korpiĝis el la larm ‘
Eta lun’ en bril’ kaj klar’ ,
la juvel’ de sorĉa ĉarm’ .

Ho ve , ankaŭ ĉi al miĵ
ĵeti grajnon de ĉagren’ ;
Kaj ploradas tiel ĉi ,
mi sen luno vane jen !
* * * * *

KANTO DE ELEFANTA INFANO

Jen infano elefanta
Iras nun promene ,
Ĝoja estas li marŝanta
Revon kaj plezuron plene .

Paŝon , paŝon li promenas ,
Trans fluetoj , tra marĉetoj ;
Akvo , koto lin ne ĝenas ,
Laŭdas plaŭdas ĉe I’piedoj .

Paŝon , paŝon li trapasas
La ĝangalon sen la vojo ;
Herbojn arbojn li frakasas
Por piedoj kun korĝojo .

Paŝon , paŝon li marŝanta
Jen sur ŝtonoj jen surroke ,
La infano elefanta
Ĉiam ĝojas ĉouloke .

Paŝon , paŝon li kantanta
Promenante tra ĝangalo
La infano elefanta
Trans la monton , tra la valo .

Marŝas marŝas Elefanto .
Marŝon saltas timaj ranoj .
Sed sen zorgo kun la kanto
Iras elefant-infano .

Post trapaso elefanta
Jen kunvenas ranoj multe ,
Kaj kvakadas kolerante
Kaj bruadas tre insulte .

En densaĵo la serpento
Jen rapide kuras tremas ,
La infano sen atento
Paŝas kaj piede premas .

Sur la branĉoj jen simioj
Saltas kuras tre rapide ;
Malproksimase sen fi-krioj
Moke gestas ĝi nazride .

La infano elefanta
Marŝas , marŝas tre kontente ,
Mem kantante mem ĝojante
Al aliaj senatente .

Nun infano elefanta
Ĉirukaŭ kaj returnen vidas ,
Trovas bestojn timkriantaj ;
Kaj li miras , kaj nun ridas :…

Kial ili tiel krias ?
Kial ili jen forkuras ?
Kial ? kial? Mi ne scias ,
Ĉar mi ilin ne teruras !

Longan nazon nun levante
Li al bestoj jen alvokas ,
La infano elefanta
Al la bestoj kiuj mokas :…

“Ho , vivantoj en arbaro ,
ne forkuru tiel time ,
ni ja estas fratoj karaj ,
kunpromenu ni intime !

Jen la suno brilas hele ,
Vi ne timu , ne forkuru !
bonodoras floroj bele ,
ni promenu , nin plezuru ! “


Perlamoto (1) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

IDILIO

Kanteton kantetas
per voĉo tintila ,
Ŝi tion ripetas
en sono beltrila …

Mi aŭdas ravite ,
ho, knabino kampara
nun kantas recite
brilmiene tre kara .

Kaj simple ni kontentaj
jam ĉion alian ne aŭdas ;
ĉu majstroj eminetaj
nin laŭdas aŭ mallaŭdas !
* * * * *

PLU NENIAM REAPERIS

Kolegoj tute konsternite
krias , vokas , jam tumulte ,
Je konfuzo tre subita
alkuras barkoj homoj multe .

Kaj perditon serĉas sondas .
Sed la akvo vane ondas .

Pasis pluraj noktoj , tagoj ,
serĉi homoj ĉiel provis .
Sed silenta restas lago ,
la perditon oni ne retrovis .

Sendormas gefratoj , kolegoj ,
ploradas je kordoloregoj .

Fine homoj time diras ;
ke funde kaŭras monstraj rokoj ;
kaj tremante ĝeme miras
pri grotoj en profundaj lokoj ,

kiuj eligas fluon glacian
froste malvarman , mortigan ĉion .

Ho , fundo mistera de l’paca lageto ,
hele brilanta sub suno kvieta !
* * * * *

VISTARIO

De alteco malsupren
pendas floroj humilaj ,
helpurpure nuancaj
vistarifloroj fragilaj .

Allasitaj al vento
Sin la floroj balancas ;
kvazaŭ en la aero
papilioj nun dancas .

Kaj verdaj junaj folioj
virge freŝe ruĝetaj
Laŭ petol’ de venteto
tremetas malkvietaj

La branĉetoj delikataj
sin etendas malfortike ,
supren , supren grimpante
sin vulvas , plektas mistike .

De la supro malsupren
pandas floroj elegante ,
jen humile sed fiere
sin balance dancante .

Ili estas anĝeloj
la floraro vistraria ,
En ili mi cin vidas
en ĉielo fantazie !
* * * * *

ĜI NE ESTAS FORTIKA

Ĝi ne estas fortika ,
kiel peza hakilo ;
Ĝi nek akre trapika ,
kiel lanco frostbrila .

Ne la arbojn gigantajn
ĝi faligas surtere ;
ne la bestojn muĝantajn
ĝi forbuĉas severe .

Ĝi malgranda , maldika ,
kaj tre mola delikata ,
kun brileto mistika ,
sur fingreto portata ; ____

La ringeto el oro ! ____
tamen kia utilo ?
Nur la koron kun koro
ligas en maltrankvilo .

Pli fragile , dolora ,
kun ardanta tratremo ,
fandas koron en koro
pro ci farata poemo !


Pasiono el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

al http://iriza.blog.so-net.ne.jp/2008-06-21 transiris

Ŝalma Fajfo el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

HO KIEL GRANDA ESTAS TIU MIRO

Ho kiel granda estas tiu miro ,
kiel profunda estas tiu timo ,
kaj samtempe jen korĝojo kiel forta !
Ĉu ne aŭdiĝas plorsopiro ?
Ĉu ne vin frapas la mister' sen limo ,
super , super trans ja ĉiu vorto ?

Estiĝas la fakto neniam pensita !
Je timo kaj ĝojo , senfunda , senfina ,
nova viv’ enkorpiĝas el la mondspirito ;
En ploranta ,
kaj tremanta kor’ senpeka virgulina !

Ĉiel gardi , ĉiel nutri , plenkreskigi ĝin ,
tiun etan grandan vivon ,
ho kiel grava sufer’ !
Koraj zorgoj , korpaj penoj ,
ja senĉes’ , sen fin’ ;
Sed , plej karan ĉi infanon amu ,
fidu kun esper’ !
* * * * *

REKTE RIGARDE EN MIAN OKULON

Rekte rigarde en mian okulon ,
ci eldiras tre graven postulon ;
ke montru la vojon al regno senmorta
el efemera vivado senforta !

Sed jam tre bone ci scias ja tion ,
ke vortoj aŭ frazoj neniel sufiĉas.
La vera respondo postulas la ĉion !
necesas , ke mi al ci tuton dediĉas.

Ci povas trapasi ajn kien senlimen ,
kiel triumfe kun granda trofeo ,
se ci jam akiris plenplene l’animon .
Ci prenu , mi donas l’animon de l’kreo!
* * * * *

ŜALMA FAJFO

Kial plendas ci ĉagrene ,
ke nenio restus mane ,
koron sentus ci malplene ,
Ĉion tiel vanta vane ?

Al mi rabis ci animon ,
ankaŭ koron ; ĉion prenu !
For ĉagrenon , for la timon,
Rabu forte , firme tenu !

Eĉ prenita sur la vojo
simpla ŝalma herbfolio ,
kiam ludas ci kunĝojo ,
sonas ĉarme melodie .

Jam nun en maneto cia
mia koro kaj animo
estas pretaj harmonie
soni por ci en sublimo.
* * * * *

BLOVAS VENTO (en HAJKU _o)

Blovas vento el la mar!
jen muzikas pinarbar’

Vento vokas el la mont’
kaj respondas mara ond’ !


Lulkanto (5) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

KION FARAS CI , BIRDETO ?

Kion faras ci , birdeto,
nun en ĉi-momento?
Ĉu ci sonĝas en nesteto?
Kion , kiel-sente ?

Malkviete mi pensadas
al ci , ho sopire ;
Kaj kuraĝe kanton kantas,
al ci ĉion dire .

Ĉu ci aŭdis tiun kanton ,
tro sovaĝan voĉon ?
Ĉu ne ĝenis ĝi la sonĝon ,
vekis ne riproĉon ?

Ho , timeme kanti-resonon
aŭdi mi atentas .
Kaj kortreme la triladon
de ci mi atendas .

Kion pensas ci , birdeto ,
nun en ĉi-momento ?
Ĉu ci flugas ? ĉu ci haltas ?
ho , kun kia sento ?
* * * * *

NENIEL , NENIRL

Neniel , neniel ho mi povus
plu ne vidi kaj forgesi ;
kiel ajn eĉ mi provus
jam ne ami , ne karesi .

Ho , floret’ tre delikata ,
se nur lasus mi sur voj’ ,
de l’venteto disblovata
ci pereus en malĝoj’ !

Nepre , nepre devus mi
ĉiam zorgi kaj rigardi,
kun pasi’ kaj emoci’
devus ĉiam mi cin gardi !





Lulkanto (4) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

ELDIRINTE “ ĈION BONAN ! “

Eldirinte “ ĉion bonan ! “
mi devis sola lasi cin .
Sed revenas mia koro
ree ree ja sen fin’ .

Sentoj pensoj sorĉodore
volve kirle flugas jen ,
Dolĉdolore svenkolore
kovras cin en ĉirkaŭpren’

Milde pace kisripete
dankkonsole cin karesu .
Sonĝe lulu jam kviete
zorgon ĝenon nun forgesu !

BONVOJAĜON !

Bonvojaĝon .
Mia kara !
Flugu gaje
al bordo mara !

Vagu ĝue
tra montet’ arbara ,
ludu ĝoje
en sunradio klara .

Volus ankaŭ mi
kun ci iri kune ,
Tamen ne eblas al mi
kune iri nune .

Do , ci flugu nun
por ni komune .
Varme por mi
ci baniĝu sune .

Por mi spiru plene
freŝan aeron .
Plene ĝuu por mi
kvietan liberon .

Rigardu por mi
belajn ĉarmajn florojn ,
Por flaru avide
ravajn bonodorojn .

Anstataŭ mi sufiĉe
ĝuu pejzaĝon ,
Anstataŭ mi plenumu
Felĉan vojaĝon .

Por mi ci aŭskultu
abaran susuron ,
Anstataŭ mi ci aŭdu
riveretan murmuron .

Kaj reveninte ci
donu al mi ĉion .
Al mi ci donu
cian tutan emocion.

Ĉi donu al mi
sunan odoron .
Al mi ci transportu
ondaran sonoron .

Plene ci donu
al mi spiron de naturo ,
Al mi ci transportu
serenon de lazuro .


Lulkanto (3) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

TIAM TIE

Tiam tie
mi vidis cin ,
paroli kun ci
mi esperas .

Tamen , ho ve ,
ĝis la fin’
bona ŝanco
ne aperies .

Multaj homoj
ĉiu volis
kapti min ,
kaj kunparoli .

Ĉiu hom’
pri sia tem’
laŭ person’
kaj laŭ la em’

For barate
mi cin lasis .
senkompate
tempo pasis

Ho , kiel forte
mi deziris ,
sed nek unuvorte
al ci diris
* * * * *

MI SOLE EN ĈAMBRET’

Mi sole en ĉambret’
sopiras cin en kor’
fumon de cigared’
ne lasu flugi for !
* * * * *

NE POVIS MI ELDIRI

Ne povis mi eldiri
al ci “Bonvojaĝon ! “
Kaj sentas mi en koro
Akran la domaĝon ;

Ne povis ankaŭ diri
“ Ĝis la bonrevenon” .
Kaj tio al mi estas
peza korĉagreno ;

Nek petis mi transsendi
bondeziron al karuloj .
Kaj mi malkviete
larmas en okuloj.

Kie ci nun pasas ?
Kien vi veturas ?
Ĉu tage estas ci feliĉa ,
nokte cin plezuras ?

Se estus ci tre gaja
malgajus mi dolore.
Se estus ci malgaja
mi des pli plorus kore.

Ho , kie ci nun estas
en ĉi tiu horo ?
Kiel ci sentas
en cia mola koro ?

Jam ne tolereble
mia koro nun doloras ,
sopire al ci ploras !
* * * * *


Lulkanto (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

KONSOLLETERO

Petegas mi pardonu ,
mi sentas kordoloron ,
ĉar faris mi malbonon ,
rabinte al ci horon .

Mi kaŭzis al ci lacon
kaj cian sanon premis ,
eĉ dezirante pacon
cin ĝeni mi tro emis.

Ho , pardonon donu ci ,
aŭ pli bone , punu pli
per cia forta tord’
aŭ per cia akra mord’ !
* * * * *

FRANDAĴO

Ĉu mi donu , do , frandaĵon
kaj regalu cin per vin’ ?
Aŭ tre brile mi cin vestu ,
per juvel’ ornamu cin ?

Tamen , tamen , ci malgaja
diris ĉiam kun plendem’ ,
ke ĝi estas ne feliĉo ;
jen aŭdiĝas kora ĝem’ .

Kion faru, kiel agu
mi por ci , al ci , kun ci ?
Ĉiel feliĉigi cin
ĉiam , ĉie volas mi !

Ho , mi volus ĉion doni
al ci vere por feliĉ’ ,
sed neniom ĉe mi estas
da kapablo kaj da riĉ’ .

Do , oferu min dediĉe
mi al ci por fina ĝoj ‘ ,
nur laboru kaj esperu ,
jen la vera sola voj’ !
* * * * *

CI FARAS ĈIAM AL MI BONON

Ci faras ĉiam al mi bonon ,
eĉ perdinte pluvmantelon ,
ĉar mi havas urĝbezonon ,
ke forĵetu malnovon malbelon !


Lulkanto (1) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

LULKANTO

Dormu pace ,
nun senĝene ,
kaj liberoplene !

Pace dormu ,
hom’ ne venu ,
cin neniu ĝenu !

Dormu dormu
en lulilo ,
fermu sin pupiloj !

Pace dolĉe
dormu , dormu ,
mi lulilon formu !

Dormu dormu ,
dolĉe ĝue ,
pace surgenue !

Dormu dolĉe ,
dormu pace ,
sur lanugmatrace !

Dolĉe dormu
sur l’ lanugo
por ĉiela flugo !
* * * * *

LULKANTO

Nun aspektas cin tro lace ;
tio multe mi ĉagrenas ,
Ĉu suferas ci senpace ,
ĉu tro zorgas , ĉu tro penas ?

Jam ripozu ci nun varme ,
sur la brusto mi cin tenos ,
Dormu dolĉe , dormu ĉarme ,
sonĝoj , kantoj , festenos .
Ĝojon , forton ci reprenos.
* * * * *

TRO LACA VI ASPEKTAS

Tro laca vi aspektas ;
premite timas mi !
Ĉu la sanon ne difektus
peza ŝarĝ’ al vi ?

Vin vigligi mi ne povus ,
iel vin gaigi pli ?
Nun vi iom ĉu ne provus
preni glason da viski’ ?

Do , ni prenu nun glason
por ni kune tute du ;
ni ĝin gutu en te-tason ,
trinku ni ; sufiĉos ĝu’ .

Tiel faris ni kontente .
Varma iĝis nia kor’ .
Vekiĝas nun mistera sento ;
El unu glas’ ni trinkis for !

Tiel trinkos sorton same
ni malĝojon ĝojon kune.
Por la vivo por ĉiame
nin tenante nin (….? )

* * * * *
En la loko(....?) jam vorto estas legiebla. La redaktanto de la poemaro certe konservas la manuskripton. Mi poste demandos al redaktanto kaj kompletigos la frazon.


Digna Solo el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

MALPACO GEFRATA

Mi volus cin malami ,
mi volus cin disbati,
al ci kolere flami ,
vizaĝon unge grati ,
pinĉi , piki , puŝi , tiri ,
tordi , mordi , ĉifi , ŝiri…

Volus mi pasie
kun ci nun malpaci ;
Kriu ci furie
teruri kaj minanci ;
Hurlus mi insulte ,
mi premus cin , dispremus ,
flakase kaj cin , tumulte ,
ke timus ci kaj tremus !

Estu mi kuraĝa ,
kore , korpe , forte !
Agu brave saĝa ,
luktu vivu-aŭ-morte !
Volus mi konkeri ,
ĉion ja superi !

Mi tiel volus,
sed fakte volas
Jen deziro arde bolas ,
ke venku , venku je la fin’
plene venku ci sur min ,
mordu min kaj glutu min !
* * * * *

SKURĜAS

Skurĝas , skurĝas , skurĝas ,
al mi ci animon ĝisoste ;
urĝas tasko urĝas ,
strebu , impetus , vivkoste .

Ci batu , batu , batu
la kapon , la korpon bastone ,
sen ŝancel’ , sen hezit’ , kaj senkompatu ,
ci devas , ci devas tion , ordone .

Ci pelas , tiras , trenas
eligi min el banalo ,
ci penas, ci penas kaj penas
proksimi la dion en idalo.
* * * * *

DIGNA SOLO

. . . Malgajo sur mieno
en koro peza spleno ,
ci staras tute muta ,
severa , severa, severa,
kvazaŭ ĉe l’ abismo kruta
kvazaŭ ĉe l’ pordo infera , . . .
Rigardas ci sen palpebrumo
pnetri al profundo senfunda ,
al senfina , senlima mallumoe
en malgajo, malĝojo inunda , . . .
Frapita , skuita mi tremas ,
je dolora , kruelaa senkosolo ;
Min vekas , streĉas , korpremas ,
La brava , propra , digna solo !


Mem-Angulo(2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

NE SEKVU NUR LA REVON

Ne sekvu nur la revon,
sed fakte faru devon.
La taskojn ni plenumu,
kaj veron ni prilumu.
Ni esperu en misi’
mondon fari la Edenon,
kaj laboru ĉiam ĉie mi kun ci,
ĝis feliĉa la reveno.
Laboru kaj esperu ni
ĉiam ĉie kun mi.
* * * * *

BONE LUDU CIAN ROLON

Bone ludu cian rolon
kian ajn ja surscene,
feliĉigi la popolon
bonhumore kaj vivplene .
Larmoj puraj ho abunde
ci nur ploru post kuliso .
Ke ĉe l’larma fonto funde
kristaliĝu stela kiso .
* * * * *

ĈU CI TION JA KONSCIAS

Ĉu ci tion ja konscias ?
Eble ne , eble ne !
Tamen , bone mi ja ĝin scias ;
Bone tre , bone tre !
Ke kuŝas en ci forte’ mistera,
jes la forto tre mirinda.
Estas tio tute vera .
Sed , estas ci je tio blinda !
Jen , ci vidu tion ĉi !
pro mistera cia fort’ ,
Nun poemon skribas mi ,
laŭ la sorĉa cia vort’ !
Ci povas fari mi feliĉa ,
aŭ min fari tre mizera
Eĉ por tuta mond’ sufiĉa,
estas tiu forto vera.
Kion ajn ci ja povas,
eĉ miraklon,se ci provas !
Ĉu ci tion ne konscias ;
ci faros mondon plenespera
Bone tion mi jam scias ,
ĉar kuŝas en ci fort’ mistera !
Tio estas tute vera !
* * * * *

SEN KIALO SEN REZONO

Sen kialo sen rezono
venas milda larm’ ;
Kviete nur , sen bru’ , sen tono ,
trempas koron varm’
Kaj penetras kaj saturas
ho, senkaŭza emoci’
Nur kviete kor’ murmuras
brave vivu ci !


Mem-Angulo (1) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

DANKON

Dankon, ho vi kara
Pluvero ja subita !
Dank’ al vi bonfara ,
ni estas ebligita :
Sub ombrelo ŝirme
feliĉe stari pare ,
kaj protekti firme
nin premi dolĉe kare !
Ju pli nin turmentas ,
vi Pluveg’ malvarma ,
des pli ni nun sentas
danki vin ho ĉarma !
* * * * *

ĈU PERMESUS VI AL MI

Ĉu permesus vi al mi
jam voki vin per “ ci “ ?
Ho, karega kamaradin’
nun ni promesu nin !
Estas “ vi” tro malproksima ,
estu ci intima .
“ Vi” nur tie, “ ci “ ĉi tie …
sonas kiel ho malsame !
La kor’ deziras emocie
kapti cin ja flame !
* * * * *

NI HAVU NIAN MEM-ANGULON

Ni havu nian mem-angulon
plenumi nian dev-postulon .
En cia hejmo varma,
en angulo luma,
estu nia laborejo ĉarma
por nia ĝojo task-plenuma.
Ni metu seĝon, tablon,
portu keston, meblon;
por disvolvi la kapablon,
kaj atingi ĉian eblon.

Estas en sidej’ kvieta,
tamen por labor’ impeta.
Kvankam ĝi nun tre malgranda,
ĝi estas bazangula ŝtono,
por kreado pli kreskanta
de l’ kulturo kaj la bono.

Bazita jen modeste sur la realo ,
alte celante al l' idealo ;
Por ni kuŝas grava tasko :
jen estas la tuta homara renasko .
Ni devas veki plenplene genion,
disvolvi elfunde energion ,
ja, tiel ni plenumu nian mision!
* * * * *

AL NIA RONDO CI ALVENIS

Al nia ronco ci alvenis
per brava bela telegramo,
kaj ci kunsidon partoprenis
kun tutkara forta amo ;
Tio multe kraĝigis
nin ĉiujn, kaj novulojn frate ligis !


Renkonto el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

RENKONTO

Telefone
mi vokis vin,
telefone
vi vokis min.
en ĝuste sammoment’
el la disa lok’ ,
kun sama sentiment’
de la kora vok’
Estas ne hazard’ sen senc’
sed natura konsekvenc’ !

La renkonto de l’ anim’
en Univers’ sen lim’
ne povas esti duafoje.
:Do, ne lasu ĝin sen kor’ :
Nun firme tenu nin samvoje.
Jam plu ne disiĝi for !
* * * * *

PENTOJ

Jam longan tempon mi parolis
preskaŭ tutan la vesperon .
Sed mi disĝinte sentas :
ke ne povis kiel volis
ni parolis ĉefaferon .
Kaj mi kore forte pentas.

Ho, pardonu min,
kara kamaradin’
mi devis iri ĝis vojfin’
akompani vin .
Mi devis vidi ke la tram’
pace vi kondukis jam.
Mi pentas morde pro la am’

Jen kore ĵuras mi : de nun
ankoraŭ unu paŝon faru pli
ĝis la fino ĝis la plenum’
Jen grava instruo al mi de vi .
* * * * *

LARMO

Veron vi diris!
Ho, ankaŭ mi
profunde enspiris
kun emoci’ .
premiĝis la kor’ ,
la korp’ ektremis,
ĉu pro ĝojdolor’ ,
Ekplori mi emis .
Varmaj larmoj venis ,
kiam la vero min ĉidkaŭprenis.
Ho, jam matenis !
* * * * *

AL SEMOJ

Flugu, flugu niaj semoj ,
tra la aero en la sun’
trans herbejojn , rivereton
kaj monteton flugu nun.

Flugu , flugu niaj semoj ,
trans la valon per flugil’
trans baron , trans arbaron,
vasten en la suna bril’ !

Alten flugu niaj semoj ,
pli ol montoj nuboj jen ,
vasten flugu ĉiujn vojojn
al la kampoj kaj ĝarden’ .

Ĝermu kresku niaj semoj,
verda estu tuta ter’
kaj ekfloru pacaj floroj ,
vive brile kun esper’ !

* * * * *

Antau~ kelkaj mimutoj mi ricevis de la redaktanto de la poemaro. Mi konfesis al s^i la blogon. S^i g^ojis kaj diris al mi ke s^i ankorau~ tenas alian poemojn de 1.U. Mi iom timas! Mi komencus spozeble grandan aferon.


Ŝteli el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

AL RUĜA FLORO

Jen la floro ,
ĉarma ;
de sangkoloro
Varma ,
Vivruĝa ,
Kortuŝa :

Flor’ de dianto ; -
nun Tag’ de Virin’ ,
infankaresanto ,
profunde en la sin’
amon tenanto ,
kreanto laŭ destin’
dia esptanto !
* * * * *

FLOROJ ĈI TIE KAJ TIE

De frosto premite, de pluvo batite ,
la sunan radion ne plene ĝuinte ,
kadukaj palaj disfalis rapide
la floroj ĉi tie en nunjar’ kompatimda ,

Tamen tie malprksime
en la valo de patrin’
floroj floru riĉe pace
kun favor’ kaj kolor’ ,
kaj ĉiiirukaŭbraku milde rave
la infanon en la sin’ .
Ci suĉu sorbu ĝis satur’ ,
ĉi tien porti en la kor’ .
* * * * *

GRANATO

Ni portis pomon de granato ,
kun karaj sentoj korprofunde ;
La ŝtel’ amara , ne tre glata ,
tamen tenas ĝi abunde

Jen intere ĉarmajn gemojn
de rubeno sangkolora .
Ili portas sopirĝemojn ,
kaj vokas cin pro mia koro ;

Ĉiuj estas pretaj brili ,
kaj arde ekbruli, multeface ,
kaj de ci atendas ili
lipojn tuŝi dolĉe ŝmace !
* * * * *

MATENE

Matene , je l’ eklumiĝo de l’ tago ,
serĉante pllej belan medion
mi vagis sur bordo de l’ lago
por relegi leteron cian.

Pura kaj freŝa fluadis aero ,
alvenis ja dolĉa herbara aromo,
kaj floris reveme enotera ,
for jam ekster la bruoj de l’ homo.

Jen cian leteron mi legis, relegis,
sub la nobla montego ĉe bordo de l’ lago ,
kaj freŝan aeron plenkorpe enspiregis ,
je l’ eklumiĝo de nova la tago !


Infana Okulo (3) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

NI BALAU , NI BALAU !

Ni balau , ni blau ,
en la ĉambro, antaŭ pordo .
Ni balau , ni balau ,
en ĝardeno , en la korto .

Ni forigu jen polverojn ,
ni purigu nian plankon ,
Ni forviŝu jen polverojn ,
ni purigu nian ŝrankon .

Ni forviŝu jen polverojn
kaj purigu nian breton ,
Ni forviŝu jen polverojn
kaj purigu la bufedon .

Ni purigu la angulon,
ni ordigu niajn kestojn ,
klare viŝu la spegulon ,
kaj ordigu vestojn .

Ni for viŝu ka makulojn
kaj beligu la tabulojn ,
Ni forigu la malpurojn
kaj beligu ankaŭ murojn .

Ni forigu ĉifonerojn
kaj ordigu paperojn ,
Ĉion orde ni aranĝu
kaj konfuzon ni jam ŝanĝu .

* * * * *

LEONTODO

Malgraŭ malvarma veter’ ,
ĉe l’ franko de l’ voj’ ,
alkroĉe sur kruda ter!
brave persiste kun ĝoj’
jam ekfloras leontod’
elstare de la mod’ .

* * * * *
Vetero estas bela, kvankam vento brovas malvarme. Tra fenestro en korto mi vadas florantan blankaj nkrizantimojn. Apud ili staras malgrandaj plantoj kun multajn rug^aj globetoj. Kiam mi estas en milda, serena mateno, mi foje ekmemoras ridetojn de s-ro ITO. Lia rideto estis c^iam milda kaj hvigis al ni esperon. La espero estis ne certa, sed mi sentis ke iam venos bona tempo por ni. Kiel mia supozo g^i ne venis rapide, sed venadas pli kaj pli senurg^e . Por socio tio estas bona, c^u jes ? C^ar rapida s^ang^o envolvus nin en pereon.








nice!(0)  コメント(3)  トラックバック(0) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ

Infana Okulo (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

SERĈAS KUN AVIDO

Serĉas kun avido
varman panjan mamon
eta jen katido,
ĝi sopiras amon,
kaj krias mi mi mi mi,
tutkorpe tutanime,
deziras ĝi esprimi
vivi plej sublime.
* * * * *

DU INFANOJ DORMAS PARE

Du infanoj dormas pare
en patrina dolĉa sin’
Volus mi karesi kare
Vin, Anĝel’ Anĝelin’ !

Vian padan ĉarmon laŭdi
emas kun plenadmir’,
Vian balan sonĝon aŭdi (balan ? belan? )
volus min korsopir’ !

Eĉ mi volus nun petoli
gaje ĝoje ĝue vin :
Kaj eĉ volus kunparoli
sorĉe dolĉe ja sen fin’

Tenus forte vin en manoj
arde mi en ĉirkaŭpreme’ ,
Varme kun vi , geinfanoj ,
Kisu mi , ja nepre em’ !

Diru mian korsopiron
al Anĝeloj , ho patrin’ ,
donu mia bondeziron
je Tag’ de Sankta Vallentin’ !
* * * * *

Hodiau~ ni finfine legis la libron ' LA ZAMENHOF-STRATo'. Persone mi jam legis g^in antau~ kelkaj monatoj . En mia latsta parto estas tititan frazon el 'Epistolo al korintanoj' . Nome vortoj de apostolo Pau~lo. < Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj ang~eloj, sed ne havas amon, mi farig~us sonanta kupro au~ tintantan cimbalo. > Mi sentas profundan sencon en g^i . Multaj rekomendas ke Esperanto estas facila, pro tio oni povas rapide lernebla kaj praktikebla. Lau~ mia opinio interkompleno estas facila per Esperanto, c^ar esperantistoj uzas Ensperanton kun forta volo, per kiu ni interkomprenu unu la alian!


nice!(0)  コメント(2)  トラックバック(0) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ

Infana Okulo( 1) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

SONĜ O DE INFANA OKULO

Sur monotona dika muro
el tero seke flava,
jen, sin trovas unu figuro,
ĝi estas la okulo brava,.

Ĉu ĝin desegnis petola mano
de naiva juninfano ?
Ĝi elrigardas kaj enrigrdas ;
la muro nenion ŝirme gardas.
Ĉar sinkaŝi povas ja nenio
al la okulo tiel dia.
* * * * *

INFANETO SERĈAS MAMON

Infaneio serĉas mamon ;
Suĉu, suĉu, kaj kresku granda !
Al ĝi oferu senliman amon,
ĝi serĉas, vokas, vive krianta.

Infaneto, vivulo nova,
veninto el la mistera vivfonto,
ŝajne nun senforta, sed ĉion-pova
por senlima universo kaj estonto.

Donu al ĝi dolĉan mamon,
por ke ĝi kresku sana kaj saĝa.
Oferu al ĝi varman amon,
por ke ĝi vivu feliĉe, kuraĝe !
* * * * *

ETINFANĈJO KRIAS

Etinfanĉjo krias krias
pro l’ patrinjo, pro la mam’
Forte brave li pasias
saturiĝi en la am’

Kaj la momoj de l’ patrino
tuj vekiĝas je la kri’
streĉigas en la sino,
ekŝprucis lakta stri’.

Tiel forte forte brave
ankaŭ volus mi ekkrii,
ke elfluu milde rave
ama fluso emocie.
* * * * *

Poemoj en la ' Infana Okulo' estas sep. Kelkaj el ili estas longaj. Mi devos dividi ilin al tri partoj por montri.
Morgau~ okazos nia lernokunsido. Mi iom faros antau~ lernon, kvankam mi jam tuton legis.


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ

Unu sola (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

KANTO DE ABELO

En la sinon de la floro
enpuŝas korpon la abelo ;
Ravite de l’ odoro
ĝi serĉas por mielo.

Flugiloj febre tremas,
kuntire korp’ sin premas ;
Flari, suĉi ja rapidas,
tiel arde ĝi avidas.

Malfermu sin timema floro,
enlasu la abelon profunde ;
Nun leviĝu, volvu dolĉa odoro,
elfluu la miela fonto abunde ;

Ke mondo saturiĝu en feliĉo inunde
* * * * *

AL PIEDETOJ

Laboras bestoj etaj,
kun penoj jen ripetaj ;
Sur krudaj polvaj vojoj
silente ili iras.
Kaj pri ĝojoj kaj malĝojoj
nenion ili diras.
Pezan ŝarĝon porte
ili marŝon faras,
Kaj dank’ al ili, forte
oni vive staras.
Sed homoj eĉ ne vidas
aŭ moke ilin ridas.
Tamen,
mi trovas ilin karaj,
kaj sentas ilin ĉarme ;
ho, piedetoj paraj,
mi amegas ilin varme,
kaj karesas kore larme.
* * * * *

PIEDETOJ DE CIGNOJ

Sur paca akvo de l’ lageto
glite naĝas ĝi gracie,
la blanka cigno en kvieto,
jen brilante sunradie

Ho, la kolo delikata
kaj plumaĵo eleganta !
Sed al mi ja pli ŝatataj
piedetoj laborantaj
Sub la akvo jen malvarma,
Kiel ili estas ĉarmaj !

* * * * *

s-ro ITO guvidis Esperanto-Klubon de C^juo-Rodo-Gakuin. Mi trovis artiloron sur j^urnalo ASAHI eble en 1959. G^i estis vesperlernejo por laboristoj. Kaj mi vizitis tien. Tiam nejuna virino kun kimono akceptis min aferiste. S^i vidis min dubeme kaj diris ke la lernejo estas tute ne konvena por mi.. Mi anoncis ke mi volas lerni Esperanton kaj insiste pletendis. S^i malvonte donis al mi la klarigilon pri la lernejo.
Tiel mi eniris la lernejon en aprilo, 1960. La ofcistino estis tre bonkora kaj oni intime nomis s^in Onjo. Sed kiam s^i vidis min sola en koridoro, s^i donis bombonon al mi kaj diris ke mi rapide iru hejmen kaj la loko estas nekomvena por mi ! Sed mi opinias pri mi mem ke mi estas tute matura !


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ

Unu sola (1) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

parto de Unu sola

KARA UNU SOLA

Unu estas unu,
sed ne estas unu.

Unu venas el senlimo,
kaj sin direktas al senlimo.

Ne pensu ke unu estas malgranda,
ne diru ke ĝi estas malmulte.

Ĝi prezentas senlimon,
ĝi reprezentas la tuton.

Mistera estas unu,
potenca estas unu.

Respektu, amu la plej karan unu !
* * * * *

NE RIPROĈU FOLIOJN

Ne riproĉu foliojn,
ke ili estas ne floroj;
havas ili misiojn.

Kaj ne plendu la floron
ke ĝi ne estas folioj;
ĝi ankaŭ faras laboron!

Ne ignoru radikojn,
ke ili kaŝas sin teren.

Ne kurbigu la blanĉojn,
etendiĝi aeren!
* * * * *

KORA FRUKTO

Malantaŭ granda verdfolio
jen sin kaŝas eta io.
Oni ne rimarkis ĝin,
sed kiel mamo de knabin’,
malmole ŝvelis ĝi rondete,
nur modeste kaj kaj sekrete.
Ĝi ne floras elegante,
nek odoras aromante,
sed jam venis la sezon’,
ĝi maturas en burĝon’.
Floras, fruktas en samhor’,
dolĉas figo en la kor!.
* * * * *

Lau~ mia memoro pri s-ro ITO ( 1902.11.16 - 1967. 2.28. vera nomo : ISOZAKI Iwao)
foje deklamis poemojn de L. L. Zmenhof kaj la siaj survoje al stacidomo. Unu el ili estas "KARA UNU SOLA". Kiu estas via UNU ? Li diris al mi ke unu povas esti iu homo kaj ankau~ la terglobo au~ la mondo!


La Vinkto el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

Hodiau~ mi jam ne havas tempo kaj mi montros nur kelkajn poemon de I.U

La Vinkto el IDILIO

JEN UNU SIMPLA VINKTO

Jen unu simpla vinkto,
Ĉe l’ centra fiksa punkto ;
Disvolvi etendi ĝis sankto !
* * * * *

MI ĜIN PRENIS ŜTELE

Mi ĝin prenis ŝtele
ĉarman etan floron !
Ĉar ravas ĝi tro bele,
kaj logas mian koron!
* * * * *

RILATOJ

Estiĝas rilatoj ofte kaj multe,
grandaj, malgrandaj tre diverse.
Dum forpasas plejparto senrezulte,
iu malgranda penetras trauniverse.
Momenta tuŝeto ŝajne senforto
por ĉiam vivadas trans la morto!
* * * * *

NEBULA LAKTA ĈIRKAǓBRAK’

Nebula lakta ĉirkaŭbrak’
rozkoloras nun,
Ĉiele miele kisas sun’
Jen , naskiĝas tag’!







nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ
poemoj de I.U 伊東三郎 ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。