Lulkanto (3) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
TIAM TIE
Tiam tie
mi vidis cin ,
paroli kun ci
mi esperas .
Tamen , ho ve ,
ĝis la fin’
bona ŝanco
ne aperies .
Multaj homoj
ĉiu volis
kapti min ,
kaj kunparoli .
Ĉiu hom’
pri sia tem’
laŭ person’
kaj laŭ la em’
For barate
mi cin lasis .
senkompate
tempo pasis
Ho , kiel forte
mi deziris ,
sed nek unuvorte
al ci diris
* * * * *
MI SOLE EN ĈAMBRET’
Mi sole en ĉambret’
sopiras cin en kor’
fumon de cigared’
ne lasu flugi for !
* * * * *
NE POVIS MI ELDIRI
Ne povis mi eldiri
al ci “Bonvojaĝon ! “
Kaj sentas mi en koro
Akran la domaĝon ;
Ne povis ankaŭ diri
“ Ĝis la bonrevenon” .
Kaj tio al mi estas
peza korĉagreno ;
Nek petis mi transsendi
bondeziron al karuloj .
Kaj mi malkviete
larmas en okuloj.
Kie ci nun pasas ?
Kien vi veturas ?
Ĉu tage estas ci feliĉa ,
nokte cin plezuras ?
Se estus ci tre gaja
malgajus mi dolore.
Se estus ci malgaja
mi des pli plorus kore.
Ho , kie ci nun estas
en ĉi tiu horo ?
Kiel ci sentas
en cia mola koro ?
Jam ne tolereble
mia koro nun doloras ,
sopire al ci ploras !
* * * * *
コメント 0