Lulkanto (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
KONSOLLETERO
Petegas mi pardonu ,
mi sentas kordoloron ,
ĉar faris mi malbonon ,
rabinte al ci horon .
Mi kaŭzis al ci lacon
kaj cian sanon premis ,
eĉ dezirante pacon
cin ĝeni mi tro emis.
Ho , pardonon donu ci ,
aŭ pli bone , punu pli
per cia forta tord’
aŭ per cia akra mord’ !
* * * * *
FRANDAĴO
Ĉu mi donu , do , frandaĵon
kaj regalu cin per vin’ ?
Aŭ tre brile mi cin vestu ,
per juvel’ ornamu cin ?
Tamen , tamen , ci malgaja
diris ĉiam kun plendem’ ,
ke ĝi estas ne feliĉo ;
jen aŭdiĝas kora ĝem’ .
Kion faru, kiel agu
mi por ci , al ci , kun ci ?
Ĉiel feliĉigi cin
ĉiam , ĉie volas mi !
Ho , mi volus ĉion doni
al ci vere por feliĉ’ ,
sed neniom ĉe mi estas
da kapablo kaj da riĉ’ .
Do , oferu min dediĉe
mi al ci por fina ĝoj ‘ ,
nur laboru kaj esperu ,
jen la vera sola voj’ !
* * * * *
CI FARAS ĈIAM AL MI BONON
Ci faras ĉiam al mi bonon ,
eĉ perdinte pluvmantelon ,
ĉar mi havas urĝbezonon ,
ke forĵetu malnovon malbelon !
コメント 0