Lulkanto (4) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
ELDIRINTE “ ĈION BONAN ! “
Eldirinte “ ĉion bonan ! “
mi devis sola lasi cin .
Sed revenas mia koro
ree ree ja sen fin’ .
Sentoj pensoj sorĉodore
volve kirle flugas jen ,
Dolĉdolore svenkolore
kovras cin en ĉirkaŭpren’
Milde pace kisripete
dankkonsole cin karesu .
Sonĝe lulu jam kviete
zorgon ĝenon nun forgesu !
BONVOJAĜON !
Bonvojaĝon .
Mia kara !
Flugu gaje
al bordo mara !
Vagu ĝue
tra montet’ arbara ,
ludu ĝoje
en sunradio klara .
Volus ankaŭ mi
kun ci iri kune ,
Tamen ne eblas al mi
kune iri nune .
Do , ci flugu nun
por ni komune .
Varme por mi
ci baniĝu sune .
Por mi spiru plene
freŝan aeron .
Plene ĝuu por mi
kvietan liberon .
Rigardu por mi
belajn ĉarmajn florojn ,
Por flaru avide
ravajn bonodorojn .
Anstataŭ mi sufiĉe
ĝuu pejzaĝon ,
Anstataŭ mi plenumu
Felĉan vojaĝon .
Por mi ci aŭskultu
abaran susuron ,
Anstataŭ mi ci aŭdu
riveretan murmuron .
Kaj reveninte ci
donu al mi ĉion .
Al mi ci donu
cian tutan emocion.
Ĉi donu al mi
sunan odoron .
Al mi ci transportu
ondaran sonoron .
Plene ci donu
al mi spiron de naturo ,
Al mi ci transportu
serenon de lazuro .
コメント 0