Infana Okulo( 1) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
SONĜ O DE INFANA OKULO
Sur monotona dika muro
el tero seke flava,
jen, sin trovas unu figuro,
ĝi estas la okulo brava,.
Ĉu ĝin desegnis petola mano
de naiva juninfano ?
Ĝi elrigardas kaj enrigrdas ;
la muro nenion ŝirme gardas.
Ĉar sinkaŝi povas ja nenio
al la okulo tiel dia.
* * * * *
INFANETO SERĈAS MAMON
Infaneio serĉas mamon ;
Suĉu, suĉu, kaj kresku granda !
Al ĝi oferu senliman amon,
ĝi serĉas, vokas, vive krianta.
Infaneto, vivulo nova,
veninto el la mistera vivfonto,
ŝajne nun senforta, sed ĉion-pova
por senlima universo kaj estonto.
Donu al ĝi dolĉan mamon,
por ke ĝi kresku sana kaj saĝa.
Oferu al ĝi varman amon,
por ke ĝi vivu feliĉe, kuraĝe !
* * * * *
ETINFANĈJO KRIAS
Etinfanĉjo krias krias
pro l’ patrinjo, pro la mam’
Forte brave li pasias
saturiĝi en la am’
Kaj la momoj de l’ patrino
tuj vekiĝas je la kri’
streĉigas en la sino,
ekŝprucis lakta stri’.
Tiel forte forte brave
ankaŭ volus mi ekkrii,
ke elfluu milde rave
ama fluso emocie.
* * * * *
Poemoj en la ' Infana Okulo' estas sep. Kelkaj el ili estas longaj. Mi devos dividi ilin al tri partoj por montri.
Morgau~ okazos nia lernokunsido. Mi iom faros antau~ lernon, kvankam mi jam tuton legis.
コメント 0