SSブログ

Unu sola (2) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

KANTO DE ABELO

En la sinon de la floro
enpuŝas korpon la abelo ;
Ravite de l’ odoro
ĝi serĉas por mielo.

Flugiloj febre tremas,
kuntire korp’ sin premas ;
Flari, suĉi ja rapidas,
tiel arde ĝi avidas.

Malfermu sin timema floro,
enlasu la abelon profunde ;
Nun leviĝu, volvu dolĉa odoro,
elfluu la miela fonto abunde ;

Ke mondo saturiĝu en feliĉo inunde
* * * * *

AL PIEDETOJ

Laboras bestoj etaj,
kun penoj jen ripetaj ;
Sur krudaj polvaj vojoj
silente ili iras.
Kaj pri ĝojoj kaj malĝojoj
nenion ili diras.
Pezan ŝarĝon porte
ili marŝon faras,
Kaj dank’ al ili, forte
oni vive staras.
Sed homoj eĉ ne vidas
aŭ moke ilin ridas.
Tamen,
mi trovas ilin karaj,
kaj sentas ilin ĉarme ;
ho, piedetoj paraj,
mi amegas ilin varme,
kaj karesas kore larme.
* * * * *

PIEDETOJ DE CIGNOJ

Sur paca akvo de l’ lageto
glite naĝas ĝi gracie,
la blanka cigno en kvieto,
jen brilante sunradie

Ho, la kolo delikata
kaj plumaĵo eleganta !
Sed al mi ja pli ŝatataj
piedetoj laborantaj
Sub la akvo jen malvarma,
Kiel ili estas ĉarmaj !

* * * * *

s-ro ITO guvidis Esperanto-Klubon de C^juo-Rodo-Gakuin. Mi trovis artiloron sur j^urnalo ASAHI eble en 1959. G^i estis vesperlernejo por laboristoj. Kaj mi vizitis tien. Tiam nejuna virino kun kimono akceptis min aferiste. S^i vidis min dubeme kaj diris ke la lernejo estas tute ne konvena por mi.. Mi anoncis ke mi volas lerni Esperanton kaj insiste pletendis. S^i malvonte donis al mi la klarigilon pri la lernejo.
Tiel mi eniris la lernejon en aprilo, 1960. La ofcistino estis tre bonkora kaj oni intime nomis s^in Onjo. Sed kiam s^i vidis min sola en koridoro, s^i donis bombonon al mi kaj diris ke mi rapide iru hejmen kaj la loko estas nekomvena por mi ! Sed mi opinias pri mi mem ke mi estas tute matura !


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Unu sola (1) el Idil..Infana Okulo( 1) el .. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。