SSブログ

Ŝteli el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]

AL RUĜA FLORO

Jen la floro ,
ĉarma ;
de sangkoloro
Varma ,
Vivruĝa ,
Kortuŝa :

Flor’ de dianto ; -
nun Tag’ de Virin’ ,
infankaresanto ,
profunde en la sin’
amon tenanto ,
kreanto laŭ destin’
dia esptanto !
* * * * *

FLOROJ ĈI TIE KAJ TIE

De frosto premite, de pluvo batite ,
la sunan radion ne plene ĝuinte ,
kadukaj palaj disfalis rapide
la floroj ĉi tie en nunjar’ kompatimda ,

Tamen tie malprksime
en la valo de patrin’
floroj floru riĉe pace
kun favor’ kaj kolor’ ,
kaj ĉiiirukaŭbraku milde rave
la infanon en la sin’ .
Ci suĉu sorbu ĝis satur’ ,
ĉi tien porti en la kor’ .
* * * * *

GRANATO

Ni portis pomon de granato ,
kun karaj sentoj korprofunde ;
La ŝtel’ amara , ne tre glata ,
tamen tenas ĝi abunde

Jen intere ĉarmajn gemojn
de rubeno sangkolora .
Ili portas sopirĝemojn ,
kaj vokas cin pro mia koro ;

Ĉiuj estas pretaj brili ,
kaj arde ekbruli, multeface ,
kaj de ci atendas ili
lipojn tuŝi dolĉe ŝmace !
* * * * *

MATENE

Matene , je l’ eklumiĝo de l’ tago ,
serĉante pllej belan medion
mi vagis sur bordo de l’ lago
por relegi leteron cian.

Pura kaj freŝa fluadis aero ,
alvenis ja dolĉa herbara aromo,
kaj floris reveme enotera ,
for jam ekster la bruoj de l’ homo.

Jen cian leteron mi legis, relegis,
sub la nobla montego ĉe bordo de l’ lago ,
kaj freŝan aeron plenkorpe enspiregis ,
je l’ eklumiĝo de nova la tago !


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Infana Okulo (3) el ..Renkonto el Idilio ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。