Infana Okulo (3) el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
NI BALAU , NI BALAU !
Ni balau , ni blau ,
en la ĉambro, antaŭ pordo .
Ni balau , ni balau ,
en ĝardeno , en la korto .
Ni forigu jen polverojn ,
ni purigu nian plankon ,
Ni forviŝu jen polverojn ,
ni purigu nian ŝrankon .
Ni forviŝu jen polverojn
kaj purigu nian breton ,
Ni forviŝu jen polverojn
kaj purigu la bufedon .
Ni purigu la angulon,
ni ordigu niajn kestojn ,
klare viŝu la spegulon ,
kaj ordigu vestojn .
Ni for viŝu ka makulojn
kaj beligu la tabulojn ,
Ni forigu la malpurojn
kaj beligu ankaŭ murojn .
Ni forigu ĉifonerojn
kaj ordigu paperojn ,
Ĉion orde ni aranĝu
kaj konfuzon ni jam ŝanĝu .
* * * * *
LEONTODO
Malgraŭ malvarma veter’ ,
ĉe l’ franko de l’ voj’ ,
alkroĉe sur kruda ter!
brave persiste kun ĝoj’
jam ekfloras leontod’
elstare de la mod’ .
* * * * *
Vetero estas bela, kvankam vento brovas malvarme. Tra fenestro en korto mi vadas florantan blankaj nkrizantimojn. Apud ili staras malgrandaj plantoj kun multajn rug^aj globetoj. Kiam mi estas en milda, serena mateno, mi foje ekmemoras ridetojn de s-ro ITO. Lia rideto estis c^iam milda kaj hvigis al ni esperon. La espero estis ne certa, sed mi sentis ke iam venos bona tempo por ni. Kiel mia supozo g^i ne venis rapide, sed venadas pli kaj pli senurg^e . Por socio tio estas bona, c^u jes ? C^ar rapida s^ang^o envolvus nin en pereon.
Saluton. Mi trovis vian blogon, kaj prezentis ĝin en mia blogero je jena adreso: http://sibazyun.cocolog-nifty.com/sibazyun/2005/11/poemblogo_pri_i.html.
Mi prezentis tie ITO Saburo, precipe al alilandaj esperantistoj.
by Sibazyun (2005-11-19 01:52)
Se la supra ret-adreso ne funkcias, provu iri al mia baza blog-adreso, kaj iru al la dato 2005-11-09: http://sibazyun.cocolog-nifty.com/sibazyun/
by Sibazyun (2005-11-19 01:56)
Dankon, s-ro Sibazyun!
by iriza (2005-11-19 07:44)