Ŝalma Fajfo el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
HO KIEL GRANDA ESTAS TIU MIRO
Ho kiel granda estas tiu miro ,
kiel profunda estas tiu timo ,
kaj samtempe jen korĝojo kiel forta !
Ĉu ne aŭdiĝas plorsopiro ?
Ĉu ne vin frapas la mister' sen limo ,
super , super trans ja ĉiu vorto ?
Estiĝas la fakto neniam pensita !
Je timo kaj ĝojo , senfunda , senfina ,
nova viv’ enkorpiĝas el la mondspirito ;
En ploranta ,
kaj tremanta kor’ senpeka virgulina !
Ĉiel gardi , ĉiel nutri , plenkreskigi ĝin ,
tiun etan grandan vivon ,
ho kiel grava sufer’ !
Koraj zorgoj , korpaj penoj ,
ja senĉes’ , sen fin’ ;
Sed , plej karan ĉi infanon amu ,
fidu kun esper’ !
* * * * *
REKTE RIGARDE EN MIAN OKULON
Rekte rigarde en mian okulon ,
ci eldiras tre graven postulon ;
ke montru la vojon al regno senmorta
el efemera vivado senforta !
Sed jam tre bone ci scias ja tion ,
ke vortoj aŭ frazoj neniel sufiĉas.
La vera respondo postulas la ĉion !
necesas , ke mi al ci tuton dediĉas.
Ci povas trapasi ajn kien senlimen ,
kiel triumfe kun granda trofeo ,
se ci jam akiris plenplene l’animon .
Ci prenu , mi donas l’animon de l’kreo!
* * * * *
ŜALMA FAJFO
Kial plendas ci ĉagrene ,
ke nenio restus mane ,
koron sentus ci malplene ,
Ĉion tiel vanta vane ?
Al mi rabis ci animon ,
ankaŭ koron ; ĉion prenu !
For ĉagrenon , for la timon,
Rabu forte , firme tenu !
Eĉ prenita sur la vojo
simpla ŝalma herbfolio ,
kiam ludas ci kunĝojo ,
sonas ĉarme melodie .
Jam nun en maneto cia
mia koro kaj animo
estas pretaj harmonie
soni por ci en sublimo.
* * * * *
BLOVAS VENTO (en HAJKU _o)
Blovas vento el la mar!
jen muzikas pinarbar’
Vento vokas el la mont’
kaj respondas mara ond’ !
コメント 0