En Ĝangalo el Idilio [poemoj de I.U 伊東三郎]
EN ĜANGALO
Ve ,moskitoj , kuloj ,
ne faru atakon svarman
al bebo senhelpulo ,
ne suĉu sangon varman.
Ho , malicaj vi moskitoj
kial tieo senkompataj
atakas al kreito
tiel mola delikata ?
* * * * *
ANKORAŬ MALSEKAJ
Ankoraŭ malsekaj de rosoj matenaj ,
briletas , turmentas ruĝaj flavaj floroj ,
de revoj , de timoj de ĝojoj plenplenaj ,
Nun spiras kaj ĝemas , batbatas la koroj.
Pasas la vento , jen karesa , jen skue ;
radiiĝas la suno pli varme kaj pli arde .
Jam ne eblas sidi nur kviete kaj ĝue ,
Necesas nun brave stariĝi sin garde .
Kontraŭ sekiĝo , kontraŭ formorto ,
Por ĉiam ne velkiĝu brilantaj koloroj ,
Por ĉiam ondadu en vejnoj vivforto.
Profunde en koroj vivu ĉi-memoro!
* * * * *
EN NOVA LOĜEJO
Kviete kaj trankvile
ĉe l’ fenestro mi nun sidas .
Kaj verdajn kaj verdetajn
kampojn , arbojn vidas .
Tra l’ nebulo nun sin montras
jen la suno brile ,
aŭdiĝas ja ; birdetoj kantas ĉirpe trile.
Tre longe mi vagadis
sen hejmo en ĉifona vesto ,
Kaj vane nur serĉadis por la paca nesto .
Ofte mi sen mono , manĝoo
nur kun zorgoj penis.
Kaj finfine post la laco mi ĉi tien venis .
Jam post tre longa tempo , nun
reprenas mi krajonon,
ĉar ial iel emas mi imiti birdajn tonojn.
* * * * *
ODOROJ
Strato estas plena
je odoro de fumo,
fumoj gasoplenaj
de aŭton svarme zumaj,
elspirooj abomenaj ,
ve, sufoke vivkonsumaj !
Jen, for for , subite ,
tiun realon spite ,
flugas la memor’
al alia odor’…
Ĝi ne estas tarfumo ,
nek estis aromo ,
tiu neniel ŝatata
malagrabla odoro ;
Tamen nun malŝata
kaj soifa la koro
pasie ĝin sopiras ,
avide ĝin deziras .
Volus forete mi ĝin flari ,
ho , brutoj stalaj en mallumo ,
fojno , streko kaj humo ,
kaj ŝvita odoro de l’ homo!
コメント 0