SSブログ

La plej legitaj poemoj de I.U. [poemoj de I.U 伊東三郎]

Mi hodiaŭ ricevis sciigon pri mia blogo. Laŭ ĝi la plej legita artikolo estis poemojn de I.U.
Mi tre ĝojis, relegis kaj trovis miajn mistajpojn. Mi korektis ilin, sed ne kapablis ree meti en saman lokon. Pro tio mi denove metis ĉi tien liajn poemojn de PASIONO el Idilio.



LA FLUON NI TRANSIRIS

La fluon ni transiris ,
transpasis la riveron ,
kiu vivon spiris
kaj eklumis veron .

Ni alvenis landon , kiun ni sopiris ,
kaj sur la novan teron nun ni ekstaras ;
belaj floroj nin nun altiris !
odoron dorĉan ni flaras !

Post longaj erarvagoj ,
ŝancele kaj hezite,
jen haltoj kaj staradoj ,
ne firme en la agoj
ofte falinte kaj vundite…

Malĝojo kaj doloro
premis al l’animo
senforto kaj la timo
ĉagrenis en la koro .

Sed nun ni alvenis
la landon jen finfine ,
kiun la espero benis
ho , regno , al ni destina !

Ĉi tie ni kviete sidas ,
kaj pace laboras , liberas ,
ni nin amas , fidas ,
paŝtas , plugas , esperas.

Jen mielo lakto fluos ,
la vivo kreskos , pluos ,
tutan teron plenos ,
kaj ĉielon tenos !
* * * * *


TRANS LA RIVERO JORDANA

La eterna Di’
promesis ja al ni :
Jen estas grasa ter’
kie lakto kaj miel’
fluas en river’
Sub la belĉiel’.
Iru tien kun esper’
kaj kun fido kaj la am’ ,
tra dezerto , trans river’ ;
Tie vivu pace jam !

Ho , tiu regno estas kie ?
ĉu ci vere tion fidas ?
Jes , mi vidas jam ĉi tie ,
Ĉar ci milde kun mi ridas !
* * * * *


JUBILEA READMONO

Tra dezerto erarvagis ni
jam kvindek jarojn ,
Ni surpaŝis krutajn rokojn
kaj la sablajn marojn.

Nun ni staras sur la bordo
de la pac-rivero
Kaj momenton ni ripozas
post la longsufero .

Trans la ondoj antaŭ ni
jen sub lazurĉielo ,
Kuŝas kampo kie fluas
lakto kaj mielo .

Longan vojon rememoras
ni nun ho kun larmo :
Tutan tempon ni suferis
je malsat ‘ , malvarmo .

Jam batis nin ventegoj
sen rifuĝaj lokoj ,
Aŭ apenaŭ ni el morto
savis nin ĉe l’rokoj .

Sed el ĉiuj ĉi turmentoj
la plej akra bato…
Tio estis malkonfido
inter la gefratoj .

Sur standardo de l‘ Espero
kaj Pacienc’ obstina ,
Jen malgaja Majstr’ aldonis
“ la Konkordon “ fina.

Nun ne staras Li gvidanto
antaŭ ni armeo .
Sed Li vivas inter fratoj
des pli en realo .

Lin memoru, Lin plenumu ;
venis Jubelio !
Realigu readmononjn :
Frateco , Justeco , Egalo !
* * * * *


ĈI TIE NI KVIETE SIDAS

Ĉi tie ni kviete sidas ,
la tero , herboj bonodoras ;
Nun pace dolĉe ni ĝin vidas ,
tra la valo bele floras !
Ni esperas amas , fidas ,
paŝti , plugi , ni laboras .
Kaj mielo , lakto , fluos ;
idoj , anoj kreskos , pluos ;
Tutan teron ni plenplenos ,
kaj ĉielon ni alvenos !
* * * * *


PASIONO

Ĝis nun sciis mi nenion ;
nur nun ĵus mi sentas veron
fiksrigarde figfolion ,
ho , ĝemspire , korsufere …

Kion montrus tiu signo ,
kiel batus la doloro ,
jen najlite sur la lingo
trapikata en la koro !

Tiu tempo jen alvenus .
ĉu ci pretas , ĉu ci tremas
La momento cin ĉagrenus ?
Ho , mi koron al mi premas !
Ke aperu glora lumo
jen Pasiono de krucumo !
* * * * *


SUDA VENTO

Venas vent’ ,Suda vent’
trans ondoj , montoj tra l’aer’
kun freŝa sent’ , milda sent’
Ĝi portas pluvon sur la ter’

Kvieta pluv’ fekunda pluv’…
Nun arboj kampoj verdas pli
Jam vidu jen bela pluv’
ke la rikolton riĉan havas ni !

“ Al Vejtonama Amikeca Senditaro “


2005-12-11 10:26 nice!(0) コメント


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

HieraŭMi ankaŭ iros Berlin.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。