SSブログ

Kien iris la ĉino [rakonto de Iriza]

Ŝajnas al mi, tio okazis en 1904, ĉar en la antaŭa jaro mi estis 3 jara kaj perdis mian patrinon. Ŝi estis atakita per subita kormalsano kaj forpasis. Tiam ŝi estis 20 jara kaj mia patro estis nur 22 jara. Li estis ŝokita pro morto de sia juna edzino. Li forvagis ien lasainte min kvazaŭ konscia perdinto. Mi estis sola kaj mia avo , kiu estas patro de mia patrino, akceptis min en sia domo.

Maljunulo rakontis al sia filineto.

Mia avo estis kasito de kupra minejo, kiu estas en montaro Oou-Sanmjaku. Li loĝis en dometo, kiu estis malgranda vilaĝo ne malprokusime al mineja oficejo. Verŝajne estis kelkdek dometoj sed loĝantoj laboris en minejo kaj en tago preskaŭ neniu estis en la vilaĝeto. Tage mi sole ludis en ĝi kaj tagmeze mia avo revenis hejmen por doni al mi lunĉon. En la domo estis nur du ĉambretoj kaj terplanka kuirejo kie estis forno sed ne puto. Ni uzis komunan banujon kiu estis apud meneja oficejo. Sed por tinki kaj kuiri ni ĉerpis akvon de rojo. Ĝi fruis de fonto en monto kaj estis profunda malpli 10 centimetrojn. Mia laboro estis ĉerpi akvon por lunĉo. Ĉiutage mi iris tien kun bolpoto kaj ĉerpilo.

Iun belan tago mi iris tien laŭktime, Ĉirkaŭ akvoĉelpejo kreskis miskantoj. Ĉerpante akvon mi aŭdis bruon kaj ne ktima voĉo.
“ Bon-volu do-ni ak-von “
Mi retrovidis kaj vidis nekonatulon kiu tutlace sidis en altaj herboj. Konsternite mi forĵetis bolpoton kaj ĉerpilon kaj forkuris hejmen. Aŭdinte pri la afero avo diris al mi , ke mi nepre ne parolu pri la homo al aliaj. tuj faris kelkajn rizbulon kaj volvis ilin per folio de grandfolia magnalio . Kaj li ordonis al mi, ke mi portu tion al la viro. Mi refoje kuris al rojo kaj donis tion al li. Devolvinte la pakaĵon larmoj elfruis de laij okuloj. Mi haste prenis bolpoton kaj ĉerpilon kaj denve kuris hemjmen.
Mia avo diris al mi.
“ Li certe estas ĉino, kiu lastanokte forkuris de minejo. Japanoj trompis kaj altrude laborigis multajn homojn en minejo. Laboro en la minejo estas tre kruela. Preskaŭ ĉiuj laborantoj venis trompante. Kaj oni severe gardis ilin. Mi ne kredas ke li povos savi sin, sed nur esperas lian fortunon. “
Kaj denove li diris al mi, neniam elbuŝiĝu lpri la afero.

En tiu tempo ankaŭ japanoj estis malriĉaj. Multaj deziris gaini iel monon, kaj multaj falis en kaptilon de trompantoj. Ili devis labori en minejoj aŭ en ŝipoj katenite.Japanaj friponoj serĉis laboristojn ne nur en japanoj sed ankaŭ en ĉinoj kaj koreoj. Ankaŭ japana registaro serĉis ŝancon por agresi aliajn landojn. En tiu tempo oni ne permesis al ordinara japanoj havi kontakton kun popoloj de tiuj nacioj. Mi ne rakontis longe tiun aferon kiu okazis en mia infanaĝo, por eviti malavantaĵon en mia vivo.

Post la dua mondmilito maljunulo rakontis infanaĝan sperton al sia filineto kaj aldonis ke li ne povis forgesi ĉinon kun larmoprenaj okuloj kaj multfoje pensis kien li iris kaj kiel li vivis!





nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Kiu estas saĝa ? (Da..La unua datreveno ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。