SSブログ
rakonto de Iriza ブログトップ

Avinjo estas hejme::la kvina tago (fino) [rakonto de Iriza]

Matene en lito mi aŭdis gepatrojn, kiuj diris, ke avinjo foiros hodiaŭ. Je la sepa mi kuris al mia ĉambro kaj urĝe demandis al avinjo:
‘ Ĉu vi foriros hodiaŭ? ‘
Ŝi respondis jese. Mi diris:
‘ Mi bedaŭas! Mi bedaŭras! Mi devos reveni en mian ĉambron de la gepatra ĉambro!’
Aŭdinte tion avinjo kaj patro ekredegis. Kial?

Post foriro de panjo ni prenis matenmanĵon kvarope kaj portis fraĉjon al lia infanĝardenon per nia vogono. Poste ni triope promenis laŭ mia volo. Mi trovis fravan kaj blankan florojn. Mi volis fari florringon por mia pojno, sed ne estis trifolioj. Mi penis kunligi ilin, sed ne sukcesis. Avijno helpis min kaj finfine mi povis ligi du floron kaj mi estis tre kontenta.
IMG_0003.jpg

IMG_0004.jpg


Kiam revenis hejmen, patĉjo diris, ke ankoraŭ estas tempo, kion ni faru?
Mi decidis desegni sur trotuaro per kretoj. Mi portis kretujon de stokejo apud ĝardeno. Mi desegnis la maron kaj fiŝojn. Paĉjo la sunon kaj ŝipon. Avinjo kantis kaj desegnis polpon. La kanto estis tiu:

‘Estas tri teleroj.
Pluvis, pluvis, forte pluvis.
Hajlas hajlas hajleroj.
Hajlas hajlas hajleroj.
Oho, estas polpego.’
IMG_0005.jpg


Poste ni trinkis verdan teon. Paĉjo tranĉis dolĉaĵon el ruĝa fazeolo, kiun avinjo portis el Japanio. Japana nomo estas Jokan. Avijno prenis donon da sia porcio kaj alian donis al mi. Mi volonte gustumis tion malrapide kontente. Paĉjo diris ke ni ekiru. Mi protestis, ĉar mi ankoraŭfoje volas ludi en ĝardeno. Sed li ne konsentis al mi. Laŭ li ni antaŭ iri al flughaveno iros al vendejo de ludilo. Ĉar la 4a de septembro estos naskiĝtago de mia fraĉjo. Li estos dujara. Sed mankas tempo al avinjo por sendi donacon. Pro tio ŝi diris al paĉjo ke ŝi nun ĉetos ĝin kaj li tenu ĝin ĝis la dato. Mi demandis ke ŝi ankaŭ aĉetos ion al mi. Li neis. ‘Sed ankaŭ mi volas’ mi insistis. Li diris al mi ke mi mem petu al avinjo. Mi pensis kaj pensis kkiel mi petos al ŝi. Dum mia pensado ili jam decidis, kion avinjo aĉetos. Mi diris al ŝi:
‘ Avinjo ankaŭ donu al mi ion memoraĵo. Avinjo foriros. Mi estas malĝoja. Kiam vi donos ion, mi metos ĝin sur mia breto, kaj ĝi remerigos vin al mi …’
Mi sukcesis persvadi ŝin kaj elektis ne grandan arĝentan unikornon.

En flughaveno avinjo deponis valizon por iri al Danlando, kie okazos esperanta kongreso, kaj ni iris al restracio. Ni sidis apud fenestro. Manĝante lunĉon mi iom eklarmis. Paĉjo atentigis al mi ekflugontajn aviadilojn. Ni trovis balkonon, sur kiu oni vidas ekflugitajn aviadilojn. Paĉjo diris ke ni adiaŭos al avinjo kaj ekiros sur la balkonon .

Avinjo trapasis kontlorejon, iom levis sian manon, kaj svingante ĝin ŝin alaperis malantaŭ vitran pordon.
IMG.jpg



Avinjo estas hejme :la kvara tago [rakonto de Iriza]

Hodiaŭ panjo havas laboron. Paĉjo estis tre okupita de mateno. Li funkciigis lavmaŝinon kaj poste pendis lavitajn vestojn ĉe sekigilo. Ankaŭ li kuiris tagmanĝon. Mi kaj fracjo ludis kun avinjo. Fraĉjo petis legi bildolibron al ŝi. La libro estas tre asmuza. Ĉar vortoj estas nur ‘ Ne estas, ne estas. Ba!’ Plie desegnitaj bestoj estas tre amindaj. Pro tio ĝi plaĉas al ankaŭ mi. Mi ankaŭ ludis pianoludilon, sed fraĉjo ofte ĝenis min!
Post tagdormo mi vestis bele por iri al infanĝardeno. Nia klaso havos specialan kunvenon kun la familioj. Septembre aĝaj klasanoj estos lernantoj de elementa lernejo kaj hodiaŭ ni havos ĝuan tampon.
Paĉjo veturigis aŭton. Avinjo sidis apud li. Mi kaj fraĉjo sidis propran seĝon. Kiam ni atingis infanĝardenon, panjo venis per biciklo. Ni eniris en domon. Tie multaj familioj jam estis. Ili jam manĝas kaj trinkas. Ĉiuj familioj portis unu manĝaĵon kaj ni libere povas preni ilin. Ankaŭ estas multspecaj trinkaĵoj.
Poste ni staris podio kaj kantis kantojn, kiujn ni lernis ĉi jare. Kaj estis filmo. Ĝi estis registritaj en eventoj de infanĝardeno. Pro tio ni ĉiuj aperis en ĝi kaj partoprenantoj en la kunveno ĝoje kaj ridante rigardis ĝin.
Fine ni ricevis donacon. Ĉiu aĝa el ni ricevis grandan pakaĵon kaj ĉiu una malgrandan. Nomo de nia klaso estis veperto. Tial ĉiu ricevis pupon de vesperto. Ankoraŭ ni restis tie kaj ludis kune. Sed fraĉjo jam estis enua. Li revenis hejmen kun patro kaj avinjo.
IMG_0001.jpg


IMG_0002.jpg

pupo de vesperto, kiu ege plaĉas al fraĉjo

Avinjo estas hejme : la tria tago [rakonto de Iriza]

Post matenmanĝo paĉjo malmuntis nian vagonon kaj enmetis en aŭton kun infanĉaro. Ni piknikos al granda paro Familia-Ĝardeno en regiono Brandenburgo. Panjo diris al mi, ke tie estas fea arbaro kaj vivas feoj. Ni veturis preskaŭ unu horon kaj atingis tie. Paĉjo unue muntis nian vafonon kaj ni eniris parokon. Ĝi estis granda. Unue ni vidis giganta kurioza ferkonstraĵo. Iam ĉi tie estis indsurtiaĵoj ĉirkaŭita de granda arbaro. Tion oni ŝanĝis en porkon. Mi trovis fontojn sed la temperaturo estas ankoraŭ malvarma. Tial ni unue eniris arbaron. En ĝi estas multaj domoj senpordaj. Estis granda araneaĵo el metala ĉeno. Kiam mi rampis sur ĝi, mi eĉ riskis fali surteren tra la truo. Paĉjo kuris malsupren al mi. kaj savis min
Mi eniris kelkajn domojn, kaj por atingi enirtruon mi devis grimpi grandan eskalon aŭ rampi metalan reton.
IMG_0002.jpg

IMG_0001.jpg


En la fea arbaro neniu estis. Ni trapasas longan pasejon. Abrupte unu arbo elfumis celante nin. Miaj kruroj tremis kaj piedoj estis fikusitaj lignan pasejon. Paĉjo savis min brakumante. Kio okazis? Avinjo diris, ke feo petolis nin. Mi volis vidi feojn sed ŝi diris, ke homoj ne povas vidi ilin.

Ni lunĉis apud kanalo, kiu fruas inter Pollando kaj Germanio. Venis du boatoj.Kluzopordoj antaŭa kaj malantaŭa de la ŝipoj estis fermitaj. Oni prenigis internan akvon. Akvo altiĝis peskaŭ ĝis bordoj, dum ŝipistoj tenadis ilin kontraŭ la bordo kaptinte ŝunuronj, kiu pendas de la bordo. Kiam ni finis lunĉon, la akvo fariĝis plena, laboristo malfermis unu pordon pli kaj pli, fine batoj ekveturis dilektante al Pollando.
012.JPG

014.JPG


Finfine ni revenis ĉe fontoj. Ne estis tiel varma, sed kelkaj geknaboj ludis kun akvo. Mi kaj fraĉjo demetis tutan vestaĵojn kaj kuris en la akvon. Ludi kun akvo estis tre amuza.
018.JPG


Dum hejmeniro ni dormis tutan tempon. Por longe dormigi nin paĉjo longigis nian vojon kaj ni longe dormis.
Hodiaŭ mi estas tre okpita. Ĉar hodiaŭ okazos pilkoluda matĉo de monda ĉampio. Por situmuligi japanan teamon mi rajtos sidi antaŭ talevido!
023.JPG





Avinjo estas hejme :la dua tago [rakonto de Iriza]

Jam estas la 7a. mi rajtas ellitiĝi. Mi demetis kadron de mia lito. Jam longe mi mem faras tion kaj ellitiĝas. Mi kuris mian ĉambron, kie avinjo certe dormis hieraŭ vespere. Sed povas esti, tio estas mia sonĝo. Mi ŝtele malfermis la pordon. Avinjo estas! Ŝi sidas sur la matraco kaj skribis ion. Ŝi salutis min; bonan matenon! Mi ankaŭ. Ĉu avinjo estas vere , mi ankouraŭ ne sciis. Sed unue mi devus demeti piĝamon.
Fraĉjo Henli ankaŭ vekiĝis kaj vidis avinjon tra la malfrmata pordo. Li unuafoje vidis avinjo. Sed li senhizite eniris mian ĉambron, kaj per ronde malfermitaj okuloj li fikse rigardis ŝin. Avinjo ankaŭ salutas lin; bonan matenon. Li tuj eniris en la ĉambron kaj jam sidis metante genuoj kaj gluteoj sur plankon. Kiel li estas aŭdaca!

Sur tablo en sidĉambo estas donacoj de avinjo. Mi forte volis havi orelringoj. Ĉar kelkaj kamaradinoj en infanĝardeno jam havis ilin, sed mia patro ne permesis al mi truigi miajn orelojn kaj petis al avinjo ke ŝi portu orelornamaĝojn de Japanio. Hieraŭ vespere mi jam ricevis tion. Ili, kiuj estas el ruĝaj vitreroj, estas tre malpezaj kaj malgrandaj kaj bele ekbliretis en lumo.. Tio ege plaĉas al mi. Nun Henli ricevis lokomotivon, kiu estas en sako. Ĝi formas leona vizaĝo. Kiam li movigis ĝin sur planko, sen baterio ĝi eklumigas sian lanternon. Mi kaj fraĉjo multe kuris sur la planko por lumigi ĝin. Estis tre amuze.

Antaŭ matenmanĝo ni iris al merkato. Patrino restis hejme kaj aranĝis matenmanĝon. Ni manĝis jaĥlton. Tiam fraĉjo transdonis la ujon al avinjo. En ĝi ankoraŭ restas jaĥlton ĉar li ne povas preni tuton. Avinjo kolektis restantajn per kurelo kaj redonis ĝin al li. Kia kompriment’! Patrino diris germane, sed ankaŭ avinjo komprenis la vortojn kaj ni ĉiuj ridis.

Antaŭtagmeze mia patro aranĝis infanvagonon. Kiam ni premenas, paĉjo kaj panjo ĉiam portas ĝin. Ofte mi estas kondukisto kaj ordonis lokomotivon, kiu estas panjo aŭ paĉjo, kaj montris direktn. Hodiaŭ ni promenis al malgranda infana ludejon inter grandaj apartmentoj. Tie neniu estis. Tie estas balanĉiloj kaj pendponto, kiu ligis altejo kaj konstruaĵo. Plej superan konstruaĵon oni povas ankaŭ per ŝutparo. Kaj oni povas malsupreniri per tobograno. Ni ludis multe. Ankaŭ avinjo transiris pendponton kaj glitis malsupren de konstraĵo.

Posttagmeze, post tagdormo, ni iris al alia parko. Tie estas ligna vagonaro kun lignalokomotivo. Fraĉjo tre ŝata ĝin. Li vetrigas ĝin kiel kondukisto. Mi trovis trifolioj kun blankaj floroj. Ili odoras bone. Mi plukis kelkajn el ili kaj donis al avinjo. Ŝi komencis pluki multe, plektis florringon kaj donis tion al mi. Ĝi ornamis mian pjon kaj mi estis kontenta.

Post vespermanĝo mi petis al avinjo legi japanajn rakontojn. Ŝi legis por ni nur tri librojn. Mi volis pli, sed ŝi ne konsentis. Paĉjo diris al mi ke ŝi jam estas laca!

IMG_0001.jpg
 Nia vogono:
Veturi per ĝi sur gruza aŭ ŝtona pavimo estas tre amuze. Ĝi svingas nin alten, dekstren kaj maldekstlen, kaj ni tenas nin plenforte

Avinjo estas hejme :La unua tago [rakonto de Iriza]

Mi estas kvinjara knabino Emelii-Midori en Berlino. Mia nomo estas tre longa. Mia patrino estas germano kaj patro japano. Kial ma nomo estas longa? Miaj gepatroj volis doni german kaj japanan nomojn al mi, sed tio estas ne ebla. Ili kunigas du nomojn por mi. sed ofte oni nomis min Emelii.
Midori estas japane verda. Kial mi estas Verda? Oni diras, ke mia avinjo estas esperantisto, simbolo de la lingvo estas verda stelo, ĉiuj esperantistoj tre ŝatas verdan koloron. Tial mia patro nomis min Midori por montri respekton al sia patrino, sed li neniam diris tion al mi.

Hodiaxu avinjo venos el Japanio. Ni ne havas ĉambron por ŝi. Mia patro petis min, ke mi prutu mian ĉambron al ŝi. Anstataŭ tio mi povos dormi en gepatra ĉambro. Mi volonte konsentis. Vespere ŝi venos. Posttagmeze mi estis tre okpita. Ĉar ni devis malmunti mian liton, portis en gepatran ĉambron kaj denove devis munti tion. Ankaŭ ni aranĝis matracon kiel liton por avinjo. Kaj mi metis mian amindan pupon sur ĝi. Ĉar ŝi certe volos kun dormanto.

Mi petis al ŝi dolĉan kukon el ruĝa fazeolo. Ĉxu ŝi portos ĝin por mi? Mia frato Henri-Cubasa 22 monata nenion komprenas, kion mi atendas, kaj post vespermanĝo jam enlitiĝis. Mi estis permesata iri al flughavenon kun mia patro. Baldaŭ estas tempo ekiri.

En flughaveno ni atendis kaj baldaŭ avinjo venis. De kiam mi estis en Japanio, jam pasis preskaŭ jaro. Mi iom hezitis saluti, sed ŝi brakumis min kaj diris ke mi bone kreskis. Mi pendis al ŝia kolo medalionon el papero kaj lanfadeno, kiun mi mem faris. Ŝi tre ĝojis.
005.JPG
bonvena ornamaĝo, kiun mi faris!

Novigita rakonto: Korvo kaj virino [rakonto de Iriza]

Mia blogamiko,leginte mian rakonton ‘Korvo kaj figo’, admonis min ke mi iom precize skribu pri la virino, kia ŝi estas. Tial mi skribis jenan rakonton.
Mi foje sopiras fari bildolibron, sed m ne havas talenton desegni bildon. Mi tre bedaŭras tion!

Korvo kaj virino

En malgranda domo estas virino.
Ŝi havas ankaŭ tre malgrandan korton.
Tie ankoraŭ neniu planto kreskas krom sovaĝaj herboj.

Ŝi decidis ke ŝi plantu ion.
Kaj la virino iris al plantvendejo.
En ĝi troviĝas multaj floroj kaj fruktarboj

Narciso estas aminda en printempo.
Helianto aspetas gaja en la sunradio.
Krizantemo ŝajans nobla en prujnosezono.

Sed fruktarboj estas bona, ŝi pensis.
Pomo dolĉas.
Piro sukoplenas.

La virino trovis figarbon.
Somere kreskos verdaj folioj.
Aŭtune ĝi havos dorĉajn fruktojn.

Ŝi aĉetis kaj plantis figarbon en etan korton.
Korvo vidis tion de sur elektra kablo.
Kion faras la homo ?


Ŝi zorgis ĝin ĉiutage,
eĉ aspergis akvon sur ĝin.
La arbo verde kreskis

Somero pasis, aŭtuno venis.
La figarbo havis etajn verdajn fruktojn.
Tagon post tago ili fariĝis grandaj.

Ĉiumateme kaj ĉiuvespere
la korvo venis kaj gardis ilin
por rikolti bonan tempon.

La figoj kreskis kaj kreskis.
Ili fariĝis grandaj
kaj jam perdis verdajn kolorojn.

Iun tagon la korvo rimarkis;
la pintoj de figoj estas jam ruĝemaj.
Kaj ĝi prukis kaj manĝis ilin.

Ĝi estis tre kontenta
kaj grakis kun ĝojo sur la elektra kablo.
‘ Mi jam manĝis bongustajn figojn.’

La virino trovis branĉojn sen frukto.
Ŝi kriis kaj lamentis.
‘ Kiu prenis miajn figojn ?’

La korvo grake ridis kaj diris;
‘ vi estas stulta homo,
ne rimarkis bonan tempon!’

Kaj ĝi ekflugis foren!

Korvo kaj figoj [rakonto de Iriza]

Iun tagon korvo trovis verdajn etajn figojn.Kiam ĝi maturiĝos, ĝi pensis!
Matene por gardi etajn fluktojn ĝi flugis sur elektrokablon, kiu estas tuj apud la figarbo. Vespere, antaŭ iri sian neston ĝi same rigardis ilin de sur la kablo.
Pasis somero , venis aŭtuno. La figoj pli kaj pli grandiĝis. Finfine ĝi trovis ke haŭto de kelkaj fluktoj perdis verdan koloron kaj la pintoj estas ruĝemaj.
Venas tempo por manĝi. La korvo lerte prukis kaj manĝis unu post aliajn. Ĝi estis kontenta kaj forflugis gaje grakante

Virino trovis senflukutan branĉojn, veis kaj koleris.
La korvo grake ridis la stultan virinon!

Promeno [rakonto de Iriza]

Hodiaŭ mia avino en Japanio vizitis min kun siaj amikinoj. Mi tre ĝojis. Ŝi estas patrino de mia patro. Nia familio estas en Berlino .Kaj ĝi lastatempe transloĝiĝis al nova apartomento. Pro tio ili unua foje vizitis nin. Mia patro diris ke ni kune promenu prokusime de nia domo. Mi ĝojas, ĉar mi povos montri al ili mian promenejon.
Ekstere estas kurioze, foje pluvetas kaj foje sunas.
Mia patrino surmetis al mi ruĝan pluvsurtuton. Mi mem metis miajn piedojn en ruĝajn botojn. Mi jam estas granda, ĉar mi estas 26 monata.

Antaŭ nia apartomento laŭvice staras arboj de hipokaŝtano. Mia patro netre ŝatas ilin. Ĉar la fruktoj estas malmoraj. Kaj ili falinte sur tegmento de lia aŭto foje donas vundojn.
Mi transpaŝis larĝan vojon kaj eniris ne pavimitan vojon. Ambaŭ flanke estas heĝoj kaj post ili estas ĝardenoj. Mi trovis grandan flakon. Sur la akvo ŝvebas blanka nubo. Mi povas surigi min sur ĝi. Mi vigle metis miajn piedojn sur la nubon.
BAŜAN! sonas la akvo kaj fariĝis malklara.
< Emerie, kion vi faras? Akvo enirus en viajn botojn! >
Mia patro kriis.
< Ĉu la akvo estas en viaj botoj?>
Mia patrino dimandis min.
Kial ili ĉiam ĝenas min! Mi vidis miajn patrinon kaj patron. Li volas transiri la vojon kaj metis sian piedon sur aŭtopasejon.
< Papa! ankaŭ via piedo ne estas sur trotuaro. >
Miaj patro kaj avino ekridis. Kial?
Antaŭ heĝo estas multaj helikoj. Ili estas grandaj, mezgrandaj kaj malgrandaj. La koloroj estas diversaj, verdaj, flavaj, brunaj ktp. kaj eĉ estas nigremaj. Tri plenkreskuloj mire krietas.
< Kiaj diverkoloroj ! Tiaj koloraj heliko ne estas en Japanio! >
Mi volas montri al ili divesajn helikojn. Mi hastis antaŭen. Mi trovis kaj povis montri multe da ili. Mi ĝojas kaj fieras pro tio. Mi ankaŭ sentas min granda!

Rompita ovo [rakonto de Iriza]

Estis bona vetero. Miĉjo, sep jara knabo promenis monteton tuj proksime de sia hejmo. Tie malofte estas homoj, nur promenatoj pasas padon inter arbustoj. Kaj interne de ili tie kaj alie staras kriptomerioj (speco de konifero, japane SUGI). Ne estis ke tie okazis ian krimon, sed gepatroj de infanoj ĉiam diris al siaj infanoj, ke ne iru sole infanoj en tiun monteton, ĉar senhomaj lokoj estas tre danĝeraj. Sed la suno kaj printema vento allogis lin. Miĉjo venis sola.

Sur pado inter arbustoj estis speciale agrable. Li bonhumore fajfis malbone imite triloj de birdetoj.
_ Grak! _ kun akra kriaĉo burnuma birdo ekflugis de arbusto.
_ Kio okazis ?_ li kontemplis enen de tufarbusto. Li trovis tie neston de la birdo. Estis tri ovetoj palbluaj. Li etendis mano en arbuston kaj tuŝis ĝin. Ĝi estis varmeta kaj agrabla por lia mano.
_ Se patrino vidos ĉi tio, kion diros ŝi ? Ĝi estas tre aminda kaj bela. Ŝi certe miros !_
Li volis montri tion al sia patrino kaj prenis ĝin. La ŝelo aspektis mola kaj rempiĝema. Li pensis ke pro hazarda okazaĵo li falus teren. Por gardi oveton li kovris ĝin per ambaŭ manoj kaj atenteplene retroiris al sia hejmo.

Kun rapida paŝsono najbara virino venis de lia dorso kaj devacante ŝi rimarkis liajn manojn.
_ Saluton, Miĉjo! Kion vi tenas en viaj manoj? _ ŝi ridete demandis lin. Miĉjo ne volonte tamen malkovris kaj vidigis la oveton.
_ Kion vi faris ! _ ŝia mieno fariĝis riproĉplena.
_ Miĉjo. Ĉu vi konas kio estas ĝi ? Ĝi stas ovo de birdo. Ĝi baldaŭ estos birdeto. Do vi stelis indon de birdo. Certe patrina birdo nun veas !_
Miĉjo neniam pensis ke ĝi estas ido de birdo. Li nepre devas redoni ĝin al ĝia patrino kaj hastis al la nesto.

Kiam li prenis la oveton, lia konscienco iom riproĉis lin. Sed remetante ĝin al la nesto lia koro jam estis serena kaj ĝojplena pro ne farinta malbonaĵo. Li fajfante paŝis la padon direkte hejmen.
Ĉe enirejo de la monteto li renkontis kun sia patro. Li estis maltrankvila pro malaperinta sia filo kaj serĉis lin. Li unue riproĉis Miĉjon sed tuj rimarkis bonhumoron de sia filo kaj demandis.
_ Miĉjo, ĉu io bona estis ? _ Li rakontis pri ovo, kiun li trovis kaj stelis, sed redonis.
Mieno de la patro tuj fariĝis severa.
_ Vi redonis la ovon! Serpento atakus la neston! _
Haste ili rapidis al nesto. Sur la nesto estis blua serpento. Ĝi estis longa pli ol unu metron. Ĝi estis ĵus fininta sian festenon. Kvazaŭ kontente ĝi glutis en tufarbuston kaj senhaste malaperis.

Miĉjo estis ŝokita! Li ne sciis pri serpento. La serpento scias, ke ne estas danĝero sur spuroj de homoj. Pro tio ĝi ofte sekvas pasejojn per homaj spuroj. Do kiam homoj tuŝis naturon, ĝi ankaŭ iras tien. Tial homoj nepre ne tuŝu ajnan neston de sovaĝaj birdoj por gardi ilin.

De tiam pasis longe. Sed kiam venas printempo, la memoro reviviĝas en la koro de Miĉjo kaj li amare gustumas ĝin.


Sekreto de knabino [rakonto de Iriza]

Antaŭ kelkaj jaroj la dua mondomilito finiĝis. Mia familio estis en kampara vilaĝo, kiu estis piede de granda montaro. Mia patro estis instruisto. Krom familioj laborantaj en hidroelekta centralo, polica kaj instruistaj, ĉiu loĝanto devenis de la vilaĝo. Ĝi estis tute fermita kaj enua socio. Multaj el loĝantoj estis eksfarmisto. Post la milito ili ricevis terpecon, kiu estis iama farmrajta agro, sed multaj ankoraŭ estis malriĉaj. Ilia prezuro estis priparoli ion pri iu. La priparolo senprokraste vastiĝis en tuta vilaĝo. Unue ĝi estis afereto. Ekzample iu virino portis navan robon tre belan. Sed oni aldonis multajn aferojn elpensitajn kaj supozitajn. Ĉu ŝi vere aĉetis ĝin? Eble ne povas aĉeti ŝi mem. Kiel ŝi akiris ĝin? Kaj la onidiro fariĝis granda klaĉo kaj atakis personan vivon. Ofte la atakoj direktis novajn loĝantojn. Por ne fari la predon ili devis esti atentemaj. Eĉ iliaj infanoj estis same.

Mi estis en la kvara lernjaro. En malfrua printempo venis tri novaj lernatinoj en la lernejo. Ili estis fratinoj. La plej aĝa kaj la plej juna havas brunajn pupilojn sed estis japaneskaj, sed la mezaĝa kanabino, kiu venis en mia klaso, aspektis ne japana pro siaj tre blanka haŭto kaj lazuraj okuloj. Plie ŝia kapo estis vinditaj per blanka bandaĝo. Pro tio oni vidis ŝin eksteroridinara.

La familio ekloĝis proksime de hidroelekta centralo. La direkto estis ankaŭ la mia. Ni tuj estis amikinoj. Ŝi diris al mi, ke ŝi havas kontaĝan kruston sur la kapo, por eviti infekton al aliaj ŝi devas ĉiam vindi ĝin.

La famo pri la familio kuris tra la vilaĝo. Laŭ la onidiro ĝi venis de Hokkaido. Antaŭ milito estis en iu insulo de Kuliroj. La patro estas japana kaj la patrino estas blankrusa. Ŝia familio migris malpksimen pro la revolucio en 1917. Eĉ oni diris ke ŝi devenis de rusa nobelo. Sed mi neniam vidis ŝin.

Baldaŭ fariĝis somera libertempo. Kaj aŭtune rekomenciĝis nova lernosezono. Ni denove renkontis, kaj ŝi ankoraŭ portis kapobindaĝon. Iun tagon ŝi invitis min sian hejmon. Mi unuafoje vizitis ŝin. En ŝia hejmo gepatroj pakis aĵojn. Unuavide mi komprenis ke ili transloĝos ien. Ŝia patrino bonvenigis min per infaneca parolo.
Mi ne rememoras, kiujn ludojn ni faris. Abrupte ŝi demandis al mi, ĉu mi volas vidi ŝian kapon ? Mi foje pensis, kial ŝia malsano daŭras, ĉu ŝi ne suferas pro tio, sed ne eldiris tion al ŝi.
Kompleneble mi respondis “jes”. Ŝi prenis sian bindaĝon kvazaŭ demeti ĉapelon, kaj sub ĝi asperis malloge tranĉitaj haroj. Ili brilis ore kaj mole sub aŭtunaj sunradioj.
Sekvantan lundon ŝi venis en nian klason sen bandaĝo kun ora hararo kaj adiaŭs nin kun hela rideto.Ŝia nomo estis Cunjo.

Post pli ol dek jaroj mia fratino hazarde renkontis kun ŝia fratino en Ginza (Tokio) kaj sciis ke ili estas sanaj kaj vivas en Tokio.


Legendoj de flavaj floroj < la lasts parto> [rakonto de Iriza]

Estis granda urbo. Tie grandaj masonaj domoj konkure altigas sin. Inter ili estis malgrandaj apartomentojn, kie loĝas malriĉaj homoj. Unu el tiaj apartomentoj vivis knabo kaj lia patrino.
Pro akcidento li ne povis movi sin ekseter domon. Lia patrino laboris tage. Li preskaŭ ĉiam estis sola en la ĉambro. La ĉambro havas fenestroj, sed tra ili ne venis sunradioj. Ĉar ĝi estis inter grandaj domoj. Kaj ankaŭ betonaj bariloj de la domoj ĉirukaŭis ĝin. Plie branĉaj de zelkovo en najbara ĝardeno etendis sin alten antaŭ la ĉambro. Pro tio li povis nur vidi verdaĵon kaj aŭdi pepadon de birdoj. Ĉar venis birdoj sur ĝiajn malalatajn branĉojn por ripozi aŭ kaŝi sin de akraj okuloj de milvo. En ili estis paruo (japane ŝiĵuĝara), hipsiteto ( Hypsitetes amaurotis: japane hijodori), zosteropso (zosterops alpebrosa: japane meziro) k.t.p. sed multfoje venis paseroj. Lia plezuro estis aŭskulti ilian babiladon kaj alparolis al ili.
Iufoje la knabo diris al paseroj:
_ Oh, paseroj ! Venu ĉe mi. Mi estas sola. Mi volas ludi kun vi._
Paseroj saltetis sur rando de barilo. La knabo daŭrigis sian babiladon.
_ Mi ankaŭ volas vidi la sunon. La bariloj ĝenas venon de la sunradioj en la korton.Kiam mi estis infano, mi estis kamparo kun gepatroj. Kaj ni kune promenis. Mi foje kuris sur verda kampo sub la suno brilanta! Herboj estis tre belaj. La suno estis tre varma Sed lastatempe mi estas nur en la ĉambro. Ĉar mia patro jam ne estas kaj mia patrino laboras tage. Dimanĉe ŝi estas laca. Paseroj! Mi volas vidi la sunon helan. _
Paseroj klinis la kapon kaj pepis:
_ Li volas, volas, vidi, vidi, la sunon. La sunon!
Aŭdis tion strigo, kiu loĝas en supera branĉaro, kaj ululis :
_ Mi scias idon de la suno. La nomo estas helianto.
_ Mi ne scias, mi ne scias… _ pepis iu pasero aŭdante la strigon.
_ Mi konas ĝin._ klukis kolombo, kiu ĵus venis sur la branĉon de la zelkovo, _ mi konas kie estas helintoj, kaj oni ankaŭ nomas ĝin sunfloro.
_ Vi portu ĝin por li _ strigo instigis al la pasero.
_ Venu kun mi por peti tion al sunfloro !_ kolombo ekflugis kaj pasero sekvis ĝin.

Ili venis en grandan ĝardenon. Tie fiere floris helianto.
_ Mi petas, ke vi venu kun mi. _ pasero rakontis pri la knabo, sed helianto nee svingis la belan flavan hararon.
_ Mi ne povas flugi, nek paŝi. Mi donas al vi mian plej belan semon. Portu kaj semu ĝin sub la fenestro en la korto. Baldaŭ ĝi ĝermos, krekos, kaj poste mia ido floros! _

La semo estis tre granda. La pasero plenplene malfermis siajn bekojn, metis ĝin inter ili kaj povis apenaŭ flugi. Sed finfine ĝi sukcese metis la semon en la teron sub la fenestro.

Pasis kelkaj semajnoj kaj ĝi ĝermis. Pasis kelkaj monatoj...

Iun tagon la knabo tiris kurtenon de la fenestro por vidi ekseteren. Ekfrapis liajn okulojn ora granda floro. Kvazaŭ ĝi estis la suno.



Legendoj de flavaj floroj < la dua parto > [rakonto de Iriza]

Eta knabino staris sur altejo kaj rigardis foren. Okcidente vastas kampo kaj oriente proksimiĝas montaro. Rivero eliras de la montaro kaj serpentume fluas tra la kampo. Laŭ la rivero ŝoseo sinuas. Oni diras ke aliaj landoj estas trans la montaro.
Estis frua primtempo. Neĝoj apenaŭ degeris kaj kompo estis ankarŭ nude nigra. Ĉiumatene kaj ĉiuvespere, eĉ foje en tago ŝi staris samloke kaj rigardis foren.
_ De kiu flanko patro revenos ? _ ŝi demandis al si ĉiumomente kaj serĉadis lin en videbla mondo. Oni diris ke jam milito finiĝis. Kaj multaj soldatoj revenis hejmen, sed ŝia patro ankoraŭ ne.

Malantaŭ ŝi troviĝas malvasta kampo. La fino jam estas monta deklivo. Malgranda kabano staras kvazaŭ alkroĉiĝante al la deklivo. Antaŭ la kabano rampas pado. Kaj ĝi malsupernirante kuniĝas al soŝeo.
Juna virino semis en la kampo. Ŝi estis patrino de la knabino kaj vokis ŝin.
_ Mi petas akvon! _
. Ili ne havis puton kaj bezonatan akvon alportis de intermonta rojo..La knabino portis boilpoton kaj ĉerpilon el la kabano ĉar ŝi estas tiel malgranda, ke ŝi ne povis porti akvon en sitilo. Ŝi supreniris sur deklivo kelkmetrojn al la rojo. La akvo estas pura.
Ilia kabano havis nur terplankan ĉambron kaj unu dormoĉmbron. Pro malvasteco kuirado en loĝejeo sufokis ilin. Pro tio krom vintro ili faras kuiradon per eksterdoma forno, kiu nur havas simplan tegmenton el miskantoj.

Jam estis junio, sed ankoraŭ ne revenis la patro. Antaŭ kabano en kampo multe da malaltaj herberoj kereskis. La juna patrino malsaniĝis kaj ne povis planti rizon kaj legomojn. Pro tio herboj senĝenite ĝermis kaj kreskis ĉĉiuloke.
La knabino volis momon por kracigi la patrinon.Sed ili ne havis monom. Dume la herbo jam kreskis kaj havis nekalkeblajn florojn. Ili estis bele flavaj. Knabino iam demandis al la patrino.
_ Kiun nomon havas la floro? _
_ Oni nomas ĝin ora floro. _ ŝi respondis.

La kanbino pensis ke ilia nomo estas ora floro. Ĉu oni povus faris oron el ili ? Kiel? Oni kuirus ili. Se mi farus oron, mi povos peti kuracon de mia patrino al kuracisto. Ŝi eniris en monton kaj prenis multe da sekigitaj falintaj branĉoj. Ŝi purkis orajn florojn plenplene da kaldrono, ekfajrigis fornon kaj trunadis la florojn per stango kaj preĝis, ke naskiĝu oro. Jam estis vespere sed ŝi fervore bruligis fajron. Per ardo de fajro oraj floroj perdis siajn formon kaj koloron. Kaj baldaŭ ili fariĝis kokia likvaĵo simila al kaĉo. Ĉu mankas la floroj ? Ŝi denove purkis kaj purkis la florojn kaj aldonis ilin, sed oro ne naskiĝis en kaldrono.. Jam aperis steloj. Ŝiaj vangoj fluis larmoj senfine. Tiam nigra ombro aperis antaŭ ŝi. Unue ŝi pensis ke ŝia patro revenis sed li estis nekonata vojaĝanto. Li dimandis :
_ Kial vi ploras ? _
La knabino rakontis pri malsano de la patrino, kaj ankaŭ rakontis ke ŝi provis fari oron kaj fiaskis.
Li petis al la knabino.
_ Mi estas soifa. Ĉu vi povus doni akvon? _ ŝi donis al li ĉerpilon da akvo.
Li diris denove.
_ Ĝi estis bongusta, sed se ĝi estus pli freŝa, mi pli reviviĝos ! _
La knabino pensis ke se li estus ŝia patro, ŝi certe donos pli freŝan akvon, kaj diris al li:
_ Atendu momenton, mi ĉelpos freŝan akvo por vi._ kaj malaperis kun boilpoto.
La vojaĝanto eligis ormoneron el sia poŝo, enmetis ĝin en la kaldronon kaj foriris neatendante la akon.

Kiam ŝi portis akvon, estis mallume. Ŝi ne povis trovi la vojaĝanton kaj nur en forno restis iom da fajro. Ŝi pensis ke petola vulpo aperis kaj ŝercis ŝin.
Ŝi kun bedaŭro prenis stangon kaj lastafoje trunis enon de la kaldrono per ĝi. Tiam ŝi aŭdis tinton kaj trovis ormoneron.
Ŝi ne sciis kiu donis ĝin al ŝi, ĉu la vojaĝanto aŭ dio aŭ petola vulpo. Ŝi volis danki al donacanto sed nur feliĉige glimis steloj super ŝi.



Legendoj de flavaj floroj < la unua parto > [rakonto de Iriza]

Iam estis virino, kiu loĝis en kampara vilaĝo kun sia filo. La vilaĝon ĉirkaŭis montaro. La loĝantoj malofte vizitis en alian mondon trans montoj. Printempe kaj aŭtune venis kolportisto. Krom li preskaŭ neniu vizitis tien Sed ili milde ĝuis sian vivon.
La kolportisto alportis medikamentojn ŝtofoin k.t.p., kiujn oni ne povas produkti en la vilaĝo. Kaj nokte li rakontis kastelon, la vivon de samrajo kaj komercistoj, aŭ mirindajn okazintaĵojn en transmontara mondo. Tio iom ekscitis ilin, sed kun lia foriro ili revenis en kvietan sian vivon.
La virino estis malriĉa, laboris de frua mateno ĝis malfrua vespero, sed ŝi estis kontenta kaj feliĉa zorgante kreskantan infanon. Kun ŝia amo la filo sane kreskis kaj jam estis granda knabo. Li helpis laboron de sia patrino kaj gaje ludis kun vilaĝaj kamarodoj, aspektis feliĉa. Sed de iam li estis ravita al alia mondo trans montaro, kiun li aŭskultis de kolportisto. Li iluziis sin pri ankoraŭ ne vidanta mondo kaj volis iam nepre vojaĝi en grandan mondon. La fantazio pli kaj pli grandiĝis kaj li pensis, ke por li certe estos bona ŝanco en nekonata mondo, nepre devas iri tien. De tempo al tempo li diris sian deziron al sia patrino, tiam ŝi admonis lin :
”Ffeliĉo ne estas ie. Ni estas sanaj. Laborante ni povas teni nian vivon. Mi estas feliĉa. Krom tio, kia feliĉo estas en la mondo!”
Tamen li ne povis konsenti ŝin kaj iun aŭtunan tagon la kanbo foriris de sia hejmo kaj malaperis de la vilaĝo. De tiam oni jam ne vidis lin

La knabo iris laŭ rivero, kiu fluas inter montoj. Kiam montpado mallarĝiĝis, li eniris en la monton kaj grimpis supren kaj malsupren en montoj. Fojfoje estis malgrandaj vilaĝoj inter montoj. Li petis al la loĝantoj laboron kaj nutraĵon. Kiam ne troviĝis homa loĝejo, li noktis sub granda arbo aŭ apud rokego. Li marŝis longe, migris longe tamen ne trovis feliĉon. Nur li vidis multe da malriĉaj homoj. Pro longa migradoli estis laca, la vestoj jam estis ĉifonitaj. Kiom da pajlsandaloj li foruzis! Sed li daŭrigis sian vojaĝon. Li pensis ke li ne povos reveni hejmen sen rezulto. Iuvespere en monto li trovis grandan zelkovon kiu havas grandan truon. Li pensis ke ĝi sufice granda por lia dormloko kaj ŝirmos lin por pluvo kaj vento. Li ne havas nutraĵon, kvankam li estis malsata. Enirinte en ĝi li tuj ekdormis pro lacego.
Kiom da horoj li dormis! Granda bruo vekigis lin. Iom sube de la zelkovo estis vaka tereno. Sub hela lunlumo li vidis dekkelkaj homoj ronde sidataj tie. Ili ridis, manĝis kaj eĉ kantis. En la mezo estis fajro kaj flamis. En la aero saturis odoro de manĝaĵoj kaj ĝi tentis lin.La knabo ne povis teni sin kaj eliris de la truo. Unu el ili trovis kaj tiris lin al ilia estro. Ĝi estis rabistaro. Ili donis al li manĝaĵon. De tiam li vivis kun rabistoj.

Multe da jaroj pasis. Onidiro ankaŭ venis en la vilaĝon. Laŭ ĝi knabo partoprenis en gango kaj post forpaso de la ĉefo li fariĝis ĉefo. La patrino veis tion kaj baldaŭ mortis. Post sia forpaso vilaĝanoj tute forgesis virinon kaj ŝia filon. nur restis ilia dometo ruinita.

Iun aŭtunan tagon fortika viro staris antaŭ ruina dometo, kie iam loĝis malriĉa virino kun sia filo. Nun tie neniu estis. Antaŭ ĝi vastiĝis sovaĝ kampo. Li iris en vilaĝon kaj demandis al unuafoja renkotanto, kiel vivas la virino. Damandato respondis:
“ Ŝi mortis jam antaŭ longe. Ŝi estis kompatinda! Ŝi havis filon sed li forlasis sian patrinon. Kaj per onidiro ŝi sciis ke ŝia filo fariĝas rabisto. Ŝi forte hontis, malsaniĝis kaj mortis sole!”
En la nokto, sub luna lumo la viro fikse staris antaŭ ruina dometo. Li estis iama knabo, filo de la malriĉa virino. Li vidadis kampon, kie lia patrino kultivis legomojn kaj rizon, sed ĝin nun kovras sovaĝaj herboj, Sur liaj vangoj fluis larmoj. Li senvoĉe ploris kaj ploris longe. Li portis sakon ĉe la kokso. En ĝi estis orsablaro. Li portis ĝin por sia patrino. Fine li hurlis al luno kvazaŭ lupo kaj ŝutis sian tutan oron al la kampo. Post tio li foriris ien.

Venis printempo. Herberoj ĝermis, kreskis kaj floris. La floroj brilis ore. Aŭtune ili havis multe da guŝoj. En ili estis malgrandaj semoj. La planto estis kolzo naskita de oro . Vilaĝanoj rikoltis tiujn semojn, produktis oleon el ili kaj riĉiĝis la vivo.



Kien iris la ĉino [rakonto de Iriza]

Ŝajnas al mi, tio okazis en 1904, ĉar en la antaŭa jaro mi estis 3 jara kaj perdis mian patrinon. Ŝi estis atakita per subita kormalsano kaj forpasis. Tiam ŝi estis 20 jara kaj mia patro estis nur 22 jara. Li estis ŝokita pro morto de sia juna edzino. Li forvagis ien lasainte min kvazaŭ konscia perdinto. Mi estis sola kaj mia avo , kiu estas patro de mia patrino, akceptis min en sia domo.

Maljunulo rakontis al sia filineto.

Mia avo estis kasito de kupra minejo, kiu estas en montaro Oou-Sanmjaku. Li loĝis en dometo, kiu estis malgranda vilaĝo ne malprokusime al mineja oficejo. Verŝajne estis kelkdek dometoj sed loĝantoj laboris en minejo kaj en tago preskaŭ neniu estis en la vilaĝeto. Tage mi sole ludis en ĝi kaj tagmeze mia avo revenis hejmen por doni al mi lunĉon. En la domo estis nur du ĉambretoj kaj terplanka kuirejo kie estis forno sed ne puto. Ni uzis komunan banujon kiu estis apud meneja oficejo. Sed por tinki kaj kuiri ni ĉerpis akvon de rojo. Ĝi fruis de fonto en monto kaj estis profunda malpli 10 centimetrojn. Mia laboro estis ĉerpi akvon por lunĉo. Ĉiutage mi iris tien kun bolpoto kaj ĉerpilo.

Iun belan tago mi iris tien laŭktime, Ĉirkaŭ akvoĉelpejo kreskis miskantoj. Ĉerpante akvon mi aŭdis bruon kaj ne ktima voĉo.
“ Bon-volu do-ni ak-von “
Mi retrovidis kaj vidis nekonatulon kiu tutlace sidis en altaj herboj. Konsternite mi forĵetis bolpoton kaj ĉerpilon kaj forkuris hejmen. Aŭdinte pri la afero avo diris al mi , ke mi nepre ne parolu pri la homo al aliaj. tuj faris kelkajn rizbulon kaj volvis ilin per folio de grandfolia magnalio . Kaj li ordonis al mi, ke mi portu tion al la viro. Mi refoje kuris al rojo kaj donis tion al li. Devolvinte la pakaĵon larmoj elfruis de laij okuloj. Mi haste prenis bolpoton kaj ĉerpilon kaj denve kuris hemjmen.
Mia avo diris al mi.
“ Li certe estas ĉino, kiu lastanokte forkuris de minejo. Japanoj trompis kaj altrude laborigis multajn homojn en minejo. Laboro en la minejo estas tre kruela. Preskaŭ ĉiuj laborantoj venis trompante. Kaj oni severe gardis ilin. Mi ne kredas ke li povos savi sin, sed nur esperas lian fortunon. “
Kaj denove li diris al mi, neniam elbuŝiĝu lpri la afero.

En tiu tempo ankaŭ japanoj estis malriĉaj. Multaj deziris gaini iel monon, kaj multaj falis en kaptilon de trompantoj. Ili devis labori en minejoj aŭ en ŝipoj katenite.Japanaj friponoj serĉis laboristojn ne nur en japanoj sed ankaŭ en ĉinoj kaj koreoj. Ankaŭ japana registaro serĉis ŝancon por agresi aliajn landojn. En tiu tempo oni ne permesis al ordinara japanoj havi kontakton kun popoloj de tiuj nacioj. Mi ne rakontis longe tiun aferon kiu okazis en mia infanaĝo, por eviti malavantaĵon en mia vivo.

Post la dua mondmilito maljunulo rakontis infanaĝan sperton al sia filineto kaj aldonis ke li ne povis forgesi ĉinon kun larmoprenaj okuloj kaj multfoje pensis kien li iris kaj kiel li vivis!





rakonto de Iriza ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。