SSブログ

Sekreto de knabino [rakonto de Iriza]

Antaŭ kelkaj jaroj la dua mondomilito finiĝis. Mia familio estis en kampara vilaĝo, kiu estis piede de granda montaro. Mia patro estis instruisto. Krom familioj laborantaj en hidroelekta centralo, polica kaj instruistaj, ĉiu loĝanto devenis de la vilaĝo. Ĝi estis tute fermita kaj enua socio. Multaj el loĝantoj estis eksfarmisto. Post la milito ili ricevis terpecon, kiu estis iama farmrajta agro, sed multaj ankoraŭ estis malriĉaj. Ilia prezuro estis priparoli ion pri iu. La priparolo senprokraste vastiĝis en tuta vilaĝo. Unue ĝi estis afereto. Ekzample iu virino portis navan robon tre belan. Sed oni aldonis multajn aferojn elpensitajn kaj supozitajn. Ĉu ŝi vere aĉetis ĝin? Eble ne povas aĉeti ŝi mem. Kiel ŝi akiris ĝin? Kaj la onidiro fariĝis granda klaĉo kaj atakis personan vivon. Ofte la atakoj direktis novajn loĝantojn. Por ne fari la predon ili devis esti atentemaj. Eĉ iliaj infanoj estis same.

Mi estis en la kvara lernjaro. En malfrua printempo venis tri novaj lernatinoj en la lernejo. Ili estis fratinoj. La plej aĝa kaj la plej juna havas brunajn pupilojn sed estis japaneskaj, sed la mezaĝa kanabino, kiu venis en mia klaso, aspektis ne japana pro siaj tre blanka haŭto kaj lazuraj okuloj. Plie ŝia kapo estis vinditaj per blanka bandaĝo. Pro tio oni vidis ŝin eksteroridinara.

La familio ekloĝis proksime de hidroelekta centralo. La direkto estis ankaŭ la mia. Ni tuj estis amikinoj. Ŝi diris al mi, ke ŝi havas kontaĝan kruston sur la kapo, por eviti infekton al aliaj ŝi devas ĉiam vindi ĝin.

La famo pri la familio kuris tra la vilaĝo. Laŭ la onidiro ĝi venis de Hokkaido. Antaŭ milito estis en iu insulo de Kuliroj. La patro estas japana kaj la patrino estas blankrusa. Ŝia familio migris malpksimen pro la revolucio en 1917. Eĉ oni diris ke ŝi devenis de rusa nobelo. Sed mi neniam vidis ŝin.

Baldaŭ fariĝis somera libertempo. Kaj aŭtune rekomenciĝis nova lernosezono. Ni denove renkontis, kaj ŝi ankoraŭ portis kapobindaĝon. Iun tagon ŝi invitis min sian hejmon. Mi unuafoje vizitis ŝin. En ŝia hejmo gepatroj pakis aĵojn. Unuavide mi komprenis ke ili transloĝos ien. Ŝia patrino bonvenigis min per infaneca parolo.
Mi ne rememoras, kiujn ludojn ni faris. Abrupte ŝi demandis al mi, ĉu mi volas vidi ŝian kapon ? Mi foje pensis, kial ŝia malsano daŭras, ĉu ŝi ne suferas pro tio, sed ne eldiris tion al ŝi.
Kompleneble mi respondis “jes”. Ŝi prenis sian bindaĝon kvazaŭ demeti ĉapelon, kaj sub ĝi asperis malloge tranĉitaj haroj. Ili brilis ore kaj mole sub aŭtunaj sunradioj.
Sekvantan lundon ŝi venis en nian klason sen bandaĝo kun ora hararo kaj adiaŭs nin kun hela rideto.Ŝia nomo estis Cunjo.

Post pli ol dek jaroj mia fratino hazarde renkontis kun ŝia fratino en Ginza (Tokio) kaj sciis ke ili estas sanaj kaj vivas en Tokio.


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Pri la temo ‘Eŭgeno ..En majo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。