Pri la temo ‘Eŭgeno Miĥalski en gazeto KOMENCANTO [eseo de Iriza]
Hieraŭ mi ricevis gazeton KOMENCANTO n-ro 1. En ĝi mi trovis biografian skizon de Eŭgeno Miĥalski kaj tre ĝojis. Ĉar mi havis interson pri li. Antaŭe familio de malnova E-isto petis likvidi E-librojn kaj mi trovis lian malgrandan poemaron eldonita en 1932 . La papero estas jam bruna kaj ĝi estas tre maldika. La paĝoj estas nur 40. Sed la titolo ‘Fajro kuracas‘ interesis min.
Iuj diris al mi, ke malnovaj verkoj ne interesas ilin, sed mi ŝatas. Ĉar estas en ili historio de nia movado kaj la esperoj, la suferoj, la penadoj, la ĝojoj de niaj antaŭuloj. Kaj foje mi havis kuraĝon aŭ imagon al estonteco impresite de ili.
Mia kapableco por legi ankoraux ne suficxas.
Mi volas legi kiel vi eblas.
Tiam, mi povas gxui kion vi gxuas.
Novaj aux malnovaj ne gravas, bonaj estas bonaj, interesaj estas interesaj, cxu ne?
by stela (2007-05-12 05:02)
Jes, mi pensas same kiel vi!
Eble oni devas elekti iun aux alian pro limigita tempo!
Sed kvankam tio mi penas ripete legi saman libron por kompreni pli bone.
by iriza (2007-05-13 10:06)