SSブログ

Papaveto rememorigis al mi… [eseo de Iriza]

Mi havas malvastan korton. Ĝi estas ververe eta. Laŭ japana esprimo ĝi estas malvasta kvazaŭ kata frunto .
Lastjare mi transloĝiĝi ĉi tien. Tiam estis sarkite verkitaj papavetoj. Tiam kelke da ili jam disŝutus la semojn. En frua printempo multaj ĝermis. Antaŭe mi malofte vidis papaveton kaj lastatempe sciis nomon de la floro. De kie ili venis! Mi lasis ilin.
Vintre mi donis memfaritan srekon en la korteton. Certe papavetoj nutris sin per ĝi. Ili nun floradas unuj post aliaj. La floroj estas grandaj kaj impone okupas tutan korteton..
La floroj rememorigis al mi unu poemon, kiu estas sur la unua paĝo de la libro, titolita “ Mia verda pado” verkita de bulgara Esperantisto Ĥristo Gorov. . Verŝajne multaj E-istoj ŝatus la poemon!

La verda pado

Verda estas mia pado,
min kondukas tra la mond’,
ornamitas per papavoj
preter kampoj kaj sur mont’

De la aĝo adoleska
ĝis mi iĝis maljunul’
kantojn forĝis mi honestajn
por amikoj verdaj nur!

Kaj iu dirus moke:
– Ĉu ne perdis tempon vi ?
– Se naskiĝus mi denove
padon saman trafos mi!

Antaŭ pli ol 15 jaroj mi gastigis bulgaron. Sekvantan jaron li venis kiel ĉiĉerono kaj donis al mi kelke da libroj. Gi estas unu el ili. Mi jam ne memoras lian nomon, sed bone memoras lian sincerecon.


nice!(0)  コメント(2)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 2

jeo

Bela poemo. Dankon
Mi fresxe malkovris vian blogaron. Gxi placxas al mi.
Cxu vi permesas ke mi kusxos vian blogadreson en la mia?
Samideane
by jeo (2007-05-10 01:58) 

iriza

Mi elkore dankas vin pro la propono!

Mi nun vizitis vian blogon kaj gxojas, ke mi povis viziti vin. Car mi iam vizitis la vian sed ne povis retrovi..
by iriza (2007-05-10 09:21) 

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

prezento de Esperant..Pri la temo ‘Eŭgeno .. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。