SSブログ

Rompita ovo [rakonto de Iriza]

Estis bona vetero. Miĉjo, sep jara knabo promenis monteton tuj proksime de sia hejmo. Tie malofte estas homoj, nur promenatoj pasas padon inter arbustoj. Kaj interne de ili tie kaj alie staras kriptomerioj (speco de konifero, japane SUGI). Ne estis ke tie okazis ian krimon, sed gepatroj de infanoj ĉiam diris al siaj infanoj, ke ne iru sole infanoj en tiun monteton, ĉar senhomaj lokoj estas tre danĝeraj. Sed la suno kaj printema vento allogis lin. Miĉjo venis sola.

Sur pado inter arbustoj estis speciale agrable. Li bonhumore fajfis malbone imite triloj de birdetoj.
_ Grak! _ kun akra kriaĉo burnuma birdo ekflugis de arbusto.
_ Kio okazis ?_ li kontemplis enen de tufarbusto. Li trovis tie neston de la birdo. Estis tri ovetoj palbluaj. Li etendis mano en arbuston kaj tuŝis ĝin. Ĝi estis varmeta kaj agrabla por lia mano.
_ Se patrino vidos ĉi tio, kion diros ŝi ? Ĝi estas tre aminda kaj bela. Ŝi certe miros !_
Li volis montri tion al sia patrino kaj prenis ĝin. La ŝelo aspektis mola kaj rempiĝema. Li pensis ke pro hazarda okazaĵo li falus teren. Por gardi oveton li kovris ĝin per ambaŭ manoj kaj atenteplene retroiris al sia hejmo.

Kun rapida paŝsono najbara virino venis de lia dorso kaj devacante ŝi rimarkis liajn manojn.
_ Saluton, Miĉjo! Kion vi tenas en viaj manoj? _ ŝi ridete demandis lin. Miĉjo ne volonte tamen malkovris kaj vidigis la oveton.
_ Kion vi faris ! _ ŝia mieno fariĝis riproĉplena.
_ Miĉjo. Ĉu vi konas kio estas ĝi ? Ĝi stas ovo de birdo. Ĝi baldaŭ estos birdeto. Do vi stelis indon de birdo. Certe patrina birdo nun veas !_
Miĉjo neniam pensis ke ĝi estas ido de birdo. Li nepre devas redoni ĝin al ĝia patrino kaj hastis al la nesto.

Kiam li prenis la oveton, lia konscienco iom riproĉis lin. Sed remetante ĝin al la nesto lia koro jam estis serena kaj ĝojplena pro ne farinta malbonaĵo. Li fajfante paŝis la padon direkte hejmen.
Ĉe enirejo de la monteto li renkontis kun sia patro. Li estis maltrankvila pro malaperinta sia filo kaj serĉis lin. Li unue riproĉis Miĉjon sed tuj rimarkis bonhumoron de sia filo kaj demandis.
_ Miĉjo, ĉu io bona estis ? _ Li rakontis pri ovo, kiun li trovis kaj stelis, sed redonis.
Mieno de la patro tuj fariĝis severa.
_ Vi redonis la ovon! Serpento atakus la neston! _
Haste ili rapidis al nesto. Sur la nesto estis blua serpento. Ĝi estis longa pli ol unu metron. Ĝi estis ĵus fininta sian festenon. Kvazaŭ kontente ĝi glutis en tufarbuston kaj senhaste malaperis.

Miĉjo estis ŝokita! Li ne sciis pri serpento. La serpento scias, ke ne estas danĝero sur spuroj de homoj. Pro tio ĝi ofte sekvas pasejojn per homaj spuroj. Do kiam homoj tuŝis naturon, ĝi ankaŭ iras tien. Tial homoj nepre ne tuŝu ajnan neston de sovaĝaj birdoj por gardi ilin.

De tiam pasis longe. Sed kiam venas printempo, la memoro reviviĝas en la koro de Miĉjo kaj li amare gustumas ĝin.


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Pri SATOIMOSinmortigo de minist.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。