SSブログ

Pri SATOIMO [eseo de Iriza]

Satoimo estas kolokazio de japana speco. Antaŭ kelkaj semajnoj mia nevino ricevis satoimojn de sia patro kaj alportis min. Aŭtune mia frato konservis ilin en la tero por vintre manĝi kaj ankaŭ planti kiel semojn en printempo. Ili estis tre freŝa. Mi kuiris kaj manĝis ilin du aŭ trifoje sed ne tuton. Hieraŭ mi trovis kelke da forgesitaj satoimoj. Ili jam ĝermis kaj eĉ havis blankajn fadenosimilajn radikojn. Certe la radikoj kreskinte havos siajn idojn. Kion fari ? Mi pensis kaj plantis ilin en angulon de mia korto. Povos esti, ili donos al mi siajn idojn aŭtune!

Satoimo apartenas al speco de taro, kiun oni kultivas en tropikaj landoj. La koloroj de ŝeloj similas reciproke sed taro estas tre tre granda kaj satoimo ne granda. La grandeco estas sama por terpomo. Ĝi ankaŭ estas amelriĉa. Pro tio dum kuirado ĝi ne defiktiĝas kaj kuirinte estas mola sur lango. Tial unu el ŝatata manĝ-materialo en nia lando.

La folio estas granda kaj similas al la lotusa. Eble pro tio oni uzas ĝin por ujo, kiam oferas manĝaĵojn al Budho kaj mortintoj. La petiolo estas longa, Japanoj eĉ manĝis ĝin. Sed ĝi havas pike amaran guston. Pro tio oni manĝis ne tuj post rikolto. Unue oni boligis ilin kaj por sekigi ilin en natura vento, oni pendis tion sub aleron. Antaŭ la manĝado, oni akvumis sekigitajn petiolojn kaj poste kuiras. Dum akvumado la malbona gusto eliĝas.

Mi kreskiĝis en orientnorda regiono. Tutempe multe neĝis. Vintre freŝaj legomoj mankis. Sed la loĝantoj havis bonan manieron por konservi freŝan legomojn. Aŭtune ili faris grandajn truojn. La diametro kaj profundeco estis plimalpli unu metra Ili metis en la truojn legomojn kovritaj de rizpajlaĵoj kaj kovris tuton per tero. Post tio ili starigis stangon sur ĝi. Ĉar neĝo kovris tutan teron kaj povus esti ke ili perdis lokon de turo. Enmetitaj legomoj estis diversaj: batato, terpomo, satoimo, braŝiko, ĉina braŝiko,lapo, karoto, japana poreo k.t.p. Kaj dum vintro oni prenis legomojn de la truoj kiam ne brovas neĝo. Tiel loĝantoj en malvarma regiono provizis freŝan nutraĵon. Nuntempe temperaturo altiĝas kaj nur ne multaj uzas la manieron.

Ĉu en venonta aŭtuno miaj satoimoj havos idojn ?


nice!(0)  コメント(4)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 4

serena

Cxe ni en Kanado ankaux povas acxeti la legomon treege similan al Satoimo kion oni nomas Edo aux Eddo.
Mi ne scias de kiu lando tio estas portita.
by serena (2007-05-22 12:23) 

iriza

Per mia granda aux fanfaronema imago, iu migranto el japanio portis gxin kaj donus la nomon edo, kiu estas antauxa nomo de Tokio.

Mia supozo povus esti vera ?!
by iriza (2007-05-22 14:09) 

serena

http://www.foodreference.com/html/art-taro-root-dasheen-eddo-kal.html
http://www.innvista.com/HEALTH/foods/vegetables/taros.htm
Tiuj artikoloj informas vin pri Taro... pri Eddo ankaux.
Laux mia opinio Japanoj recevis gxin de Cxino.
Originale de Hindujo, tiel mi komprenis.
by serena (2007-05-25 06:40) 

iriza

Al Serena,
Dankon1
by iriza (2007-05-27 09:58) 

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Informo pri amasloĝe..Rompita ovo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。