SSブログ

Legendoj de flavaj floroj < la lasts parto> [rakonto de Iriza]

Estis granda urbo. Tie grandaj masonaj domoj konkure altigas sin. Inter ili estis malgrandaj apartomentojn, kie loĝas malriĉaj homoj. Unu el tiaj apartomentoj vivis knabo kaj lia patrino.
Pro akcidento li ne povis movi sin ekseter domon. Lia patrino laboris tage. Li preskaŭ ĉiam estis sola en la ĉambro. La ĉambro havas fenestroj, sed tra ili ne venis sunradioj. Ĉar ĝi estis inter grandaj domoj. Kaj ankaŭ betonaj bariloj de la domoj ĉirukaŭis ĝin. Plie branĉaj de zelkovo en najbara ĝardeno etendis sin alten antaŭ la ĉambro. Pro tio li povis nur vidi verdaĵon kaj aŭdi pepadon de birdoj. Ĉar venis birdoj sur ĝiajn malalatajn branĉojn por ripozi aŭ kaŝi sin de akraj okuloj de milvo. En ili estis paruo (japane ŝiĵuĝara), hipsiteto ( Hypsitetes amaurotis: japane hijodori), zosteropso (zosterops alpebrosa: japane meziro) k.t.p. sed multfoje venis paseroj. Lia plezuro estis aŭskulti ilian babiladon kaj alparolis al ili.
Iufoje la knabo diris al paseroj:
_ Oh, paseroj ! Venu ĉe mi. Mi estas sola. Mi volas ludi kun vi._
Paseroj saltetis sur rando de barilo. La knabo daŭrigis sian babiladon.
_ Mi ankaŭ volas vidi la sunon. La bariloj ĝenas venon de la sunradioj en la korton.Kiam mi estis infano, mi estis kamparo kun gepatroj. Kaj ni kune promenis. Mi foje kuris sur verda kampo sub la suno brilanta! Herboj estis tre belaj. La suno estis tre varma Sed lastatempe mi estas nur en la ĉambro. Ĉar mia patro jam ne estas kaj mia patrino laboras tage. Dimanĉe ŝi estas laca. Paseroj! Mi volas vidi la sunon helan. _
Paseroj klinis la kapon kaj pepis:
_ Li volas, volas, vidi, vidi, la sunon. La sunon!
Aŭdis tion strigo, kiu loĝas en supera branĉaro, kaj ululis :
_ Mi scias idon de la suno. La nomo estas helianto.
_ Mi ne scias, mi ne scias… _ pepis iu pasero aŭdante la strigon.
_ Mi konas ĝin._ klukis kolombo, kiu ĵus venis sur la branĉon de la zelkovo, _ mi konas kie estas helintoj, kaj oni ankaŭ nomas ĝin sunfloro.
_ Vi portu ĝin por li _ strigo instigis al la pasero.
_ Venu kun mi por peti tion al sunfloro !_ kolombo ekflugis kaj pasero sekvis ĝin.

Ili venis en grandan ĝardenon. Tie fiere floris helianto.
_ Mi petas, ke vi venu kun mi. _ pasero rakontis pri la knabo, sed helianto nee svingis la belan flavan hararon.
_ Mi ne povas flugi, nek paŝi. Mi donas al vi mian plej belan semon. Portu kaj semu ĝin sub la fenestro en la korto. Baldaŭ ĝi ĝermos, krekos, kaj poste mia ido floros! _

La semo estis tre granda. La pasero plenplene malfermis siajn bekojn, metis ĝin inter ili kaj povis apenaŭ flugi. Sed finfine ĝi sukcese metis la semon en la teron sub la fenestro.

Pasis kelkaj semajnoj kaj ĝi ĝermis. Pasis kelkaj monatoj...

Iun tagon la knabo tiris kurtenon de la fenestro por vidi ekseteren. Ekfrapis liajn okulojn ora granda floro. Kvazaŭ ĝi estis la suno.



nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

BondezirojFeliĉan novjaron! ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。