SSブログ

Legendoj de flavaj floroj < la dua parto > [rakonto de Iriza]

Eta knabino staris sur altejo kaj rigardis foren. Okcidente vastas kampo kaj oriente proksimiĝas montaro. Rivero eliras de la montaro kaj serpentume fluas tra la kampo. Laŭ la rivero ŝoseo sinuas. Oni diras ke aliaj landoj estas trans la montaro.
Estis frua primtempo. Neĝoj apenaŭ degeris kaj kompo estis ankarŭ nude nigra. Ĉiumatene kaj ĉiuvespere, eĉ foje en tago ŝi staris samloke kaj rigardis foren.
_ De kiu flanko patro revenos ? _ ŝi demandis al si ĉiumomente kaj serĉadis lin en videbla mondo. Oni diris ke jam milito finiĝis. Kaj multaj soldatoj revenis hejmen, sed ŝia patro ankoraŭ ne.

Malantaŭ ŝi troviĝas malvasta kampo. La fino jam estas monta deklivo. Malgranda kabano staras kvazaŭ alkroĉiĝante al la deklivo. Antaŭ la kabano rampas pado. Kaj ĝi malsupernirante kuniĝas al soŝeo.
Juna virino semis en la kampo. Ŝi estis patrino de la knabino kaj vokis ŝin.
_ Mi petas akvon! _
. Ili ne havis puton kaj bezonatan akvon alportis de intermonta rojo..La knabino portis boilpoton kaj ĉerpilon el la kabano ĉar ŝi estas tiel malgranda, ke ŝi ne povis porti akvon en sitilo. Ŝi supreniris sur deklivo kelkmetrojn al la rojo. La akvo estas pura.
Ilia kabano havis nur terplankan ĉambron kaj unu dormoĉmbron. Pro malvasteco kuirado en loĝejeo sufokis ilin. Pro tio krom vintro ili faras kuiradon per eksterdoma forno, kiu nur havas simplan tegmenton el miskantoj.

Jam estis junio, sed ankoraŭ ne revenis la patro. Antaŭ kabano en kampo multe da malaltaj herberoj kereskis. La juna patrino malsaniĝis kaj ne povis planti rizon kaj legomojn. Pro tio herboj senĝenite ĝermis kaj kreskis ĉĉiuloke.
La knabino volis momon por kracigi la patrinon.Sed ili ne havis monom. Dume la herbo jam kreskis kaj havis nekalkeblajn florojn. Ili estis bele flavaj. Knabino iam demandis al la patrino.
_ Kiun nomon havas la floro? _
_ Oni nomas ĝin ora floro. _ ŝi respondis.

La kanbino pensis ke ilia nomo estas ora floro. Ĉu oni povus faris oron el ili ? Kiel? Oni kuirus ili. Se mi farus oron, mi povos peti kuracon de mia patrino al kuracisto. Ŝi eniris en monton kaj prenis multe da sekigitaj falintaj branĉoj. Ŝi purkis orajn florojn plenplene da kaldrono, ekfajrigis fornon kaj trunadis la florojn per stango kaj preĝis, ke naskiĝu oro. Jam estis vespere sed ŝi fervore bruligis fajron. Per ardo de fajro oraj floroj perdis siajn formon kaj koloron. Kaj baldaŭ ili fariĝis kokia likvaĵo simila al kaĉo. Ĉu mankas la floroj ? Ŝi denove purkis kaj purkis la florojn kaj aldonis ilin, sed oro ne naskiĝis en kaldrono.. Jam aperis steloj. Ŝiaj vangoj fluis larmoj senfine. Tiam nigra ombro aperis antaŭ ŝi. Unue ŝi pensis ke ŝia patro revenis sed li estis nekonata vojaĝanto. Li dimandis :
_ Kial vi ploras ? _
La knabino rakontis pri malsano de la patrino, kaj ankaŭ rakontis ke ŝi provis fari oron kaj fiaskis.
Li petis al la knabino.
_ Mi estas soifa. Ĉu vi povus doni akvon? _ ŝi donis al li ĉerpilon da akvo.
Li diris denove.
_ Ĝi estis bongusta, sed se ĝi estus pli freŝa, mi pli reviviĝos ! _
La knabino pensis ke se li estus ŝia patro, ŝi certe donos pli freŝan akvon, kaj diris al li:
_ Atendu momenton, mi ĉelpos freŝan akvo por vi._ kaj malaperis kun boilpoto.
La vojaĝanto eligis ormoneron el sia poŝo, enmetis ĝin en la kaldronon kaj foriris neatendante la akon.

Kiam ŝi portis akvon, estis mallume. Ŝi ne povis trovi la vojaĝanton kaj nur en forno restis iom da fajro. Ŝi pensis ke petola vulpo aperis kaj ŝercis ŝin.
Ŝi kun bedaŭro prenis stangon kaj lastafoje trunis enon de la kaldrono per ĝi. Tiam ŝi aŭdis tinton kaj trovis ormoneron.
Ŝi ne sciis kiu donis ĝin al ŝi, ĉu la vojaĝanto aŭ dio aŭ petola vulpo. Ŝi volis danki al donacanto sed nur feliĉige glimis steloj super ŝi.



nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Legendoj de flavaj f..Bondeziroj ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。