SSブログ

Sekigita persimono (kakio) [eseo de Iriza]

Ni havas dufoje ĉiumonate kunsidojn. En la lasata unu kamaradino portis sekigitan persimonon por manĝi en paŭzo. Tiu estis ne ordinara. Ĉar ordinaran sekigitan persimono ni faras el persimono kun plena ŝibuo. Tiujn de la specoj oni ne povas tuj manĝi kaj devas forigi la ŝibuon por manĝi. Unu el la maniero estas sunumi kaj aerumi senŝeliginte. Vento kaj sunradioj ŝajnĝigas ŝibuon al dolĉa materialo.

* ŝibuo – bruna taninoriĉa,strange odoranta suko el ne matura frukto de kakinoko uzata en Japanio kiel antisepsa k akvoimuna ŝirmaĵo por papero, reto ks. (PIV)

Mia infanaĝo estis en la dua mondomilito. Eĉ mankis ĉiutaga nutraĵo. Ni infanoj ne sciis kia estas sukeraĵo. Mia plej aĝa fratino estis fregisto kaj laboris en norda regiono. La loko estis fama pro pomo. Iam ŝi venis hejmen por ferioj kaj donis al ni gefratoj sekigitajn pomojn pecigitaj. Mi gustumis ilin kun ĝojo. Ili estis tre dolĉa por mi.

Lastatempe mipreskaŭ ne vidas tiajn simplajn manĝaĵojn. Oni multe sukeras kukon kaj aliajn manĝaĵojn, sciante ke sukero estas malutila por sano, kaj forgesis simplan naturdolĉecon. Oni diras ke nunaj geknaboj estas malsanemaj kaj havas antaŭan simptomon de maturulaj malsanoj. 
Kion ni faru!


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Internania festibalo..Japana aŭtuna pejzaĵ.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。