SSブログ

Pri rakonto ‘ La Sonĝo de Makaro’ - verkita de Vladimir KOROLENKO [eseo de Iriza]

Mi ree legis la rakonton ‘Sonĝo de Makaro’ . Mi ricevis ĝin de malnova E-isto, kiam mi helpis lin. Precizan aferon mi ne memoras sed restas slipo inter la libro, en kiu li skribis japene :… mi dankas vian helpon, sed mi estis malsana kaj ne povis tuj diri dankon…… La libro estas malnova, eldonita antaŭ la dua mondmilito. Sed la rakonto estas tre bela kaj traduko de s-ino S estas tre bona.

Mi iom volas mencii pri la enhavo. Ĉefpersono estas Makaro, kiu vivis en Jakutio. Lia vivo estis senespera kaj mizera. Por profiti kelke da mono li ofte faris ruzojn, sed pli multfoje li estis trompita kaj ekspluatita. Kiam li havis iom da mono, li drinkas malbonan brandon, kiu estis maldensigita kun akvo. Oni povas vidi lin ruza kaj mallaborema.
Kiam li mortis, li staris antaŭ Dio por ricevi Lian juĝon, ĉu lia ago en la mondo estis bona aŭ ne. Tie estis pesilo por pesi tion. Ĝi havas du telerojn unu por bono alia por malbono. Li eĉ provis trompi Dion, sed ekzistis lia libro registrita lian tutan faraĵon en la mondo. Oni dividis liajn faraĵoin por bona kaj malbona sur du teleroj. La telero por malbona estis tre peza. Kaj Dio verdiktis. Tiam filo de Dio donis al li ŝancon por ekskuzi li mem.
Li sincere parolis sian mizeran vivon en la mondo. Unue Dio korelis lian plendon sed pli kaj pli kompatadis lin. Kaj …

La rakonto estas amuza. Eĉ kiam la Makaro faris ruzon kaj provis trompi aliajn, la farado estas ne aboveninda, sed komika. Unue ĝi aspektis humoraĵon, sed ne estis tia. En la mondo vivas diversaj homoj kaj en ili estas multaj homoj kiuj ne havas ŝancon klerigi sin pro denaska malriĉeco.
Ankaŭ multaj makaranoj estis en japanio kaj ankoraŭ estas en nuna riĉaspeta nia lando. Leginte la rakonto mi sentis ke mi certe sciias Makaron. Kiam mi estis knabino, mi iris al kamparana domo kun mia patrino por aĉetis rizon. Tiam kampara virino mezuris rizon kaŝe enmetante dikan fingron en mezurilon. Mia patrino nenion diris pri tio. Mi pensis ke ŝi ne rimarkis tion, sed survoje al la hejmo ŝi diris al mi ke ni pretervidu tion, ĉar kiom da rizeroj ŝi plofitus!
Laŭ statistiko ekzistas sufiĉaj nutraĵoj por tuta homaro, sed ankoraŭ multaj homoj suferas pro malsatego. Ili vivus kvazaŭ Makaro. La temo aspektas malnova, sed ne. Ni devas sincere pensi kaj trakti ĝin.

Mi havis intereson pri la aŭtoro V. Korolenko (1853~ 1921). Tradukintino M. Ŝidloskaja skribis pri li jene en la libro :
- El la malmulto dirita oni povas vidi, ke lia vivo estis bela, pri la belaĵo de liaj verkoj parolu la verkoj mem. Ili estas multaj, pli ol 300, interalie multego da gazetaj artikoloj.
La rakonto estis tradukita en E-on, en 1926, sed la stilo estas ne arkaika!

Mi serĉis pli da informoj inter-rete. Li estis ekzilita en siberio (1881~85). Tiam li vidis mizeran vivon de tiutempaj jakutoj. Li certe akuzis maljustecon de la mondo per buŝo de Makaro. Kaj kelkaj el liaj verkoj estis tradukitaj en la japana. Unu el ili estis tradukita per fama japana verkisto Mori Oogai ( 1862~ 1922). Li estis kuracisto kaj ankaŭ temis pri krimo de mizerulo en sia verko Takase-barko. Li skribis pri sinmortigo kaj eŭtanazio, sed tiu kaŭzo estis malriĉeco.
Li studis medicion en Germanio ( 1881 ~ 85). Du grandaj verkistoj rusa kaj japana vivis en sama tempo kaj konscius samajn socialan problemon.

Temo tute ŝanĝiĝis, sed interesis min, ke mortinto ricevas verdikton antaŭ Dio. Ĉar ankaŭ mi estis instruita, ke post sia morto ĉiu estos juĝata antaŭ Granda Reĝo de infero. Kaj niaj faraĵoj estas tute registritaj. Kiam mi mensogis en la mondo, Li ordonis al sia subuloj eltiri mian langon por jam ne mensogi . Plie multaj suferejoj atendas malbonfarantojn.

‘ La Sonĝo de Makaro’ : Rudolf Mosse/ Berlin
RAKONTOJ de OOGAI : Japana Esperanto-Instituto


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Leginte libron ‘Tri ..Papaveto ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。