Granda tumulto pro venenigita manĝaĵo [raporto]
Hieraŭ (2008-1-30) granda skuo trakuris en nia lando. Iu familio en gubernio Tiba, grave malsaniĝis pro manĝaĵo. Ili (kvin familianoj) manĝis importataĵon el Ĉinio kaj tuj vomis, kaj iuj el ili eĉ senkonsciiĝis. Kaj ni sciis ke aliaj 5 homoj antaŭ kelke da tagoj havis saman simptomon kaj jam estas en hospitalo. Laŭ esploro oni trovis fortan agrkulturan medikamenton, kiu uzado jam ne estis permesata en nia lando.
Higiena ministro publikigis nomojn de la manĝaĵoj, kiuj estis farita en sama fabriko, kaj alvokis al popoloj, ke ne manĝu ilin.
Nun importkompanioj klopodas reakiri sian vendaĵojn, kiuj estis faritaj en sama fabriko.
Laŭ vespera novaĵo la vanenigitoj fariĝis nun 48 personoj.
Onidire veneno estis en la paksako, nome pakaĵo mem estis malpurigita. Kio okazis ? Mistere!
Sed estas fakto, ke oni devos forlasi grandan kvanton da manĝajo ien en la teron, kaj tio malpurigos nian teron.
Kio estas
"Fegiena ministro"?
by serena (2008-01-31 21:38)
Pardonon!
Estas "higiena".
Laux vespera novajxo negrave malsanigitaj homoj, kiuj vomis kaj laksis, estas pli ol 400.
Oni riprocxas malatentemajn importantojn kaj vendintojn.
by iriza (2008-01-31 22:28)
Dankon.
Mi legis pri tiu problemo sur reto.
Estas terura.
Espereble tiuj kiuj malsanigxis resanigxu rapide, kaj estu la problemo solvita.
by serena (2008-02-01 07:27)