Floro, kiu vokas printempon [eseo de Iriza]
La floroj de umeo ekfloras en plej malvarma tempo de nia lando. Kiam ili ekfloras, ni sentas ke jam venas printempo. La floro ne estas luksa, sed ĝi montras sin sencedema eĉ en malfrua neĝo. Japanoj sentas tion nobla kaj laŭdas. Ĝi pratempe devenis el Ĉinio.
Ni ne nur laŭdas la floron, sed ankaŭ utiligas la frukton kiel bonan medikamenton. Sed nematura frukto havas en si venenon. Kiam mi estis infano, tio signifas post la dua mondo milito, japanoj estis malsataj. Plenkreskuloj malpermesis manĝi verdan umeon, sed malsataj infanoj kaŝe manĝis ilin kaj mortis.
Nun nia lando aspektas pace, sed en la mondo estas multaj malsataj homoj. Kion ni faru?
Fotoj estas ruĝaj kaj blankaj umefloroj nun florantaj.
Ili estas tre belaj.
by lignponto (2008-01-30 18:34)
Dankon!
Mi dauxre ekzercos min foti !
by iriza (2008-01-31 14:10)