SSブログ

Almozpetantoj [eseo de Iriza]

Kiel oni pensas doni monon al almozpetantoj ?
Ĉe ni, en Japanio, almozo estas malmorala. Ĉar kiam oni ne havas enspezon, ili rajtas ricevi monon por vivi de municipo kaj registaro. La subvencio estas ne granda, sed preskaŭ sama kun pensio. Pro tio ni ne havas kutimon doni monon al nekonato. Ofte en eksterlandoj ni renkontis almozpetntojn. Tiam ni enbarasite ne sciis, kion ni faru. Ĉar ni estis instruitaj, ke almozo estas malbona kaj senmorala.
Mi vidis en Barato, kie oni donas moneron al almozuloj. Certe tie estas alia moralo ne kiel nia. Tamen mi ankaŭ ne povis doni monon al ili.

Sur ne granda strato venis virino kun siaj infanoj.
Ŝi etendis sian nepuran manon al mi.
Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis,
Estas aliaj virinoj kiuj ankaŭ celas min!
Kion fari ! timiga sento trakuras mian enon.
mi rapide transis la straton al alia direkto.

Knabino venis kun pleto.
Sur ĝi estas pentraĵo de sia diino.
Montrante ĝin ŝi verŝajne petas al mi monon.
Ĉu estas sola, aŭ alia plenkreskulo kaŝe estas ?
Ĉu mi devas oferi monon por nekredanta diino?
Mi embarasite skuis kapon nee.

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

En BangaluroPri Lejzervicz( lejz.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。