SSブログ

Pri MALSATA ŜTONO - verkita de Rabindranath TAGORE [eseo de Iriza]

 Verdire mi legis la libron ‘Malsata ŝtono’ ĉirkaŭ antaŭ 20 jaroj. Tiama mia impreso estis, ke ĝi similas al japana malnova rakontaro ‘ Ugecu monogatari’. ‘Ugetu’ signifas pluvan sezonon kaj ‘monogatari’ estas rakonto. Ĝi estis longe rakontata en nia lando. En ĝi aperas strange iluzia mondo. Mi legis ĝin junaĝe kaj precizan enhavon jam forgesis.

Kiam mi partoprenis en la postkongreso de Azia kongreso en Barato, ni tranoktis en insulo apud la rivero Karvar kaj vidis subirantan- kaj leviĝanatan la sunon. En la dua bulteno estis frazo < la belega ĉirkaŭaĵo inpresis la faman poeton,Tagore. >
Tagore estas fama en nia lando, ĉar li iutempe fuĝis en japanio. Kaj mi pensis ke nun, post vizito en Baraton, mi pli bone komprenus liajn rakontojn. Tial mi relegis ĝin!

La libro havas 7 rakontojn krom enkonduko kaj biografio de Tagore.

1. Malsata ŝtono
2. Reveno de Mhoka-babu
3. Malespero
4. Nubo kaj Suno
5. Kabuliwala
6. Skeleto
7. La Gasto

En ‘ Malsata ŝtono’, ‘ Malespero’ kaj ‘ Skeleto’ la protagonisto renkontis kun jam ne vivanta homo aŭ aŭdis rakonton de tia homo. Interese estis ke la homoj, kiuj venis de pasinteco, virinoj. En aliaj rakontoj ankaŭ estas kaprica knabino, kiu trumentas virojn kaj gepatrojn. Nome, ĉefaj roluloj en la rakontoj estas virinoj, precipe kiuj konscie aŭ nekonscie volis eliĝi el sia situacio. Tio ege interesis min sed la temo eble apartenus al barata ideo.

Aliaj rakontoj temis pri barata vivo en la tempo, en kiu Tagore vivas. Precipe en ‘Nubo kaj Suno’ mi sentis la sensojn kaj la vivon de subpremataj homoj.

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Pri la poemo ‘EL KIU..Grakis korvoj ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。