SSブログ

Kunveno por lunoadmiro [eseo de Iriza]

  Nokte en mezaj tagoj de septembro estis kunvenoj por lunoadmiro en la fama ĝardeno Sankeien. Mi partoprenis en ĝi en la 15a kun miaj gekamaradoj. Bedaŭrinde matene multe pluvis kaj la nokto estis nuboplena, tial ni ne povis rigardi la lunon, sed aŭskultis koreajn muzikojn.

La tradicia kutimo alvenis el Ĉinio pratempe, sed ĉe ni lando okazas dufojoj jare.
La unua okazas en la 15a nokto de aŭgusto de luna karendaro kaj la dua en la 13a nokto de septembro ankaŭ lunokarendare. Ili estas tre mildaj festoj.

Oni donacas bulojn el rizfaruno al la luno. Akcesore duone florantaj miskanto kaj kamparaj floroj metas apud la buloj. Aliaj akcesoraĵoj estas boilitaj batatoj, maizoj kaj duonmatritaj verdaj sojfaboj en la 15a nokto, kaj en la 13a nokto, krom floroj estas bolitaj kaŝtanoj, piroj, pomoj, vivenroj kaj similaj fruktoj. Nome oni prezantas al la luno freŝaj rikortaĵojn.

Ĉu vi scias, kiu estas en la luno ? Ni japanoj pensis ke leporo estas en ĝi kaj piŝtas moĉion( japana rizmanĝaĵo).
Kial leporo estas en la luno? La rakonto venis el Hindujo kun budhismo.
Iam kunvenis bestoj kun sia donaco antaŭ Budho. Sed leporo nenion havis donaco. Ĝi tre hontis sin kaj sinĵetis en fajron kiel oferaĵon. Vidinte tion Budho tre kompatis ĝin kaj sendis en la lunon. De tiam ĝi loĝas tie kaj en plenaluna nokto piŝtas moĉion!

Sed ankaŭ estas alia rakonto. En la luno luna reĝidino loĝas. Kaj ni infanoj kantis jenan kanton infanaĝe.

Kial langaj esta oreloj de leporo?
Kiam reĝidino en luna palaco
alvokis ĝin,
ili fariĝis longaj.

ahha ha, ahha ha, ahha, ahha, ahha ha!


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Hidiaŭa mia taskoEta poemaro de K. Ka.. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。