SSブログ

Antaǔ rakonto :el Nanoj en la domo apud arboj verkita de INUI Tomiko [japana infanliteraturo]

Ĉiu havas sian regnon ie sur la tero, kien neniu povas eniri. Ĝi estas mirinda, kie vivas nur plej karaj amatoj de la posedanto.
Iu havis ĝin inter sablaj valoj en la dezerto Sahara. En la misteran landon neniu povis eniri krom tiu posedanto, eta princo, kiu venis el alia planedo, rozo kaj vulpo .
Apud ĝojplena rivero alia havis sian landon, kie flirtas arĝentaj folioj de saliko. Fore de polvoza homovilaĝo, tie estis pura domo de eta riverorato kaj domego de scivola bufo.
Kaj iusomere antaǔ tagiĝo li aǔdis serenan melodion de fluto kun la rato kaj talpo. Ĝi transfluas super la surfaco de la rivero kaj li vidis figuron de kampara dio, Faǔno en milda tagiĝa lumo.

En mia regno, kien neniu povas eniri, estas domo ĉirkaǔata de zerkovoj. En la ĝardeno troviĝas arboj de anzuo, figo kaj ĉerizo kaj tie vivas granda kaj mezgranda knaboj kaj eta knabino.
La knabino estas 5 aǔ 6 jaraĝa. Posttagmeze en bela somero la suno radias sur gazenon de la domo. Geknaboj portis fontanoforman aspergilon tien kaj ludas per akvo. La knaboj surmetas nigran kalsonon kaj knabino vestas flavan naĝkostumon, kiun ŝia patrino mane faris, kaj gaje krietas. La aspergilo disŝprucigas akvon ĉiuflanken kaj faras kelke da malgrandaj ĉielarkoj tie kaj ĉi tie super la verda gazono.
Mi, kiu estis eta knabo, kaŝe eniras en la ĝardenon. Mi ŝtele venis el najbara mia domo. La granda knabo, kiu estas lernanto de mezelementa lernejo, kaj knabineto mimike bonvenigas min. Sed hontema mezkreska knabo grimaĉe subrigadas min.
Mi haltas spiron kaj ensaltas en kurtenon el akveroj. Kiel bone duŝi sub brilantaj someraj sunradioj ! Kvazaǔ koboldoj ni rulas sin tien kaj ĉi tien sur la gazono kaj ĝuas someron. Estas bona odoro de malsekigitaj helboj kaj tero, fine la knabo atakas min kaj ni plenforte luktas samkiel ursidoj.
Rigardante tion la okuloj de knabino ĝoje glimas kvazaǔ de fea ido. Ŝiaj feliĉoplenaj ridoj eĥas alten kaj alten super branĉojn de zerkovoj.
Baldaǔ ĉielo mallumiĝas kaj subita vera pluvego finigas nian ludon.
Kiam forta somera tondro ruliĝis super mia lando, la knabino kaj ŝiaj fratoj malaperis en mallumon. Kaj malaperis kune ankaǔ mi, eta knabo.
Mia regno, kien neniu povas iri, estas ĉiam somere.
Iam petola bubo, mi grimpas sur blanka figarbo en la ĝardeno de la knabino. Trans tuja heiĝo de mia domo mi venis por ŝteli. Mi voras la fluktojn unu post aliaj, kiuj kiam mi purkis de branĉo, eligas blankan sukon de deprenita loko. Bona odoro de figfolioj ekfluas en aeron.
Eta knabino venas el domo de eǔropa malnova stilo.
Sentima ŝtelisto, mi sentas mian fiaskon kaj kaŝiĝis inter folioj.
Ŝi rekte venas al mi kaj respektoplene diras min, kiu estas sur la arbo.
_ prenu unu figon ankaǔ por mi !
Kompatinda ŝtelisto subite ŝanĝis sin anĝelo, kiu alvenis de la ĉielo por purki ŝian frukton.
_ dankon!
Elkore ŝi dankas al la ŝtelisto kaj tretante sian mallongan ombron reiras al sia domo. La ŝtelisto pensas pri ŝiaj nazo ŝvitanta kaj gracila kolo kaj sur bluan ĉielon desegnas imagan kastelon, kie iam li loĝu kun la knabino. Somera giganta nubo kreskiĝas kaj kun ĝi mia kastelo grandiĝas senlime en la blua ĉielo.
Kiel vi vidas, en mia regno, kien neniu povas iri, ne estas la princo el alia planedo kaj ankaǔ ĝojplena rivero, kie serene sonoras melodio de Faǔno. Sed reale post malapero de mia naskiĝ- kaj-kreskiĝdomo pro aerbombado, tie fariĝis speciala loko por mi. Kiam mi partoprenis en evakuon de elementa lernejo, mi sopire retrorigardis mian domon kaj la domon ĉirkaǔita de zerkovoj, sed nun eĉ ne estas la spuro. Kaj mi supozis neniam mi renkontos kun fea knabino.
Dum dek kelkaj jaroj mi pensis tiel, sed en iu tago antaǔ mi mia malnova amiko aperis.
Hazarde mi renkontis lin en trajno kaj aǔdis nun kiel ŝi vivas.
_ ŝi memoras vin. Ŝi sopire parolis pri najbara knabo, kiu bone faris grandan svingadon sur ferstango, kaj deziras iam vidi lin.
Mi tuj ne povis respondi. La amiko daǔre parolis neglekte min.
_ mi estis ĝoja. Post longa tempo mi povis paroli kun ŝi pri infanaĝo. Sed ŝi ne tre parolis. Certe ŝi parolus multe kun vi. Verŝajne ŝi ŝatus vin ol min.
Inter niaj domoj estis la domo de knabino. Pro tio ni kune vivis en knabeco. La amiko estis iom ne sentema sed bonkara samkiel infanaĝe.
_ vi ankaǔ vizitu ŝin. Jen estas ŝia adreso.
Li donis al mi adresitan silipo.
Li volus paroli pli multe sed mi adiaǔis lin. Ĉar mi jam ne povis toleri lin, kiu imperitinente alvenas mian regnon.
Verdire mi volis aǔsklti ŝianj novaĵojn.
Survoje al hejmo mi disŝiris la adreson.
( mi restu en ŝia memoro kiel barbara kaj vigla knabo, kiu ĉiam turnas sin sur ferstango! Kaj ŝi estu por ĉiam kiel fea ido en mia regno!)
Disŝiritaj papereroj forflugis en aeron de sur miaj manoj.

Pasis kelkaj monatoj.
Kiam mi ordigis poŝtaĵojn sur mia oficeja tablo, mi trovis unu pakaĵon en ili. Mi pensis ke iu leganto sendis sian skribaĵon , turnis ĝin kaj legis la nomon sur dorsa flanko, kaj mi sentis min skuiĝantaj manoj.
La nomo, MORIJAMA Juri skribita per blua seka inko, estis de la knabino, kiu loĝas en mia regno.
Mi urĝige malfermis ĝin, prenis kajeron kaj eklegis ĝin.
Estis la rakonto pri ŝia regno, kien neniu povas eniri.
Ŝi havis pli mirindan landon ol la mian apud mia regno.
Mi sentis kvazaǔ mi vidas dorsoflankon de mia regno, kaj sorĉite envenis en la rakonton.


zelkovo : Zelkova el ulmacoj



nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Matene ...Vespera nubo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。