SSブログ
japana infanliteraturo ブログトップ

Rakonto pri koboldo 3 : nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Iom da ŝanĝoj okazis ĉirkaǔ eta Juri. La patrino Toǔko ofte ne estis hejme pro Tacuo kaj du servistinoj jam ne estis hejme, tial ŝiaj hejmlaboroj multiĝis. Jam gaso ofte ne venis pro manko de ŝtonkarbo. Oni ne povis aĉeti eĉ lignkarbon. Juri prenis branĉojn de heĝo de ĝardeno kaj sekigite faris hejtaĵojn el ili. Ŝi fajrigis ilin en portebla forno.
Ĉiutaga lakto de nanoj foje estis surogata, farita el seka lakto…kaj Barbo rimarkis ke postsignoj de vundoj sur ŝiaj manoj.
Kiam Juri portas lazurkoloran glason da lakto al la nanoj, la vorto de Ŝin repikis ŝian koron; en eksterordinara tempo ne rajtas fari tion…, mankas lakto por malsanaj soldatoj.
Ĉu lakto por Juri estas luksa manĝaĵo ? Ĉu ke Juri donas iom da lakton el sia lakto al nanoj estas malbone? Plie per malmulte da lakto la nanoj povas vivteni sin. Ŝi amas la nanojn. Kiam ŝi malĝojas sopirante ankoraǔ ne revenan sian patron, etaj homoj kune malĝojas sur la librobreto. Ŝi pensis ke por subteni iliajn vivojn ŝi toleros iun ajn malfacilaĵon! Sed aliflanke ŝi estis lernanto en dua klaso de nacia lernejo. Ne nur Ŝin sed ankaǔ la instruistoj en la lernejo ordonis ŝin ke ŝi estu sincera popoleto. Ĉiutage akre vipis ŝin tiaj vortoj ; en eksteroridinara tempo, malpatrioto, naciperfidulo, k.t.p.
Hodiaǔ estis la 18a de oktobro.
Flumatene gelernantoj kolektiĝis sur gruzokorto de ŝintona templo Haĉiman por kuretante trejni sin kaj ankaǔ Juri kun samkursanoj estis en ili. Ili ronde kuretis laǔvice. La bruo de tretanta gruzo sonegis en la aero. Ĉiu portis blankan bendon sur la kapo kaj silente kuretis. Ridi kaj babili estis ne permesite. Eĉ se oni permesus tion, Juri kaj aliaj etuloj jam perdis la forton .
Dum la dua cirkulado flanka ventro de Juri ekdoloris. Komence de la tria cirkulado ŝi tiel anhelis ke ŝi povas diri nenion. Ŝi pensis ke ŝi jam falos, sed kuretadis ankoraǔ. Dum la kvara cirkulado ŝi vidis flavan korolo antaǔ si kaj genuis sur gruzon.
Baldaǔ, kiam ŝi malfermis la okulojn, la voco da blankaj bendoj ankoraǔ kuretadis sonigante gruozon. Ŝi estis sur ŝtonoplato franke de ŝutparo. Apud ŝi staris nudpieda Ŝin. Li estis ĉefo de la sesa klaso.
_ Morijama, kuniru hejmen kun via fratino.
Gimnatika instruisto diris al li kvazaǔ li malestimas lin, kiu havas malfartan fratinon.
_ naciperfidulo!
La vorto estis elĵetia el lia buŝo. Liaj okuloj aspetis akre streĉitaj. Juri sentis honton kaj korelon, kaj staris sen helpe.
_ mi povas reveni hejmen sola!
Ŝi ekpaŝis hejmen sed en la koro iom atendis ke la frato sekvu ŝin. Sed nuniu sekvis ŝin, kaj ŝi aǔdis nur gruzsonon de reiranta Ŝin en grupon.

Rakonto pri koboldo 2 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Dume en eta librejo Barbo dronis fari ŝuojn. Nun li deprenis belan ledon de nigra kajero kaj tondis ĝin por laĉoŝuoj de Robin. Ĝi estis granda, probable li povos fari ankaǔ ŝuojn de Fan el ĝi.
_ Barbo, kio okazas al vi? Vi favoras fari ŝuojn, unue ruĝajn ŝuojn de Ajlis, kaj viajn brunajn… nun por Robin, plie intencas fari miajn…
Fan dubeme dimandis.
_ origine mi estas ŝuisto. Sed kialon mi ne komprenas. Iu puŝas mian spinon kaj urĝigas min kvazaǔ ordoni ‘ rapide faru, rapide faru! ’
Mane faritaj ŝuoj per Barbo estas bonaj kaj oni povos uzi ilin por 20 aǔ 30 jaroj en la ĉambro.
(niajn ŝuojn ni ankoraǔ povos uzi pli ol dek jarojn, sed li volas fari aliaj ŝuojn)
Fan havis teruran antaǔsenton.
( ĉu li pensas ke iam venos tempo por ni foriri de ĉi tie, pro tio aranĝas? )
Tuj ŝi forĵĵetis tiun penson kaj gaje ridetis;
_ jes, Barbo, kiam vi elfaris ĉiuj ŝuojn, ni okazigu balon!
Momente Barbo iluziis antikvan balon, kiam multaj nanoj kunvenis kaj dancis.
Nokton de somera solscito en odoro de matura tritiko nanoj ĝoje dancis ĝis flotrompi siajn ŝuojn kaj post la tago patro kaj prapatro estis okpitaj por fari ŝuojn.
Momente Fan vidis mildan nostalgian mienon en streĉita lia vizaĝo. Sed ĝi ne daǔris. Li deturnis sian rigardon de sia edzino kaj ne respondis.


Rakonto pri koboldo1 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Ŝanĝoj okazis iom post iom en kaj ekster eta librejo.
Dum siestado de gepatroj Robin elprenis cizilon kaj rabotilon de patra ilujo kaj grandigis aertruon. Ĝi fariĝis granda por trairi Barbo kun fortikaj ŝultroj, se estos io danĝera.
Robin amikiĝis kun kolombo. Ĝi estis milda kaj griza, kaj unu el kolomboj, kiuj ofte paǔzas sur branĉo de zelkovo. La nomo estas Jahej.
Robin staris sur la rando de aertruo sub alero kaj longe rigardis agon de kolombo. Ne estis alia kaj ĝi tre fleksis sin pro juko de flugila subparto, vidante tion Robin alparolis al ĝi.
_ s-ro kio okazas al vi?
Ĝi fikse vdis nekonatan etan Robin per rugaj rondaj okuloj. Kaj ĝi netolereme petis ;
_ gratu mian dorson!
Li timeme proksimiĝis al granda birdo kaj plenforte gratis ĝin sub flugilo.
_ rukul, rukul! Estas bone. Jahej kontente diris. Kaj Robin kaj milda kolombo sentis reciproke intimecon.
En sekvanta tago, kiam ili denove renkontis, Jahej ekparolis al Robin, tio trankviligis lin. Ĝi alflugis sola for de siaj kamaradoj.
Brava Robin plaĉas ankaǔ al ĝi.
En iu tago, kvankam ankoraǔ ne pasis 10 tagoj de ilia konatiĝo, li petis al ĝi ;
_ mi volas flugi en la aero sidante sur via dorso eĉ unu fojon.
Jahej volonte konsentis. Robin brave ekgrimpis de la ruĝa piedo de sia granda amiko sur la dorson. Sed kiam liaj etaj monoj tuŝis al ĝia flugilo, ĝi abrupte ekflugis kun flugilaj bruoj. Li ruliĝis sur tegmento kaj sbite kaptis la tegolon.
_ pardou, pardou!
La kolombo revenis kaj pardonpetis al li. Sed la okuloj ridis.
_ estis tre tikle, mi ne povas sidigi vin sur min.
Robin ĉesis flugi – tamen ne rezignas – sed estis kontenta aǔdi onidirojn de multesciulo Jahej.
En septembro s-ro Morijama Tacuo foriris de la domo kaj ankoraǔ ne revenis. Jahej sciis tion. Ĝi sciigis al Robin ke li nun estas mallibeirgita ie en kaĝo, edzino Toǔko verŝajne partadas nutraĵon por li, du servistinoj maldugite revenis hejmen, kaj Toǔko forigis ĝerdenan gazonon kaj faris tie ejon por legomoj. Toǔko lokis tien aǔtunajn plantidojn. Robin propraokule vidis tion. Li ankaǔ vidis ke sama ŝanĝo okazis en multaj aliaj ĝerdenoj. Multescia Jahej montris al Robin novan teraltejon ĉe angulo de ĝardeno kaj diris ke ĝi estas ŝirmejo por aeratako.


Du viroj 5 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]


Posttagmeze Barbo kaj Fan eksiestis laǔ kutimo.
Ailis trikis ion sur lulseĝo. Laǔ movo de ŝiaj manoj la trikaĵo fariĝas laga kaj glimas.
_ Ajlis, mi esploros aeruman truon, ĉar vento enbrovas ne bone.
Laǔ sia intenco Robin diris tiel al sia fratino. Ajlis demandeme vidis lin. Sed ŝi kapjesis konsente.
Lia koro rapide batis. Li facilmove grimpis supren al plafono kaj plenforte skuis ventumilon apud aerumtruo. Per lia forto ĝi ne moviĝis, ĉar Tecu fikse instalis ĝin en la somera ferio. Li trairis inter helcaloj kaj atente enirigis sian vizaĝon en la truon. Pro alero li ne povis vidi ĉielon, sed sentis varman sed freŝan venton enbrovanta de supre. Robin etendis manojn kaj piedebatis la kadron de ventumilo, kaj kaptis randon de la truo. Li estis malpeza kaj post iom da piedbalaktado li supren levis sin sub la aleron.
Plenplenaj sunradioj, ondete fruanta aero…per ili li komprenis ke li estas tre tre eta vivanto. Li volis elkore krii “ hura! “, sed li premis sin kaj vidis zelkovon. Ĝi estis tre granda ol kiam li vidis ĝin tra la luko, ĝi etendis ĉiudirekten siajn branĉojn kaj ombrigis nigran montarsimilan tegmenton de la domo kaj gazenon de ĝardeno ĉirkaǔita de daliaj kaj alcelaj floroj.
Kaj Robin vidis fore verdajn arbaretojn kaj amason da domoj kun ruĝaj, nigraj kaj lazurbluaj tegmentoj! Se vivas kvar aǔ kvin infanoj kaj kvar kaj kvin plenkreskuloj en unu domo, kiom multe da homoj estas en la mondo! Plie kiam li fiksis okulojn al kontraǔa flanko, li trovis senkalkuleblajn dometojn de nigra tegmento. Kaj trans ili fore la maro brilis malhele.
( mi ne sciis! Ne sciic! Kiel vasta estas la mondo! )
Larmoj fruis de liaj okuloj.

Ajlis sciis ke ŝia frato eliris el domo tra aerumtruo de la plafono. Eĉ ŝiaj geparoj, Barbo kaj Fan , eliris neniun fojon dum tri dek jaroj < eksteren>!
Pasis du minutoj. Pasis kvin minutoj. Sed Robin ne revenis. Ŝin atakis timo. Ŝi pensis ke ŝi devas vekigi kaj sciigi al geparoj kaj demetis trikaĵon de siaj manoj, tiam ŝi ekstaronte vidis malgrandajn krurojn de la truo.
Robin havis gravan mienon. Li silente iris al angulo de la ĉambro kaj kontarǔ la muro li fiksis sian rigardon.
( li vidis eksteran < la mondo >n, … kaj mi ne longe ankaǔ devos scii! )
Ajlis vidis supuren al la truo kun timo kaj sopiro. Ŝi daǔrigis trikaĵon pe aranea fadeno kvazaǔ ŝi vidis nenion.

Du viroj 4 : Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

En nana domo mastrino Fan akre kuntiris siajn brovojn kaj pensis, ke estas prave ke ŝi faradas fromaĝon kiel konservaĵon.
( de nun ni devos esti atentema por senutile perdi eĉ unu guton da lakto, ĉar ni ne povas antaǔvidi kio okazos… )
Barbo kudrante ruĝajn ŝuojn de Ajlis ― kies ledon li prenis de kajera kovlilo el bona kvalito ― aǔskultis tutan konversacion de gefratoj. Li komprenis ke malfeliĉa tempo proksimiĝas al ili, kian ili neniam spertis ĝis nun. Li sentis ke Ili longe ĝuis pacan vivion en la kvieta ĉambro, sed dume ventego furiozus ekstermonde.
Barbo ne sciis malbonajn aferojn post granda tertremo Kantoǔ. Li nenion sciis ke post la tertremo okazis militoj unu post aliaj, pro japanaj invadoj kelkmiloj da homoj sangis, kaj plie japanio nun batalas kontoraǔ lia hejmlando, Anglio.
Sed lastatempe okazis kelkaj aferoj en la domo; venis du viroj en la ĉambron, la mastro de la hejmo Tacuo estis abrupte arestita per polico, kaj nun filo akuzis sian patron kiel nacperfidulon… antaǔ tiuj faktoj li nun sentis ke proksimiĝas forta ventego de ekstermondo al ili.
Li kaǔre metis sian grizharan kapon sur sian stablon.
( mi ne komprenas. Kion ŝanĝiĝis Ŝin? Tiu ŝanĝiĝo neniam okazis en geknaboj de la familio Morijama, sed kio ŝanĝis mildan Ŝin-on? )
Li ne komprenis kial Ŝin tiel ŝanĝiĝas kaj sentis incitante sin senpova nano. Kaj Barbo denove prenis la ŝuon kaj komencis kudri kun neoridinara rapideco.
_ Barbo, ne tiel streĉe laboru!
Fan kun peto diris.
_ kiel Juri pensas pri la afero? Se ŝi fariĝos patrioto kiel Ŝin, ĉu ni povos vivi plu?
Barbo okulumis sian edzinon, ke Ajlis aǔdis ilian interparolon. Ŝi daǔrigis sian trikadon per aranea fadeno sidante apud la patrino. Ŝi trikis belan rubandon el irize kolorigita aranea fadeno. Ŝi mavigis trikilojn preskaǔ tutan tempon krom kuiri en kuirejo aǔ purigi la ĉambron kun patrino. La eburaj trikiletoj iam estis en manoj de paŝtista pupo el eburo kaj kiam Fan estis juna, ŝia patrino Beatras Beladona Tuk donis ilin kaj instruis trikdmetodon al ŝi en Anglio. Laǔ nana tradicio Fan ankaǔ transdonis la metodon al sia filino. Ŝi preferis fari fromaĵon el lakto kaj ordigi loĝejon ol fari trikaĵon. Pro tio nun Ajlis trikis kaj riparis tutan vestaron de familio Aŝu.
Fan transigis siajn okulojn de Ailis al Robin. Robin staris apud kadro de la luko kaj fikse rigardis eksteren. Ŝi alpralonte al li …ke faru lernadon… fermis sian buŝon.
( kiel utila estos lia lernado? Li devus sicii ion ol memori literojn. )
Kaj Fan pensis ĉu ŝi estis prava ke ŝi instruis al sia filo, ke en la mondo ekzistas nur ili, 4 nanoj, laktoportantoj de Moriyama kaj krome kalkaj malmulte da homoj? Kaj ŝi profunde susupiris.
Ŝi ekstaris kaj komencis vaksi kotonan fadenon per peco da kandelo por ke Barbo povu glate kudri ŝuojn.
Tra la luko Robin rigardis du kolombojn sidantaj sur ekstera zelkovo. Nun en lia kapo ne estis ĝojo lerni literojn kaj ankaǔ paroli kun la tigro en la bildolibro.
( mi devus scii pri ekstera mondo. Mi estas katenita same kiel la tigro senlibera! )
Tiel li pensis laǔ sia logiko. Li kredis ke en la mondo estas nur kvar nanoj kaj nutraĵodonantoj de grandaj familianoj en Morijama, kaj li havas bravan amikon la tigro en la libro, sed lia mondo estis tute frakasita en la mateno. Post la mateno laǔ paso de tempo aperantaj du grandaj viroj ĉi tien pli kaj pli fariĝis grave en lia koro. De tiam Juri estis senvigla. La patro Barbo estis senparolema. La patrino Fan fariĝis postulema pri ĉiuj aferoj, ŝi kolektis malgrandan kvanton da lasita lakto de infanoj en poton, boiligis kaj denove kuiris ĝin, kaj plie por konservi ŝi eĉ faras fromaĝon ĉiutage el duono da lakto, kiun Juri portis.
( se mi flugus en firmament sidante sur dorso de la kolombo, mi povus scii ke en la mondo vivas ne nur kelke da homoj, sed kelkdek, ne, pli multe, kelkcent da homoj vivas! )
Rovbin vidis sopirplene kolombon ekster la fenestro. Blanaka kaj bruna du kolomboj paǔzis sur la branĉo de la zelkovo. Ili fikse kaptis branĉon per siaj piedfingroj kaj verŝajne ili estas trioble grandaj ol lia polmo.
Sed iam li vidis en bildlibro, en kiu homo rajdas sur ĉevalo trioble granda ol la rajdanto.
( iam mi eliros eksteren, fariĝos ilia amiko, kaj flugos sidante sur ĝi! )
Li unue sincere esprolis kiel li eliros el tiu ĉi subtegmento.

Du viroj 3 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Vespere nanoj aǔdis paŝsonon de Juri. Samkiel antaǔaj tagoj Juri alportis lazuran glason sur pleteto senhaste.
Ŝi enirante en senordan ĉambron iom hezitis, sed laǔ kutimo ŝi metis ĝin sur sojlo de la luko. La glaso resendis bluajn brilojn ankaǔ en tia tago kaj lumis en la ĉambro.
Ŝiaj palpebroj ŝveris kiel postsignoj de ploro. La nanoj mordis siajn vortojn kaj aǔdis ŝin, kiu monologis ordigante disfalintajn lirojn unu post aliaj.
_ mia patro ne povas fari krimon, certe ne povas.
Kiel Barbo kaj Fan sentis, la tago estis la komenco de malbonaj tagoj en paca familio Milijama.
Ankaǔ de poste Juri venis en librejon ĉiutage du fojojn por alporti lakton kaj forporti la glason sen lakto.
La nanoj vidis malĝojon sur la vizaĝo de eta Juri.
Fan komencis fari fromaĝon el parto de la lakto.
Longatempe la nanoj ne sciis kialon de ŝia malgoĵo.
Sed iun tagon Ŝin kaj Juri venis en la ĉambron disputante.
_ malbona estas nia patro. Ĉar li estas liberalisto. Mi longe konis tion. Li ĉiam estimas eksterlandajn aferojn kaj diris ke japana milito estas malprava. Tio signifas ke li estas naciperfidulo. Estas nature, ke li estis arestita per polico!
_ mensongo! Nia patro ne estas malbona.
_ ho, ja, kial polico arestis lin? Pro malbona konduto plico arestis lin!
_ memsongo, ŝtulta Ŝin, ne estas tia, malsaĝa polico! patro ne povas fari malbonon!
Kiam Barbo kaj Fan vidis neordinare eksciitan Juri-on, ili dolormiene rigardis ŝin. Knabo Ŝin esplore rigardis librobretojn kaj abomene vidis al la luko. Fan eksentis kuri iun malican froston sur ŝia dorso
_ juri, ĉu vi ankoraǔ alportas tion?
Ŝin demandis al Juri.
Juri plore singluante kapjesis. Juri sentis sin iom kvietiĝi, ĉar ŝi pensis, ke Ŝin ŝanĝis temon.
Sed Ŝin diris,
_ estas ne permesite fari tion en ĉi eksterorsinara tempo! Ĉu la lakto venas de nigra merkato? En batalkampo mankas lakto por malsanaj soldatoj!
Konsternite Juri vidis lin.
Eksteroridinara tempo… lakto de nigramerkato… batalkampo…. Oni aǔdigas tiujn vortojn al lernantoj ĉiutage en lernejo. “ ni nenion volas ĝis nia venko!”” lukso estas malamiko” …sed Juri neniam pensis ke tiuj vortoj rilatas kun nanoj.
Ne mankigi glason da lakto por etaj homoj ĉiutage, kiuj vivas nur per malmulte da lakto… tio estas devo de naskitaj kaj kreskantaj homoj en la familio Morijama.
_ ankaǔ vi, frato Ŝin, volonte plenumis tiun taskon ĝis la lasta jaro!
Juri konsternite vidis lin kvazaǔ li abrpute aliformiis en fremdulon.
_ ĉiuj batalas, en tiutempo, miaj familianoj estas senĝenaj!
Barbo vidis ke Ŝin eliris de la ĉambro forĵetante tiujn vortojn. Oraj kaj verdaj sunradioj reflektis super lazura glaso, sed ili sentis ke la ĉambro rapide fariĝas senluma.



Du viroj 2: Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Tiam sonis bruo de forte fermata pordo sub etaĝo. Kaj daǔris kruda nekonata voĉo. Tiam Barbo faris ruĝajn ŝuojn de Ajlis antaǔ sia stablo, Fan kaj Ajlis en kuirejo kaj Robin sur la libro, ili streĉis siajn orelojn. Kutime ili neofte aǔdis incititan voĉon de milda Tacuo, sed nun aǔdis lian voĉon kverelanta. Baldaǔ bruis poŝsonoj de kelkaj homoj en tuta domo, du el ili suprenvenis per ŝutparo kaj tra la koridoro proksimiĝis en la librejon.
Barbo kaptis Robin-on kaj Fan Ajlis-on kaj dum momento ili kaŝis sin en la plej malluma angulon de la librobreto. Robin volis demamdi ion sed Barbo mane tuj premis lian buŝon.
Peza kverka pordo grincis kaj aperis du viroj en ĉambron, kien dum pli ol 40 jaroj neniu envenis krom familianoj de Moriyama, kaj ili akre rigardis librojn, elektis kaj ekprenis librojn kkvazaǔ vultuloj, kiuj trovis predojn. En ili estis ruĝaj tolaj kovriloj, libraro de nigla leda kovrilo kaj polvoplenaj gazetoj. Post ne longe ili amasiĝis sur la planko.
Fan ekkrionte enmetis sian antaǔtukon en sian buŝon. Virino ekstaris antaǔ la enirejo. Ŝi estis Toǔko, iama stranga knabino, nuna dommastrino de familio Morijama. Kun modesta vestaĵo kaj mallonge tranĉita hararo ŝi akre fiksis siajn okulojn al la viroj. Kaj ŝi diris per streĉitaj lipoj.
_ kion vi faras per la bagatelaj libroj? Multaj el ili estas por infanoj.
_ mastrino, ho! ĉe vi infanoj legas tiajn librojn!
Unu el ili montris germanan libngvon de nigra kovrilo.
_ aj! Ĝi estas de Kropotokin…. Estis libro de bopatro…
_ ni kontloros ilin en nia oficejo.
Du viroj prenis meulte da libroj en siaj brakoj kaj rapidpaŝe malaperis de la ĉambro. Kun peza grincado la pordo fermiĝis kaj ankaǔ Toǔko malaperis.
Jam neestis paŝaj sonoj de longa koridoro, baldaǔ fore eksonis fermita pordo, kaj longe longa silento regis en la domo.
Barbo kaj Fan reciproke rigardis kun palaj vizaĝoj en sia domo. Ĉi tio estis la unua malbona aǔguro okazinta dum kvar dek kelkaj jaroj en la domo. Ili ne sciis, kio okazas nun, sed sentis ke io terure mlbona certe minancas grandajn homojn de la familio Morijama. Ajlis timante premis sian vizaĝon sur genuojn de sia patrino. Ŝi kutime estis nebabilema, eĉ al familianoj, Fan sentis kiom granda estis ŝia ŝoko kaj diris al ŝi.
_ jam ne estas danĝere, ne tro timu. Ni daǔrigu nian tinktradon ĝis la fino. “ abelo pelata de la laboro ne havas tempon por malĝoji…” iu angla poeto diris tiel.
Knabo Robin timis malpli Ajlis. Li nur miris ke ekzistas homoj krom konataj familianoj de Morijama. Baldaǔ li rimarkis ke gepatroj estas maltrankvilaj, kaj diris al ili.
_ ĉu ni ricevos lakton ĉi vespere ? ĉu Juri ne forgesos !?
_ ja, Juri ne forgesos.
Barbo bruske respondis kaj sidis antaǔ sia stablo.

Du viroj 1 : el Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Nano Robin apenaǔ estis 8 jara.
Nana infano havas unujare unu aĝon ĝis la kvina jaro de sia nakiĝo samkiel homo, sed post tiam ĝi havas unu aĝon por kvin jaroj. Tial familianoj de Morijama ĉiujare maljuniĝas, dume Fan kaj Barbo ankoraǔ estas en kvardekaj jaroj. Kiam Morijama Tacuo estis dek jara elementa lernejano, Ajlis naskiĝis, kaj li nun estas kvardek jara sed dum preskaǔ tridek jaroj nanaj gefratoj estas en ĝojplena infanaĝo, ĉar Ajlis estas naǔ jara kaj Robin estas ok jara kaj kelkaj monatoj.
Robin lernis alfabeton de sia patro Barbo kaj post tio li lernis japanajn literojn per bildolibro. Ĝi estis vere tre granda por nano, sed oni nomis ĝin ‘libreto de Sazanami’ de eldonejo ‘Nakaniŝija’. Ĝi estas donaco de la gepatroj al Jukari en ŝia kvina naskiĝdato. Pro tio Ŝin kaj Juri neniam vidis ĝin. Ĉar kaim Robin estis kvin aǔ ses jara, li trovis ĝin, ĝi tre plaĉas al li kaj li petis al sia patro porti ĝin supren al ilia domo.
Kavankam Barbo ne volis porti tiel grandan libron alten al sia domo, sed Robin insitis. Pro tio Fan kaj Barbo riskante siajn vivon portis ĝin ĉe la domo. Tamen nun nanaj gepatroj estis kontenta alporti ĝin. Ĉar nelernema filo ne perdis intereson al la libro kaj lernadis ĉiutage literojn.
Robin plej ŝatis la paĝon de tigro el zoologiaj paĝoj.
_ tigro, iras, mil-liojn, inter, arbusto, sed, tie, ĉi, ne, estas arbusto.
Li jam malfermis pli ol kelkcent foje la paĝon kaj deklamis frazojn laǔ sia originala ritmo. Li povis legi literojn, ti, g,ro, mil, k.t.p, kie ili estas, kaj povis ankaǔ skribi.
Robin kiel kutime starigis la libron plej lumigita loko sub la luko kaj rigardis lian plej ŝatatan tiglon. Serena sunradioj de septembra mateno glimis inter branĉoj de zelkovo, kaj li sentis sin kvazaǔ esti en arbareto. Li kompatis la tigron en la bildo. Ĉar blanka urso, cervo kaj ankaǔ lupo okupis du paĝojn vasta loko kaj aspektis libera, sed lia tigoro havis unu paĝon kaj maloportune sidis.
_ ja, mi desgnos arbuston por ĝi ! ĉe blanka parto!
Li iris al tenejo de Fan kaj surŝultre portis verdan paŝtelon. Ĝi estis ke iam eta Tacuo lasis en la ĉambron kaj Fan konservis en sia tenejo.
_ kion vi faras? : Fan alparolis al Robin de nana kuirejo.
_ mi lernas literojn!
Por la respondo Fan kontente kapjesis kaj kun Ajlis daǔrigis sian laboron akuvumi araneajn fadenojn , kiujn ŝi kolektis en la ĉambro, por tiunkturi sepkolore.
Robin petore iom altigis siajn ŝultrojn kaj sternis grandan libron sur la planko. Kvazǔ raidanto li metis paŝtelon inter siajn femurojn kaj brave kuretis sur la paĝo por desegni arbuston.


Eta librejo 4 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

De tiam pasis preskaǔ 20 jaroj. Nun estas junio en la erao Ŝjoǔa 18 (1943). Tacuo estas angla literaturisto de kvardekaj jaroj, Toǔko jam estas en la lasta duono de tridekaj jaroj kaj patrino de tri infanoj, kaj ankoraǔ ili loĝas en la domo kun eta librejo apud granda zelkovo. En la erao Taiŝjo 12 (1923) okazis granda tertremo, sed la domo estis ne detruita, kaj la familio iom bonigis kaj vastigis la domon, pro tio la aspekto iom ŝanĝiĝis sed la parto de la librejo senŝanĝe restas ankoraǔ nun.
Kaj nun ĉi tie pace vivas gesinjoroj, iliaj filo Ŝin kaj filino Juri kaj la nana familio Aŝu. ( la plej aĝa filo Tecu loĝas en Kioto, ĉar primtempe li fariĝis studento de altalernejo kaj unuafoje vivas for de la domo, kie li loĝis dum 17 jaroj).
La knabino Toǔko, naskita en Sidnejo, poste fariĝis juna dommastrino de la familio, sed ankoraǔ portadis lakton al la familio de Barbo. Baldaǔ ŝi naskis infanon Tecu, kaj kiam li fariĝis ok jara, ŝi decidis kun Fan kaj Barbo, ke la tasko porti lakton transdonis al milda filo. Kiam Tecu estas dektri jara, naǔ jara Ŝin ricevis la postenon.
Tecu estas pensema, sed Ŝin havas drastan personecon samkiel Toǔko, sed estas hontema. Ankaǔ li estas tenera, kaj estis infanaĝe, ke kiam li trovis detruitan neston de formikoj, kompate longe li rigardis ĝin kaj kiam li vidis falintan ĉevalon de ŝarĝĉaro sur deklivo apud sia domo, li ekkuris al ĝi kun ovo por doni.
Post longa atendado li ricevis la gravan rolon laktoportanto kaj li elpensis bonigi nanan vivon: li faris kovrilon de la glaso kontraǔ polvo, kaj ankaǔ bonigis ludilojn kiuj apartenis al la pupo de onklo Jukari, tial lada fridujo havis lokon por vera glaciero. Danke al li, Fan povis doni maĝaĵon el malvarma lakto de tiu somero, sed ŝi pli dankis ke ŝi jam bezonos zorgi pri laktoputrado.
Sed Fan kaj Barbo rimarkis ke de iam la rigardo de Ŝin al nanoj fariĝis tre rikana, precipe Fan, kiu tre ĝuis la helpon de Ŝin, svingis sian kapon malĝoje kaj diris.
_ lastatempe kio okazis al li ? pli kaj pli mi sentas timon al li…
Ŝin jam estas dektri jara, kaj lastatempe malofte venis en librejon. ( de la fino de la lasta jaro Juri jam ricevis la taskon de la laktoportanto.)
Li plaĉis al sia eksmilitista instruisto kaj post speciala leciono por ekzameno al publika mezlernejo , li komencis ekzercon de japaneska skermado laǔ instigo de la instruisto. Kiam Ŝin konfesis al la patrino, ke kiam li estos lernanto de mezlernejano, li ricevos ekzamenon por infana militistolernejo, Toǔko maltrankviliĝis senkiale. Ĝis nun neniu knabo volis fariĝi militisto en la familio Morijama ankaǔ en ĝiaj amikaj familioj.
La patrino ekestis maltrankvila pro la konfeso, sed Ŝin rigardis ŝin kompateme kaj diris, ke post la decido li ekvidis ĝojon en la lernado.
Ne ofte Ŝin venis en la librejo, sed kiam li venis, li serĉis libron el neatendite metitaj libroj, kiuj havas vortojn militistaro, patriotismo aǔ similaj en la titolio kaj tuj foriris kun ĝi. El la domo ĉe la luko Fan kaj Robin sopire vidis lin, sed li foriris neglekte ilin.
Naǔ jara Juri estis la plej juna infano en la familio kaj fidela laktoportanto. Kiu konis Jukari-n, ĉiu opinias ke Juri estas renakiĝanto de Jukari. Ankaǔ Fan kaj Barbo, kiam ili vidas ŝin svelta kaj malsanema ,sentis ke Jukari estas kun ili.
Iam Jukari demandis al nanoj,
_ ĉi tie estas kvieta bona ĉambro, sed ĉiam fermata. Ĉu vi estas ne sufokaj? Mi poste petos fari aerum-truon al frato Tacu, sed antaǔ peti tion ŝi forpasis pro plumito.
Sensciante tion, Juri pensis same kun sia onklino. Ŝi pensis, ke se venos freŝa aero en la ĉambron, la vivo de familio Barbo certe boniĝos.
Ŝi, kiu ĉiam firme plenumas sian decidon ol la onklino, petis fari ĝin al frato Tecu, kiu revenis de Kioto por somera libertempo.
Tecu volonte faris malgrandan truon apud la luko kaj ekstere super ĝi instaris aleron kontraǔ pluvo.
Ankaǔ li fiksis ladan ventumilon interne, kiu estis ludilo de Jukari. Kiam Barbo kaj Robin kune streĉis la risorton, ĝi bone funkciis kaj sufiĉe longe enirigis malvarmetan blovon en la ĉambron.
Tridek jare fermitan ĉambron enfluis freŝa aero tranirinta inter zerkovaj branĉoj. Ajlis ligis al la ventmilo ĉielarkakoloran rubandon, kiun ŝi tinkturis araneajn fadenojn kaj faris.
Super fore nanoj ĝojkriis kaj aǔdinte tion malgranda Juri ridetis.
_ frato Tecu, ĉu ankaǔ vi ĉiutage alportis lakton ?
Ŝi respekte rigardis supren al granda frato kaj demandis.
_ mi ? ja, de ok jara, dum kvin jaroj ĉiutage…. foje patrino helpis min, sed nia hejmo estas ankoraǔ same kiel antaǔe, ĉu nun estas lakto en Tokio?
Iom da tempo ili ne vidis reciproke, dum la tempo Tecu sufiĉe maturiĝis kaj zorgoplene diris al malgranda fratino:
_ Juri, mi vidas, ke havi lakton malfaciligos pli kaj pli.


Eta librejo 3 : Nanoj en la domo apud arboj : [japana infanliteraturo]

La knabino Jukari estis nesana. De antaǔ kelkaj jaroj ŝi sciis la sekreton de sia frato, ke li enmetis lakton en lazuran glason kaj alportis ĝin en librejon. Tamen hezitema Jukari nenion demandis al li.
Tacuo fariĝis lernanto de mezlernejo, jam ne povis hejmeniri frue, kaj la devo pli kaj pli fariĝis paza por li. Vidinte tion ŝi proponis helpon al li. Tiu ŝanĝo ne timigis la nanan familion. Ĉar la malsanema knabino ofte ne iris al lernejo, en tiuj tagoj ŝi venis en la ĉambron, kaj legis libron aǔ gazeton. Pro tio Barbo kaj Fan jam havis simpation al ŝi de antaǔ. La nova laboro estis ĝojplena kaj dezirinda ankaǔ por ŝi. Ĉar ŝi estis nesana kaj nur ricevis zorgon de la familio. Nun ŝi havis la unuan ŝancon servi al aliaj.
Ĉiam, kiam ŝia portata glaso glime lumigas la ĉambron, tio profunde emocias ŝin. Ŝi portis por Fan siajn ludilojn unu post aliaj, kiuj estis meblaro, manĝiloj kaj vestoj de ŝia pupo. Pro tio la loĝejo malvastiĝis kaj la belaj aĵoj ĝojigis la bonan mastrinon sed ankaǔ ĉagrenis ŝin.
Post unu jaro, kiam ŝi ricevis la postenon de Tacuo, vintre, pro pulmito Jukari forpasis de la mondo zorgante nanojn.
Ĉirkaǔ samtempe alilande naskita knabino venis en la familion kaj ŝia karaktero estis nejapaneska. Ŝia nomo estas Toǔko, ŝi estas 12 jara kuzino de Jukari kaj Tacuo, filino de ilia onklo Ĵun, kiu estas en Aǔstralio, kaj ŝia patro volis eduki ŝin en Japanio.
Ŝi estis sana kaj havis firman karakteron, ĉiuokaze ŝi tute diferencis de nesana Jukari.
Kiam ŝi venis Japanion, ŝi ne povis kutimiĝi rigoran regularon de japana lernejo, tuj post lecionoj ŝi revenis hejmen, ŝtele iris en la librejon kaj legas diversajn librojn. Ŝi nature ŝatas librojn ,pro tio la ĉambro estis trezorejo por ŝi. Ŝi estis akra vidanto kaj post kelkfoje da vizitoj ŝi rimarkis ekziston de etaj vivantoj proksime al la luko.
_ frato, Tacu, montru al mi tiujn, kiuj estas ĉe plafono.
Iun tagon ŝi postulis kun severa mieno. 15 jara knabo Tacuo embarasiĝis kaj nur ruĝigis sian vizaĝon. Anstataǔ forpasinta Jukari li nun prizorgis la nanojn.
Tiam li neklare respondis sed samnokte li priparolis kun nanoj kaj deĉidis ke ili komisiios la taskon al la knabino strangaspekta.
_ promesu al mi, ke vi nenion diros al aliaj pri la afero, ne forgesos ĉiutage porti unu glason da lakuto kaj metos ĝin ĉe la sojlo de la luko.
_ hmm ; aǔdinte la vortojn ŝi vidis lin kun iom malrespekta rideto. Sed kiam ŝi ricevis la glason, ŝajnas ke ŝi estas forte allogata al ĝi.
Post kelke da minutoj ŝi demandis al li.
_ kiam mi renkontos ilin?
_ nu, kiam? Kiam vi portados lakton por kelkaj tagoj aǔ kelkdek tagoj, certe ili aperos antaǔ vi.
_ bone! : ŝi diris kuntirite siajn brovojn.
_ vi, frato Tacu tre plaĉas al mi, pro tio mi promesas tion!
Kaj ŝi portadis lakton 77 foje ĉe la luko de la liberejo ne rimarkite de servistino kaj geonkloj.
Kiam ŝi friĝis laktoportanto, pasis 77 tagoj, en la vespero nanaj infanoj Robin kaj Ajlis malsupren venis el ilia loĝejo proksima al plafono kaj sidis sur ŝultron de Toǔko. Ŝi kortuŝite per iliaj komfidoj ĝoje ploris kaj ridis.
De tiam ŝi ankoraǔ estis en la hejmo kaj volonte portadis la lakton al nanoj. Ajlis kaj Robin fariĝis intimaj al ŝi kaj kiam ŝi legas libro tie, ili ĉiam sidas sur ŝia ŝultro. Precipe knabo Robin ŝatis skui sin per ŝia plektita hartufo
Ŝi ne forgesis sian taskon eĉ en unu tago kaj portadis lakton 2777 foje, tiam Toauo estis studento de universitato kaj Toǔko fariĝis novedizino de sia amata kuzo.


Eta librejo 2 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Ie en la rakonto mi parolos al vi, kial la sinjorino el Britio devis heimeniri lasinte la nanojn al manoj de malgranda knabo Morijama Tacuo, kiu estis apenaǔ 10 jara, kaj kial li estis elektita kiel zorganto de nanoj, sed mi rakontos al vi kiel la nanoj vivis en nova loĝejo. Estas du nanoj, kaj la nomo de viro estas Barbo Aŝu kaj lia timema edzino estas Fan Aŝu. Barbo estas ŝuisto kaj havis fortajn manojn. Fan amas purecon, estis diligenta dommastrino kaj danke al ŝi eĉ eta araneaĵo neniam estas en la librejo.
De la unua tempo, kiam ili venis en la domon, ili ne loĝis en la librejo.
Unue Tacuo portis korbon kun Barbo kaj Fan en sian komodon, kiun neniu vidas. Sed en ĝi jam estis ses musoj. Tage okazis nenio, sed nokte musoj trovis la korbon, pensis ĝin kiel sian dentopolurilon kaj mordadis ĝin.
Kompatindaj Barbo kaj Fajn sendorme estis en tuta nokto sub terura dentsono simila al tondro.
En sekvanta mateno Tacuo portis lakton kaj kiam li vidis skrapaĵojn de la korbo, li konsterniĝis kaj sentis kvazaǔ halti sian spiron. Li iom malfermis la kovrilon kaj vidis ke Barbo kaj Fajn estis ne vunditaj, sed pro la timo ili aspektis mortontaj.
Li devis rapide trovi sekuran lokon por ili. Li komencis esplori tutan domon kaj kiam li fraris aeron de neofte malfermita gastĉambro, kie estas nur piano, li ekmemoris librejon de unua etaĝo, kie oni malofte eniras.
Kaj li iris al unua etaĝo, kuris sur senluma koridoro kaj ŝovis pezan pordon el kverko. En la librejo plenplenis mielkolora aero pro la sunradioj, kiuj venas tra luko. Kaj Tacuo trovis komfortan lokon proksime al plafono. Ĝi estis triangla spaco inter alta breto kaj dekliva plafono, kaj tie brilete ondetis sunradioj enirantaj inter zerkovaj folioj.
Tacuo tuj reiris sian ĉambron kaj denove revenis kun Barbo. La nono estis portata kovrite per lia mantuko kaj la ĉambrro plaĉis al li pro la kvieteco.
Li denove reiris sian ĉambron , prenis la korbon kun Fan kaj portis same. Dume Fajn estis pala samkiel elmigranto sur ondegoj de pacifiko, kaj enmanigis siajn aĵojn, kiujn s-ino Maklakran donis al ŝi, kaj angore atingis al eta librejo.
Tacuo demetis kelke da libroj de sur la breto kaj faris sekretan ŝtuparon. Eĉ se servistino venus en ĉambron kaj volus purigi librobretaron per balaileto, ĝi ne atingos nanan domon, se ŝi ne grimpas la ŝtuparon.
Por fari nanan loĝejon, kie antaǔe nenio estis, ili laboris kelkajn tagojn.
Ĉar ilia korbo estis tro granda por meti sur la breto, tial ili devas konstrui tute navan loĝejon. Baldaǔ ili elfaris domon, kaj kiam iu vidas ĝin de la planko, tiu pensas ke tie estas libraro. Tacuo ŝtele portis du tabakujojn de Gelbesorte de patra ĉambro kaj ili fariĝis komfortaj litoj de du nanoj.
Ankaǔ li portis fajnajn silkojn blanka kaj ruĝeta el la kestoj de patrina kudrmaŝino por Fan, kaj ŝi faris litkovrilojn kaj kurtenojn el ili per sia eta kudrilo. Plie ŝi ankaǔ kudris kelke da amindaj vestoj por baldaǔ naskota infano.
La someraj tagoj estis ĝojplenaj por Tacuo, kiam li cerbumante faris nanan domon.
Barbo kaj Fan ankoraǔ ne kutimiĝis esti kun Tacuo kaj kaŝe faris siajn laborojn.
Tacuo ĉiutage portis lazuran glason da plena lakto, grimpis per la ŝtuparo kaj metis ĝin sur sojlo de la luko. Oni neniel povos vidi tie. Kiam la sunradioj venis tra la vitro kaj reflektis al la lazura glaso, peza atmosfero de la ĉambro tuj fariĝis hele laĝera kaj tio kiom da fojoj donis al li ĝojon.
Li estis iom fiereca kaj ĉiam sentis respondecon al nanoj, ĉar nur unu glaso da lakto, kiun li portas, subtenas la vivon de la nanoj.
Iom fiera Fan ne montris al Tacuo kiel ŝi kuiras nutraĵon el la lakto, sed naskitaj infanoj, Ajlis kaj Robin sane kreskis.
Kiam li komencis la taskon, li estis dek jara, li ĉiutage portadis lakton 1477 foje kaj jam estis lernanto de mezelementa lernejo. Tiam lia fratino Jukari fariĝis laktoportanto.

Eta librejo 1 ( el Nanoj en la domo apud arboj :verkita de INUI Tomiko ) [japana infanliteraturo]

  Eta librejo estis en la unua etaĝo de iu domo. La pordo de la ĉambreto frontis al senluma koridoro kaj kvazaǔ rifuzi eniranton ĝi ĉiam estis fermita. Tie estis la plej modesta kaj kvieta angulo kompare kun aliaj ĉambroj de la domo.
Kiam oni malfermis grince masivan pordon el kverko, staras altaj librobretoj laǔ tri muroj ĝis la plafono, kaj sur ili arogante amasiĝas diversaj libroj. Apud malnovaj ĉinaj libroj laǔvice staras amaso da alilandlingvaj libroj, kiujn la avo de la familio fervore ellegis en Meiziepoko (1867~1912). Ankaǔ tuj apude estis loko por pli ol 200 da poŝlibretoj maldense kovritaj per polvo. Unuvorte la ĉambreto estis ermitejo de dormantaj libroj, kiuj jam plenumis siajn taskojn .
Kaj nanoj vivis en ĉi tiu kvieta ĉambro ĉe loko proksime al plafono.
Ĉe la plafono estis luko por enlasi lumon, kaj ĝi kaj la plej supra breto de orineta flanko faris triangulan spacon…, kaj tie estis la loko por nanoj.
Ekster la luko granda zelkovo etendis la branĉojn kun densa faliaro. Somere verda foliaro ombrigis ilian loĝejon anstataǔ kurteno kaj vintre inter nudaj branĉoj la suno aspergis varmajn radiojn kaj la loĝjo estis tute varma kvazaǔ sunbanejo.
Estis miksita odoro el polvo, simo kaj bonkvalitaj paperoj kaj krom la odoro kaj impona atmosfero de la ĉambro, ĉi tie estis la plej komforta loko por nanoj vivi.
Certe ne estus multaj lokoj, kie neniam venas nekonata homo, por vivi neatentite.
La domo estis konstruita fine de Meiziepoko en periferio de Tokio, tuj poste du nanoj ekloĝis tie kaj vivis trankvile.
Plej precize estis iu tago de somera ferio en la dua jaro de Tajŝjoepoko (1914). Du nanoj, naskitaj en Britio, unuafoje venis ĉi tien enmetite en korbo skuata kun Morijama Tacuo, kiu estas nuna dommastro de la familio. 
Tiutempe li frekventis en elementa lernejo kun japana kostumo, kiel nomataj kimono kaj hakama kaj estis en la tria lernojaro.
La knabo Tacuo ricevis la korbon de s-ino Maklakran , kiu estis anglalingva instruistino, kaj ŝi estis reironta al sia hejmloko de la haveno Jokohamo.
Ŝi estis edukistino kaj venis en la mezo de Meiĵiepoko en Japanion. Ŝi instruis en virina lernejo en Jokohama, sed ne loĝis en pension . Ŝi luis domon, vivis sola kaj ankaǔ hejme instruis facilan anglalingvon al geknaboj.
Ŝi jam vivis tie dum 20 jaroj, kaj kiam la knabeto vizitis ŝin por adiaǔi, ŝi invitis lin en senmeblan domon,
Ĉi tie estis tapiŝo kun desegno de bestoj, kiun Tacuo tre ŝatis, sed ĝi jam estis forportita ien. Sur la muro estis bildo, sed ankaǔ ĝi jam ne estis kaj la ĉambro aspektis tre morna.
S-ino Maklakran iris al la angulo, kie estis stokitaj kelkaj pakaĵoj, ŝi prenis malnovan korbon, enmanigis ĝin al sia eta lernanto, kaj diris:
_ en ĝi estas nanoj kaj ĉu vi povus porti unu glason da lakto al ili? Ĉiutage metu ĝin sur sojlo de fenestro!
Adrupte ŝi diris tion kaj fikse rigardis la okulojn de mirigita Tacuo. Kiam ŝi venis en Japanion, sia aĝo estis en dudekaj jaroj, kaj ŝia hararo estis blonda, sed nun arĝentaj haroj miksis en ĝi. Kaj la okuloj, kiuj vidis okulojn de Tacuo, havis sorceme grizaj.
_ Tacu Morijama, ĉu bone! Vi amas birdojn kaj insektojn. Kaj mi vidis vin ke vi povos plenumi la promeson. Ĉu vi promesos kun mi ke vi certe plenumu la taskon?
Ŝi arde diris tion al eta lernanto kun forta peto.
_ jes, mi alportos lakton al ili…. Jes, ne nur lakton, sed ankaǔ biskvitojn mi povos alporti al ili, ĉar mia patrino bone bakas ilin!
De infanaĝeto, li aǔdis fean rakonton de la instruistino, li tuj komprenis kiuj estas nanoj. Aǔdinte lian respondon kuvazǔ en leciono, , s-ino Maklakran unuafoje milde ridetis.
  _ oh, ne! ili ne bezonas biskviton. De pratempo nutraĵo de la etaj homoj estis decidita nur lakto. Estas bone, Tacu. Ne forgesu, ke ĉiutage vi verŝu lakton en la glason kaj metu ĝin apud fenestro. Se homo forgesus tion, ili ne povos vivi plu.
Ŝi prenis glaseton de sia poŝo. Ĝi estis admirinde blua, kvazaǔ en ĝi fandiĝas pecon da lazura ĉielo kaj ekglimis en enirataj sunradioj tra fenestro. Tiam morna atmosfero de la ĉambro tuj ŝanĝiĝis serene gaja.
Tacuo sentis iun skueton ĉe korbotenilo. Li rigidiĝis kaj rigardis al s-ino Maklakran.
Ŝi etendis siajn manojn kaj malfiksis rigiletojn de la malnova korbokovliro kaj iom malfermis ĝin kun griceto. Tra malvasta spaco preskaǔ 5 centimetra eniris en ĝin lazuraj radioj respeglanta de la glaso kaj du etaj vizaĝoj postlasis la figurojn en liaj okuloj kaj li certe aǔtdis sonon simila al vento aǔ la plej alta sono el piano,
Nerimarkinte li jam prenis la lazuran glason de ŝia mano.
_ ĝis revido! Do, reiru hejmen.
La sinjorino kisis liajn vangojn kiel flirtanta birdo kaj eniris en internan ĉambron.


Antaǔ rakonto :el Nanoj en la domo apud arboj verkita de INUI Tomiko [japana infanliteraturo]

Ĉiu havas sian regnon ie sur la tero, kien neniu povas eniri. Ĝi estas mirinda, kie vivas nur plej karaj amatoj de la posedanto.
Iu havis ĝin inter sablaj valoj en la dezerto Sahara. En la misteran landon neniu povis eniri krom tiu posedanto, eta princo, kiu venis el alia planedo, rozo kaj vulpo .
Apud ĝojplena rivero alia havis sian landon, kie flirtas arĝentaj folioj de saliko. Fore de polvoza homovilaĝo, tie estis pura domo de eta riverorato kaj domego de scivola bufo.
Kaj iusomere antaǔ tagiĝo li aǔdis serenan melodion de fluto kun la rato kaj talpo. Ĝi transfluas super la surfaco de la rivero kaj li vidis figuron de kampara dio, Faǔno en milda tagiĝa lumo.

En mia regno, kien neniu povas eniri, estas domo ĉirkaǔata de zerkovoj. En la ĝardeno troviĝas arboj de anzuo, figo kaj ĉerizo kaj tie vivas granda kaj mezgranda knaboj kaj eta knabino.
La knabino estas 5 aǔ 6 jaraĝa. Posttagmeze en bela somero la suno radias sur gazenon de la domo. Geknaboj portis fontanoforman aspergilon tien kaj ludas per akvo. La knaboj surmetas nigran kalsonon kaj knabino vestas flavan naĝkostumon, kiun ŝia patrino mane faris, kaj gaje krietas. La aspergilo disŝprucigas akvon ĉiuflanken kaj faras kelke da malgrandaj ĉielarkoj tie kaj ĉi tie super la verda gazono.
Mi, kiu estis eta knabo, kaŝe eniras en la ĝardenon. Mi ŝtele venis el najbara mia domo. La granda knabo, kiu estas lernanto de mezelementa lernejo, kaj knabineto mimike bonvenigas min. Sed hontema mezkreska knabo grimaĉe subrigadas min.
Mi haltas spiron kaj ensaltas en kurtenon el akveroj. Kiel bone duŝi sub brilantaj someraj sunradioj ! Kvazaǔ koboldoj ni rulas sin tien kaj ĉi tien sur la gazono kaj ĝuas someron. Estas bona odoro de malsekigitaj helboj kaj tero, fine la knabo atakas min kaj ni plenforte luktas samkiel ursidoj.
Rigardante tion la okuloj de knabino ĝoje glimas kvazaǔ de fea ido. Ŝiaj feliĉoplenaj ridoj eĥas alten kaj alten super branĉojn de zerkovoj.
Baldaǔ ĉielo mallumiĝas kaj subita vera pluvego finigas nian ludon.
Kiam forta somera tondro ruliĝis super mia lando, la knabino kaj ŝiaj fratoj malaperis en mallumon. Kaj malaperis kune ankaǔ mi, eta knabo.
Mia regno, kien neniu povas iri, estas ĉiam somere.
Iam petola bubo, mi grimpas sur blanka figarbo en la ĝardeno de la knabino. Trans tuja heiĝo de mia domo mi venis por ŝteli. Mi voras la fluktojn unu post aliaj, kiuj kiam mi purkis de branĉo, eligas blankan sukon de deprenita loko. Bona odoro de figfolioj ekfluas en aeron.
Eta knabino venas el domo de eǔropa malnova stilo.
Sentima ŝtelisto, mi sentas mian fiaskon kaj kaŝiĝis inter folioj.
Ŝi rekte venas al mi kaj respektoplene diras min, kiu estas sur la arbo.
_ prenu unu figon ankaǔ por mi !
Kompatinda ŝtelisto subite ŝanĝis sin anĝelo, kiu alvenis de la ĉielo por purki ŝian frukton.
_ dankon!
Elkore ŝi dankas al la ŝtelisto kaj tretante sian mallongan ombron reiras al sia domo. La ŝtelisto pensas pri ŝiaj nazo ŝvitanta kaj gracila kolo kaj sur bluan ĉielon desegnas imagan kastelon, kie iam li loĝu kun la knabino. Somera giganta nubo kreskiĝas kaj kun ĝi mia kastelo grandiĝas senlime en la blua ĉielo.
Kiel vi vidas, en mia regno, kien neniu povas iri, ne estas la princo el alia planedo kaj ankaǔ ĝojplena rivero, kie serene sonoras melodio de Faǔno. Sed reale post malapero de mia naskiĝ- kaj-kreskiĝdomo pro aerbombado, tie fariĝis speciala loko por mi. Kiam mi partoprenis en evakuon de elementa lernejo, mi sopire retrorigardis mian domon kaj la domon ĉirkaǔita de zerkovoj, sed nun eĉ ne estas la spuro. Kaj mi supozis neniam mi renkontos kun fea knabino.
Dum dek kelkaj jaroj mi pensis tiel, sed en iu tago antaǔ mi mia malnova amiko aperis.
Hazarde mi renkontis lin en trajno kaj aǔdis nun kiel ŝi vivas.
_ ŝi memoras vin. Ŝi sopire parolis pri najbara knabo, kiu bone faris grandan svingadon sur ferstango, kaj deziras iam vidi lin.
Mi tuj ne povis respondi. La amiko daǔre parolis neglekte min.
_ mi estis ĝoja. Post longa tempo mi povis paroli kun ŝi pri infanaĝo. Sed ŝi ne tre parolis. Certe ŝi parolus multe kun vi. Verŝajne ŝi ŝatus vin ol min.
Inter niaj domoj estis la domo de knabino. Pro tio ni kune vivis en knabeco. La amiko estis iom ne sentema sed bonkara samkiel infanaĝe.
_ vi ankaǔ vizitu ŝin. Jen estas ŝia adreso.
Li donis al mi adresitan silipo.
Li volus paroli pli multe sed mi adiaǔis lin. Ĉar mi jam ne povis toleri lin, kiu imperitinente alvenas mian regnon.
Verdire mi volis aǔsklti ŝianj novaĵojn.
Survoje al hejmo mi disŝiris la adreson.
( mi restu en ŝia memoro kiel barbara kaj vigla knabo, kiu ĉiam turnas sin sur ferstango! Kaj ŝi estu por ĉiam kiel fea ido en mia regno!)
Disŝiritaj papereroj forflugis en aeron de sur miaj manoj.

Pasis kelkaj monatoj.
Kiam mi ordigis poŝtaĵojn sur mia oficeja tablo, mi trovis unu pakaĵon en ili. Mi pensis ke iu leganto sendis sian skribaĵon , turnis ĝin kaj legis la nomon sur dorsa flanko, kaj mi sentis min skuiĝantaj manoj.
La nomo, MORIJAMA Juri skribita per blua seka inko, estis de la knabino, kiu loĝas en mia regno.
Mi urĝige malfermis ĝin, prenis kajeron kaj eklegis ĝin.
Estis la rakonto pri ŝia regno, kien neniu povas eniri.
Ŝi havis pli mirindan landon ol la mian apud mia regno.
Mi sentis kvazaǔ mi vidas dorsoflankon de mia regno, kaj sorĉite envenis en la rakonton.


zelkovo : Zelkova el ulmacoj



japana infanliteraturo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。