SSブログ

Eta librejo 4 :Nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

De tiam pasis preskaǔ 20 jaroj. Nun estas junio en la erao Ŝjoǔa 18 (1943). Tacuo estas angla literaturisto de kvardekaj jaroj, Toǔko jam estas en la lasta duono de tridekaj jaroj kaj patrino de tri infanoj, kaj ankoraǔ ili loĝas en la domo kun eta librejo apud granda zelkovo. En la erao Taiŝjo 12 (1923) okazis granda tertremo, sed la domo estis ne detruita, kaj la familio iom bonigis kaj vastigis la domon, pro tio la aspekto iom ŝanĝiĝis sed la parto de la librejo senŝanĝe restas ankoraǔ nun.
Kaj nun ĉi tie pace vivas gesinjoroj, iliaj filo Ŝin kaj filino Juri kaj la nana familio Aŝu. ( la plej aĝa filo Tecu loĝas en Kioto, ĉar primtempe li fariĝis studento de altalernejo kaj unuafoje vivas for de la domo, kie li loĝis dum 17 jaroj).
La knabino Toǔko, naskita en Sidnejo, poste fariĝis juna dommastrino de la familio, sed ankoraǔ portadis lakton al la familio de Barbo. Baldaǔ ŝi naskis infanon Tecu, kaj kiam li fariĝis ok jara, ŝi decidis kun Fan kaj Barbo, ke la tasko porti lakton transdonis al milda filo. Kiam Tecu estas dektri jara, naǔ jara Ŝin ricevis la postenon.
Tecu estas pensema, sed Ŝin havas drastan personecon samkiel Toǔko, sed estas hontema. Ankaǔ li estas tenera, kaj estis infanaĝe, ke kiam li trovis detruitan neston de formikoj, kompate longe li rigardis ĝin kaj kiam li vidis falintan ĉevalon de ŝarĝĉaro sur deklivo apud sia domo, li ekkuris al ĝi kun ovo por doni.
Post longa atendado li ricevis la gravan rolon laktoportanto kaj li elpensis bonigi nanan vivon: li faris kovrilon de la glaso kontraǔ polvo, kaj ankaǔ bonigis ludilojn kiuj apartenis al la pupo de onklo Jukari, tial lada fridujo havis lokon por vera glaciero. Danke al li, Fan povis doni maĝaĵon el malvarma lakto de tiu somero, sed ŝi pli dankis ke ŝi jam bezonos zorgi pri laktoputrado.
Sed Fan kaj Barbo rimarkis ke de iam la rigardo de Ŝin al nanoj fariĝis tre rikana, precipe Fan, kiu tre ĝuis la helpon de Ŝin, svingis sian kapon malĝoje kaj diris.
_ lastatempe kio okazis al li ? pli kaj pli mi sentas timon al li…
Ŝin jam estas dektri jara, kaj lastatempe malofte venis en librejon. ( de la fino de la lasta jaro Juri jam ricevis la taskon de la laktoportanto.)
Li plaĉis al sia eksmilitista instruisto kaj post speciala leciono por ekzameno al publika mezlernejo , li komencis ekzercon de japaneska skermado laǔ instigo de la instruisto. Kiam Ŝin konfesis al la patrino, ke kiam li estos lernanto de mezlernejano, li ricevos ekzamenon por infana militistolernejo, Toǔko maltrankviliĝis senkiale. Ĝis nun neniu knabo volis fariĝi militisto en la familio Morijama ankaǔ en ĝiaj amikaj familioj.
La patrino ekestis maltrankvila pro la konfeso, sed Ŝin rigardis ŝin kompateme kaj diris, ke post la decido li ekvidis ĝojon en la lernado.
Ne ofte Ŝin venis en la librejo, sed kiam li venis, li serĉis libron el neatendite metitaj libroj, kiuj havas vortojn militistaro, patriotismo aǔ similaj en la titolio kaj tuj foriris kun ĝi. El la domo ĉe la luko Fan kaj Robin sopire vidis lin, sed li foriris neglekte ilin.
Naǔ jara Juri estis la plej juna infano en la familio kaj fidela laktoportanto. Kiu konis Jukari-n, ĉiu opinias ke Juri estas renakiĝanto de Jukari. Ankaǔ Fan kaj Barbo, kiam ili vidas ŝin svelta kaj malsanema ,sentis ke Jukari estas kun ili.
Iam Jukari demandis al nanoj,
_ ĉi tie estas kvieta bona ĉambro, sed ĉiam fermata. Ĉu vi estas ne sufokaj? Mi poste petos fari aerum-truon al frato Tacu, sed antaǔ peti tion ŝi forpasis pro plumito.
Sensciante tion, Juri pensis same kun sia onklino. Ŝi pensis, ke se venos freŝa aero en la ĉambron, la vivo de familio Barbo certe boniĝos.
Ŝi, kiu ĉiam firme plenumas sian decidon ol la onklino, petis fari ĝin al frato Tecu, kiu revenis de Kioto por somera libertempo.
Tecu volonte faris malgrandan truon apud la luko kaj ekstere super ĝi instaris aleron kontraǔ pluvo.
Ankaǔ li fiksis ladan ventumilon interne, kiu estis ludilo de Jukari. Kiam Barbo kaj Robin kune streĉis la risorton, ĝi bone funkciis kaj sufiĉe longe enirigis malvarmetan blovon en la ĉambron.
Tridek jare fermitan ĉambron enfluis freŝa aero tranirinta inter zerkovaj branĉoj. Ajlis ligis al la ventmilo ĉielarkakoloran rubandon, kiun ŝi tinkturis araneajn fadenojn kaj faris.
Super fore nanoj ĝojkriis kaj aǔdinte tion malgranda Juri ridetis.
_ frato Tecu, ĉu ankaǔ vi ĉiutage alportis lakton ?
Ŝi respekte rigardis supren al granda frato kaj demandis.
_ mi ? ja, de ok jara, dum kvin jaroj ĉiutage…. foje patrino helpis min, sed nia hejmo estas ankoraǔ same kiel antaǔe, ĉu nun estas lakto en Tokio?
Iom da tempo ili ne vidis reciproke, dum la tempo Tecu sufiĉe maturiĝis kaj zorgoplene diris al malgranda fratino:
_ Juri, mi vidas, ke havi lakton malfaciligos pli kaj pli.


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Eta librejo 3 : Nano..Sapo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。