SSブログ

Eta librejo 1 ( el Nanoj en la domo apud arboj :verkita de INUI Tomiko ) [japana infanliteraturo]

  Eta librejo estis en la unua etaĝo de iu domo. La pordo de la ĉambreto frontis al senluma koridoro kaj kvazaǔ rifuzi eniranton ĝi ĉiam estis fermita. Tie estis la plej modesta kaj kvieta angulo kompare kun aliaj ĉambroj de la domo.
Kiam oni malfermis grince masivan pordon el kverko, staras altaj librobretoj laǔ tri muroj ĝis la plafono, kaj sur ili arogante amasiĝas diversaj libroj. Apud malnovaj ĉinaj libroj laǔvice staras amaso da alilandlingvaj libroj, kiujn la avo de la familio fervore ellegis en Meiziepoko (1867~1912). Ankaǔ tuj apude estis loko por pli ol 200 da poŝlibretoj maldense kovritaj per polvo. Unuvorte la ĉambreto estis ermitejo de dormantaj libroj, kiuj jam plenumis siajn taskojn .
Kaj nanoj vivis en ĉi tiu kvieta ĉambro ĉe loko proksime al plafono.
Ĉe la plafono estis luko por enlasi lumon, kaj ĝi kaj la plej supra breto de orineta flanko faris triangulan spacon…, kaj tie estis la loko por nanoj.
Ekster la luko granda zelkovo etendis la branĉojn kun densa faliaro. Somere verda foliaro ombrigis ilian loĝejon anstataǔ kurteno kaj vintre inter nudaj branĉoj la suno aspergis varmajn radiojn kaj la loĝjo estis tute varma kvazaǔ sunbanejo.
Estis miksita odoro el polvo, simo kaj bonkvalitaj paperoj kaj krom la odoro kaj impona atmosfero de la ĉambro, ĉi tie estis la plej komforta loko por nanoj vivi.
Certe ne estus multaj lokoj, kie neniam venas nekonata homo, por vivi neatentite.
La domo estis konstruita fine de Meiziepoko en periferio de Tokio, tuj poste du nanoj ekloĝis tie kaj vivis trankvile.
Plej precize estis iu tago de somera ferio en la dua jaro de Tajŝjoepoko (1914). Du nanoj, naskitaj en Britio, unuafoje venis ĉi tien enmetite en korbo skuata kun Morijama Tacuo, kiu estas nuna dommastro de la familio. 
Tiutempe li frekventis en elementa lernejo kun japana kostumo, kiel nomataj kimono kaj hakama kaj estis en la tria lernojaro.
La knabo Tacuo ricevis la korbon de s-ino Maklakran , kiu estis anglalingva instruistino, kaj ŝi estis reironta al sia hejmloko de la haveno Jokohamo.
Ŝi estis edukistino kaj venis en la mezo de Meiĵiepoko en Japanion. Ŝi instruis en virina lernejo en Jokohama, sed ne loĝis en pension . Ŝi luis domon, vivis sola kaj ankaǔ hejme instruis facilan anglalingvon al geknaboj.
Ŝi jam vivis tie dum 20 jaroj, kaj kiam la knabeto vizitis ŝin por adiaǔi, ŝi invitis lin en senmeblan domon,
Ĉi tie estis tapiŝo kun desegno de bestoj, kiun Tacuo tre ŝatis, sed ĝi jam estis forportita ien. Sur la muro estis bildo, sed ankaǔ ĝi jam ne estis kaj la ĉambro aspektis tre morna.
S-ino Maklakran iris al la angulo, kie estis stokitaj kelkaj pakaĵoj, ŝi prenis malnovan korbon, enmanigis ĝin al sia eta lernanto, kaj diris:
_ en ĝi estas nanoj kaj ĉu vi povus porti unu glason da lakto al ili? Ĉiutage metu ĝin sur sojlo de fenestro!
Adrupte ŝi diris tion kaj fikse rigardis la okulojn de mirigita Tacuo. Kiam ŝi venis en Japanion, sia aĝo estis en dudekaj jaroj, kaj ŝia hararo estis blonda, sed nun arĝentaj haroj miksis en ĝi. Kaj la okuloj, kiuj vidis okulojn de Tacuo, havis sorceme grizaj.
_ Tacu Morijama, ĉu bone! Vi amas birdojn kaj insektojn. Kaj mi vidis vin ke vi povos plenumi la promeson. Ĉu vi promesos kun mi ke vi certe plenumu la taskon?
Ŝi arde diris tion al eta lernanto kun forta peto.
_ jes, mi alportos lakton al ili…. Jes, ne nur lakton, sed ankaǔ biskvitojn mi povos alporti al ili, ĉar mia patrino bone bakas ilin!
De infanaĝeto, li aǔdis fean rakonton de la instruistino, li tuj komprenis kiuj estas nanoj. Aǔdinte lian respondon kuvazǔ en leciono, , s-ino Maklakran unuafoje milde ridetis.
  _ oh, ne! ili ne bezonas biskviton. De pratempo nutraĵo de la etaj homoj estis decidita nur lakto. Estas bone, Tacu. Ne forgesu, ke ĉiutage vi verŝu lakton en la glason kaj metu ĝin apud fenestro. Se homo forgesus tion, ili ne povos vivi plu.
Ŝi prenis glaseton de sia poŝo. Ĝi estis admirinde blua, kvazaǔ en ĝi fandiĝas pecon da lazura ĉielo kaj ekglimis en enirataj sunradioj tra fenestro. Tiam morna atmosfero de la ĉambro tuj ŝanĝiĝis serene gaja.
Tacuo sentis iun skueton ĉe korbotenilo. Li rigidiĝis kaj rigardis al s-ino Maklakran.
Ŝi etendis siajn manojn kaj malfiksis rigiletojn de la malnova korbokovliro kaj iom malfermis ĝin kun griceto. Tra malvasta spaco preskaǔ 5 centimetra eniris en ĝin lazuraj radioj respeglanta de la glaso kaj du etaj vizaĝoj postlasis la figurojn en liaj okuloj kaj li certe aǔtdis sonon simila al vento aǔ la plej alta sono el piano,
Nerimarkinte li jam prenis la lazuran glason de ŝia mano.
_ ĝis revido! Do, reiru hejmen.
La sinjorino kisis liajn vangojn kiel flirtanta birdo kaj eniris en internan ĉambron.


nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Mukkri : folklora in..Vintra rozo ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。