SSブログ

Rakonto pri koboldo 3 : nanoj en la domo apud arboj [japana infanliteraturo]

Iom da ŝanĝoj okazis ĉirkaǔ eta Juri. La patrino Toǔko ofte ne estis hejme pro Tacuo kaj du servistinoj jam ne estis hejme, tial ŝiaj hejmlaboroj multiĝis. Jam gaso ofte ne venis pro manko de ŝtonkarbo. Oni ne povis aĉeti eĉ lignkarbon. Juri prenis branĉojn de heĝo de ĝardeno kaj sekigite faris hejtaĵojn el ili. Ŝi fajrigis ilin en portebla forno.
Ĉiutaga lakto de nanoj foje estis surogata, farita el seka lakto…kaj Barbo rimarkis ke postsignoj de vundoj sur ŝiaj manoj.
Kiam Juri portas lazurkoloran glason da lakto al la nanoj, la vorto de Ŝin repikis ŝian koron; en eksterordinara tempo ne rajtas fari tion…, mankas lakto por malsanaj soldatoj.
Ĉu lakto por Juri estas luksa manĝaĵo ? Ĉu ke Juri donas iom da lakton el sia lakto al nanoj estas malbone? Plie per malmulte da lakto la nanoj povas vivteni sin. Ŝi amas la nanojn. Kiam ŝi malĝojas sopirante ankoraǔ ne revenan sian patron, etaj homoj kune malĝojas sur la librobreto. Ŝi pensis ke por subteni iliajn vivojn ŝi toleros iun ajn malfacilaĵon! Sed aliflanke ŝi estis lernanto en dua klaso de nacia lernejo. Ne nur Ŝin sed ankaǔ la instruistoj en la lernejo ordonis ŝin ke ŝi estu sincera popoleto. Ĉiutage akre vipis ŝin tiaj vortoj ; en eksteroridinara tempo, malpatrioto, naciperfidulo, k.t.p.
Hodiaǔ estis la 18a de oktobro.
Flumatene gelernantoj kolektiĝis sur gruzokorto de ŝintona templo Haĉiman por kuretante trejni sin kaj ankaǔ Juri kun samkursanoj estis en ili. Ili ronde kuretis laǔvice. La bruo de tretanta gruzo sonegis en la aero. Ĉiu portis blankan bendon sur la kapo kaj silente kuretis. Ridi kaj babili estis ne permesite. Eĉ se oni permesus tion, Juri kaj aliaj etuloj jam perdis la forton .
Dum la dua cirkulado flanka ventro de Juri ekdoloris. Komence de la tria cirkulado ŝi tiel anhelis ke ŝi povas diri nenion. Ŝi pensis ke ŝi jam falos, sed kuretadis ankoraǔ. Dum la kvara cirkulado ŝi vidis flavan korolo antaǔ si kaj genuis sur gruzon.
Baldaǔ, kiam ŝi malfermis la okulojn, la voco da blankaj bendoj ankoraǔ kuretadis sonigante gruozon. Ŝi estis sur ŝtonoplato franke de ŝutparo. Apud ŝi staris nudpieda Ŝin. Li estis ĉefo de la sesa klaso.
_ Morijama, kuniru hejmen kun via fratino.
Gimnatika instruisto diris al li kvazaǔ li malestimas lin, kiu havas malfartan fratinon.
_ naciperfidulo!
La vorto estis elĵetia el lia buŝo. Liaj okuloj aspetis akre streĉitaj. Juri sentis honton kaj korelon, kaj staris sen helpe.
_ mi povas reveni hejmen sola!
Ŝi ekpaŝis hejmen sed en la koro iom atendis ke la frato sekvu ŝin. Sed nuniu sekvis ŝin, kaj ŝi aǔdis nur gruzsonon de reiranta Ŝin en grupon.

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

 Dioramo de ‘se la m..Mi prezantas poemon .. ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。