Forlasita homo : Sonĝo de floro [eseo de Iriza]
Lastatempe mi vidis dokumentan filmon. La protgagonisto estas virino, kiu iris en Manĉurion laǔ forta instigo de japana registaro. Ŝi ne sciis ke ŝi estis elektita por nova edzino de junulo en Manĉurio, sed devis edziniĝi. Baldaǔ la edzo estis rekrutita en armeon. Post malvenko de Japanio lasaitaj homoj, multaj estis virinoj kaj infanoj, devis fuĝi en nekonata lando. Ŝi estis graveda. Ŝin kaj naskitan filo savis malriĉa ĉino. Kun li ŝi vivis en malfaĉileco. Tiujn homojn japana registaro ne helpis. Eĉ reveninte hejmlandon ili ne trovis ŝtatan helpon kaj vivis malfacile.
Nun ŝi estas naǔdek du jara, loĝas en Tokio. La reĝisoro estas juna virino Azuma Ŝizu. Ŝi milde montris ŝian historion tro severan kun ŝiaj nuna ĉiutaga vivo, fotoj kaj kun politikaj historiaj novaĝfilmoj.
La milito okazais per japana invado, sed multaj popolanoj ne sciis pri tio. Eĉ nun etas homoj en japana Defendkorpuso, kiuj diradas ke la milito estis ne agreso!
Nun estas multaj bataloj en la mondo. Ni devas scii de nia historio kio estas paco. Mi rekomendas la filmon!
2009-02-24 10:41
nice!(0)
コメント(0)
トラックバック(0)
コメント 0