SSブログ
sinekzercado por versi ブログトップ
前の30件 | -

Apud bushaltejo [sinekzercado por versi]

Estis malvarme
Super heĝo kamelio mantras ruĝajn florojn.
Ĉu ili havas mielon?
Birdeto elflugis ene de la floro.

Provo [sinekzercado por versi]

Mi longe ne skribis kaj volis skribi denove, sed ne havis bonan ideon. Sur breto mi trovis libreton de mia filo. La titolo estis ‘ Kiel verki hajkon en Esperanto’, kies aŭtoro estas HIROTAKA Masaki. Ĉu mi povus ankaŭ versi hajkon? Mi iom legis ĝin kaj rimarkis, ke versi mallonge estas pli malfaĉile ol skribi proze. Tamen mi provis.

brila aŭtuno―
digne restas ruĝetaj
kelke da hibiskoj

jam krepuskiĝas―
klare soras salutoj
de geknaboj

Pluvas [sinekzercado por versi]

Pluvas nun pluvas forte
Kiom da tagoj estis sekaj?
Ni deziradis kaj atendadis vin.
Nun pluvas forte.
Ĉion vi malsekigos,
Ĉion en la mondo vi revivigos.
Vi frapas arbojn, foliojn, vojojn, tegmentojn, ĉion ajn.
Nun mi aŭskultas vian frapadon.
La sono, kvazaŭ muziko sonoras en aero.
Tondro transiras en la aero, kvazaŭ cimbalo.
Baldaŭ forpasos severa somero.
Ankaŭ ni estos for de nia pigra vivo
kaj certe revigliĝos

Ankaŭ hodiaŭ [sinekzercado por versi]

Mateniĝas silente
Tik tak tik tak
Nur horloĝo mantras tempon
En pale blanka aero
ĉu ekflugis birdo?
Mi momente vidis nigran pukton.
Estu tranvile ankaŭ hodiaŭ.

Ĉe la fino de marto [sinekzercado por versi]

Narciso, jonkvilo, ankaŭ hiacinto ekfloris!
Jam estas plena printempo,
sed ial mi estas maltrankvila.
Ĉu la sento estas nur en mi?

Grandaj tertremoj skuis teron kaj domojn.
Alarmosireno kriis tie kaj alie kaj lumoj malaperis.
Por eviti trafikajn konfuzojn
volontuloj ekstaris ŝoseoj kaj vojkrucoj.

Senluma nokto venis, kaj ne estis steloj super ni.
Tagiĝis. Ni vidis filmon de grandaj tunamoj.
Homojn, aŭtojn, domoj, forrabis gigantaj ondoj.
Poste tie kaj alie restas vastaj ruinoj.

Ni aŭdis, nuklea centealo paneis.
Iu ajn kialo tio nepre estu nepremesita!
Nun nevidela timo vastiĝas super ni.
Kion ni faru! Kiel venos radioaktivecoj!

En televido scenoj de la katastrofo fluas kaj fluas senfine,
sed stlute mi pensas kion ni manĝos vespere,
antaŭ elektra paneno mi devas kuiri
aŭ ĉu por oleolampo ankoraŭ estos oleo.

Nia ĉiutaga vivo abrupte ŝanĝis.
Ĝis kiam ni povos toleri!
Sur strato, en vendejo homoj babilas, aĉetas, svarmas.
Certe ĉiu kaŝus sian timon!

Jen estas printempo! [sinekzercado por versi]

梅.JPG

Dum pli ol monato ne pluvas.
Daŭras sekaj frostaj tagoj.
En la malvarma aero
umearbo etendas la blanĉojn
seĉante sunan varmon.

Sub serena sennuba ĉielo
En la frosto
sentime senhizite
la floroj anoncas:
jam estas nia tempo!

Ĉe tagiĝo [sinekzercado por versi]

Pli kaj pli pale lumiĝas vintra ĉielo.
Ankoraŭ ne grakas korvoj.
Ankaŭ paseroj ne ĉirpas.

Mi pensas pri geamikoj,
kiuj volas renkonti min.
Mi jam longe ne vidis ilin..
Mi onidire scias :
unu batalas kontraŭ kancero,
kaj aliaj jam estas paralizitaj.

Kiam ni estos kune,
kion ni rakontos!
Junaĝe ni rakontis kaj diskutis
pri nia estonto
ankaŭ espero kaj farendaĵoj.
Nun ni estas en nia krepusko.

Kion ni rakontu?
Ĉu pri pasintaj aferoj
aŭ banalaj onidiroj ?
Kvankam tio,
mi volas rakonti pri nia estonto,
kie ni jam ne ekzistus.

Nun milvo giras kviete
kaj paseroj komencis pepi.
Estas serena mateno.

Ankoraŭ ne estas printempo [sinekzercado por versi]

Vento frostas.
Inter ĝi mi sentas varmon de sunradio.
Ĉu jam printempas?
Mi vidis nudan branĉojn de sakuro.
Ĝermoj ankouraŭ firme malfermas sin.
Piede herboj rigide kuntiras sin,
kiuj estas papavetoj.
Kaj du hipsipeto(Hypsiptes amaurotis) ekflugis
kun kurda kuriĉo super mi.
Ĉu ili jam serĉas novan neston?

Ankoraŭ estas vintro,
sed proksimiĝas suna printempo.

Floroj en aŭtuno [sinekzercado por versi]

Nun preterpasas tajhuo.
En vento tremas hibisko.
Nun ĉesis pluvo,
sub nuboplena l’ĉielo
ĝi penas sinflori.
Kelkaj froloj jam ŝurmpis,
aliaj petaloj estas pezaj malsekigite.
Sed ili penas plenflori.
Adrupte malaltiĝinta temperaturo
alarmus ŝanĝigon de sezono.
Jam estas fina ŝanco por ekflori.
Penu! Penu! Ĝis la lasta!
floro.JPG

Vesperiĝo [sinekzercado por versi]

夕日.JPG

Ruĝruĝe subiras la suno,
restas la lasta flamo.

Infanoj ludas
forgesante tempon pasanta.

En tuŝludo ili krias
geje ridas.

Sonas voĉo vira
ankaŭ la virina.

Ĉu ies patro?
Ĉu jes patrino?

Jam malaperas tagbrilo,
nun foriros taglumo.

Venas infanaj voĉoj; ĝis
ĝis ĝis ĝis morgaŭ!

じゃんけん.JPG

Ankoraŭ restas somero [sinekzercado por versi]

Matena promenado estas agrabla.
Ĉielo estas klara,
sed aero fariĝas malvarmeta.
Jam estas aŭtuno.
Bambuo perdis iom sian verdecon,
sed mi trovis sur arbusto konvolvulon.
Ĝi spontane ĝermis en malflua tempo,
kaj devas haste havi semojn.
Ĝi estas blua samkiel la ĉielo.
Nun plenforte floras.
朝顔.jpg

Septembra pluvo [sinekzercado por versi]

Septembra pluvo estas triste solece,
tiris min al profundaj rememoroj.
Estis milito infanaĝe.
Mi havis amikinon.
Ŝi estis sen gepatra,
nutrata de sia onklo.

Li estis metiisto,
ĉiam sidis sur laboreja planko,
silente faris lignaĵon.
La edzino estis ne afable ,
multe prendis pri orfino.
ŝi ploris en la angulo de la domo.

Mi estis sola ŝia amikino,
de mateno ĝis vespero
ni kune estis kaj ludis.
Miaj etaj kamaradoj
ne ŝatis tiun rilaton,
kaŝe petolis,turmentis ŝin.

Ŝi abomenis vesperruĝon.
Ĝi remorigis al ŝi bombardon,
kaj ekflamantan fajregon.
ŝi vidis,
gepatrojn malaperi en la incendio.
Ŝi rakontis tion al mi!

Mi estis kvin jara,
senvorte senkosolpove,
nur prolegis kune kun ŝi.
Ĉu hazarde aŭ konsekvece,
ŝia memoro penetris en min,
ĝi fariĝis kvazaŭ mia memoro.

Estis septemro malfrua,
Jam estis vespero ,
ankaŭ pluvis malvarme,
mi aŭdis etan sonon ekstere,.
Kaj trovis amikinon en pluvado.
Mia ptrino konsolis ŝin,
sed kondukis al la hemjo.

Mi vidis sur ŝia dorso
ŝian deziron elkoran,
“onjo kaj Minjo,
prenu min en via hejmo”.
Ŝi kriante tutkorpe
malaperis en sptembra pluvo.

Mi jam forgesis sian vizaĝon,
sed memoras ruĝan hararon,
kiu estis malseka.
Tio vere okazis antaŭ 65 jaroj,
multaj forgesus la amikinon,
kiu forpasis infanaĝe,
sed mi volas memoradi ŝin!

(mi volis skribi rakontume pri mia amikino, sed tio estis tre malfacila por mi. Mi nepre devos denove skribi pri ŝi)


Por transdoni vivon al genero [sinekzercado por versi]

Tutan nokton griloj ĉirpas,
plenforte ĉirpadas.
Ĉu ili scias sian vivon limigita?
Nur por generi sian idaron
ili gaje ĝuas nun!

Papilio [sinekzercado por versi]

ちょう.jpg


Matene en friska aero
papilo sidas sur verando.
La etenditaj flugiloj ne moviĝas.

Vi devus esti
sur branĉo
aŭ sur verda folio!

La palpilo tremas
kaj certe rigardas min.
Baldaŭ ĝi senforte provas ekflugi .

Ĉu vi estas ĵus naskinta?
Jam aŭtunumas!
Kiel vi travivos en vintro?

Kvazaŭ responde
ĝi fiere ekflirtis
en disradiitan aeron.


Pluvo [sinekzercado por versi]

En matena krepusko
mi flaris odoron de pluvo.
Ankoraŭ ĝi ne venis.
En profunda dormo
mi aŭdis sonojn de gutoj da pluvo.
Finfine pluvas!
Kiom da tagoj ne pluvis!
Tra fenestro mi vidis,
momordiko (amara kukumo),
kiu anhere grimpis
de tero ĝis parapeto de duaetaĝa verando,
nun freŝe verdas.

pasereto [sinekzercado por versi]

Pasereto

Pepas, pepadas, buradas, infana pasereto
en matena kurepusko
Ĝi anoncas kaj montras sian ekziston,
kvazaǔ ĝi okupas sola la tutan mondon.
Ĝi fieras antaǔ sunleviĝo
en kvieta mondo.

Vintra rozo [sinekzercado por versi]

Ekleviĝis
la suno ronda
kaj glimas blanke

Kun rubena koloro
granda rozo
ekfloris brave

En vintra aero
ĝi staras streĉe
sentime

2363945

Mia familiano dimandis min: ĉu vi ne fotis ĝin?
Pro tio mi fotis la rozon sola!

Matene ... [sinekzercado por versi]

Matene

Radias la suno vintra
tra fenstro.
Estas matene!
En lito mi sentas min vivi.
Mi komencu mian taskon,
kiun mi devos fari hodiaǔ!

Paruoj

Sur elektra kabro
pepas paruoj.
Unu, du, tri…
Estas kvin ,
grandaj kaj malgrandaj.
Ĉu ĝi estas familio ?
Ĉu ili varmigas sin
en helaj sunradioj?
Nun estas jam vintre!


Forpasis nia amiko [sinekzercado por versi]


En 11a, oktobro, 2008
forpasis nia amiko Esperanta.
Li ankoraŭ 47 jara
havas du filojn.
La edzino estis
ankaŭ nia amikino
kiu estis juna.

Nun estas aŭtuno.
En mia korto
ankoraŭ floras ĉinaj hibiskoj
gracie kaj pompe,
sed ankoraŭ burĝonojn
tenas krizantimo.
Por lia vivo velki
la tempo estas tro frue.

Morgaŭ okazos
fenebla ceremonio
Hodiaŭ vespere
oni adiaŭos lin.
Nun pluvas
silente kaj senhalte.
Kion diri!
Mi ne havas vortojn funeblajn!


Matene [sinekzercado por versi]

Kvazaŭ pluvego
cikadoj zumadas.
Jam estos tagiĝo.

La zumado
sutre vibras kaj ondas
konkurante grakas korvoj.

En blakiĝanta ĉielo
ĝi malfortiĝas.
Jam la lasta ilia somero!

Hibisko [sinekzercado por versi]

Graciaj floroj svingas sin milde.
Por la unutagafloro
hibisko nurtris sin jare.

Jam aŭtuno estus en la vento!
Sed ankoraŭ ardas la meteoro.

Feliĉo [sinekzercado por versi]

Pluvis, pluvis,
foje forte, foje malforte.

Kiom da tagoj,
kiom da noktoj ĝi daŭris ?

Nun estas la suno.
Hele blanka estas nubo.

Mi sentas min feliĉa.
De fore venas ĝojkrio infana.

En majo [sinekzercado por versi]


Estas la unua tago de majo
Oni jam ne flirtigas ruĝajn flagojn,
sed papavetoj siajn patalojn allogaj.
Fojfoje kelkaj ekflugas aeren.

Estas varme.
Temperaturo jam pli ol 28 grada.
Korvoj grakas
kaj malproksimiĝas


Monologo de malbona fotanto [sinekzercado por versi]


Jam antaŭ kelkaj tagoj sakuro ekfloris.
Sed vetero ne estis bona.
Hieraŭ pluvis malvarme, hodiaŭ la suno brilas.
Pro la pluvo la floraro iom perdis sian koloron.

Certe mi provis foti ĝin sub nuba ĉielo,
sed ne povis bone foti.
Mi vizitis blogejon de bona fotisto,
kaj skribis ke mi atendas vian foton de sakuro.

En Bangaluro [sinekzercado por versi]

Laŭ bulvardoj sub grandaj arboj
tie kaj aliloke virinoj balaas kaj kolektas foliaron.
Apud ili aŭtoj kaj motorobicikloj kuregas
kun senĉesa alarmo,
sed ili obstine daŭrigas sian laboron.

Kion vi faras ? ĉu purigas straton?
Ĉerte ne!
Ĉar sur trotuaro tuj apud vi
estas paperaĉoj kaj plastaj rubaĵoj,
sed vi tute ne vidas tion.

En kortoj de temploj virinoj
ankaŭ balais kaj kolektis foliaron.
En tiom sufoka aero,
ĉu ili preĝis al sia diino ?
aŭ oferis sin al ĝi ?

Tuto blanka [sinekzercado por versi]

Neĝo falas, faladas
mondo aspektas blanka
senmakule silentas.

Mia koro fariĝas kvazaŭ blanka
rigardante supren
senfundan ĉielon.

Mi estas en memoro
infanaĝa kun sopiro.


En majo [sinekzercado por versi]

En maldensa vespera sunlumo
pep pep pepas, paruo pepas,
Gorĝon vibrigas voston svingas
Senflugante sur elektra drato.

Ĝi perdus sian vojon
Al la nesto.

En matena krepusko
pepas paruo milde sur la drato
Ĝi salutus aŭ rakontus
Pri sia vojo retrovita.


Al eta zosteropo ( Zosterops Palpebrosa) [sinekzercado por versi]

Eta birdo venas vespere
al kolzo sola en mia korto.
Ĝi venis hieraŭ,
jes ankaŭ antaŭ hieraŭ

En blanke makritaj cirketoj
nigrajn okulojn ĝi gardeme movetas
per la beko dividas nur maturajn guŝjon
kaj la semojn bone glutas.

Kial vi estas sola?
Ĉu vi ne havas amikon ?
Aŭ avara ?
Povus esti, la kolzo estas via sekreta provizujo!


Papaveto [sinekzercado por versi]

Papaveto, papaveto ja floras
puncan kapon al la suno
ne rapideme skuis sin.

Burĝone estis kapteren,
torelis sian pezecon,
ĝi aspektis rompiĝema.

sed ho, vidu,la radikon
fikse tenanta en teron
dika kaj forta ĝi estas.


al korvo [sinekzercado por versi]

Ne petolu

Korvo !
Kial vi disŝiras blankan krizantemon
en tombejo?
Oni donacis ilin al mortintoj.
Ne petolu !
Lasu ilin serene.

*  *  *  *  *  *  *

Revenu hejmen

En vespero
korvo grakas sola
sur elektra fosto.
Al kiu vi krias?
Ĉu vi vokas patrinon,
aŭ volas nutri sin ?
Jam malhelĝas firmamento.
Rapidu al via nesto!


前の30件 | - sinekzercado por versi ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。