SSブログ

La 15a de aŭgsto [eseo de Iriza]

La 15a de aŭgsto estas la memortago, en kiu nia ŝtato estis venkita en la dua mondmilito.
Nome por aliaj aziaj landoj estas memortago de la venko. Percipe por Koreio, kiu estis longe nia kolonio, estas ĝojplena tago. Televido elsendis filmon de la ceremonio.
Nia ĉefministro denove petis indulgon kaj ĵuris pacon.
Ĝojinde estis ke li promesis redoni korean kurtulaĵon al Koreio. Tio konsistas el kelkaj volumoj kaj estasdesegnĵoj de eventoj de iama korea dinastio.
Mi volos kredi lian ĵuron pri paco. Ni havas pacan konstitucion. Sed lastatempe multaj politikistoj volas forigi la artikolon 9. Ili diras ke la parto ne kongruas en nuna cirkonstanco de nia lando, situacio de la mondo ŝanĝiĝadas kaj sen armeo ni ne povas kontribui por la mondo. Certe armeon Japanio jam havas, sed la paca artikolo jungas la armeon deflankiĝi de paco.
Ni esperantistoj havas fundamenton de Esperanto. Same ni japanoj devas konservi pacan konstitucion kiel fundamenton de monda paco .

Multaj E-istoj ne scius kiu estas artikolo 9 en japana konstitucio. Mi volis montri tion al la legantoj, sed ne trovis ĝin interrete. En 1988 mi ricevis ĝin de Rondo Ken. Mi citas tiun parton!

Artikolo 9.
La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam forlasas militon kiel ekfunkcion de ŝtatapotenco kaj minacon por armforto aŭ ĝian uzon por solvi internacian komflikton.
Por realigi ĉi tiun celon ĝi ne tenas landan maran, aeran kaj aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas miltrajton de la regno.

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

Mame-RakuganManĝetaĵo en somero ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。