…serĉis novjaron 2013 [mia vivo]
Aero estis malvarma, sed serena. La suno brilas hele. Mi iris serĉi novjaron 2013. Mi trovis belan bildon el koloraj tukoj ĉe iu pordo. En ĝi estis serpento, kiu estas simbolo de ĉi jaro.
Mi ankaŭ trovis dion Dosoŝin. Ĝian ĉirkaŭon iu purigis kaj dediĉis florojn. Ĝi estas rande de malnova ŝoseo, kiu kondukas al sankta monto Oojama. Oni kredis ke tie loĝas dio, kiu regas pluvon. Antikve kamparanoj piedeiris al la monto por peti pluvon. Dosoŝin gardadas loĝantojn kaj pasantojn tiajn. La vizaĝo estis longe forlavitaj per ventoj kaj pluvoj. Nun oni ne povus legi ĝian penson, sed okaze de novjaro oni ornamas ĝin per floroj.

2013-01-02 04:56
nice!(0)
コメント(1)
トラックバック(0)
Mi iri serĉi => Mi iris serĉi ?
trovis belan birdon => trovis belan bildon ?
Cxarma!
by Pepcikam (2013-01-02 20:44)