SSブログ

 Malmultiĝadas membroj de UEA

Lastatempe mi legis “Libera folio”n interrete. http://www.liberafolio.org/
Kaj mi sciis ke membroj de UEA draste malmultiĝas.
Ankaŭ mi defalis de UEA antaŭ 3 jaroj. Oni diras unu el kialo estas radaktado de gazeto Esperanto. Sed mia kialo estis malfido al la kasisto. La konfuzo okazis antaŭ roterdama U.K. Ŝi sendis al mi retleteron al mi, en kiu ŝi skribis ke mankas al mi pagon antaŭ 4 jara U.K. en Vilniso. Mi postulis sendi detalaĵojn pri mia pago. Sed ŝi skribis al mi ke tiel estas en komptilo kaj senklarige sendis al mi registraĵojn, sed mi ne komprenis la registaĵon.

En Roterdamo mi diskutis kun ŝi. Ŝi eĉ diris, mia filo estas ne mia familio, kiu liĝas kun mi kaj partoprenis en U.K. en Jokohamo, kaj pagu krom mono. Tiel dauxris diskuto aux disputo! Mi jam ne volas fari vanan diskuton kaj pagis la monon postulita de ŝi. Sed ŝi denove skribis al mi, ke estas alia pagenda mono. Ĝi estis malmulta ol jarkotizo de UEA. Mi pagis tion kaj ne la jarkotizon, Tiel mi defalis el la membraro. Poste mi parolis al miaj geamikoj la aferojn kaj sciis de ili ke iuj ricevis redonon pli multe ol sia pago. Mi pensas ke UEA devas esti justa por cxiu membro.

<
sakura1.JPG
en la 14a de aprilo,2011, apud mia domo.

Monologo en la 11a, aprilo [mia vivo]

 Jam pasis unu monato de la tago Orient-japana Tertremo. Ankoraŭ minancas nin paneo de nuklea centralo. Antaŭ kvar tagoj oni trovis cezion ene de tre malgranda fiŝo, kiu vivas proksima maro de la centralo kaj manĝas plaktonon. Oni diris, la kvanto estis tre malgrqanda. Sed cezio estas cezio. Nia registaro tuj malpermesis vendi ilin. De tiu tago fiŝistoj prenadis la fiŝon ĉiutage kaj esploradas kiom da cezio ili havas.

 Pro la novaĵo multaj tuj ĉesas manĝi fiŝon. Pro tio klientoj de fiŝvendejo malmultiĝas, kvankam la fiŝoj estas ne vendataj. Terura estas nutraĵa ĉenreakcio. Ĉu ne? La fiŝetojn manĝos malgrandaj fiŝoj kaj ilin manĝos mezgrandaj fiŝoj. Tiel cezio akmuliĝus en tutan fiŝon.

Lastatempe posttertremoj estis. Antaŭ dek kelkaj munutoj mi sentis skuon. Ĝi estis 3 grada ĉe ni. Sed ĝi estis pli granda ĉe centra loko de la tertremo.

La sakuro, amata de japanoj, bele floris kaj nun ŝutas la belajn petalojn. Sed ili ne mildigas nian koron kaj baldaŭ vane disfalos!

Letelo al kelkaj geamikoj [mia vivo]

Karaj geamikoj,
Mi dankas viajn leteroj okaze de la tertremo, sed mi nur informis al vi mian farton.
De tiam jam pasis 3 semajnojn. Nia vivo aspektas pli kaj pli reiri al ordinara vivo. Sed ni havas maltrankvilan senton nevidelba.

Hieraux mi renkontis kun konatino, kies gepatroj estas en urbo Sendai, kaj sxi vizitis ilin. Sxi diris ke realajxoj estas tro mizeraj ol en filmo. Ankoraux mankas elektron kaj akvon. Sxia amikino perdis tutan sian havajxon per tunamo. Miaj parencoj estas en sama urbo kaj vivas en sama situacio.

Plie rompita nuklea centralo eligas radioaktivecon. Distanco inter nia urbo kaj la centralo estas 200 kilometroj. Sed distanco ne gravas por ni. Cxar la aero sxvebas per vento, marakvo fluas per siaj fluoj. Radioaktiveco estus dissxutotaj en tutan mondon. Japanoj estis unue domagxitaj de atombombo. Mi malaprobis nuklean centralon, sed malapogantoj estis malfortaj.

Lastatempe franca cxefministro venis kaj promesis ke Francio plenforte helpos nian landon. Ankaux venis cxefo de franca nuklea centralo kaj sxi promesis la samon, sed si diris ke unue la stavo devas kolekti detalojn de akcidento. Kiam la esprolo finos? Ni nur devas toleri!
Mi esperas ke ni, japanoj ne faru domagxintoj por homaro.

En japanio nun ekfloras sakuro. Naturo ne rilatus al homa turumento.

Amike via,
sakura.JPG



Leteroj de geamikoj kaj mia respondo. [letero de samideano]

Mi ricevis leterojn de miaj geamikoj. Nun mi respondadas al ili. Mi prezentas unu el ili kaj mian respondon.

Kara R.
Cxu vi memoras min?
La unufojon on renkontis nin en Herzberg,Germanio,2008. Kaj...


Kompreneble, mi estis tre maltrankvila kiam mi auxdis kaj vidis la bildojn sur la televidon.Mi tuy pensi al vi.
Esperu ke vi estas sano kaj vi ne havas malfacilojn kun la tertremgo en via lando?Cxu!!!!!
Estus eble de sendi al mi "nur" unun vorton por indiki ke vi estas vivo!
Vidu sube, mi nur ricevis tion mesagxon de Japanujo.
Multajn salutojn al vi de niaj tutmondaj samideanoj, kaj eble ni povus revidi nin al Kopenhago.
Carlos Roels,

Mia respondo:

Kara Carlos,

Mi kore dankas vin pro via zorgo. Mi kaj mia amikino T, kiun vi ankaux konas. estas fartaj. Kiam okazis tertremo mia PC defektis, tial mi ne povis skribi longe.

En la 11a ni legis E-romanon cxe granda publika domo kun amikino T. La domego longe skuigxis kaj mi ecx pensis ke ni kasxu sub la tablo. Post kelkaj skuadoj oni anoncis ke trajno jam ne funkciis. Ni piede hejmen iris. Pro Elektra paneo ne funkciis trafikaj signaloj. Policoj kaj volontuloj mane gvidis trafikon. Nokte ankoraux ne venis elekro. Ni lumigis cxambrojn per olelampo kaj kandeloj. Pro damgxitaj nukleaj centralo kelkfoje estis planitaj elektraj paneoj. El la centralo venadas radioaktivecoj. Nu ni estas maltrankvila. Ne nur en la gubernio Fuksima, kie estas la centralo, sed ankaux en proksimaj gubernioj agrikulturistoj ne povas vendi siajn legomojn. Ili tute forjxetas nun.En tia situacio ni estas.

Amike via,

R.



Ĉe la fino de marto [sinekzercado por versi]

Narciso, jonkvilo, ankaŭ hiacinto ekfloris!
Jam estas plena printempo,
sed ial mi estas maltrankvila.
Ĉu la sento estas nur en mi?

Grandaj tertremoj skuis teron kaj domojn.
Alarmosireno kriis tie kaj alie kaj lumoj malaperis.
Por eviti trafikajn konfuzojn
volontuloj ekstaris ŝoseoj kaj vojkrucoj.

Senluma nokto venis, kaj ne estis steloj super ni.
Tagiĝis. Ni vidis filmon de grandaj tunamoj.
Homojn, aŭtojn, domoj, forrabis gigantaj ondoj.
Poste tie kaj alie restas vastaj ruinoj.

Ni aŭdis, nuklea centealo paneis.
Iu ajn kialo tio nepre estu nepremesita!
Nun nevidela timo vastiĝas super ni.
Kion ni faru! Kiel venos radioaktivecoj!

En televido scenoj de la katastrofo fluas kaj fluas senfine,
sed stlute mi pensas kion ni manĝos vespere,
antaŭ elektra paneno mi devas kuiri
aŭ ĉu por oleolampo ankoraŭ estos oleo.

Nia ĉiutaga vivo abrupte ŝanĝis.
Ĝis kiam ni povos toleri!
Sur strato, en vendejo homoj babilas, aĉetas, svarmas.
Certe ĉiu kaŝus sian timon!

Monologo (2011-3-23) [mia vivo]

Hieraux ankouraux pluvadis. Mia domo havas malgrandan sunradian centralon sur la tegmento. Oni diras, kiam okazas elektra paneo, ni povas utiligi la elektron. Sed sen sunradio gxi tute ne funkciis. En nehela cxambro kion mi faru! Mi desegnis formon sur papero por mia nepino.

Post elektra paneo mi iris posxtoficejo kaj kontibuis malgrandan sumon por damagxitoj. Japanvorte oni esprimas tion larmo da pasero, sed oni ankaux diras, sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.

Hodiaux oni cxesis elektran paneon. Mi vidis novajxon de tervido. Radioaktiveco alvenis al insulo sur Kara Maro. Gxi apartenas en Francio kaj franca sciencito diris, ne timu, cxar tio estas malpli da 10mil-ono ol la radioaktiveco elsendita de Cxernobilo. Per la novajxo mi sciis ke estas multe da nukleraj centraloj en Francio. Ties 80 porconto da elektro estas produktata de nuklaeraj centraloj.

Post la tertremo mia persona komputilo difektas. Mi povas uzi nur interreton.Baldaux mia bonevo venos kaj porto gxin. Li permesis al mi ke li riparos gxin.

Monologo (2011-3-21) [mia vivo]

Matene pluvo forte frapis fenestrojn kaj vekigis min. Hieraux 80 jara virino kun sia nepo 16 jara estis savita. Hazarde ili estis en kuirejo kaj tie estis trinkajxoj en frizujo. Ili travivis 9 tagojn en detruita domo. Sed estas gxojnde, ke ili estas sanaj, kvankam ili pedis fortojn. La afero estas tute miraklo. Cxar la domo difektis per tertremo kaj tunamo kaj plie gxi estis portinta aliloken per ondego. En tiusutuacio ili travivis 9 tagojn!

Laux novajxo radioaktiveco iom malfortigxis, sed ankoraux ne certa, cxu gxi estas sekura aux ne. Redioaktiveco de legomoj en la regiono altigxas, kaj registaro petas al agrkutivistoj, ke ili ne vendu ilin.

Benzino mankas en detruita regiono. Oni nun portas tion de aliaj regionoj pere de riparitaj vojoj. Oni ankaux uzas sxipojn. Por tio oni iom riparis havenojn kaj vojojn. sed anbaux flankoj de la vojoj estas grandamasoj da ruinajxo . Sed domogxitoj fervore laboras. Multaj homoj, precipe junuloj volas labori volontule, sed ankoraux estas ne permesata. Problemoj estas trafiko kaj ilia nuturajxo. Nun unue devas alporti nutrajxon kaj medikamentojn por domagxitoj. Hodiaux sxipo vetrigas kelkdek handikapulojn al haveno en nian gubernion,
Ili dise iris azilojn per auxto.

* * *
En la 1a de febraro,1923 okazis granda tertremo Kanto. Pli ol milonoj da homoj mortis kaj malaperis. Miiam auxdis sperton de patro de mia amikino, tiam li estis 12 jara kaj logxis en Tokio. Perdinte siajn gepatrojn li sole piede venis de Tokio al parenco en gubernio Kanagauxa. Multaj fugxantoj marsxis laux fervojo. Kaj urboj Tokio kaj Jokohamo estis tute ruinigxinta.

Hisetorie oni rakontas pri la katastrofo al novaj generacioj. Cxar tiam okais grenda tragedio. Tio okazis per onidiro. Onidiro grandigis la plagon.

Gxi estis :
Koreoj pucxos kaj atakos japanojn.
Kredinte la onidiron iuj japanoj pensis ke antaux la atako ili mem ataku koreojn. Japana polico neis onidiron kaj klopodis savi ilin, sed ne povis savi cxiujn.
Amaso da homoj vere lincxis kaj mortigis homojn nekonataj. La mortigitoj estis ne nur koreoj sed ankaux handikapuloj .

La unua de septembro estas memortago de granda tertremo kaj okazas ekzercado por fugxi en tutlando cxiujare. Elementlernejanoj restas en lernejo kaj devas atendi sian patron aux patrinon kunporti sin.
Lernantoj en elementa lernejo cxiam tenas vatitan kapucxon kaj uzas gxin kiel kuseno.

Monologo (2011-3-20) [mia vivo]

Hieraux venis agrikultuvistino, kiu vendas siajn produktitajn legomojn. Mi acextis faskojn de spinaco kaj kolzo kaj brokolo. Estas gxoje havi fresxan legomojn. Sxi neregule aparas. Laux sxi, kiam legomoj matrigxas, sxi vendas. Gxis lasta somero sxi sxovis cxaron, sed nun instalis motoron cxe la cxaro.
Kiam sxi venis, mi preskaux cxiam acxetas sxiajn legomojn. Ilia prezo estas alta pli ol vendataj en vendejo, sed mi opinias, ke agrikutulo en granda urbo estas ne facila kaj ni povus sbteni tion acxetinte la produktajxojn.

Hodiaux ne okazas elektra paneo. Fervojaj entreprenoj malmultigxas veturigojn de trajnoj kaj indstrioj k.t.p ankaux sxparas uzi elektron. Tio efikas bone. Plie hodiaux estas deimancxe. Multaj restos hejme.

Novajxo estis:
Oni esploris lakton kaj legomojn, cxu ili havas radioaktivecon aux ne. En gubernio Hukusina, kie estas nuklea centralo, oni trovis radioaktivecon en lakto, en gubernio Ibaraki, same en spinaco. La radioaktiveca elemonto estas jodo. Kiam la nombra valoro pli altigxos, la vendado estos malpermesxita. Ni devas atente rigardi tion!

Tankaoj de esperantisto por la japanoj. [verkita de geamikoj]

< Mi ne trovis la vortojn, do jen miaj tankaoj. Sencxese ni pensas al vi kaj al viaj samlandanoj. >

Mi ne komprenas,
sed pense kunsuferas.
Ho Japanio !
Tro da plagaj eventoj
por Sunleviĝa Lando.

Ŝatinda regno
nun terure vundita,
sed jam japanoj
kuraĝe paciencas,
zorgas, batalas, flegas.

Malfacilaĵoj
nek venkos, nek triumfos,
sed nasku volon
konsoli, rekonstrui,
printempigi la korojn.

La tuta mondo
kompatas kaj sincere
deziras al vi
fieran renaskiĝon,
pacon, novan feliĉon.

Libera Ponto

Monologo (2011-3-18) [mia vivo]

Post tertremoj kaj grandaj tunamoj mi auxdis ke nuklea centralo paneis. Ecx gxi elsxutetas kaj sxutetadas radioaktivecon. Mia filo en Berlino telefonis al mi. Mi sciis ke la nvojxoj tuj trakuras en la mondo. Li dimandis al mi, ke homoj estas en paniko aux ne. Mi respondis ke paniko ne estas, sed en vendejoj malaperis ajxoj por cxiu taga vivio, ekzemple neceseja papero.

Planita elektra paneo okazas cxiutage. Ni devas vivi laux gxi. En novajxo en televido mi sciis, ke najbaraj logxantoj de nuklea centralo jam fugxis aliloken per defenda armeo. Multaj el ili iris trans montaro en gubernion Nigata,sed kelkaj homoj rifuzis fugxi kaj restadas hejme.

Nukleaj hejtajxoj en la centralo ardigxas. Oni versxas akvon. Laux hodiaux tagmeza novajxo(en la 19a) , oni sukcesis ligi kabrojn por sendi elektron, per kiu ekfunkciis pumpilojn kaj komencis sendi akvon en akvujo. La akvujo estas tre granda kaj en gxi estas ardaj nukleaj hejtstangoj. Por cxesigi elsxtadon de la radioaktiveco unue oni devas malvarmigi la nukleaj hejtstangoj. Ni rgardadas kun granda atento!

La plej nova novajxo. IAEA venis kaj mezuris kvinton da radioaktiveco, laux gxi da radioaktiveco en Tokio estas ne dangxera por homo!

Sed ni ne sciis gxis nun, ke oni konstruis samloke prulajn nukleajn cetealoj . Tio estas tro dangxera!

Jen estas printempo! [sinekzercado por versi]

梅.JPG

Dum pli ol monato ne pluvas.
Daŭras sekaj frostaj tagoj.
En la malvarma aero
umearbo etendas la blanĉojn
seĉante sunan varmon.

Sub serena sennuba ĉielo
En la frosto
sentime senhizite
la floroj anoncas:
jam estas nia tempo!

Ĉe tagiĝo [sinekzercado por versi]

Pli kaj pli pale lumiĝas vintra ĉielo.
Ankoraŭ ne grakas korvoj.
Ankaŭ paseroj ne ĉirpas.

Mi pensas pri geamikoj,
kiuj volas renkonti min.
Mi jam longe ne vidis ilin..
Mi onidire scias :
unu batalas kontraŭ kancero,
kaj aliaj jam estas paralizitaj.

Kiam ni estos kune,
kion ni rakontos!
Junaĝe ni rakontis kaj diskutis
pri nia estonto
ankaŭ espero kaj farendaĵoj.
Nun ni estas en nia krepusko.

Kion ni rakontu?
Ĉu pri pasintaj aferoj
aŭ banalaj onidiroj ?
Kvankam tio,
mi volas rakonti pri nia estonto,
kie ni jam ne ekzistus.

Nun milvo giras kviete
kaj paseroj komencis pepi.
Estas serena mateno.

Fungo en vintro [mia vivo]

Mi trovis lignon por fungo en vedejo.
Mi aĉetis kaj enmetis du lignojn
en granda sitelo sur verando.

Ĉu kreskos ŝitakoj en vintro.
Ĉi tiu vintro etas severe malvarma.
Mi kovris tion per granda kartona kesto.

Kvin ŝitakoj aperis kaj pli kaj pli kreskas.
Kiam mi manĝos ilin?
Certe morgaŭ ilin rostitaj
mi manĝos kun sojsaŭco !
fungo.JPG


spinaco.JPG
spinaco en plantujo




Ĉu hibakuŝo estas ridindaĵo ? [eseo de Iriza]

En la 17a de decembro, 2010 angla televidelsendo BBC elsendis kviz-programon. En ĝi estis demando, kiu estas la plej malfortuna homo en la mondo. La respond estis : japano s-ro Jamagĉi Cutomo, kiu estis hibakuŝo. En 1945 li esitis en urbo Hiroŝimo kaj la6a de aŭgsto ĝi estis bombaita per atombobombo . Tiam li estis en la urbo. Kaj post dutagoj li apenaŭ revenis hejmlokon Nabasako. En la 9a de sama monato atombombo falis sur la urbo. Li denove bombardita. Mi ne povas diveni lin kiel suferi, koleregas. Ĉar japana terevido elsendis tiaman scenejon. En ĝi ĉiuj partoprenantoj ridegis kaj ridegis, kvazaŭ bombarbito estas moka ridindaĵo.

Ne nur mi sed preskaŭ ĉiuj japanoj deziras ke tuta mondo sciu, kia estas nukleo, kiel danĝera ĝi estas.

En 2010 japana Esperanto-Kongreso okazis en Nagasako kaj mi partoprenis en ĝi. Mi promenis en la urbo kaj vidis nigritajn sanktulojn. Ankaŭ vidis modelon de atombombo. Ĝi estas ne granda. Malranda bombo rabis amoson da vivoj kaj ankoraŭ suferigas idojn de hibakuŝoj.

Signo por helppeto

En la 7a ĝis la 9a de oktobro 2011 okazos komuna Esperanto-Kongreso de Koreio kaj Japanio apud Seulo en Koreio. Kongresa temo estas : Esperanta amikeco kaj interkomunikiĝo.

Laŭ temo mi deziras partopreni multe da komencantoj. Mi opinias ke plej bona maniero por kompreni Esperanton estas partopreni en internacian kongeroson. Sen klarigo oni povas vidi kaj senti kio estas Esperanto. Plie la kotizo por lito kaj manĝo estas tre malmulte kosta. En nia lando ne povas fari kongreson tiel malmulte koste.

Tamen vorto-provizo-mankaj komncantoj ankoraŭ hezitus. Se helpdeziranto havus iun signon sur sia brusto kiel rubandon, ili senhizite povus peti helpon al aliaj.

Ĉu mia opinio estas stranga?

Revolcio per pepilo(twitter) [eseo de Iriza]

En Tunizio popolo renverŝis la registaron kaj la diktatora prezidento forkuris alilanden.
Onidire kialo estis:
En la lando multaj junuloj ne trovas laboron eĉ post studo en unieversitato. Iu junulo finis universitaton, sed ne trovis laboron. Kaj li volis surstrate vendi legomojn por gaini vivmonon. Tion ne permesis polico. Li protestis al polico kaj por esprimi sian proteston fajromortigis sin. En la lando informoj inter popolo estis severe gardita per registaro, sed la informo tuj vastiĝis pere de pepilo kaj vizaĝolibro (facebook). Kaj senlabora indigno inter popolo eksplodis. Tiel registaro falis.
Estas multaj diktoremaj ĉefoj en arabaj landoj. Neniu scius , kien iros la afero,. Ĉefoj de najbaraj landoj timus sian popolon.
Mirinda estas forto de interreto.

Korespondo [mia vivo]


Antaŭ mia vojaĝo al Laoso, oni prezentis al mi lernanton de Eesperanto en Laoso. Li estas japano kaj li lernis nian lingvon plej parte per Koresponda Kurso. Mi ne povis renkonti lin en la lando, sed poste konatiĝis kun li en Japanio. Post tio mi kelkfoje ricevis liajn leterojn. Mi pensas ke korespondo per Esperanto estus pli bona ol per japana lingvo kaj skribis esperante. Li ankaŭ respondis esperante al mi. Mi rimarkis liajn erarojn, kiuj naskiĝis el karakterizaĵo de japana lingvo.
Ĝi ne havas konsonanton ( iam konsonantoj estis, sed nun anstataŭigitaj per vokaloj), tial ĉiu litero havas vokalon. Pri tio multaj ne japanoj jam rimarkas parolon de japanaj E-istoj.
Ekzemple : mi estas lernanto → mi esutas lerunanto k.t.p.
Li ankaŭ ofte forgesas akzativon, kaj tiel plu.

Mi skribas kelkajn frazojn kaj li respondas same. Mi nun deziras, ke nia korespondo helpu lian prosperon en nia lingvo!

Vintraj floroj [mia vivo]

Mia amiko vizitis parkon por vidi vntraj froloj. Ĝi estas en Tokio kaj apartenas al la municipo, kies nomo estas Ŝiba-rikju. Antaŭe ĝi estis ĝardeno de gravuloj. Kelkfoje ŝanĝis posedantoj. Unu el ili estis ŝoguna familio Tokugaŭa.
Li donis al mi kvar fotojn. Kaj mi volis montri al vi ilin!

冬牡丹~1.JPG

2冬牡丹.jpg
Du vintaraj peonioj. Laŭ li tie estis sep koloraj poenioj kaj estis tre belaj.

蝋梅_1~1.JPG
Roŭ-bai (vaksa umeo). Ĝi aspektas kvazaŭ farita el vakso kaj ne estas pompa, sed fiere floras en vintra frosto. Tial japanoj amas ĝin!

十月桜~1.JPG
Vintra sakuro.

Mi estis ne atentema! [mia vivo]

Por legi libron mi uzas lenson, kiu mem staras per stango. Kiel sukribtablo mi uzas malgrandan tablon. Pro tio ĝia surfaco estas ne vasta. Kiam mi skribas aŭ uzas personan komptilon, la lenso ĝenas min. Tial dum tiaj aferoj mi forigas ĝin sur plankon. Heiraŭ mi faris tion laŭ kutime.

Kiam tago estas bela, la sunradioj perenas mian ĉambron. Eĉ vintre mi ne bezonas krimatizilon en suna tago. Hieraŭ la suno brilis kaj ĉmnbro estis tre varma. Uzonte la tablon, mi metis ĝenan lenson sur plankon. Kaj mi kontente finis mian laboron post kelkdek minutoj kaj hazarde vidis plankon. Mi konsterniĝis. Ĉar estis blanka papero sub la lenso kaj ĝi havis nigrbrunan makulon. Mi prenis ĝin kaj la makulo fariĝis truo. Sub ĝi estas sternaĵon el koeko. Ankaŭ ĝi havas nigran truon. Povas esti ke post kelke da minutojn la papero ekbrulus. Mi sentis frostecon.

Mi ĉiam dankas la sunon, sed devas atentema pri la forto.

Ankoraŭ ne estas printempo [sinekzercado por versi]

Vento frostas.
Inter ĝi mi sentas varmon de sunradio.
Ĉu jam printempas?
Mi vidis nudan branĉojn de sakuro.
Ĝermoj ankouraŭ firme malfermas sin.
Piede herboj rigide kuntiras sin,
kiuj estas papavetoj.
Kaj du hipsipeto(Hypsiptes amaurotis) ekflugis
kun kurda kuriĉo super mi.
Ĉu ili jam serĉas novan neston?

Ankoraŭ estas vintro,
sed proksimiĝas suna printempo.

Bazaro en Laoso [mia vivo]

Artikloj abundis en bazaro. Ilia prezo ne estis alta. Ekzemple prezo de rizo estis kvinono de japana rizo. Kiel socialism ŝtato, la registaro garantius nutraĵon al la popolo.

bazaro.jpg

Fiŝoj estis tre freŝaj.

bazaro1.jpg

Multe da specoj de legomoj estis venditaj. Kelkaj el ili estis importata el Tajando kaj ĉinio.

bazaro3.jpg

Viando estis ankaŭ freŝa, sed aspektis ke tuta muŝo en la bazaro venis en viandvendejon.

bazaro2.jpg


bazaro4.jpg

De ekster bazaro mia filo trovis konatinon kaj ŝi salutis lin.

Poste en Japanio ni sciis ke salajro de ŝtata oficisto estas ne alta. Averaĝo de salajro por ordinara oficisto estas 600 dolaroj. En la lando ankoraŭ ne prosperas trafika sistemo. Tial oni uzas motorocikron. Almenaŭ ĉiu familio havas du motorociklojn. Kaj oni nun kuiras per gaso. La gaso kaj benzino estas importata el Tajlando kaj multe kosta. Sen korputaĵo ili ne povus teni sian vivon!

Bonzoj en Laoso [mia vivo]

Novembre mi estis en Vientjano, ĉefurbo de Laoso por partopreni en finanĉa ceremonio de mia filo. Tiam la lando festis 450 jaran datrevenon de translikiĝo de sia ĉefurbo. Tio signifas ke granda ora pagoda ankaŭ venis en Vientjanon. Por festi tion multaj venas de tutlando kaj ankaŭ vizitas elsterlandanoj por vidi ĝin.

La ĉefa religio en Laoso estas budahismo. Onidire preskaŭ ĉiu viro en Lao spertis budahsiman vojon, iuj nur kelkajn monatoj kaj aliaj tutan vivon. Tial ili tutkore tenas vivon de bonzoj. Bonzoj ne laboras sed studas nur pri budahismo. Ili kvestis matene kaj per ĝi tenas siajn vivojn. En la festo estis granda ŝanco por havi multe da kvastaĵoj. Mi ankaŭ spertis tion danke al familio de finanĉino de mia filo.
atendo.jpg

Bonzoj aranĝis tablojn por kvasto. En poto oni enmetas rizon kaj sur telero kukon monon k.t.p.Tie kaj ĉi tie multaj grupoj da tabloj. Certe unu templo havas unu lokon.

atendanto.jpg

Homoj atendas sian vicon por kvasti. Antaŭ viciĝi ili starigas du kandelojn sur la tero kaj preĝas fajrigante ilin.

saluto de mia amiko [letero de samideano]

Kelkfoje la ĉielo estas nigra, sed la steloj estas.

Kelkfoje la tero frostas, sed bela neĝo povas esti.

Kelkfoje malvarmas, sed tamen eblas komuniki,
renkontiĝi, klopodi aŭ preni tempon por ĝoji sola aŭ kun aliaj.

Kelkfoje ekstere malagrablas, sed ofte estas domo
kie eblas ricevi varmon, lumon, ripozon, travivi amon, amikecon, feliĉon,
trovi internan pacon. Tiu domo estas ankaŭ en nia koro.

Ha ! se ni povus resti atentaj por gardi pozitivan vidon,
ĝustan penson, por konsideri ĉiun el niaj momentoj,
kiel ŝancon dum nia nedaŭra ekzistado.

Ke 2011 gardu vin sur la vojo de serĉado de feliĉo.

B. B.

Ĉu ni eblas vastigi Esperanton en Laoso ? [raporto]

Jam pasos la jaro 2010. En decembro mi renkotis kun E-isto, kiu estas japano, lernas nian lingvon per koresponda kurso, kaj longe loĝas en Laoso. Kiam mi estis en Laoso, li estis en Japanio pro sia okupo. Tial mi ne povis renkontiĝi kun li en Laoso. Sed antaŭ mia vojaĝo al tiu lando li donis al mi kelke da inforomoj en la lando.
Kaj antaŭ la renkontiĝo li ĉeestis en mia kurso kaj ni iris manĝejon kaj konversaciis pri la lando.

Nobembra Vientjano estis tre arda, kvazaŭ min premus arda gladilo, sed mi vidis multe da eksterlandanoj, kiuj senhaste promenis aŭ sidas ĉe kafejo. En temploj laosano, eĉetis kandelon kaj florojn, sidis antaŭ budhoj kaj kviete preĝis. La atmosfero estis tute milda. Sed en historia muzeo mi vidis orname metitaj armilojn kaj la ekspoziciaĵoj rememorigis min, ke la ŝtaton regas militaristoj.

Ĉefa nia konversacio estis pri la registaro kaj la oficistoj.
Jen estas lia opinion. La salajro de la oficitoj estas malaltaj. Ili ĉiuokaze postulas korptaĵon. Subaĉetado estas ordinara sistemo. La registaro antaŭgardis pri nekonataj ideoj kaj religioj. Sistemo de sekreca polico bone funkcias. Tial popolnivele komenci novan movadon estis tre malfacile kaj eĉ danĝere. La registaro forte fidas Vjetnamion. Se la registaro garantios sekrecon de Esperanto al ĝi, povus okazigi E-movadon. Sed ĉiuokaze ofcistoj postulos korptaĵon!

Oh! Ĉu ni eblas vastigi nian lingvon en Laoso.

lLetero de amiko kaj tradukilo [letero de samideano]

Mi ricevis leteron de franca amiko. Ĝi estis tre longa kaj plie filozofiema. Mi jam longe ne emas pensi flozofie. Li skribis sian legantan libron pri Hannah Arendt kaj Martin Heidegger.
Ŝajnas ke ankaŭ en japanio lastatempe oni atentas pri Heidegger. Ĉar mi fofoje aŭdis la nomon, sed tio ne allogis min. Nuna mia intereso estas kiom da tempo restos al mi, kaj kion mi povos fari en la disponebla tempo.
Mia amiko eble scius mian inklinon. Por klarigi la verkon li sendis al mi hejmpaĝon skribita pri verko kun japane tradkita versio, kiun faris tradkmasino! Mi rimarkis ke ĝi estas skribita per japanaj literoj sed la frazo estas tute ne komprenebla. Eĉ kelkaj ideogramoj fantomiĝis kiel sensignifaj signoj. Se estus tradkilo al Esperanto, mi povus iom kompreni. Mi vidis vukipedion pri Hannah Arendt kaj Martin Heidegger, kaj iom komprenis ilian rilaton!
Mia amikino post forfaso de sia filo inklinas al Budhismo. Vi havus intereson pri lia letero. Pro tio mi aperigas ĝin ĉi tie.


Kara I.
Mi ĝoje ricevis viajn novaĵojn. Mi kaj mia familio bone fartas. Ĉe ni neĝas ekde unu semajno.
Mi sendas al vi miajn lastajn pripensadojn :

Sabata matena (4 dec. 2010) meditado :

Necesas vivi ĝis la morto.
Tio signifas vivi en plena konscienco
de la realeco de neevitebla morto,
sed vivi ĝis sia lasta blovo
sen iĝi ia vivanta mortulo,
kiu somnambule trairas l'ekzistadon.
Kion oni gajnas mortigi la tempon
atendante venontajn semajnfinon aŭ feriojn
tiel pasante tute apude
de la miraklo de la nuna momento ?
...
Lernu morti kaj vi vivos,
ĉar neniu lernis vere vivi,
kiu ne lernis morti.

Trad. el la franca : Eveillez le Bouddha kiu estas en vi (Veku la Budhaon, kiu estas en vi), Lama Surya Das, pĝ. 142.

Legado finita sab. la 4 dec. 2010 :

Mi finis legi la libron, kiun mi aĉetis dum la lastan dimanĉon en la Salono de la libro en Colmar : Hannah Arendt et Martin Heidegger de Elzbieta Ettinger.

Jen pri tiu libro, artikolon trovita ĉe Interreto :
http://www.revue-lebanquet.com/reposoir/docs/c_0000106.html
Ĉi-kune la sama artikolo sed kun traduko en japana.

Tiu libro estis interesa. Sed tamen mi estas mirigita pri la sinteno de tiuj du grandaj filozofoj. Filozofoj jes, grandaj jes, sed tamen nur homoj : orgojlo, pretendemo kaj politika malklareco eĉ malklereco unuflanke, kaj ia malforteco, ne komprenebla amo kaj fideleco (kelfoje tro da amo blindigas) aliaflanke.
Homoj kun grandaj ideoj povas esti malbonaj aŭ sente malfortaj homoj en la ĉiutaga vivo kaj en iliaj homaj rilatoj. Ĉu en tiu kazo tio malvalorigas iliajn ideojn kaj filolozofion ?
Fakte, iamaniere laŭ mi jes : ĉar oni (eble ? aŭ certe ?) devas juĝi la ideojn laŭ la agojn kaj la vivon por havi ĝustan opinion ? Sed mi konsentas tio estas (eble) tro simpla vidpunkto. La rilatoj inter tiuj du filozofoj estas filozofian pridemandon kaj pripensadon, ... eble al la lumo de ilia verko, se oni trovas la tempon studi ĝin. Evidente mi certe ne trovos tempon por la verko de Heidegger. Sed mi pensis esperi trovi tempon por la verko de Hannah Arendt, kiu interesas min. Fakte mi interesiĝas ne speciale pri la verko de Arendt, sed pri la samaj temoj de ŝia verko.
http://fr.wikipedia.org/wiki/Hannah_Arendt
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hannah_Arendt
En Francio oni ne ŝatas Heidegger, ĉar oni pensas kaj asertas ke lia sinteno pri la naziistoj kaj la naziaj ideoj estis ne nur "momenta eraro".
Tamen post surfado/retumado tra interrataj paĝoj, mi venas al la konkludo falnke lasi (provizore) tiun aferon. Heidegger ne nur eraris sed aliĝis al io, kiu nuligas - certe putras/malpurigas sian verkon. Arendt estis ludilo de Heidegger. Virina, juda kaj aŭtenta/serioza filozofo ne povis resti amikino ĝis la fino de sia vivo. Ĉu tio ankaŭ nuligas/putrigas la verkon de Hannah ? Mi suferas pensi tiamaniere, certe mi tiel ankaŭ eraras. Sed oni ne rajtas trakti virinon, kiel Martin traktis Hannah-on. Oni ne povas defendi homon kiel Martin, kiam oni estas virino aŭ filozofo aŭ judo... eĉ se - mi ne forgesas, ke mi estas advokato - mi konsentas ke ĉiu homo rajtas esti defendita dum sia juĝado. Sed Hannah ne nur defendis Martin-on, ŝi amis lin ! Sed evidente oni devas ami ĉiujn homojn, sed la amo de Hannah estis tute aparta amo, do ne "komuna" amo, sed kia amo do ? Tiu afero mi devas nun lasi flanke, ĉar estas tiom aliajn aferojn por pripensi. Sed certe mi revenos al Martin kaj Hannah, kaj estas tro da demandoj en mia kapo. Fakte mi simpatias por Hannah, kaj ne komprenas ŝin, sed volas respekti ŝin. Ĉu mi ne estas iamaniere - alie sed tamen - aĉulo kiel Martin. Kiu ne faris pli malpli misajn kompromisojn en sia vivo ?
Do mi por la momento ne bezonas (sed !!!) aĉeti la lastan libron pri Arendt-Heidegger :
http://www.bibliosurf.com/Hannah-Arendt-et-Martin-Heidegger

Pentraĵoj

Por iom ripozi la pensojn jen belaj pentraĵoj :
http://www.bertin.biz/index.php?titre=Monet_Claude.htm

Ĝis.
B

Konkursoj por Zamenhof-festo [raporto]

 Hodiaŭ mi ricevis leteron de miaj rusaj geamikoj.
Ili lanĉis du konkursojn ligitajn al Zamenhof festo. Mi opinias,ke antaŭ ĉio mi devus sciigi tion al miaj geamikoj . Kaj mi afiŝas ĝin sur ĉi tie.
Ili estas tre fervoraj E-istoj kaj eldonadis gazeton ' KOMENCANTO ' dum dek jaroj.


Karaj geamikoj!

Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg (ĉefurbo de Urala regiono de Rusio) ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!


1. Letero al Ludoviko Zamenhof

Tiun ĉi konkurson ni invitas partopreni ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto!

Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia. Ankaŭ enhave leteroj povus esti variaj: eble vi dezirus turni vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp. Se la ideo plaĉas al vi, ne hezitu sendi vian kontribuaĵon al ni laŭ la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru

Limdato de sendo estas la 16-a de decembro 2010.

La plej interesaj leteroj estos publikigitaj kaj aperos en E-paĝaro de nia regiono. Aŭtoroj de tri la plej sukcesaj leteroj ricevos premiojn de la organiza komitato.


2. Foto-konkurso Zamenhof kaj mi

Se vi ŝatas foti, se vi scipovas kapti kaj haltigi momentojn por la sukcesa foto-bildo, ni proponas al vi nepre partopreni tiun ĉi konkurson de fotoj!

La fotoj povus montri ne nur vian propran vidon de L.Zamenhof, sed ankaŭ prezenti vin mem apude. Bonvenas fotoj koloraj kaj nigra-blankaj, seriozaj aŭ ŝercaj. Akcepteblas ankaŭ video-materialoj. La plej interesaj fotoj eniros la retan foto-albumon, dediĉitan al Z-tago kaj 3 elektitaj de nia ĵurio fotoj ricevos premiojn de la organiza komitato.

Se vi subtenas nian ideon, bonvolu sendi vian kontribuaĵon laŭ la jena adreso:

zamenhof-konkurso@mail.ru

Viaj kontribuaĵoj por la konkursoj estas bona okazo partopreni nian aranĝon dum ĉi-jara Z-tago en Jekaterinburg, eĉ se vi mem ne povos veni kaj ĉeesti ĝin!

-

Organiza komitato de E-renkontiĝo en Jekaterinburg (Rusio)

Horaro ŝanĝo de aerkompanio. [mia vivo]

Antaŭ du semajnoj tajlanda aerkompanio adrupte ŝanĝis flughoraron. Mi perdis oportunan itineron. Por iri al Laoso mi devas esti en tailanda flughaveno pli ol 5 horojn kaj reveni hejmen 9horoj.

Dume mi ricevis bultenon Esperanto en Azio. Kaj mi vidis ke landa asocio de Tajlando ne estas. Ĉu en tajlando ne estas E-istoj. Kaj mi ŝerĉis tajlandan lernanton en ‘ lernu’.

Mi trovis perfektan sinprezenton en ĝi. Mi ne tre atendis sed skribis al li, ke mi povos viziti ien en Bankokon.
Hodiaŭ mi ricevis liajn koncizajn informojn kaj presis ilin.
Baldaŭ mi ekiros! Kiujn kaj kiajn spertojn mi havos? Jam mankas tempo!

Kvazaŭ akcidento! [mia vivo]

Mi ne povis skribi la blogon post Japana Esperanto-Kongreso, kiu okazis en urbo Nagasaki. En la urbo mi renkontis multe da kortuŝaj aferoj kaj volis skribi multajn.
Mia fratino en Kanado ankaŭ partoprenis en la kongreso. Antaŭ ŝia reveno al hejmo mi aranĝis vespermanĝon kun parencoj. En tiu tago matene mi ricevis retleteron de unu el filo. En ĝi estis ke li edziĝos kun laosa virino kaj petas al mi ke mi iru al Ventinon. Ne atendita propono mi miris. Ĉar mi demandis al li printempe, ĉu li ediĝos aŭ ne. Tiam li respondis al mi ke li ankoraŭ ne edziĝos. Sed nun li montris al mi precizan daton!

Laŭ li ricevi dokmenton por geedziĝo estas tre malfacile en Laoso. Se okazos finanĉa festo, post tio oficejo donas ĝin al ili. De kie venas tia rezelto ? Mi ne komprenas kaj ankaŭ mia filo komprenas, sed li apceptis tiun postulon.

Mi ne havas kialon kontraŭstari al ilia geedziĝo. Kaj mi pensis pri laosa E-movado. Mi iam aŭdis ke laosaj studentoj , kiuj studas en Vjetonamio, lernis nian ligvon. Mi povus iom helpi ilin: almenaŭ porti esperantajn librojn. Mi denamdis al vjetnama amikino kaj ŝi donis al mi retadreson, sed estis vane.

Iu sciigis al mi, ke KAIM iam okazis E-kurson tie kaj mi demandis al korea E-isto.
LI serĉis vejtnaman E-iston en Vientino kaj rekomendis al mi ke mi skribu leteron angle, sed mi skribis esperante kaj ankoraŭ ne ricevis respondon.
Alia sugestis al mi, ke en ‘lernu’ estas nomoj de laosanoj. Estas kelkaj nomoj sed ili malofte envenas. Sed mi skribis mesaĝon al unu el lernanto, sed ankoraŭ ne ricevas respondon.

E-isto en urbo Kaŭasaki prezintis al mi sian konaton, kiu loĝas Laoso kaj iam partoprenis en E-kurson. Danke al li mi havis multajn inforomojn. Kaj mi rekonis, ke Laoso estas scialisma lando, kiu regas unu partio. Sen permeso de registaro neniu grupo aŭ asocio povas ekzisti.
En trisma gvidlibro oni skrias ke Laoso estas mildalando kaj la popolo ĉiam estas kvieta kaj ridetanta. Malantaŭ la fenomeno oni kaŝus sian suferon.

Mi nun decidis ke mi aranĝos nur por mia vojaĝo kaj rigardos homojn, kie vivas.

Japana kongreso. [mia vivo]

En la 9a ĝis 11a de oktobro la 97a japana Esperanto-Kongreso okazos en Nagasako.
Mi partopernos ĝin kaj morgaŭ veturos tien. Certe multaj E-istoj konis ke la urbo estis atombombita en la 9a de aŭgusto, 1945, kiel urbo Hiroŝimo.
La atombombo eksplodis super katolika preĝejo kaj multaj urbanoj mortis. Precipe detruita statuo de Maria estas bone konata en la mondo.
Mi unuafoje vizitos la urbon. En samuraja epoko ĝi estis sola malfermita pordo al alilandoj. Pro tio oni diras ke ĝi estas ekzotika.
Mi volas bone rigardi spuron de la atombombo kaj ankaŭ ĝui la ekzotikan atmosferon!

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nagasako

Kato [eseo de Iriza]

Hieraŭ posttagmeze foriris tajhuo, kaj aperis la suno varma. Sidi en la varmo estis tre agrable. Kaj mi senhaste kudris jupon, kiun mi ankoraŭ ne bezonos. La tuko estas silka kaj tre bela el Raoso, kiun mia filo donis al mi kune kun ornama tuko. Mi pensas, ke kiam mi elfaros ĝin, iam mia nepino aŭ iu povos surmeti ĝin. Tiel mi ĝuis la taskon.
Mi sentis ke iu estas ekstre, ekrigardis tra fenseto kaj trovis blankan kateton, kiu sidas kaj dormetas agrable sur ligna planko de verando. ‘ Kia aroganta kato! Ĉi tie estas ne via hejmo!’ mi malfermis fenestron kaj frapis manplatojn, sed ĝi ne tre miras kaj nevolonte iom tiris sin apud plantoj. Kaj poste ĝi revenis iom hezitime kaj pli kaj pli trenis sin al oportuna loko.
La suno transiris iom okcidenten, sed la kato ne moviĝis.
Vesperiĝis. ‘ Jam ne estas la kato.’ ; mi tiel pensis, rigardis verandon kaj mi konstatis ke neniu estis.
Kialon mi ne scias, sed mi tre trankviliĝis. Verŝajne mi sentis kompatecon al ĝi. Ĉar ĝi estis mizere malpura kaj sen grasa. Eble senhajma kaj vagkato.
Kaj mi malfermis fenstron kaj sube trovis la kato. Ĝi supren rigardis min. Ĝi atendis mian permeson eniri en domo. Mi ne povis fari tion kaj rapide fermis ne nur fenestron sed ankaŭ ŝutron mallevis por montri mian volon ne akceptebla.

Mi ne ŝatas katon, ĉar ili estas aroganta kaj vidis min suben. Mi ofte rememoras iaman nian hejmkaton. Ĝi tre ŝatis noktan vagadon. Kiam mi estis 10 jara, vintre ĝi naskis kvin idojn. Noktomeze io moviĝis inter miaj blakoj kaj brustoj. Konsternite mi vekiĝis kaj eklumigis. En la lumo estis senharaj katidoj. La patrino portis siajn ĵus naskitajn idojn en mian futonon kaj malaperis eksteren. En malvarmaj noktoj ĝi alportis siajn idoj per buŝo en mian futonon kaj mi devis kune dormi kun ili kvazaŭ ilia vartisto.
La kato estis stranga. Mi kreskis kaj frekventis en altlernejo per vagono. Stacidomo estis 2 kilometrojn for de mia domo. Kiam mi revenas hejmen, survoje ofte ĝi aperis antaŭ mi kaj akompanis al mi ĝis nia domo kvazaŭ hundo.
Poste mi studis en Tokio kaj libertempe hejmeniris. Nokte la kato okupis mian futonon. Ne nur futono sed ĝi ankaŭ postulis al mi mian kapkusenon. Kaj ĝi komforte dormis etendite tutan korpon kaj vizaĝon direktante supren. Kiam mi postulis la lokon por kuŝi, ĝi minance pikis min per akraj ungoj. Vintre estis malagrabla por mi. Ĉar ĝi vagis en neĝo kaj revenis tra terplanko. La pedoj estis malpuraj kaj desegnis florojn sur kovriltukon per piedoj. Tiam ni ankoraŭ ne havis lavmaŝinon kaj mi devis lavi mane!

Mia memoro pri kato ne estas bona. Kato estas ĉaim aroganta kaj ŝajnas al mi ke ĝi vidas min servistino!.
001.JPG
Ĝi tute ne komprenas kial ĝi devas foriri!

003.JPG
Post reveno ĝi aspketis dormanta sed pli kaj pli trenis sin al oportuna loko.

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。